La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKYAŭtoro: Lajos Hevesi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Andreo detale ekkonas la maron
Tri tagoj forpasis – verŝajne tri tagoj, ĉar trifoje ili ricevis manĝi. La ŝipo pli kaj pli balanciĝis, tio estas antaŭsigno de ŝtormo. La movoj de la ŝipo fariĝis intensaj kaj kapricaj. Poste komenciĝis la tempesto. La maro ĵetadis la veturilon, kiel pilkon. La planko kliniĝis jen dekstren, jen maldekstren kaj puŝadis la malfeliĉajn kaptitojn. La ondoj mistere frapadis la muron kvazaŭ la morto frapadus por postuli enirpermeson.
La situacio estis pli kaj pli danĝera kaj turmenta por la kaptitoj. La malfeliĉuloj ŝanceliĝante kroĉis sin al la traboj aŭ plankofendaĵoj. Se ili jam ne povis teni sin per la fingroj, la sovaĝaj naturfortoj rulis, faligis, ĵetadis ilin.
En la nigra kelo de la ŝipo aŭdiĝis dolora ĝemado. La maro nun jam kolere, senpacience frapadis ekstere. La ondoj batis la muron kvazaŭ per grandega martelo, la muron, kiu defendis la vivon de sesdek kvin homoj kontraŭ la profundaj akvoturnoj. Tamen foje-foje eĉ la muro ekkrakis, kvazaŭ ĝi ne povus persisti plu kontraŭ la atako de la ondoj.
La nekonata protektanto de Andreo estis aĝa, sperta maristo. Boonekamp kaptis lin en iu nokto ne per trompo, sed per forto.
– Nun ni veturas verŝajne en la kanalo Calais, – klarigis la maristo, – ĉi tie la maro ĉiam estas malkvieta, sed nun estas vera ŝtormo.
– Kion signifas tio? Kio okazos al ni? – demandis Andreo kiel, kontinenta naivulo.
– Nur tio, ke ni dronos, – respondis amare la maristo.
Tiam – kvazaŭ la maro dezirus konfirmi tiun antaŭdiron – el la fundo de la ŝipo aŭdiĝis obtuza, minaca bruo. Io frotiĝis al la korpo de la veturilo. La tuta ŝipo ekkrakis, kaj tion ili aŭdis tiel proksime, ke ektremis ilia koro.
– Venis nia fino! – kriis iu. – Ni ĵetiĝis al roko!
Sed okazis ankoraŭ nenio. La bruo ĉesis, la ŝipo saltadis plu sur la akvo, kiel ĝis tiam.
– Tamen ne! – suspiris la najbaro de Andreo. – Forte ni frotiĝis al la roko. Ĝi povus distranĉi la ŝipon, kiel tranĉilo la panon...
Pro la antaŭa ektimo kelkaj komencis kriadi, nun denove ili trankviliĝis. Tamen nelonge ili povis resti trankvilaj.
– Kio estas tio? Ĉi tie ja estas akvo! – kriis iu, kaj ankaŭ aliaj ripetis tion.
Fakte! Akvo penetris supren tra la fendaĵoj de la planko.
La kaptitoj senespere serĉadis sekajn lokojn, sed la lagetoj kreskis, multiĝis... Ili kriadis pli kaj pli, iliaj paŝoj ŝmacadis sur la planko.
La maro do longe frapadis ekstere, kaj fine ĝi rompis enirejon.
Dum iom da tempo neniu kuraĝis eldiri tion, kio teruris ĉiun: la akvo iom post iom leviĝos, kaj plenigos ilian malliberejon.
– Kiam ni frotiĝis al la roko, verŝajne fendiĝis la ŝipo, pro tio venas la akvo. – diris la maristo.
La akvo rapide kreskis, baldaŭ atingis la krurojn de Andreo.
Kvankam la fendo sur la ŝipo verŝajne ne estis granda – ja la akvo ne tuj inundis la internan spacon, kaj supre la maristoj nenion rimarkis – la kaptitoj en la ŝipokelo tamen kalkulis jam la ŝancojn de la vivo aŭ morto.
Teruraj minutoj venis. La malfeliĉuloj dum ĉiu minuto maljuniĝis tutan jaron, sed tiuj minutoj tamen rapide kuris, vane oni dezirus haltigi la tempon antaŭ la fatala fino.
La akvo pelis la kaptitojn en unu grupon, kaj ĝi kreskis pli rapide, baldaŭ atingis la genuojn. La malsanuloj – kiuj jam ne havis forton por stariĝi – genuiĝis, tiel ili gajnis kelkajn minutojn antaŭ la morto, kiam la senindulgaj elementoj glutos ilin por ĉiam.
Pro la blinda mallumo la situacio estis eĉ pli terura. Ili ne povis vidi la danĝeron, ili nur sentis, kiel grimpas supren la malvarmaj fingroj de la maro.
Post duonhoro la akvo atingis la taliojn. En la ŝipokelo furoris ekstremaj emocioj.
Iuj kaptitoj komencis blasfemi, aliaj rezigne apogis sin al la kunuloj. Kelkaj batadis la ŝipokorpon aŭ la klapopordon per la pugno, sed la ŝipanoj ne aŭdis tion, ĉar la bruo de la ŝtormo estis multe pli laŭta.
Tiam plurfoje tondris kanono sur la ferdeko. Tiu sono skuis la ŝipon, kaj vekis esperon en la koro de la malfeliĉuloj.
– Ehe! – kriis la maristo kun amara cinikismo, – ankaŭ la kanajloj falis en kaptilon! Ili pafas per kanono por peti helpon de alia ŝipo. Mi esperas, ke ili ne sukcesos... Prefere ni mortu kune, ol ili savu sian vivon.
La akvo jam atingis la bruston de la kaptitoj.
Post kvaronhoro la akvo senindulge plenigus la ŝipokelon, se la fajro, la alia potenca elemento ne helpus ilin.
Apenaŭ forsonis la tondro de la kanono, abrupte centoble pli laŭta tondro skuis la ŝipon. Terura krakado trakuris ĝin, kvazaŭ ĝi volus fali je mil pecoj. La fera klappordo brue puŝmalfermiĝis, kvazaŭ ĝi neniam estus fermita, kaj ruĝa flamo enfrapiĝis kun timiga lumo. La kaptitoj tamen nekredeble ĝojis pro tio.
– Fulmo trafis la ŝipon! – kriis la maristo, kaj li samtempe suprenĵetis Andreon per siaj muskolaj brakoj, por ke tiu kaptu la randon de la aperturo. Poste ankaŭ li mem saltis supren.
La unuajn sekvis aliaj, kiu sukcesis kapti la randon de la aperturo, tiu streĉis sian tutan forton, kaj saltis sur la ferdekon.
Ili ŝanceliĝis pro la vento kaj plenigis la supran parton de la ŝipo, kriante diskuris, eĉ ne rimarkis, ke ili falis el unu kaptilo en alian.
Ĉar jam granda fajro brulis meze de la ŝipo. La fulmo, kiu provizore helpis al la kaptitoj liberiĝi, trafis la ĉefmaston. Ĝi falis sur la ferdekon, kaj detruis ĉion.
La fulmo kaŭzis multajn ceterajn difektojn, plurloke fendis la plankon, fandis multajn metalobjektojn, fine ĝi trovis la ŝtalpordeton de la kaptitoj.
Post kiam ili ĉirkaŭrigardis, denove malaperis la ĝojo, kaj revenis la morta korpremo. Tri elementoj unuiĝis por pereigi la ŝipon: la akvo, la fajro kaj la aero. La kvara elemento, la tero ĉeestis nur ĉe la fundo de la maro...
Kiam Andreo la unua venis al la libera spaco, ĝuste ondo trakuris la ferdekon, alta, kiel domo, kaj ĝi kovris lin. Tamen en la lasta momento li kaptis ian dikan ŝnuron, tiel li savis sin ne fali en la furiozan maron. Multaj ne havis saman bonŝancon. Andreo aŭdis laŭtajn ve-kriojn el la proksimo, la atako de la akvo tuj forportis kelkajn kaptitojn, por ke ili ŝanĝu unu tombon al alia.
La nigra maso de la ĉielo peze kovris la muĝantan maron, nur la fulmoj prilumis la teruran bildon de la fatala sceno por kelkaj momentoj.
La ŝtormo blekante kuregis sur la maro, ĵetadis la ŝipon, kiel infano sian pilkon, jen faligis, jen puŝlevis la difektitan veturilon. La ondoj de tempo al tempo glutis iun aŭ ion por tiri en la profundan akvegon.
Andreo ne kuraĝis forlasi la ŝnuron el siaj manoj, ĉar la ondoj senĉese venis unu post la alia. Li premis sin al la planko de la ferdeko, senpove observis la katastrofon, kaj foje-foje ĵetis rigardon al la senfina maro ĉe la lumo de la fulmoj. La nemezurebla akvoamaso bolis, ŝaŭmis, bruis ĉirkaŭ la ŝipo pro la tempesto.
La fulmobatita ĉefmasto ekbrulis kaj flamis, kiel giganta torĉo. La fajro disvastiĝis per nekredebla rapido. La meza parto de la ferdeko fariĝis ruĝa ardaĵo, kaj dividis la ŝipon je du spacoj per netrairebla arda limo.
La ordo jam delonge disfalis inter la matrosoj. Tiuj, kiujn ne forportis la ondoj, ŝancele stumbladis sur la ferdeko kaj kriadis, kiel frenezuloj, ĉar ili malŝtopis kelkajn barelojn da brando antaŭ la fatala danĝero.
Kapitano Boonekamp staris ĉe la malantaŭa parto de la ŝipo kaj apogis sin al la masto. La akvo gluis lian blankan vestaĵon al lia korpo. Li volis komandi per tondra voĉo, sed neniu lin obeis, kaj neniu atentis la kaptitojn, kiuj aperis.
La ŝipo videble jam komencis enmergiĝi, la ferdeko ne multe superis la marnivelon. Tiam Boonekamp forlasis la maston, kaj furioze ĵetis sin kontraŭ siaj subuloj.
– Friponoj! – li kriis per la tuta gorĝo. Dekroĉu la savboatojn, ĉar sen tio ni ĉiuj dronos!
Kelkaj matrosoj fakte klopodis iri al la savboatoj, sed la plejparto stulte ridaĉis. La kapitano eltiris pistolon kaj volis pafi al ili, sed tiu malbenita pafileto ne funkciis, do la ebriuloj eĉ pli ridaĉis.
En tiu momento kompletiĝis la katastrofo.
La ŝipokorpo malbonaŭgure krakadis-knaris. Timiga fajrokolono levis sin al la ĉielo, pli arda kaj pli terura, ol iu ajn fulmo. Ruĝaj fajreroj pluvis al ĉiu direkto. La ferdeko disiĝis. Arda maso aperis malsupre. Post momento la ŝipo rompiĝis je du pecoj kaj ili zumante, susurante mergiĝis en la maro. Cent voĉoj kriegis samtempe, sed baldaŭ muta silento ekregis la lokon, kie ĵus brulis la ŝipo. Nigra mallumo kovris la maron. Nur la triumfaj elementoj dancis freneze super la profunda tombo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.