La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEK KVINA ĈAPITRO

Mandareno kun plumo de pavo tre interesiĝas pri la ventro de Andreo

Tri jarojn post kiam li forlasis sian naskolandon, en iu maja mateno li atingis la bordon ĉe la haveno de la urbo Makao.

Kiam la ŝipo de kapitano Cuenha albordiĝis en la haveno, Andreo apenaŭ povis finatendi, ke li forlasu la sxipon. Tiel longa, multmonata, mara veturado damaĝas la gambojn eĉ por spertaj maristoj. Ili dum longa tempo ŝancele, malfacile piediras eĉ sur firma tero, kaj plej ofte ili ne havas sufiĉe da tempo, ĉar la ŝipo tre baldaux ekveturas sur la maro, do ili ne havas tempon alkutimiĝi al la senmova grundo.

Do Andreo ĝoje priuzis la okazon. Dum la ŝipo restadis en la haveno, li deziris refreŝigi sian intiman rilaton al la benita tero. Li, Zanga kaj iu portugala matroso triope forlasis la ŝipon. La pli aĝa matroso bone konis tiun Ĉinan urbon, do li proponis gvidi la societon kaj prezenti ĉion interesan el la urbo.

Ili surbordiĝis antaŭ la portugalaj deponejoj, rekte ili trafis la svarman amason de la haveno. Ĉie en la bordo homoj – kun flava vizaĝo, mallarĝaj okuloj kaj karakterizaj vangoostoj – bruis, kuradis, portadis ion. La plejparto havis ĉifonan vestaĵon, aŭ estis nuda ĝis la talio. Tiuj, kiuj havis pli bonan vestaĵon diskutis, marĉandis apud la deponejoj. Ili havis razitan kapon tiel, ke nur supre restis haroj, kiuj estis plektitaj kaj pendantaj ĝis la nuko.

Andreo kaj liaj kamaradoj trapasis la ondan amason de la haveno, kaj ili ekiris sur iu tumulta larĝa strato al la centro de la urbo. Andreo eĉ ne sciis kien rigardi, kion admiri pli frue. Ĉio – kion li ekvidis, kio frapis liajn okulojn – estis novaĵo ankoraŭ neniam vidita, neniam aŭdita de li. Ja tiutempe eŭropanoj eĉ informojn ne havis pri la vivo de la ĉina popolo.

Ili iris inter pluretaĝaj multkolore farbitaj lignodometoj. Sur la rando de la urbaj domotegmentoj pendis tintiloj, kiuj gaje tintis. Super la vendejoj la mara venteto balancis lignotabulojn lakumitajn je nigra koloro. Sur la tabuloj brilis tre kuriozaj misteraj oraj literoj. La komercistoj staris ĉe la pordo de la vendejoj kaj plengorĝe kriadis la liston, la mirindan kvaliton kaj la nekredeble malaltan prezon de siaj varoj.

Inter la domoj la amaso en granda bloko svarmis, tumultis, kirliĝis. Andreo ankoraŭ neniam vidis tiel viglan svarmadon. En la amaso portistoj paŝadis kun kurba dorso, rikiŝoj kuris rapide sur la strato. Foje aperis mandareno rajdanta sur ĉevalo kaj lin antaŭis laŭte kriantaj anoncistoj, kiuj avertis la simplajn homojn pri la alveno de sia mastro – por esti mallonga – ne per vortoj sed tuj per skurĝobatoj.

Andreo vidis, ke la homoj riverencas en la proksimo, evidente por honori iun aristokraton, sed li ne multe okupiĝis pri tiu afero, ĉar lian atenton katenis iu ĉina preĝejo kun marmoraj muroj kaj brila tegmento el porcelano.

Ĝuste kiam li turnadis sian kapon por detale rigardi ĝin, li rimarkis, ke fortaj manoj abrupte kaptas lin, aliaj fortaj pugnoj komencas zorge bati lian bruston.

Andreo ankoraŭ neniam konsideris sin pli senkulpa, ol en tiu ĉi maja antaŭtagmezo, do li ne kapablis kompreni, kial oni aplikas al li tiel strangan gastamon. Sed antaŭ ol li povus diri ion, oni jam forportis lin de liaj kamaradoj malproksimen, poste sen diri ion ajn, oni tirante, puŝante komencis gvidi lin laŭ mallarĝaj zigzagaj stratoj.

Post duonhoro ili atingis palacon. Andreon oni puŝadis al la mezo de la korto, kaj sen ia ajn klarigo – kion li cetere ne komprenus – ili ligis lin al trunko de palmo. Du soldatoj armitaj per larĝa glavego tuj saltis al li, kvazaŭ ili ĝuste lin atendus.

– Do tio okazis tre rapide! – miris Andreo. Li turnis la kapon dekstren kaj maldekstren por ekzameni la soldatojn.

– Kion deziras de mi la estimataj sinjoroj! – li demandis ilin konfuzita.

Sed la du gardistoj (ĉar ili evidente ne komprenis eŭropan lingvon) respondis la demandon mallonge tiel, ke unu dekstre la alia maldekstre ekpikis la korpon de Andreo per la brila tenilo de la glavego. Tian respondon facile oni komprenas. Ankaŭ Andreo sciis, ke plej bone estas silenti.

Do li silentis kaj meditis: kion malbonan li faris? Sed li vane cerbumis, li rememoris nur tion, ke li ĝuste rigardadis la preĝejon kun senkulpa admiro, kiam oni kaptis lin. Li ektimis, ĉar ĉi tie, en la alia flanko de la terglobo tiuj soldatoj kun grandaj glavoj facile povas senkapigi lin, eĉ la koko ne kokerikos pro lia morto.

Post iom da tempo kelkaj armitaj servistoj aperis en la korto. Ili senvoĉe malligis Andreon, kaj gvidis lin en la palacon. Tra zigzagaj koridoroj ili atingis grandan, helan ĉambron ornamitan per oraj figuroj. La interna flanko de la ĉambro leviĝis el la planko kvazaŭ podio, kaj sur tiu podio iradis digna viro per longaj paŝoj.

Andreo rigardis la supereme paŝantan viron kun miraj okuloj. Li certe estas altranga sinjoro ĉar liaj nigraj lipharoj longe pendis duflanke, kaj lia nigra harplektaĵo atingis preskaŭ liajn kalkanojn. Lia vestaĵo konsistis el peza silko, bruste sur lia jako estis brodita la brilanta suno per brilaj orfadenoj, ĉe la dorsa flanko flamoblovanta drako fieris. Ĉirkaŭ lia kolo pendis duobla dika perloĉeno. Sur lia kapo estis strangaforma, brodita ĉapelo. Ĝian pintan supron ornamis ruĝa kristala butono, kaj ĉe la kristala butono flirtis pompa multkolora plumo de pavo.

La grandpotenca sinjoro venis al la rando de la podio, kaj li kolere alrigardis Andreon per fulmaj okuloj. Oni ne scias, el kiu direkto alkuris interpretisto kun etiketaj riverencoj, kaj kiam la potenculo ornamita per plumo de pavo ekparolis, li komencis traduki la vortojn de sia mastro en la portugalan lingvon:

– Fu Kong, konsilisto ĉe la imperiestra moŝto de la ĉiela regno, kiu estas la frato de la suno kaj la luno, la plej favorata subulo, unuaranga mandareno, kiu estas la posedanto de la kristala butono signifanta la bonvolon de la plej alta imperiestra moŝto, la posedanto de la plej longa plumo de pavo, la alta oficiro de la armea ordeno kun la ora drako, kiun levu la reganto de la mondo kaj vivigu dum sennombraj jaroj, vin – vi insekto kreita por surtera rampado – demandas per mia senmerita buŝo: Per kia rajto kaj per kia intenco vi kuraĝis stari kaj levi vian kapon en la amaso, eĉ montri vian dorson, kiam lia moŝto mallevis sin rajdi tra la strato de la ŝipistoj.

– Do tio estas la klarigo! – kriis Andreo ĉe la fino de la monologo, kaj li tuj rememoris, kiel riverencis la homoj sur la strato ĉirkaŭ li, kiam li admiris la porcelanan tegmenton de preĝejo.

Egale. Oni devas repacigi tiun potenculon. Eble nun mi tuŝos la teron per mia frunto. – li decidis rapide kaj per elokventa parolo simila al tiu de la interpretisto, samtempe kun sincera koro li konfesis, ke li plej bedaŭras sian teruran kulpon, sed – ĉar li estas fremdulo – li ankoraŭ ne konis la ĉinan etiketon, tio klarigas lian teruran krimon. Fine li ĵuris, ke neniam en la futuro li malobservos dece saluti, nur nun, la lastan fojon pardonu lia moŝto la kulpon.

La interpretisto tradukis al la mandareno la ekskuzadon kaj petegon de Andreo, kaj la mandareno komencis profunde meditadi, poste respondis per kelkaj vortoj.

– Lia moŝto – tradukis la interpretisto – kun nekomprenebla kaj admirinda pardonemo, pro viaj sincera konfeso kaj pripento, cetere pro via promeso pri la futura humileco, pro via fremdeco, fine pro la nematureco de via juna aĝo, laŭ sia mirinda indulgemo tiel li moderigis sian decan koleron, ke pro via nekomparebla peko li kondamnis vin nur je cent batoj per bambua bastono, kiujn vi devas akcepti sur via ventro. Cetere lia sinjora moŝto regalas vin per tiu honoro, ke li mem nombrumos la bambuobatojn, por ke vi neniel havu mankon el ili pro malbona intenco aŭ pro senzorgemo.

Andreo ŝtoniĝis aŭdinte tiun "nekompreneblan kaj mirindan indulgemon". Senintenca krio eksplodis el lia gorĝo, tiel li rigardis la mandarenon terurigite kun larĝe malfermitaj okuloj.

Ankaŭ la mandareno Fu Kong larĝe malfermis la okulojn pro la surprizo. Ĉu tiu barbara fremdulo estas malkontenta pri lia malŝpara indulgemo?

Tiel ili gapis longe unu la alian dum kelkaj momentoj, poste la mandareno demandis Andreon pere de la interpretisto: ĉu eble li trovas la punon tro severa? La interpretisto por klarigi aldonis, ke tiu kulpo apartenas al la plej gravaj en Ĉinio, ĉar li ofendis la sanktan etiketon, kaj la punon, kiu estas la evidentiĝo de la plej alta indulgemo, oni devas akcepti ĝoje kaj kun dankemo.

– Sed mia ventro ne estas tamburo, ke oni batadu ĝin! – eksplodis el li la amara protesto mallonge, sed liajn vortojn la interpretisto eĉ ne kuraĝis traduki, ĉar li ne deziris ekhavi alian centnombran serion el la bambuobatoj. Do li rigardis tien kaj reen ne sciante kion fari. Ankaŭ Andreo rigardis la mandarenon kun firma protesto, kaj siaflanke li ne prezentis inklinon por ĝoji pro la bonvolemo de la plej alta indulgemo.

Sed li ne havis tempon por pli energie protesti. Kiam la mandareno kun la longa plumo de pavo vidis, ke la fremdulo ne kapablas rekoni lian senfinan pardonemon, lin subite ekregis videbla kolero, eĉ rezignis pri la danko, sed li ordonis, ke Andreo senprokraste ricevu la cent bambuobatojn.

Andreo kun senpova malespero aŭdis la finan decidon.

La mandareno mansvingis, la soldatoj denove ĉirkaŭis lin kaj gvidis al la korto. Ekstere jam estis antaŭpreparita la ĉina punbenko, kaj post kelkaj momentoj aperis la kapo de la mandareno en iu el la fenestroj de la palaco.

Alvenis kvar fortaj punistoj kaj en la aero aŭdiĝis la siblado de la ekzerce svingataj bambuoj, jen ĉinaj bastonoj de ĉinaj punistoj.

Tiam okazis neatendita evento.

En unu el la multegaj pordoj de la palaco aperis ornamita maljunulino, kaj venis al la korto. Andreo neniam en la vivo vidis tiel malbelan maljunulinon. Inter aliaj cirkonstancoj oni povus ŝin kulpigi, kiel sorĉistinon. En Hispanio tiutempe certe oni komencus proceduron kontraŭ ŝi.

La maljunulino dum momento komprenis la situacion sur la korto. Ŝi kontente observis Andreon, kvazaŭ ŝi trovus ion serĉatan. Poste ŝi kriis ion al la surprizitaj punistoj per ordonema voĉo. La interveno evidente estis efika, ĉar la kvar bambuoj tuj mallevis sin kvazaŭ ili neniam dezirus interkonatiĝi kun la senkulpa ventro de Andreo.

La maljunulino tiam turniĝis kaj rapidis supren sur la ŝtuparo. La servistoj ekvidinte ŝin riverecis profunde dekstre kaj maldekstre. La pordoj malfermiĝis unu post la alia, ĝis fine ŝi atingis la ĉambron de la mandareno.

Ŝi paŝis al la mandareno kaj diris nenion krom tri vortoj:

– Pasteĉo el majskaraboj!

Tiuj simplaj tri vortoj havis admirindan efikon al la sorto de Andreo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.