La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEK SESA ĈAPITRO

Andreo savas sian ventron, sed perdas la apetiton

La mandareno Fu Kong multe pli amis sian propran ventron, ol la ventron de aliaj. Ĉiun plezuron de la vivo li trovis apud la tablo. Li estis la plej frandema plej elektema manĝemulo en la tuta ĉiela regno. Eĉ sur la tablo de la imperiestro malofte troviĝis tiel ruze eltrovitaj kaj arte kuiritaj manĝaĵoj, kiel sur lia tablo.

Sed kiel povus akiri tiel bongustajn manĝaĵojn la imperiestro?

Kvankam ĉe la imperiestro eĉ la ĉefkuiristo mem estis mandareno, en la gastronomio li tamen ne povis konkuri kun la kuiristino de Fu Kong, kun la fama Ju Ĉi.

Ankaŭ tio estas komprenebla, ke en la domo de lia sinjora moŝto Fu Kong la vera potenco apartenis al la honorinda sinjorino Ju Ĉi. Antaŭ ŝi ĉiu kliniĝis, eĉ la mastro de la domo klopodis esti afabla al ŝi, ja ĉiu plezuro de la tablo, la plej valora ĝojo de la vivo, la manĝado dependis de ŝi.

Sinjorino Ju Ĉi estis ne alia, sed tiu timiga maljunulino, kiu aperis en la korto ĝuste ĉe la kriza momento de la vivo de Andreo, kaj rapidis haste al la mandareno.

– Pasteĉo el majskaraboj! – diris emfaze Ju Ĉi.

Pro tiuj vortoj nebuliĝis la okuloj de Fu Kong, en lia buŝo ekfluis la salivo, poste klakante per sia lango li demandis per avida ekscitiĝo:

– Ĉu tagmeze mi ricevos ĝin?

Ju Ĉi mallonge paŭzis por pli streĉi la deziremon de la mandareno, poste per mallaŭta voĉo komencis ĉirkaŭskribi la admirindan bonguston de la nesuperebla frandaĵo.

– Jes vi ricevos, kaj ĝi estos tiel bongusta, ke surtera homo ankoraŭ ne vidis tian. Ĝia krusto estos krakema, kiel la ŝelo de avelo, ĝia farĉaĵo estos mola kaj disfalema, kiel la formikejo, kaj dolĉe aroma, kiel la migdalo.

La mandareno kun ekstaza plezuro suspiris, eble eĉ deziris danki, sed la maljunulino subite paŝis pli proksimen kaj firme laŭtigis la voĉon.

– Jes ja! Sed mi bezonas helpanton! Mi bezonas tiun fremdan knabon en la korto!

La mandareno surpriziĝis pro tiu deziro. Li sulkigis sian frunton, kaj – kvankam per afabla voĉo por ne riski la pasteĉon el majskaraboj – li komencis protesti kontraŭ la peto.

Admirinda Ju Ĉi, kial vi ne elektas el niaj servistoj. Elektu iun ajn, via deziro tuj plenumiĝos, ĝi kostas nur unu vian vorton.

– Ehe! Mi elektu ĉe ni? – replikis la maljunulino. – Ĉu, por ke oni publikigu la sekretojn de nia kuirejo?

Tiu argumento tuj efikis. Ankaŭ la mandareno rekonis, ke – kvankam la fremda junulo prezentis stultan nekomprenemon pri la honoriga puno – tamen oni ne povus trovi pli taŭgan helpanton por la kuireja laboro, ĉar li ne publikigos la zorge gardatajn sekretojn.

– Liberigu kaj tuj kunportu la fremdulon! – li donis permeson – Mi tute submetas lin al via potenco, vi, saĝa tirano de mia gusto, glora Ju Ĉi.

– Mi dankas al vi, majesta rebrilo de la Ĉiela Regno! – komplimentis la maljunulino kun riverencoj kaj rapide, kontente forrapidis.

En la korto ŝi diris nur unu vorton, kaj la ŝnuroj tuj falis de Andreo kaj la punistoj kun la bambuo malaperis, kvazaŭ ili neniam estus tie.

Andreo sekvis sian savinton. Oni ne bezonas klarigi, ke li jam ne trovis ŝin tiel malbela, kiel antaŭ dek minutoj. Ankaŭ la interperetisto iris kun ili, do triope ili alvenis en la teritorio de sinjorino Ju Ĉi, en la grandega kuirejo kun ega kuirforno kaj milspecaj, kuiraj, bakaj instrumentoj.

– Mi devas okupiĝi ĉiam pri la ventroj! – grumblis la maljunulino, kiam interne ŝi priobservis Andreon pli detale. – Ne estas sufiĉe, ke mi ĉiutage devas plenigi la ventron de la sinjora moŝto, nun eĉ vian ventron mi devis savi kontraŭ la bambuobatoj. Almenaŭ rekompencu mian bonkorecon!

Andreo dece dankis la intervenon de sinjorino Ju Ĉi, kaj scivole atendis, al kio li povas danki la feliĉan saviĝon.

– Ĉu vi povas kuiri, mia filo? – demandis la maljunulino – Ĉar mi bezonas helpon en la kuirado, tial mi protektis vin.

Andreo ekhavis bonan humoron malgraŭ sia malfeliĉa situacio. Ja li povas ekkoni novan profesion eĉ en kortega kuirejo, ĉe la altaro de gastronomio.

– Tajloro, matroso, pafmajstro, sklavo kaj katoprizorganto mi jam estis – li listigis per unu spiro la staciojn de sia aventura kariero – eble mi estas taŭga ankaŭ kiel kuiristo.

Li ne ektimis pro sia nova laboro, ĉar li rememoris sian infanaĝon, kiam hejme sur la kampoj la plenkreskuloj plej ofte lasis, ke li gardu la bolantan kuirpoton. Li jam en tiu tempo povis kuiri la bongustajn kampajn manĝaĵojn, eĉ la renversitan kaĉon li povis fari, kvankam ĝi bezonas grandan lertecon, ĉar la enhavon de la grasa kuirpoto oni devas renversi ĵetante ĝin en la aeron.

Do li fidis sian kuiristan talenton, sed des pli trompiĝis. Jam en la unua tago li devis rekoni, ke la grandioza scienco pri la gulaŝo, hungara fiŝsupo, renversita kaĉo ne multe valoras en la kuirejo de la mandareno. La mandareno ŝatis tute alispecajn manĝaĵojn, ne tiajn, kiajn li konis.

– Venu mia filo! – prenis lin la maljunulino ĉe la mano, post kiam ili iomete ĉirkaŭrigardis en la kuirejo. – Ni komencu prepari la tagmanĝon, ĉar vi ankoraŭ ŝuldas pro via ventro.

Tra ia malantaŭa pordo ili venis en malgrandan ĝardenon. La ĝardenon densa reto limigis de la ekstera mondo. Ankaŭ supre kovris ĝin tiu reto – kvazaŭ kupolo teksita el fadenoj – tiel, ke la vento, pluvo kaj sunbrilo povis libere atingi la abunde kreskantajn verdajn plantojn, sed eĉ skarabo ne povus forlasi la ĝardenon.

Andreo plaĉe ĉirkaŭrigardis, observis la pompajn vegetaĵojn sed abrupte li eksentis naŭzon tian, ke li ekhavis anserhaŭton. Sur la herboj, folioj kaj floroj svarmis mil kaj mil majskaraboj, kaj sur la humida grundo serpentumis, rampis ĉiaspecaj grandkreskaj lumbrikoj, kiel legio da malpli grandaj serpentoj.

Ju Ĉi por momento kun fiera kontento observis tiun kuriozan bestoĝardenon, dum ŝi alrigardis Andreon por atendi laŭdon. Poste eklaborante ŝi transdonis al li plektitan korbon kun fermoplato.

– Plenigu ĝin per majskaraboj verŝajne ŝi diris tion, sed – ĉar la interpretisto jam foriris – ŝi ankaŭ prezentis al Andreo lian laboron, per la mano ŝi balais manplenon da svarmaj majskaraboj en la korbon.

Andreo vole nevole komencis kolekti la majskarabojn, intertempe li vidis rigardante flanken, ke la maljunulino elektadas sur la tero inter la pli dikaj lumbrikoj, kaj kolektas ilin en alian korbon. Poste ambaŭ reiris en la kuirejon, post kiam ili zorge fermis la retokovritan pordeton de la ĝardeno.

Interne jam la preparo de la unua tagmanĝo sufiĉis, ke Andreo almenaŭ por unu semajno perdu sian apetiton por ĉiaspeca mandarena frandaĵo.

Unue ili ekkuiris la plej ŝatatan manĝaĵon de la mandareno, sed oni ne kapablas priskribi, per kiaj naŭzaj operacioj ĝi prepariĝis. Cetere la maljunulino ŝajne deziris zorgi pri aparta bongustaĵo, do la duonon de la skaraboj ŝi ne muelis por pasteĉo, sed kraketigis sur krado super libera fajro, kiel oni preparas la krevmaizon ĉe ni. Grandan pelvon da tiu admirinda frandaĵo ŝi faris.

Ĝis tagmanĝo Andreo eksciis ankaŭ tion, kian sorton havos la dikaj lumbrikoj. La maljunulino prenis grandegan instrumenton similan al plata fritujo, ŝi varmigis en ĝi oleon, kaj helpe de la nevola kunagado de Andreo rulis en ĝin la malfeliĉajn lumbrikojn, tiel ŝi fritis ilin por la glora gusto de la mandareno.

– Nu ne multe da similaj kuiristoj ekzistas en la mondo – taksis sian futuran karieron Andreo – ĉar mi vidas, ke mi malsatmortos ĉi tie, ĝuste en la kuirejo.

En la kuirejo de la mandareno li neniam manĝis ion alian, ol diversajn fruktojn, kiom ajn deziris lin regali la maljunulino. Post la manĝado li trinkis aromajn teojn, kaj – eĉ tiam, kiam li jam forlasis la teruran kuirejon – longe li ne povis eĉ alrigardi la oleajn aŭ grasajn manĝaĵojn.

Sed ankoraŭ longe ne alvenis la tago de lia foriro el la kuirejo de la mandareno.

Ankoraŭ nun li devis diligente helpi kiel vickuiristo, kaj lerni atenteme la rimedojn de la kuirarto por plifaciligi la diversajn penadojn de la maljunulino.

Se ili alportis talpojn el la kampoj, li devis distranĉi la malgrandajn bestojn, kiuj havis veluran felon, elpreni kaj zorge spici la etajn ripojn, por ke poste la mandareno kaj liaj gastoj kraketigu la ŝatatan frandaĵon kune kun ĝiaj ostoj. Li devis eltranĉi per singardaj manoj ankaŭ la bongustajn hepatojn de la talpo, kiu same kalkuliĝis bongustaĵo sur la tablo de la mandareno.

Cetere li devis purigi la alte taksatajn naĝilojn de ŝarko, kiujn la fiŝistoj liveris al la kuirejo kaj antaŭprepari la specialan neston de marhirundo, el kiu prepariĝas la plej fama kaj multekosta ĉina supo. Tiujn taskojn li devis plenumi. La plej malagrablajn horojn tamen ne tiaj laboroj kaŭzis al Andreo sed la barbareco trans ĉiu limo, kiu regis en la kuirejo de la mandareno.

La maljunulino havis ĵaluze gardatan gastronomian teorion, kio kaŝiĝas en tio, ke nenia bestoviando povas esti bongusta, se la beston oni ne torturas daŭre antaŭ ĝia morto. Kiam ŝia lernanto iomete komencis kompreni la ĉinan lingvon, ŝi klarigis la enirpunkton de tiu gastronomia principo:

– Pro la doloro kolektiĝas la sango – eksplikis la maljunulino kaj per gestoj kaj per vortoj – tie, kie aperas la doloro, sekve tiuj membroj ĉu kuirite ĉu fritite fariĝos precipe aromaj, do tiujn ŝatas nia grandpotenca mastro, kaj tial mi estas fama kuiristino de nia glora sinjoro.

La freneza kuirscienco de Ju Ĉi instigis ŝin fari tiel sadismajn agojn, kiujn Andreo eĉ post pluraj jaroj rememoris kun teruriĝo. Ne havis finon la sadismaj bestotorturigoj, simple por tio, ke sinjora moŝto Fu Kong havu specialajn manĝaĵojn sur sia tablo.

* * *

Forpasis monato, forpasis la dua, kaj Andreo ankoraŭ restis mallibera en la kuirejo de la mandareno.

Se nur li povus forfuĝi, forfuĝi iel ajn el tiu barbara kaj naŭza laboro, sed la forfuĝo ŝajnis neebla. Kiom ajn maljuna estis Ju Ĉi, tamen per akraj okuloj ŝi gardis la malfeliĉan helpkuiriston.

Tamen en iu venta, nuboplena vespero prezentis sin oportuna situacio. Ĉe la limo de la vaste etendiĝanta ĝardeno de la kuirejo, tuj ĉe la ŝtonbarilo de la mandarena korto, staris vico da ĉerizarboj. Estis la tempo de la ĉerizomaturiĝo, kaj la mandareno ekdeziris la freŝajn fruktojn. Do Andreo ekhavis la taskon kolekti grandan korbon da maturaj fruktoj.

Dum Andreo okupis lokon supre, sur iom dika branĉo, Ju Ĉi mem kontrolis la komencon de la laboro, sed baldaŭ venis la vespero, ekblovis malvarmeta vento, pro tio la maljunulino ordonis al Andreo rapidi, kaj ŝi retiriĝis el la ĝardeno.

Andreo miris, ke la maljunulino tiel facile forlasis lin, kaj tiun miraklon oni ne povus klarigi alimaniere, nur tiel, ke la maljunulino tre timis friskan, humidan, maran venton pro siaj maljunaj artikoj.

– Okazu io ajn – taksis la situacion Andreo – tiun ĉi eblon mi ne preterlasos.

Li iomete aŭskultadis al la direkto de la domo, poste kun rapida decido li grimpis supren sur la arbo, kaj facile paŝis sur la altan supron de la ŝtonbarilo.

Kiel kaj kie li surteriĝos ĉe la alia flanko, tion li eĉ ne konjektis, sed nun eĉ ne zorgis pri tio. Per kuraĝa impeto li ĵetis sin sen heziti.

La salto feliĉe sukcesis. Ĉe la transa flanko verdaj arbustoj moligis lian falon, kaj atendis lin mola grundo de florbedoj, do li sendanĝere atingis la teron.

– Mi alvenis, sed kien? – li ĉirkaŭrigardis. En la vespera mallumo li stariĝis en la florbedo.

Estas certe, ke li trovis sin en belega ĝardeno. Bonodoraj floroj, abunde verdaj arbustoj, kaj grandegaj arboj, malhele brilanta lageto kun insuleto kaj malgranda konstruaĵo ĉe la mezo, kiu havis pintan tegmenton, Andreo ilin ekvidis en la unua momento. Ankaŭ tiu ĝardeno verŝajne apartenas al altranga aristokrato.

– Antaŭen! – li komandis al si mem – en iu ajn direkto, nur for de la ŝtonbarilo!

Ĉe la lumo de la luno elrigardanta inter la nuboj, li ankoraŭfoje pririgardis la ĝardenon, observis ian altan tegmenton de iu pli malproksima kastelo, kiu levis sin super la frondoj de la arboj profunde en la ĝardeno, poste li per rapidaj paŝoj travadis inter la arbustoj, kaj haltis sur vojeto kovrita per blankaj ŝtoneroj.

Li serpentumis laŭ la vojeto, rapidis preter rivereto, kiu fluadis inter la arbustoj al la direkto de la lageto, kaj kuris plu en malluma laŭbo. Fine li rimarkis, ke la malhelon de la laŭbo ŝanĝis perfekta mallumo.

Malvarmeta venteto tuŝis lian vizaĝon, li ne vidis eĉ ĝis paŝdistanco, do li komencis palpadi, kaj anstataŭ la arbustoj de la laŭbo lia mano trafis humidan argilan muron. Li ekmiris. Kien lin kondukis la ŝajne kvieta vojeto? Sed dum li plu stumbladis sur la dekliva vojeto, nemalproksime denove ekbrilis la luno.

Kurante li rapidis al la lumo, kaj kiam li denove atingis liberan spacon, ekkomprenis, ke li trapasis la rivereton ne sur ponto, sed laŭ mallarĝa tunelo, kiu troviĝis sub la fluejo de la rivereto.

– Certe havis riĉan fantazion tiu, kiu elpensis ĝin. – li viŝis la frunton jam pli trankvile, kaj – ĉar li ne povis fari ion pli oportunan – denove sekvis la vojeton sternitan per ŝtoneroj, kiu denove serpentumis antaŭ liaj piedoj.

Ne multe da tempo forpasis, kiam li denove ĉirkaŭrigardis kun turniĝanta kapo kaj laca animo. La vojeto ne ebligis orientiĝi en la ĝardeno. Andreo kvar foje ĉirkaŭiris la tutan ĝardenon en la nokta mallumo, tiel, ke fine li ne sciis, ĉu li ploru aŭ ridu.

– Kiel ajn, sed mi devas forlasi tiun labirinton! – eksplodis el li la amara kolero.

Li observis la ĝardenon kun streĉita atento, kiam homaj voĉoj, virina rido, gajaj krioj frapis liajn orelojn.

– Reen al la tunelo! – li turnis sin fulmorapide, sed estis jam tro malfrue.

Babilantaj ĉinaj junuloj aperis antaŭ liaj okuloj. Kiam ili ekvidis Andreon tuj kuratakis lin kriante.

– Ni kaptis ŝteliston! – rompis ilia kriado la silenton de la ĝardeno, kaj en tiu momento kolektiĝis eĉ dekopa grupo, kelkaj ĉinaj fraŭlinoj, kaj junaj armitaj sinjoretoj.

Ili portis sian kaptiton al iu senarbejo, kaj komencis pridemandi lin severe, kvankam la iomgrade ellernitan ĉinan lingvon Andreo nun apenaŭ komprenis pro la konfuzo.

El kelkaj vortoj kaj demandoj tamen li komprenis tion, ke li estas en ĝardeno de aristokrato multe pli altranga, ol lia mandareno. La malfeliĉa hazardo ĵetis lin en la kortegon de la imperiestra guberniestro. Baldaŭ li komprenis, ke la junaj sinjoroj disputas pri tio, ĉu li estas ordinara ŝtelisto, aŭ kaŝmurdisto, kiu deziras mortigi la guberniestron.

Sur la frunto de Andreo aperis ŝvito. Kion ajn decidos tiuj armitaj junuloj, certe ili povas lin pereigi facile. Li kolektis ĉiun sian konon pri la ĉina lingvo por balbute klarigi iel, kiumaniere li trafis la ĝardenon, kvankam tio ne multe helpus lin. Sed al la plej altranga fraŭlino – kiu estis la filino de la guberniestro mem – ekplaĉis lia stranga, verŝajne ridinda ĉina prononco.

La gracia fraŭlino aŭskultis lian parolon ek-ekridante, kaj paroligis lin plu kaj plu tiel, ke li ekhavis kuraĝon, kaj petis ŝian helpon.

Oni devas rekoni, ke la fraŭlino ŝajnis tre bela kaj aminda junulino, ŝi ĉarme flirtigis sian valoran silkovestaĵon, afable turnis sian kapeton al Andreo, kaj ankaŭ ŝiaj ceremoniaj movoj atestis nekompareblan gracion.

El tio Andreo tuj rimarkis, ke ŝi estas la plej altranga membro de la grupo, kaj li nun jam kiel eŭropa fremdulo petis la protekton de la fraŭlino.

– De kie vi venis? Kiel nomiĝas via lando? – demandis scivole la filino de la guberniestro.

– Hungario. – respondis Andreo, kaj li esperis, ke la fraŭlino eble konas lian patrion, sed estis evidente, ke ŝi neniam en la vivo aŭdis pri tiu lando.

Tamen ŝajne ĝuste tio estis bonŝanco por Andreo. La filino de la guberniestro sulkigis la frunton, kvazaŭ ŝi bone konus ĉiun landon de la mondo, kaj meditus nur pri tio, ĉu hungaro meritas helpon?

– Bone, se vi estas hungaro, mi helpos al vi. – ŝi decidis fine, kaj ordonis al kelkaj servistoj, kiuj tie riverencadis, ke ili provizu la fremdulon per nutraĵo, kaj disponigu al li tranoktejon. La nokton Andreo pasigis en pompa ĉambreto, kaj kiam la sekvan tagon antaŭtagmeze oni gvidis lin denove antaŭ la filinon de la guberniestro, lia problemo estis jam solvita. La fraŭlino helpe de la ordono de sia patro disponigis al sia protektato lokon en ĉina ŝipo. Kiam Andreo transprenis de ŝi la protektan leteron adresitan al la kapitano de la ŝipo, kaj li dankis ŝian bonkoran helpon, la bona junulino petis lian promeson, ke li rakontos hejme en sia patrio, kiel gastamaj estas la ĉinoj al la kompatindaj fremduloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.