La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEK KVARA ĈAPITRO

Andreo mortas nek pro la soifo, nek pro la malsato, sed fariĝas denove blankulo

La sekvan tagon matene oni eltiris lin el la karcero. Kelkaj armitaj sklavoj ĉirkaŭis kaj gvidis lin sen respondi liajn demandojn.

– Oni portas min por mortigi. – pensis Andreo senpove. – Ĉi tie mi devas morti, en fremda lando. Kaj kial? Pro bagatela kato.

En amara aflikto li ĉirkaŭrigardis en la ĝardeno. Li rigardis al la maro kaj al la ĉielo. Supre brile radiis la suno, sur la maro dancis mil lumoj, sur la folioj de la plantoj brilis la matena roso, kiel diamanto, kaj la birdoj kantis tiel gaje, kiel ankoraŭ eble neniam ekde la komenco de la mondo.

– Kiel bela vi estas, mondo! – suspiris Andreo, kaj rigardis al siaj akompanantoj. – Kie troviĝos mia ekzekutejo? Kiel oni mortigos min?

Tamen oni portis Andreon ne por mortigi, sed for de la ĝardeno, malproksimen, al la tranoktejo de la sklavoj, kaj tie oni transdonis lin al Jusuf. Ali Husein indulgis al Andreo, kaj la punon li konfidis al Jusuf. Sed tiu puno ŝajnis pli malbona, ol la morto.

Jusuf akceptis sian viktimon kun diabla ridaĉo.

– Do finfine vi falis en miajn manojn, pagano! Jen longe mi atendis vin, sed rapide plenumiĝos, kio prokrastiĝis!

Li svingis sian teruran skurĝon, kaj kun sovaĝa kolero batis la nudan dorson de Andreo. Pro la bato vundiĝis la haŭto, ruĝa strio videblis. Andreo kunpremis la dentojn, venkis sian doloron, kaj firme rigardis al la okuloj de la inspektoro. Tiu rigardo ŝajne bridis la koleron de Jusuf. La sklavestro mallevis la skurĝon kaj kriis al li:

– Ek al la grenkampo, kaj ve al vi, se mi ekvidos ripozi vin. Alaho tiel indulgu al mi, kiel mi neniam indulgos al vi.

Tiel komenciĝis la dua periodo de Andreo ĉe la korto de Ali Husein. La grenkampoj troviĝis malproksime de la ĝardeno. Ili ŝajnis kvazaŭ senfinaj.

Je ĝojo kaj je malĝojo Andreo renkontis tie, inter la sklavoj, ankaŭ la knabon Zanga. Je malĝojo, ĉar la nigran knabon oni forpelis el sia posteno ĝuste tial, ĉar li helpis al Andreo en la karcero. Sed la bonkora nigrulo ne montris koleron kontraŭ Andreo, eĉ li konsolis la kamaradon ĉiu vespere:

– Ne malĝoju Abdallah. Iom post iom repaciĝos la mastro. Se li forgesos la katon Gambia, ni reiros al la ĝardeno.

Sed tiu pardono ne okazis. Ali Husein ne sentis indulgon al la malfidela prizorganto de sia kato kaj al lia kunkulpulo.

Por la du kondamnitoj venis malfacilaj tagoj. Jusuf ĉiumaniere provis ĉagreni ilian vivon. La tutan tagon de mateno ĝis vespero ili pene laboris sur la grenkampo kaj vespere oni katenis ilin ambaŭ, tiel, ke matene ili komencis labori kun rigida brako kaj senfortaj piedoj.

Ilian suferon kompletigis tiuj tre diversaj torturoj, kiujn Jusuf eltrovis sole kontraŭ ili. Kiom ajn diligente ili faris sian laboron, eĉ ne en unu tago ili povis eviti la skurĝobatojn. La malsato kaj soifo duobligis iliajn suferojn. Kelkfoje la inspektoro ordonis al ili hakadi arbojn en la arbaro. En la ĝangalo, inter pikaj kaktoj ili devis rompi vojon danĝere pro la sovaĝbestoj. Alian fojon la inspektoro ordonis al ili labori ankaŭ nokte. Post la tuttaga laborado, de vespero ĝis mateno ili devis fiŝkapti sur la maro, kaj se ili ne kaptis sufiĉe da fiŝoj sekvis novaj punoj.

El tiu terura situacio ĉiumaniere ili devis fuĝi.

– Eĉ la morto estas pli oportuna, ol tiu ĉi vivo. – ripetadis Andreo en si, kaj li firme decidis, ke li provos fuĝi eĉ se li mortos pro tio.

Post kelkaj semajnoj prezentis sin bonŝanca okazo. En la vespero de iu tre varma tago Jusuf vokis ilin, kaj supereme ordonis al ili:

– Surakvigu mian barkon! Ni veturos al la maro, ĉar mi deziras iomete aerumi min.

Andreo kaj Zanga rapide obeis.

La malgranda barko ekveturis sur la glata akvo de la maro. La du morte lacaj sklavoj devis remi kun streĉita forto, dum Jusuf kuŝiĝis sur siaj kusenoj, ventumis sin per la facila vespera venteto, kaj tiel li amuzis sin, se foje-foje li rimarkis laciĝi iun aŭ alian sklavon, li batis al ili per sia skurĝo.

Poste li ekhavis novan ideon.

– He Abdallah! – li ordonis – Levu velon, ni veturu pli rapide.

Andreo tuj stariĝis de sur la benko kaj disvolvis la velon, sed li ne sukcesis ĝin fiksi, ĉar la vento re- kaj refoje elŝiris la velon el lia mano, kaj frapadis ĝin tien kaj reen.

– Pagana hundo! – kriis Jusuf, kaj li tuj batis per sia skurĝo, sed – ĉar Andreo ŝanceliĝis pro la bato – li mem saltis de sur la kusenoj por fiksi la velon. Li kolere kaptadis al la velo, kiun flirtigis la vento, kaj por finfine kapti ĝin, li kliniĝis super la akvon.

Andreo ĝuste genuis ĉe la piedo de la masto, kaj kiam li ekvidis la inspektoron elkliniĝi el la barko, antaŭ li kuraĝe ekbrilis la eblo forfuĝi.

– Aŭ nun, aŭ neniam!

La decido estis momenta, la plenumo eĉ pli rapida!

Li kaptis la krurojn de la inspektoro, kaj per streĉita forto renversis la pezan korpon. Jusuf baraktante falis en la maron kaj enmergiĝis kun brua plaŭdo.

– Remu, Zanga, se vi deziras resti viva! – kriis Andreo.

Ankaŭ li fulmorapide kaptis la alian remilon. Kelkaj fortaj movoj, kaj la barko jam forglitis kvindek metrojn, kiam Jusuf denove reaperis el la akvo. La kolera blasfemado de la inspektoro, liaj minacoj, la plaŭdado de liaj baraktantaj brakoj aŭdiĝis pli kaj pli malproksime. Andreo kaj Zanga klopodis remi per streĉita forto, sed kiam ili rerigardis, sur la glata spegulo de la akvo jam nenio memorigis pri Jusuf.

Tiam Andreo levis kaj streĉis la velon, ĉar la vento nun blovis el la direkto de la bordo. Ili remis plu senvoĉe, pli kaj pli profunden sur la maro. Ili timis, ke la perdiĝo de Jusuf vekos suspekton, kaj oni persekutos ilin, sed alvenis la vespero kaj ili ne trovis signon de ia ajn persekuto. Nur la steloplena ĉielo ĉirkaŭis ilin per siaj grandegaj flugiloj sur la senfina maro.

La fuĝantoj elĉerpitaj pro la ekscitiĝo pasigis la nokton en la silente veturanta barko. Kiam venis la mateno, serene kaj hele ekbrilis antaŭ ili la senfina horizonto, ili vidis proksimiĝantan ŝipon en neniu direkto, do ili estis foje jubile feliĉaj, alifoje preme senesperaj. Ili estis feliĉaj, ĉar ili liberiĝis – jes, fakte ili liberiĝis – el la terura sklaveco, aliflanke ili estis senesperaj, ĉar ilia vivo nun jam dependis nur de la blinda hazardo.

Apenaŭ forpasis kelkaj horoj, jam aperis du teruraj malamikoj: la malsato kaj la soifo. Ili forlasis la teron antaŭ vespermanĝo. En la barko ne troviĝis gluto da manĝaĵo aŭ trinkaĵo. Detale ili traserĉadis la kestojn eble ili trovos ion, sed ili fiaskis. Kun lamenta meditado ili sidis ĉe la fundo de la barko, eĉ ne tuŝis la remilojn. La vento portu la barkon tien, kien ĝi deziras. Neniel ili povus decidi pri la direkto.

Poste Andreo denove komencis traserĉadi ĉiun angulon.

– Rigardu! – li kriis foje – Jen nia savo!

Zanga kun brilaj okuloj saltis el sia loko, sed kion lia kamarado montris al li, estis nur feronajlo, kiu elstaris el la masto.

Senkomprene kaj malgaje Zanga observis la malkovron, sed kiam Andreo malfacile eltiris la rustan najlon el la ligno kaj komencis ĝin pene kurbigi por fari hokon, ankaŭ li ekĝojis.

– Mi faros por ĝi ŝnuron! – li proponis fervore, kaj disŝiris sian ĉemizon je longaj bendoj.

La bendojn li spinis inter du fingroj, poste kunligis ilin unu post alia. La ŝnuro de la fiŝkaptilo do estis preta, sed kio estu la bastono?

Tio jam ne estis malfacila demando. Andreo fiksis la ŝnuron al la pli maldika ekstremo de iu remilo, poste zorgeme ligis la hokon sur la ŝnuron, kaj ili denove senpove rigardis unu al la alia. Ne ekzistas fiŝo en la mondo, kiu enbuŝigus la nudan hokon. Nepre ili bezonas logaĵon, sed de kie ili prenu ĝin?

Denove komenciĝis diligenta serĉado, sed ili trovis tie eĉ ne unu skarabon, insekton aŭ similan. Fine ili skrapadis la verdajn algojn, kiuj pro la humideco kreskis en la fundo de la barko, kaj ili metis sur la hokon, eble tiuj ekplaĉos al iu malpli granda fiŝo.

– Ni kaptu nur unu, tiam ni jam havos logaĵon! – admonis Andreo la knabon Zanga, kaj ili kun diligenta konsento ekuzis la malfacile fabrikitan fiŝkaptilon.

Kune ili tenis la remilon, kune ili observis la movojn de la ŝnuro. Post multhora pacienca observado ili fakte kaptis maldikan fiŝeton.

Ili eltiris ĝin entuziasme, konservis el ĝi por logaĵo, la restaĵon ili juste dividis inter si. La kruda fiŝo ja estis tre mizera manĝaĵo, sed ĝi tamen iom kvietigis la malsaton. La malfacilan fiŝkaptadon ili daŭrigis kun pli bona humoro.

Tiel mizere ili suferis sur la senfina akvo dum tri tagoj.

Kvankam la suferon pro la malsato ili kvietigis iomete, sed la soifo morte torturis ilin. Sub la arda sunbrilo, kies varmecon multobligis la glata akvospegulo, ili kuŝis en la fundo de la barko nun jam kun sekaj lipoj kaj anhela pulmo. Raŭkaj sonoj eksplodis el ilia gorĝo. La fiŝkaptilo forgesite pendigis sian ŝnuron en la akvon.

Andreo malpli bone povis elteni la suferon pro la varmo kaj soifo, ol Zanga. En la tria tago li perdis la konscion pro la febro, kaj lia konfuzita imago prezentis antaŭ liaj okuloj foje terurajn, foje ĉarmajn bildojn. Iuokaze li vidis sian naskolandon aŭ siajn gepatrojn, aŭ li kiel infano ludis inter siaj kamaradoj ĉe la bordo de Danubo. Alian fojon li vidis sin en la kelo de la ŝipo de Boonekamp aŭ la torturoj de Jusuf plenigis lian koron per teruro.

Foje-foje li rekonsciiĝis, langvore levis sian kapon kaj ĉirkaŭrigardis en la senfina dezerto de la maro, sed li vidis tute nenion...

Iom poste – li ne sciis, kiom da tempo forpasis – li eksentis ion varman, kvazaŭ varma fluo inundus ĉiun parton de lia korpo. Lia malforta korpo komencis reviviĝi, liaj okuloj malfermiĝis, sed en la unua momento lia menso ne kapablis kompreni tion, kion li vidis ĉirkaŭ si.

– Jusuf li flustris per voĉo malforta pro la timo, ĉar lia unua penso estis, ke oni kaptis lin kaj reportis al la sklaveco.

Sed la nigra vizaĝo, kiu kliniĝis super lin, kaj la gaja rideto – kiun li aŭdis – apartenis ne al Jusuf sed al Zanga, kiu estis tiel freŝa, tiel gaja, kvazaŭ ili neniam estus kusintaj duonmorte en la barko. Ĉirkaŭe multaj, bonkoraj, afablaj ŝipistoj admonis lin, ke li trinku ankoraŭ el la trinkbotelo, kiun fremda mano levis al liaj lipoj.

Andreo rekonsciiĝis la kvinan tagon de la forfuĝo, sur la ferdeko de iu portugala velŝipo. La nedirektita malgranda barko tiumatene krucis la vojon de la velŝipo, kaj la maristoj savis la du kvazaŭ mortintajn nigrulojn. Nigrulojn, ĉar ili ankaŭ Andreon konsideris tia pro lia haŭto. Des pli granda estis ilia surprizo, kiam Andreo reblankiĝis post zorga sinbano.

La maristoj zorge flegis ilin ambaŭ. Post kelkaj tagoj ankaŭ Andreo reakiris sian plenan energion. Kiam Andreo kaj Zanga rakontis siajn malfacilaĵojn al la kapitano Cuenha (tiel oni nomis la estron de la velŝipo), li tuj dungis ilin ambaŭ por labori en la ŝipo, eĉ provizis ilin per ordinara civitana vestaĵo.

La granda ŝipo veturis al Ĉinio. Ĝi liveris eŭropajn vendaĵojn al la ĉina urbo nomata Makao. Do Andreo ne havis kaŭzon plendi, ke li ne vidas sufiĉe el la mondo. Li traveturis la Atlantikan kaj la Hindan oceanojn ĉirkaŭveturis la sudan pinton de Afriko – la faman Bonesperan kabon – traveturis la Malajan insularon preter la sudorientaj bordoj de Azio, kaj post la longa vojaĝo li kiel rutina maristo atingis la praan regnon de Ĉinio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.