La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKYAŭtoro: Lajos Hevesi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Andreo estas tiel malsata, ke li bezonas vespermanĝi aromon de jasmeno, odoron de ajlo kaj aristokratajn titolojn
Do, krom tio, ke Andreo ne veturis al Parizo, kie li povus ellerni ĉiujn fakkonojn de la tajlora arto, li eĉ ŝipveturis sur la senfina oceano, ekkonis tute fremdajn havenourbojn, kaj anstataŭ fajnaj ŝtofoj li praktikis sian profesion per krudaj velo-materialoj. Li veturadis sur la maro jam ekde sep monatoj, atingis Sudamerikon kaj reen, kaj dum la longa vojaĝo li jam komencis ekŝati la vivon de ŝipano, sed lia rilato kun la kapitano estis problemoplena.
La problemoj aperis tial, ĉar la kapitano estis avara, li ne ŝatis transdoni la amatajn groŝojn. En financaj aferoj li ne diskutadis, ne akordigis, rekte li deklaris sian plej gravan, kvankam tre simplan regulon: "Mi ne pagas!"
Andreo vane riparadis diligente la velojn dum sep monatoj, eĉ unu groŝon li ne ricevis por sia laboro. Estis supozeble, ke la avara kapitano deziras prokrasti la pagon ĝis la sankta neniamo, kaj tio ne plaĉis al Andreo.
Tiutempe ili veturis ĉe la bordoj de Portugalio, kaj Andreo ŝajne ĉerpis energion el tio, ke ili proksimiĝas al lia forlasita patrio, do li ne povis plu toleri la senpagan laboradon.
– Sinjoro kapitano! – li alparolis iumatene la dignoplenan gravmienan homon. La knabo forte decidis, ke okazu, kio devas okazi, sed li postulos sian salajron, do li tute ne afektadis:
– Mi laboras ekde sep monatoj, mi petas mian salajron.
– Ĉu salajron? Kian salajron? – surpriziĝis la maristo, kvazaŭ li aŭdus nekonatan vorton.
– Tiun salajron – klarigis Andreo kun pacienca bonvolo – kiun mi perlaboris propramane, sed ankoraŭ troviĝas en la kesto de via kapitana moŝto.
La kapitano faris grimacon, Andreon eĉ ne honoris je respondo, prefere li turnis sin al la proksimaj personoj kaj levis la manon por ĵuri:
– Mi ĵuras je Sankta Kristoforo – li diris per solena tono – ke tiun ribelulon, tiun sendankan kanajlon ĝis tritaga tempolimo mi surbordigos.
Li ĵuris, kaj li ankaŭ plenumis tion. Eĉ ne forpasis tri tagoj, kiam la velŝipo surbordiĝis en la haveno de Lisbono. Andreo dokumentojn ricevis, sed monon ne. Kiam li rekonsciiĝis, li staris sur la bordo de nekonata grandurbo, sen hejmo, sen helpo, sen groŝo en poŝo.
Tiutempe Portugalio estis unu el la riĉaj komercaj landoj. Ĝiaj abunde ŝarĝitaj ŝipoj traveturadis la marojn, la reto de ĝiaj entreprenoj etendis sin tra la malproksimaj kolonioj, sed Lisbono, ĝia ĉefurbo atendis siajn vizitantojn kun plorinda vidaĵo, ruinoj kaj malsatmizero. Forpasis unu jaro ekde la terura tertremo[8], kiu dum sola nokto pereigis la grandiozan urbon, detruis la palacojn, kastelojn kaj preĝejojn same, kiel la domojn kaj kabanojn de la malriĉuloj. Kvankam la palacoj jam komencis denove konstruiĝi, sed la amasoj de la malriĉuloj estis ankoraŭ senhejmaj almozuloj por longa tempo pro la terura katastrofo.
Andreo ĝis nun ne informiĝis pri la fatalo de la urbo. Li estis kortuŝita, kiam li trairadis la herboplenajn detruitajn stratojn, kaj pro la kompato eĉ ne pensis pri sia propra mizero. La loĝantaro de la urbo troviĝis en kabanoj, en provizoraj fuŝkonstruaĵoj inter la ruinaj domoj. Kelkaj familioj sin ŝirmis per ĉifonaj tendoj, aliaj trovis embuskon en iu sendifekta angulo aŭ verando de ruina domo. Al kiu ajn direkto oni rigardis, videblis scenoj de la turmenta malsatmizero, infanoj plorantaj por nutraĵo, senpove malgajaj patrinoj, almozpetantaj malriĉuloj...
Andreo subite rimarkis, ke li ekmalsatis, kaj pro tio li ektimis tiel, kvazaŭ li fariĝus grave malsana. Ĉar fakte la malsato estas la plej terura malsano, se oni ne havas rimedon kontentigi ĝin. Tamen li bezonis fari ion. Antaŭ ĉio, li traserĉadis ĉiun poŝon de sia vestaĵo, kvankam tio helpis nur tiom, kvazaŭ li farus nenion.
– El malplena telero, ne ĉerpas la kulero! – li rememoris la proverbon, dum li palpadis la poŝojn.
– Sed la Biblio asertas, ke "serĉadu, kaj vi trovos", li admonis sin, kaj esploris ankaŭ la ceterajn poŝojn, fine li konstatis, kiom ajn sankta estas la Biblio, tamen pravas la malnova proverbo.
Malgaje li alvenis la bordon de Taĵo, sed li eĉ ne povis trarigardi la majeste ondan riveron kaj la rekonstruatajn burĝajn domojn, kiam amaso da almozuloj atakis lin, kaj ili komencis bombardi per senfina humileco de mizero.
Andreo iomete komprenis jam la portugalan lingvon, inter la matrosoj estis multaj hispanoj kaj portugaloj, kaj li povus klarigi, ke ankaŭ li mem estas senhavulo, kaj ekde sep monatoj ankaŭ li vidis eĉ ne unu groŝon, sed li ne povis rompi la kaosan bruon de la milvoĉa tumulto. Do li povis fari nenion krom fuĝi en flankan strateton, kaj ekspiri pli facile, kiam mallaŭtiĝis la plenda veado.
Li paŝadis plu inter senhomaj ruinoj. Li rekonsciiĝis el sia melankolia meditado nur tiam, kiam li denove atingis la marbordon. Granda rokopinto krude kaj majeste levis sin super la maro, tie, kie la ondoj de la rivero kuratakas ĝin, poste jam kviete miksiĝas kun ĝia akvo.
Kiel pompa, grandioza fenomeno de la naturo ĝi estas!
Kia potenco ĉirkaŭas la detruitan urbon!
Sur la ĉielo jam aperis vesperruĝo, kiam Andreo ekgrimpis la monton. Grandaj ardaj rozoj flamis sur la maro, pia silento kovris la pejzaĝon. La milvoĉa bruado de la homa formikejo atingis lin, nur kiel fora, mallaŭta zumado, kiu lulis la emociojn. Florantaj jasmenoj, sveltaj oranĝarboj plenigis la vesperon per dolĉaj odoroj, ĉiu spiro estis kvazaŭ narkota plezuro.
Supre de la monto genuis ĉifona grupo de almozuloj. Ili preĝis kun nekovrita kapo. La mara vento portis al ili malproksiman vesperan zumadon de sonorilego. Andreo haltis proksime al ili, tiel forte li sopiris homan societon.
La zumado de sonorilego forsonis en la malproksimo. La almozuloj komencis vespermanĝi, ili prenis panopecojn kaj pugnograndajn cepojn el la almozosako, kaj kaŭriĝinte komencis nutri sin.
Estus dece foriri, pensis Andreo, sed la turmenta malsato katenis lin. Li ne povis turni sian rigardon for de la bongusta cepo-festeno, kvankam li tre hontis.
Post iom da tempo unu el la manĝantoj prenis grandegan cepon, kaj alloge etendis ĝin al Andreo kun ŝercema rideto, ĉar li ne povis eĉ imagi, ke la eleganta fremdulo akceptus la modestan gastigon. Lia buŝo restis malfermita pro la surprizo, ĉar la fremdulo – pri kiu supozi tion ŝajnis absurdaĵo – avide kaptis la dikan cepon, kaj tuj ekmanĝis ĝin tiel, ke ĝi vigle krakadis inter liaj dentoj.
– Ŝajne via sinjora moŝto alte taksas la cepon – konstatis la almozulo kun bona humoro, kaj kun tiu fajna ĝentilo, kiun la portugaloj prezentas ne nur al fremdulo, sed ankaŭ inter si.
– Vi savis mian vivon. – englutis Andreo la lastan pecon, kaj dankeme akceptis ankaŭ tiun grandan blankan ajlon, kiun proponis al li sulkoplena maljunulino kun afabla rideto. Eĉ minuto ne forpasis, kaj la ajlo sekvis la sorton de sia antaŭulo.
– Onklino Inez! – ekparolis nun la iama posedanto de la cepo. – Bonvolu fari la komplezon, kaj malkovri la panon! La nekonata sinjora moŝto eble honoros nin gustumi, kaj ekhavi favoran opinion pri nia modesta pano.
Onklino Inez diligente serĉis sian almozosakon, kaj post kiam ŝi sukcesis disvolvi la misterajn faldojn de la granda tuko, ŝi etendis al Andreo panopecon per humila, sed samtempe eleganta movo. Oni ne devas klarigi, ke la "fremda sinjora moŝto" ne lasis longe inviti sin, sed rapide forkonsumis ĝin kun feliĉa mieno.
Li ankoraŭ ne finis la nutradon per la dika panopeco, kiam novaj sinpreparoj komenciĝis inter la gastigantoj. Estis necese antaŭprepari la ceremoniojn ĝustatempe, ĉar pro la etiketaj reguloj forpasis konsiderinde longa tempo, ĝis la intenco fariĝis realo. Kaj jen, onklino Inez brile pruvis siajn kapablojn koncerne la tempoakordigon, ĉar – kvankam ŝi komencis prizorgi la trinkaĵon multe pli frue, ol Andreo finis manĝi – kiam la trinkaĵo aperis, laŭ ŝia mirinda kalkulado ĝi atingis Andreon precize ĉe la lasta panopeceto.
– Filipo! – ŝi alparolis larĝaŝultran junulon nekutime senceremonie, kion ŝi permesis al si eble pro sia estiminda aĝo. – Eminenta sinjoreto Filipo! Bonvolu permesi al mi modestan peton!
– Mi konsideros tion mia honoro – respondis la junulo el sia ĉifona mantelo – estas por mi honoro kaj feliĉo, se via moŝto bonvolas alparoli min.
– Ĉu en via vinbotelo troviĝas ankoraŭ kelkaj gutetoj el tiu bongusta trinkfluido, kiu havis la honoron sukcese meriti la favorajn, laŭdajn vortojn de via onklo Hernandez?
– Por elkore priservi vian eminentan moŝton, – respondis sinjoro Hernandez mem anstataŭ Filipo. Post unu gluto mi konservis la reston por kontentigi la eventualajn pli malfruajn dezirojn de la nobla ĉeestantaro.
Do li etendis la vinbotelon al Andreo, kiu ĝuste englutis la lastan peceton de la pano, kaj daŭrigis:
– Por aprobi mian apartan respektemon, bonvolu akcepti tiun modestan trinkujon, kvankam ĝia sino ne enhavas la rubenan fluidon de Alicante, nek la vulkanan fajron de Madeira, tamen ĝi enhavas tian sanigan vinon, kiu eble ne estas tute sentaŭga humidigi la respektindajn lipojn de via honorinda moŝto.
Andreo transprenis la vinbotelon kun feliĉa rideto, ĉar sinjoro Hernandez – kiu estis bonfama, kiel la plej ĝentila inter la ĝentiluloj – ankoraŭ aldonis komplimentojn, kiujn mia kruda plumo eĉ ne kapablas reprodukti.
La vino konkuris kun la elokventa talento de sinjoro Hernandez, la feliĉiga varmo de kelkaj plenglutoj revivigis la optimismon en Andreo.
– Dank' al Dio, la malsato kaj soifo ĉesis turmenti min – li redonis la vinbotelon al sinjoro Hernandez.
– Je la valorega sano de via moŝto! – komplimentis la tuta kompanio, kaj ŝajne jam finiĝis la grandioza festeno, kiam knabeto aperis antaŭ li en la vesperkrepusko. Li alportis ridetan oranĝon en sia mano, kaj proksimiĝis al Andreo kun etiketaj riverencoj.
– Eble mi rajtas esti tiel kuraĝa – li diris timzorge sed tamen poezie – eble mi rajtas esti kuraĝa por transdoni al via respektinda moŝto tiun oranĝon, kiu eventuale povus meriti iom da atento, kiel deserto.
– Jen! Tiu genia knabeto havas oranĝon! – surpriziĝis onklino Inez.
– Je Henriko la Maristo mi asertas, ke ĝi estas tute matura oranĝo! – miris ankaŭ sinjoro Hernandez – Ĉijare mi ankoraŭ ne vidis maturan oranĝon, kaj mia senkapabla menso pensis, ke ni povos ŝteli maturan oranĝon nur post du semajnoj el la ĝardeno de la monahinoj... Ho! Je la glorkrono de sankta Kristoforo mi asertas, ke eĉ nia klasika poeto Don Luiz de Kamoins[9] ne prikantis pli belan oranĝon, ol la via - vi, plej populara junuleto de nia kompanio.
– Certe estas tiel! – respondis fiere la populara junuleto, kaj li metis la oranĝon en la manon de la konfuzita Andreo. – Kiam hodiaŭ matene mi promenis ĉe la monahejo Sankta Ildefonzo, jen mi ekvidis etendiĝi al mi branĉon de granda oranĝarbo, kaj sur ĝi tiu sama glora oranĝofrukto ridetis al mi.
Li eksilentis por momento, ĉar li ne sciis: ĉu ne estas maldece uzi la epiteton "glora" pri sia propra donaco? Fine li opiniis, ke la oranĝo jam estas en la mano de Andreo, do la esprimo ne estas kontraŭ la etiketo.
– La unua matura oranĝo, kun mi vidis ĉijare! – li daŭrigis la rakonton entuziasme. – Mi ne hezitis, tuj mi grimpis sur la barilon kaj deprenis la belegan frukton, kvankam la ĝardenisto preskaŭ pikis min per la forkego. Mi konfesas, ke mi rezervis ĝin por ia feliĉa okazo, kiel la nuna minuto, kiam nia modesta kompanio havas la honoron gastigi eĉ regali tiel eminentan moŝton...
– Via populara persono agadis ĝuste, – frapadis sinjoro Hernandez la ŝultron de la junuleto. – Mi antaŭvidas, ke la plej juna ido de sia bonfama praa dinastio iom post iom produktos frukton ne senvaloran. Sankta Ildefonzo donu longan vivon al via plej populara moŝto.
Post trifoja riverenco la populara knabo fiere retiriĝis kaj malaperis inter la aliaj. Li estis tre feliĉa pro la laŭdoj de sinjoro Hernandez.
Proksimiĝis la nokto. La ronda, brila luno grimpis sur la ĉielon. La oranĝoarboj susuris mistere.
Kiam la almozuloj informiĝis, ke Andreo ne havas tranoktejon, ili tre komplike kaj ceremonie, sed kun sincera bonvolo invitis lin gasti en ilia nokta ripozejo.
– Fakte ni ne havas hejmon, – klarigis sinjoro Hernandez – do tiu invito ne estas grava ofero.
Ĉe la supro de la monto troviĝis monahejo iam pompa. La almozuloj kondukis la respektatan gaston al ĝia ruino. Ili eniris la iaman monahejon tra rompita ŝtonpordego, poste ili travadis senfinan rubotavolon. Ĉie kuŝis difektitaj pilieroj, kolonoj, fenditaj ŝtonblokoj, statuoj sen brako, piedo aŭ kapo.
La tuta ruino estis atakita de herbaĉoj. Abunde kreskis la multspecaj sovaĝplantoj. Dornoplenaj grimptigoj serpentumis kaose inter la senvivaj ŝtonoj.
Iam, grandioza arkada promenejo ĉirkaŭis la korton. Kvankam ankaŭ ĝin fendadis la tertremo, tamen kelkaj partoj restis sendifektaj. La kompanio de la almozuloj ĉi tie trovis ŝirmejon dum la noktoj. La ŝtonplankon de la arkado kovris dika tavolo da pajlo kaj sekaj arbofolioj, ĝi estis la matraco, la littuko kaj la kovrilo samtempe.
– La ĉefa loko apartenas al la gasto – diris sinjoro Hernandez al Andreo, kun invita gesto, kaj montris al la angulo, kie malalta ŝtupo elstaris el la muro. – Tiu ŝtupo estas la kuseno, kaj permesu rimarkigi al via moŝto, ke ĝi konsistas el la plej fajna ruĝa marmoro. Malmultaj uzas tiel eksterordinaran kusenon!
Andreo elkore konsentis tiun opinion de sinjoro Hernandez, ĉar kiam li palpadis la bonkore prezentitan ŝtupon, li tuj konstatis la eksterordinaran malmolecon de tiu antikva marmoro.
Intertempe sinjorino Inez portis plenbrakon da ŝalmoj kaj sekaj folioj al la ŝtupo, kaj zorge preparis kuŝejon por Andreo.
– Se via respektinda moŝto bonvolos kuŝiĝi – ŝi admonis Andreon – ĉi tie vi dormos tiel dolĉe, kvazaŭ en la plej komforta lito de la reĝa palaco.
Baldaŭ la tuta kompanio ekdormis, do ankaŭ Andreo okupis sian lokon en la angulo. Kvankam li ne dormis tiel dolĉe, kvazaŭ en la plej komforta lito de la reĝa palaco, sed fakte li trankvile tranoktis.
La sekvan tagon matene li unue renkontis la problemon: kion matenmanĝi? Li jam eĉ vespere tre hontis akcepti la regalon de la bonkoraj malriĉuloj. Nun li decidis neniel ĝeni ilin plu per sia propra mizero. Sed – je lia granda ĝojo – la matenmanĝo kostis neniom por la almozuloj, krom prezenti imitindan rimedon, kiun li volonte akceptis.
– Bonvolu sekvi nin – diris sinjorino Inez – ni matenmanĝos, kaj mi povas aserti, ke tre fajne.
Ili ĉiuj promenis al la marbordo. Estis ĝuste malfluso, la akvo longe retiriĝis de la montopiedo, kaj ĝi lasis larĝan sablostrion post si. La supra tavolo jam komencis sekiĝi.
– Jen, nia tablo por matenmanĝi – diris sinjoro Hernandez kun larĝa gesto al la bordo. Ni kutime matenmanĝas ostrojn, el tiel frua tempo ni ne ŝarĝas nian stomakon per pli malfacile digesteblaj nutraĵoj.
Li klinis sin al la sablo, kaj komencis fosadi en ĝi per arbobranĉeto. Baldaŭ li trovis kelkajn ostrojn, kaj transdonis ilin al la gasto. Ankaŭ la trukon li instruis al Andreo, kiel oni povas disstreĉi unu konkon per alia, kaj elsuĉadi la enhavon kun bona apetito.
La matenmanĝo, kaj la sekva freŝiga baniĝo daŭris almenaŭ du horojn, poste la sata kaj vigla kompanio reiris al la urbo. Andreo ne restis kun ili, li deziris trovi laboron kiel eble plej frue. Do li vizitis la havenon, kaj demandadis la kapitanojn, ĉu iu ne bezonas ŝipanon, matroson aŭ velo-tajloron.
Li havis bonan ŝancon. Ankoraŭ nelonge li serĉadis, kiam li trovis velŝipon, kiu estis ekveturonta la sekvan tagon al la insulo Malto, kiel helpŝipo de iu pli granda komerca ŝipo. La Mevo – tiel ĝi nomiĝis – ŝajnis malgranda sed zorge konstruita, rapida ŝipeto, sur ĝia ferdeko dika kanoneto brilis fiere. La mastro de la ŝipo kapitano Florio estis eĉ pli simpatia al Andreo, ĉar li havis honestan vizaĝon, sinceran parolmanieron, do li agrable diferencis de la kapitanoj ĝis nun konataj de Andreo.
Kiam kapitano Florio informiĝis pri la situacio de Andreo, kaj pri tio, ke li deziras veturi hejmen, li volonte proponis veturigi lin ĝis Malto, eĉ pagi al li modestan salajron, se li partoprenas la laboron de la matrosoj.
Andreo ĝoje akceptis la proponon, kaj kiam la kapitano eĉ antaŭpagon donis, li ne trovis konvenajn vortojn por danki la bonkorecon kaj krediton de la ŝipestro.
Tiuvespere li aĉetis manĝaĵojn en la haveno, kaj denove grimpis sur la monton. Li serĉis la kompanion de la almozuloj, surprizis kaj regalis ilin, tiuj adiaŭis lin kun senlima dankemo, superŝutis lin per ceremoniaj bondeziroj. Sinjorino Inez viŝis larmoguton ĉe sia okulo, sinjoro Hernandez honoris lin per apartaj titoloj, kaj sen ia hezito rangaltigis Andreon je "via princa moŝto".
Poste ili komune akompanis lin al la haveno, dum en la homplenaj stratoj sinjoro Hernandez marŝis kelkajn paŝojn antaŭ li, kaj senĉese kriadis plenlaŭte:
– Flanken! Flanken! For de antaŭ lia eminenta moŝto! Liberigu la vojon antaŭ la triumfa iro de lia princa moŝto!
"Lia princa moŝto" tiel forlasis la urbon Lisbono post mallonga interkonatiĝo. Tiuvespere li jam tranoktis sur la ferdeko de la ŝipo veturonta al Malto.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.