La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEK NAŬA ĈAPITRO

Granda koko kaj malgranda batalas, kaj Andreo malvenkas

Super la kapo de Andreo kolektiĝis la kolero de la edzino de la guberniestro, kiel malhela nubo. Tiu nubo jam plurfoje tondris, ankoraŭ nur al la oreloj de Peter Albert Van der Parra, sed ŝajnis, ke ĝi havos eĉ fulmon krom la tondro.

Jes ĝi havis fulmon, kaj la fulmo foje batis.

Kelkajn semajnojn post la geedziga ceremonio de Andreo okazis, ke nekutimaj gastoj alvenis al Batavio. Delegacio venis el la lando Anamo[18]. La reĝo de la praloĝantoj sendis ilin por kontrakti kun la kolonia gubernio pri komercaj aferoj.

La aŭdienco de la delegacio okazis kun granda pompo. La reprezentantoj de la praloĝantoj en solena vestaĵo aperis en la ĉambrego kaj genuiĝis antaŭ la nederlanda guberniestro. Ili ne rajtis rigardi rekte al la okuloj de la guberniestro, tio estis la diplomatia etiketo inter la praloĝantoj kaj la kolonia kabineto.

Oni devas rekoni, ke ankaŭ la guberniestro ne tre klopodis rigardi al la okluloj de la praloĝantoj. Liaj okuloj prefere serĉadis malantaŭ la deputitoj kun scivola atendo.

Ankaŭ tio havis kaŭzon. La servistoj ĝuste tiam enportis amason da riĉaj donacoj, kiujn la reĝo de Anamo sendis al la sinjora moŝto guberniestro. Inter ili troviĝis pura oro, valora eburo, bongustaj sekigitaj fruktoj, pompaj tigrofeloj, kaj iu grandega koĉinĉinia[19] koko.

Tiu koko ŝajnis vere belega besto. Ĝi kreskis ĝis preskaŭ unu metron alta, ĝiaj plumoj brilis en ore flava kaj ruĝa koloroj, ĝi tenis flanke sian sangoruĝan kreston, kiel la leĝeraj junuloj sian ĉapon en la drinkejo.

La mirinda besto tuj frapis la okulojn de la loĝantoj de la urbo, kiam la delegacio marŝis tra la stratoj.

– Ĝi estas vere konsiderinda koko! – oni diris unu al alia. – Kiel fiera ĝi estas! Kiel batalema! Kion faros al ĝi la sinjorina moŝto, la edzino de la guberniestro?

La grava demando aperis ankaŭ en la palaco de la guberniestro. Kio okazu al tiu koko?

Apenaŭ foriris la delegacio, post la honorvizito la konsilantoj kaj amikoj de la guberniestro, kiuj kolektiĝis por akcepti la reprezantojn de Anamo, nun parolis antaŭ ĉio pri la koko.

– Ni sendu ĝin al Hago al la reĝa moŝto! – proponis dikventra kolonia komercisto. – Manĝi tiel unikan beston estas inda nur la reĝa moŝto.

Dum kelkaj minutoj tiu propono ŝajnis venki, sed tiam iu maldika markapitano, malnova amiko de Peter Albert Van der Parra fine kontraŭdiris kun iom da ironio.

– Ja tio estus dezirinda afero! Nia koko ŝipveturus naŭ monatojn, kaj se ĝi restus viva, kiam ĝi atingus la reĝan moŝton, ĝi estus estus maldika, kiel skeleto. Se ni deziras, ke oni priridu nian guberniestron ĉe la kortego, ni devas fari ĝuste tion!

Post kiam tiel malvenkis la propono de la dikventra komercisto aperis novaj ideoj. Unu konsilis tion, alia ion alian. Fine tamen venkis la opinio de la edzino de guberniestro, kvankam ŝi eĉ sen tio jam rezervis al si la mirindan beston per sia mastrina potenco.

– Oni aranĝu grandiozan kokobatalon – jen estis la propono de la edzino de la guberniestro – kaj per la enspezo de la batalo oni financu konstrui la orfejon delonge planitan en Batavio. Unu el la kokoj estu tiu eminenta koĉinĉinia koko, la alia estu enlanda koko el Batavio, kaj tiel estos bona eblo, ke aŭ koĉinĉinia aŭ Java levu sian gloron per la venko de sia koko.

Tiun proponon la publiko akceptis kun laŭta ĝojo.

La guberniestron mem tiel kaptis la entuziasmo, ke li stariĝis el sia fotelo, ĉirkaŭbrakumis kaj kisis sian edzinon ĉe la vangoj antaŭ la okuloj de la ĉeestantoj, kaj tio rezultigis duonhoran malfacilan spiradon al la tre dika homo.

– Kie, kaj kiam okazu la grandioza batalo? – faris la plej gravan demandon kapitano De Vint.

Pri tio oni jam povis pli facile decidi. La kokobatalo okazu en la ĉefplaco de la urbo, kaj la dato estu dimanĉo, post dek tagoj.

Nun jam restis nenio krom zorgi pri la konvena kontraŭulo por la mirakla koĉinĉinia koko.

La sekretario de la guberniestro tuj skribis elokventan anoncon por la loĝantoj de la urbo kaj regiono: "Oni eksciu, ke tiu, kiu disponigas la plej grandan kaj plej fortan enlandan kokon ĝis la tagmezo de la tago antaŭ la kokbatalo, tiu ricevos kvindek orajn florenojn kiel premion."

La urbo ĝoje akceptis la informon pri la kokobatalo, kaj la ŝanco pri kvindek oraj florenoj vekis fervoran agadon en la vasta amaso de la kokoposedantoj. Post kelkaj tagoj en la korto de la guberniestro svarmis vera legio el kokoj.

Sed nun jam ne ĝojis Peter Albert Van der Parra pri la ideo de sia edzino.

La cent kaj cent kokoj senĉese kverelis, bruis. Tage ili faris tiel laŭtan bruon, ke oni apenaŭ povis resti en la domo, ekde frumateno ili rompis la silenton per milvoĉa kokeriko. La guberniestro en tiuj tagoj ne povis dormi pli ol kelkajn horojn ĉiutage.

Sed por la grandioza batalo oni devis toleri ĉion, kaj la guberniestro kviete toleris. Aliflanke li ne kuraĝus kontraŭdiri sian glore fervoran edzinon.

Fine alvenis la tago por elekti la enlandan kokon.

Triopa ĵurio ekzamenis la eventualajn kontraŭulojn. Ili priparolis la supozeblajn ecojn de ĉiu koko, kaj post tuttaga hezitado ili fine konsentis pri unu. Tiam ili dum la ĝojkrioj de la interesiĝantoj prezentis la elektitan enlandan batalanton. Ĝin ili deklaris la plej forta plej persistema, kvankam kun iomgrada malĝojo ili devis rekoni, ke la elektita koko tamen ne estas komparebla al la granda koĉinĉinia.

Poste oni elvokis la posedanton por transdoni la kvindek orajn florenojn.

Ekscitita bruado komenciĝis en la publiko, kaj ĉiuj okuloj rigardis tien, kie antaŭenpaŝis la feliĉa posedanto de la koko, neniu alia, ol Herta Sequin, la junedzino de Andreo Jelky.

Ne necesas klarigi, ke la edzino de la guberniestro preskaŭ eksplodis pro la kolero, sed ŝi povis fari nenion. Dum la publiko ĝojkriadis, la ĵurio transdonis la premion por la gajninta kokoposedanto, kaj la edzino de Andreo tuj donacis la grandan sumon por konstrui la orfejon. La publiko akceptis kun trioble pli laŭta ĝojkriado tiun decidon.

Tiel do okazis la elekto de la enlanda koko kaj la premiado, nun jam povas okazi ankaŭ la grandioza batalo.

* * *

En la tre atendita dimanĉo granda amaso kovris la vastan ĉefplacon de Batavio.

Meze de la placo troviĝis la areno kovrita per sablo kaj ĉirkaŭbarita per barieroj. Flanke de la areno oni konstruis altigitajn sidlokojn por la pli riĉa publiko. Andreo Jelky kaj lia edzino sidis en unua vico tuj apud la sidloko de la guberniestro, kiu estis ornamita per tapiŝoj kaj palmobranĉoj, la alian flankon ĉirkaŭis la pli malriĉaj loĝantoj de la urbo en senfina amaso. Eŭropanoj kaj praloĝantoj mil- kaj milope.

Estas fakto, ke eĉ la plej maljunaj urbanoj ne memoris pri simila granda amaso kaj vidindaĵo.

Kiam la guberniestro ceremonie donis permeson, la muzikbando de la loka armeo tuj ekmuzikis, laŭte sonis la trumpetoj bruis la tamburoj tintis la cimbaloj. Ĉe la malfermiĝanta pordo de la areno fiere enpaŝadis la grandega koĉinĉinia koko.

La publiko ekbruis. La trankvilemaj nederlandanoj ekscitiĝis. Ili levis sin sur la piedpintojn, rigardis, gapis, perokule mezuradis la fremdan kontraŭulon. Oni laŭte vetis, kaj sur la manplatoj de la vetantoj ekbrilis la oraj moneroj en la sunlumo.

Dume la fiera koĉinĉinia koko iris al la centro de la areno. Afekteme ĝi paŝadis per siaj flavaj piedoj. La kapon ĝi klinis jen dekstren jen maldekstren por ĉirkaŭrigardi la publikon, kvazaŭ ĝi dezirus taksi la reagon al sia apero.

Tiam ankaŭ duan fojon eksonis la trumpetoj kaj la tamburoj, denove malfermiĝis la pordo de la areno, kaj silente sed ne malkuraĝe enpaŝis la enlanda batalanto, la elektita koko de sinjorino Jelky.

Laŭta aplaŭdo akceptis la enlandan batalanton. La ekscitiĝo atingis sian plej altan gradon, ĉiu levis sin sur piedpintojn, multaj grimpis sur arbojn, en kelkaj lokoj komenciĝis tumulto, aŭdiĝis koleraj vortoj kaj kvereloj.

Fakte nun komenciĝis vere la vetoj, kvankam oni devas rekoni, ke plej multaj vetis pri la pli granda fremda batalanto, ili eĉ ne zorgis pri tio, ke la venko de la koĉinĉinia koko fakte signifus la malvenkon de la hejmlando. Aliaj ĝuste pro patriota entuziasmo vetis por la enlanda batalanto, eĉ se ili ne tre kuraĝis esperi, ke ili gajnos.

La bruo mallaŭtiĝis, komenciĝis la batalo.

La koĉinĉinia koko staris heroe, meze de la areno. Ĝi ĵetis rektan, supereman rigardon al la kontraŭulo, kiu ĵus enpaŝis. La granda besto certe ne sentis ion krom superemo al la kontraŭulo, kiu fakte estis tre malgranda kompare al ĝi.

– Ne okazos ĉi tie batalo! – diris kelkaj.

– Ĝi eĉ ne kuraĝas ataki! – rigardis aliaj la enlandan kokon – Ĝi estus feliĉa, se trovus kaŝejon en iu angulo!

– Fakte ŝajnis, ke tiuj pesimistoj pravas.

La malgranda koko zorge ekzamenis sian grandan kontraŭulon, poste ĝi komencis malrapide ĉirkaŭiri tuj ĉe la barieroj.

La koĉinĉinia fiere atendis meze de la areno, gluis sian rigardon al la kontraŭulo, dignoplene turnis sin al ĝi, kaj samtempe kokerikis provoke, fiere, supereme kaj ironie.

La enlanda koko ne respondis.

– Hontinde! – kriis iu en la publiko.

– Kiel hontinda humileco! Kiel hontinda malkuraĝo! – diris ankaŭ aliaj.

La silentema reago de la malgranda koko kaŭzis kvazaŭ ribelon en la publiko.

– Ni estas humiligitaj antaŭ tuta Orienta Azio! – grumblis kapitano De Vint apud la sidloko de la guberniestro.

Sed la edzino de la guberniestro ŝajnis des pli kontenta. Ŝi ne multe zorgis pri la gloro de sia patrio.

La plejparto de la publiko ankoraŭ bruis, grumblis, sed kelkaj komencis observi la arenon kun ia subita konjekto. Kelkaj neatendite vetis pri la malgranda koko.

La malgranda koko nur daŭre ĉirkaŭiris la grandan, paŝadis ĉe la barieroj laŭ la rando de la areno, komence singarde kaj malrapide, poste iom pli rapide. La koĉinĉinia konsideris ne eleganta afero kuri post la kontraŭulon, sed tamen necesis rigardi ĝin, do ĉiam turniĝis al ĝia direkto.

Minutoj forpasis tiel, la koketo jam kuris laŭ la rando de la areno, kaj per tio la koĉinĉinian – kiu staris daŭre en la sama loko – devigis turniĝi pli kaj pli rapide. Tio jam estis evidenta avantaĝo por la koketo, ja ĝi kuris laŭ granda rondo, kaj maksimume sentis varmon pro la gimnastiko, sed la granda kontraŭulo turniĝante en la sama loko, pli-malpli frue ekhavos kapturniĝon.

La publiko observis la eventojn de la batalo en streĉa silento. Ĉiu komprenis la taktikon de la koketo. Tiuj, kiuj vetis pri la fremda koko, jam konjektis perdi sian monon, dum la patriotaj protektantoj de la Batavia koko observis ĉiun movon de la malgranda heroo kun okuloj brilaj pro la ĝojo.

Kaj fakte! La grandkorpa koĉinĉinia koko, kvankam komence ĝi staris firme, jam komencis ŝanceliĝi, kaj ju pli multe ĝi turnis sin, des pli grandan kapturniĝon ĝi havis. Estis videble, ke ĝi jam ne povus forlasi sian lokon, eĉ se ĝi forlasus sian supereman sintenon. Dum la turniĝo ĝi ŝanceliĝis, frapis la aeron per siaj flugiloj, kvazaŭ ĝi dezirus kapti ion, kaj de momento al momento ĝi fariĝis pli kaj pli sendefenda.

La edzino de la guberniestro estis morte pala pro la kolero. Ĉu ŝi devas ĝisvivi, ke malvenku ŝia koko? Ĉu la edzino de vagabonda tajloro humiligu ŝin antaŭ la okuloj de la tuta urbo?

– Peter Albert! – ŝi flustris retenite al la orelo de sia edzo. – Peter Albert! Rigardu tiun Batavian kokon!

– Mi rigardas, mi tre rigardas! – spiris la guberniestro kun ĝoja ekscito. – Kiel saĝa ulo ĝi estas! Ĝi venkos tiun enorman beston, kvazaŭ ĝi neniam starus tie!

La vizaĝo de la edzino malheliĝis.

– Ĉu tio plaĉas al vi? Ĉu vi konsentas tion? – eksplodis el ŝi la ofendiĝo kaj kolero. – Ĉu oni rajtas tiel trompi en honesta batalo? Tuj disigu ilin, ĉar estas trompo tio, kion faras tiu aĉa koketo.

La guberniestro surprizite rigardis la koleron de sia edzino. Li eĉ ne komprenis, kio estas la problemo de la edzino.

– Pri kio vi pensas kara Dorotea? Ĉu vi ne ĝojas pri nia venko?

La sinjorino nun komencis petegi, fine la guberniestro ekkomprenis, kio premas la koron de sia edzino.

– Peter Albert! – flustris la sinjorino. Tiu koketo estas dresita. Sinjorino Jelky dresis ĝin al tiu truko. Ĉu vi komprenas? ŝi dresis ĝin por humiligi nin. Ho! Tiu virino, Peter Albert!

La guberniestro jam antaŭvidis, ke li denove malvenkos kontraŭ sia intrigema edzino, sed la flustrado de la edzino fariĝis superflua, ĉar en tiu momento naskiĝis la rezulto de la batalo.

La grandega koĉinĉinia pro la kapturniĝo ne povis plu teni sin, falis sur sian ventron, disĵetis siajn flugilojn, pendigis sian kapon.

La koketo en tiu momento kuris tien, saltis sur la dorson de la fremdulo, ĝian kapon premis en la sablon, pikis ĝian kreston, kaj anoncis sian venkon per fiera kokeriko.

Tondra aplaŭdo salutis ĝin!

La viroj suprenĵetis siajn ĉapelojn, la junulinoj kaj sinjorinoj svingis blankajn tukojn, laŭta ĝojkriado plenigis la placon. Fine vekiĝis la patriotismo ankaŭ en tiuj, kiuj perdis la veton. Eble ili estis la plej feliĉaj pro la eksterordinara sukceso de Batavio.

Oni preskaŭ en triumfomarŝo akompanis la koketon al la domo de Andreo. Sinjorino Jelky vespere ricevis de la muzikbando de la armeo gratulan noktomuzikon.

Tiel finiĝis la kokobatalo en Batavio, kiu ankoraŭ longe restis memorinda, sed fakte tamen ne finiĝis, ĉar post kelkaj semajnoj venis stranga daŭrigo...

* * *

La edzino de la guberniestro preskaŭ krevis pro la senfina kolero. Tage kaj nokte ŝi insultis sian edzon, ke li punu la geedzojn Jelky por kompenso. En la palaco de la guberniestro malaperis la paco, kaj la brava nederlandano ne vidis la finon de la kverelo. Lia edzino grumblis, insultis de mateno ĝis vespero.

Tiel okazis, ke iun matenon Andreo ricevis oficialan ordonon, ke li tiutage aperu antaŭ la guberniestro.

– Kara mia amiko! Mi deziras informi vin pri bona afero. – akceptis la guberniestro Andreon, sed lia vizaĝo tute ne radiis ion bonan.

Li silentis dum momento, fine klarigis kio estas tiu bona afero.

– Mi deziras informi vin, ke ankoraŭ hodiaŭ vi ricevos la dokumenton pri via rangaltigo je leŭtenanto ĉe la armeo.

Andreo surprizite rigardis la guberniestron. Li ne povis kompreni, kial oni rangaltigas lin, se li estas forpermesita el la armeo, kaj jam komencis diligentan civilan vivon. Tamen li dankis la neatenditan honoron laŭ la etiketo, kaj premis la etenditan manon de la guberniestro.

– Mi esperas – daŭrigis la guberniestro kvankam tute sen konvinkiĝo – ke vi alte taksos tiun novan pruvon de mia bonvolo. Do ni rangaltigas vin je leŭtenanto kaj samtempe je la estro de tiu regimento, kiu morgaŭ matene ekveturos al la insulo Cejlono. La praloĝantoj grave danĝerigas niajn koloniojn, do tie vi devas solvi la problemojn... Kvankam tio ne estas facila tasko, sed mi estas konvinkita, ke via lerteco, kuraĝo kontentigos niajn atendojn, kaj vi atingos novajn glorojn dum la servo de via nova patrio.

Andreo preskaŭ ŝtoniĝis, li povis respondi nenion.

Ĉu tio povas okazi? Ĉu ĝuste nun, kiam li firme bazigis sian futuron, kiam lia entrepreno jam prosperas, kiam li feliĉe geedziĝis, kaj vivas feliĉe kun sia bela juna edzino? Ĉu li nun devas adiaŭi, kaj forĵeti ĉion dum unu tago?

Li opiniis, ke neniam lia sorto havis pli malgajan momenton, ol tiu neatendita rangaltigo. Vane li provis eviti la ordonon, vane li argumentis per siaj laboro kaj edzino, la guberniestro – kvankam ne memvole – restis firma.

– Ne forgesu sinjoro leŭtenanto, ke vi devas servi ankoraŭ unu jaron kaj duonon en la kolonia armeo de Nederlando. – li klopodis pravigi la ordonon per kalkulitaj argumentoj. – Ĝis nun vi rajtis fari civilan laboron nur kiel aparta esceptulo, sed nun ni bezonas vian saĝon kaj glavon. La kabineto atendas de vi, ke faru vian devon fidele.

Li prenis leteron de sur la skribotablo kaj transdonis al Andreo. Sur la koverto de la letero estis skribita, ke li malfermu ĝin ĉe la bordo de Cejlono.

– Se vi surbordiĝas en Cejlono – diris fine la guberniestro – malfermu tiun leteron, kaj plenumu la ordonojn, kiuj estas en ĝi. Dio gardu vin, sinjoro leŭtenanto!

Peter Albert Van der Parra etendis sian manon, kaj ekpremis la manon de la nova leŭtenanto multe pli varme, ol tio estas kutima en oficialaj aŭdiencoj, sed tio jam ne ŝanĝis la malgajan situacion de Andreo.

Liaj okuloj vibris, lia kapo zumis, kiam li forlasis la palacon. Dum li paŝis al la korto, ekaŭdis la bruon de malfermiĝanta fenestro ĉe la supra etaĝo. Senvole li suprenrigardis, kaj ĝentile salutis la edzinon de la guberniestro, kiu subrigardis kun dika vizaĝo. Li eĉ ne konjektis, ke li dankis la plej malgajan periodon de sia vivo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.