La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

OKA ĈAPITRO

Andreo subakviĝas por ne bruli, poste ajdas sur masto por ne subakviĝi

Kiam ŝipo subakviĝas, la akvosurfaco ne fermiĝas trankvile, sed aperas grandega akvoturno. Tiu akvoturno per giganta forto turnas kaj subtiras ĉion, kio falas en ĝin, englutas homojn, bestojn, objektojn. Ĝi delasas siajn predojn nur post longaj minutoj, kiam la sufoka fenomeno jam mortigis ĉion vivan.

Kelkajn minutojn antaŭ la ŝiprompo forta mano kaptis Andreon kaj puŝis lin al la rando de la ŝipo.

– Antaŭen! En la akvon! – kriis iu. Naĝu kiel eble plej malproksimen!

Andreo hezitis, ne kuraĝis ĵeti sin al la ŝaŭma abismo, sed la rutina maristo denove helpis. Li rapide puŝis Andreon tra la balustrado, kaj ankaŭ li mem sekvis la knabon. Ili ambaŭ malaperis en la furioza akvo. Supre muĝis la surdiga tempesto, la ondoj sovaĝe dancis.

Andreo post kelkaj momentoj puŝis sin al la surfaco per la piedoj. Li trovis sin sur la pinto de granda kuranta ondo, kiu dum momento portis lin cent metrojn for de la ŝipo. Tiam li aŭdis teruran krakadon, susuradon post la dorso. Por momento lumo de fajro tuŝis la ĉielon, kaj briligis la ŝaŭmajn pintojn de la ondoj. Poste ĉio refalis en nokton. Nur la tempesto bruis plu.

La ondo baldaŭ malfortiĝis. Andreo senkonsile ŝvebis, flosis sur la akvo, kaj klopodis ĉirkaŭrigardi en la mallumo. Abrupte blindiga fulmo trakuris la ĉielon, li ĵetis rigardon malantaŭen, sed la ŝipo jam ne estis videbla.

Hola! – neatendite li ekaŭdis la tiritan maristan signalon. Ĝoje li rekonis en ĝi la voĉon de lia protektanto.

– Hola! – li ripetis plurfoje, dum la alia vokado proksimiĝis.

Andreo klopodis trapenetri la mallumon per sia rigardo, puŝadis sin per impetaj piedmovoj al la direkto de la voĉo, kaj post kelkaj minutoj li ekvidis la hirtan kapon de la maristo super iu pale brila ondo.

– Nun reen! – kriis la matroso, kaj kaptis Andreon ĉe la ŝultro.

Saltanta ondo reportis ilin kun magia rapido. Andreo denove perdis sian kunulon pro la forta puŝo, sed en la sama momento li karambolis kun ia masiva objekto, kiun li tuj ĉirkaŭbrakis, kaj tiel forte kroĉis, ke la ondoj ne povis disigi ilin.

Fortuno ĵetis al li la duonbruligitan ĉefmaston de la ŝipo. La restinta duonparto balanciĝis sur la akvo, kiel plurajn metrojn longa, klafton dika trunko. Andreo kelkajn minutojn pendis sur ĝi, poste ekrajdis sur la trabo, eĉ sube kroĉis la piedojn, kaj supre tenis elstaran stangon de la iama ĉefmasto.

Kiam nova fulmo ekbrilis, li ĉirkaŭrigardis jam pli trankvile super la akvo. Kie antaŭe estis la ŝipo, tie nun tumultis lignotabuloj kaj stangoj. Kelkfoje oni povis konjekti helpkrion en la bruo de la tempesto. La maristo la trian fojon aperis proksime al Andreo. Li rajdis sur lignotabulo, sed baldaŭ li aliĝis al Andreo, la lignotabulon li ŝanĝis al la pli sekura masto.

– Mi tre ĝojas denove vidi vin, – li etendis la manon al Andreo, kaj ridetis tiel memfide, kvazaŭ ili renkontiĝus sur masiva tero.

Andreo ĝoje manpremis kun la honestulo. Nun unuafoje li povis vidi sian protektanton kaj savinton dum la terura katastrofo. La maristo estis alta, fortega homo kun larĝaj ŝultroj, liaj okuloj brilis kun junuleca vivdeziro, kvankam laŭ liaj trajtoj li aspektis pli maljuna.

– Estas feliĉe, ke ni tuj saltis en la akvon! – diris ĝoje kaj dankeme Andreo.

– Kompreneble estas feliĉe! – ridetis la matroso. Se ni ne farintus tion, kaj ni restintus ĝis la lasta momento, la ŝipo subtirus nin, kaj nun ni ne povus rajdi sur tiel nobla lignoĉevalo, kiel tiu ĉi bonega mastopeco.

– Mi ne komprenas, – miris Andreo, – ke post la salto ni ne perdis unu la alian.

La alia ekridis.

– Tio ja ne estas tre mirinda. Mi jam havas rutinon pri tiaj aferoj. Ĵus okazis al mi la dek-sepa ŝiprompo... Kiam ni desaltis de sur la ŝipo, mi elektis la momenton, kiam grandega ondo ĝuste preterkuris. Ni ambaŭ saltis en ĝin. Ni restus kune eĉ malgraŭ nia volo. Grandega ondo ne facile forlasas siajn kaptitojn.

– Fakte! – respondis Andreo, – Ja per la sama ondo ni revenis!

– Jes. – konfirmis la maristo. – Ni ambaŭ revenis per la sama ondo, do mi denove ne timis perdi unu la alian.

Andreo ĉion komprenis krom tio, por kio ili revenis?

– Ho! – ĉirkaŭrigardis la kamarado, – ni troviĝas ja meze de la vasta maro!... Kvankam mi ne povas orientiĝi, sed ni verŝajne estas pli malproksime de la masiva tero, ol ni povus naĝante atingi ĝin. Do la prudento kaj la rutino konsilis, ke ĉe la enmergiĝo ni estu kiel eble plej malproksime de la ŝipo, sed poste ni revenu por trovi iom grandan, taŭgan lignopecon. Tio jen okazis... Mi sincere proponas utiligi tiun metodon okaze de viaj estontaj ŝiprompoj.

– Mi utiligos tiun metodon, se mi denove ŝiprompos, – deklaris Andreo, kaj li ne povis reteni sian rideton.

– Fide vi utiligu, tiel mi savis min el dek ses ŝiprompoj, kiel mi jam menciis tion. Pro tio la anglaj matrosoj nomis min "John Shipwreck" tio signifas "Johano ŝiprompo".

Dum la du rajdantoj de la masto tiel konversaciis en la finiĝanta tempesto, ne malproksime aperis el la akvo homo pene klopodanta. Liaj baraktado kaj kriado estis bone aŭdeblaj. La nekonato komencis etendi la manojn al la masto jam el kvindek metroj.

Andreo rimarkis pli frue la dronanton, li tuj klopodis direkti la maston al la malfeliĉulo.

– Mi ne scias, ĉu la masto povas porti tri personojn, ja ĝia plejparto forbrulis... Sed tamen! Ni ne rajtas lasi, ke nia homfrato pereu, ni provu savi lin. – diris la maristo.

Jam ili ambaŭ puŝis la maston permane perpiede al la direkto de la dronanto, sed kelkajn metrojn proksime al li ili ekkriis pro la konsterniĝo. La dronanto, kiun ili deziris savi, estis ne alia persono, sed Boonekamp, la animo-vendisto, la posedanto de la ŝipo Pluto.

– Oho! – kriis Johano ŝiprompo kun eksploda kolero, – Por tiaspeca ulo ni ne riskos nian vivon!

Boonekamp kun morta teruro gluis la rigardon al ili.

– Helpon! – li stertoris dronante, kaj kolektis sian tutan forton por atingi la maston. Andreo kaj lia kamarado vidis, ke magia forto obsedis lin en tiu baraktado. Kvankam antaŭ momento li estis ĉe la limo de la morto, liaj muskoloj nun jam konsistis kvazaŭ el ŝtalo, tiel energie li puŝis sin post ilin.

Post kelkminuta luktado inter vivo kaj morto la kapitano denove proksimiĝis al la masto, kaj jam etendis la manojn por preni ĝin, sed tiam la matroso eltiris pistolon, kaj per ĝia tenilo ekbatis la manojn de la kapitano, do ties fingroj reglitis.

– Indulgu min! – ŝrikis la animo-vendisto. Kvankam li ne povis atingi la maston, sed li tenis sin sur la akvo per senfina energio, kaj restis en la proksimo. Eĉ por tio li havis energion, ke post senrezulta petego proponu kompromison.

– Homo! – li kriis. – Kion vi profitus el tio, se vi lasas morti min en la akvo, kiel raton. Savu min, kaj mi donos al vi la duonon de mia tuta havaĵo!... Ne!... La tutan!... Jes, jes! Ĉio mia apartenu al vi, nur permesu min sur la maston...

La maristo ne respondis, sed puŝadis la maston for de la kapitano, dum Andreo senpove kuntiris sin, kaj povis interveni nek ĉe unu, nek ĉe la alia flanko.

– Homo! Ĉu vi estas surda? – kriaĉis Boonekamp, kaj denove puŝis sin post ilin. – Mi ĵuras je Dio, ke ĉio mia apartenos al vi!... Ja mi estas nekredeble riĉa, mi havas kvindek mil dukatojn en la banko de Amsterdamo, ili apartenos al vi!... Ĉu tio ne sufiĉas? Ĉu vi volas pli multe? Pasintjare mi deponis tridek mil dukatojn en la banko de Londono, ankaŭ ilin mi donos al vi! Kaj mi havas duetaĝan domon en Roterdamo kun valoro de dekmil florenoj, eĉ ĝin mi donos al vi!...

En tiu momento kuranta ondo repuŝis ilin, ili preskaŭ karambolis kun Boonekamp, kiu por minuto denove prenis la maston. Li komprenis, ke la matroso ne indulgos lin, do li nun turnis sin al Andreo.

– Kompatu min!... Vi estas ankoraŭ juna, vi ankoraŭ havas bonan koron, ne tiel, kiel tiu maljunaĉa mara ulo.

– Kaj ne tiel, kiel vi! Ĉu ne? – kriis Johano ŝiprompo kun arda malamo.

Sed la kapitano direktis la petadon jam nur al Andreo.

– Via patrino certe vivas ankoraŭ, je ŝia nomo mi petas vin, helpu al mi!... Fakte mi faris malbonon al vi, tamen, se vi savos min, centoble miloble mi rebonigos ĉion.

Andreo ne eltenis plu aŭskulti tian petegon, la memoro pri la patrino fakte moligis lian koron.

– Ni savu lin! – li diris mallaŭte al la maristo.

– Neniam! – kriis la alia kun indigno. Tiun miloblan murdiston, tiun senindulgan, senmoralan homorabiston!... Rompiĝu mia brako, se mi etendas ĝin al li!

La ondoj denove kunpuŝis ilin kaj la animo-vendiston. La malfeliĉulo nun jam daŭre kroĉiĝis al la masto. Johano ŝiprompo provis repuŝi lin per ambaŭ manoj, sed Boonekamp kaptis lian brakon kun streĉita forto.

– Do vi mortu kune kun mi! – kriis Boonekamp kun rabia kolero, li puŝis sin en la akvon, kaj per la pezo de sia korpo kuntiris ankaŭ la matroson. La akvo ĵetis ŝaŭmajn ondojn ĉirkaŭe, poste fermiĝis super ili, kaj ambaŭ malaperis en la akvo.

Andreo kun senfina teruro rigardis la inferan scenon. La eventoj okazis tiel rapide, kaj la dronanta animo-vendisto kuntiris la matroson per tia forto, ke la du rivaloj jam malaperis en la akvo, antaŭ ol li povus sin movi. Vane li observis la akvosurfacon, vane li kriadis la nomon de la maristo, Johano ŝiprompo kompatinda, kiu dek-ses-foje saviĝis el la morta sino de la maro, la dek-sepan fojon pereis en la abismo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.