La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KVARA ĈAPITRO

Andreo ekscias, ke li kostas ne pli ol kvardek talerojn

Kiam Andreo forlasis la gastejon en la korbo, li perdis ankaŭ la poŝtan ĉaron, sed ne multe malĝojis pro tio, ke li devas daŭrigi la vojaĝon perpiede. Atendi la sekvan veturilon al Parizo li opiniis danĝera afero, ĉar eble la diablo denove alportos la serĝenton kun la dudek naŭ novuloj.

Do li akiris konvenan bastonon, kaj ekiris laŭ la landvojo en la brila printempa vetero. Foje-foje li rigardis la mapon, kiun sinjoro Ŝovanka donacis. Li difinis la direkton, kaj marŝis plu al Parizo. Dumvoje la knabo observis la mondon pli proksime kaj en pli bona humoro, ol tion li povus fari en poŝta ĉaro.

La dekan tagon li alvenis al la grafolando Hessen, kaj ĝoje eniris ĝian ĉefurbon Hanau, ĉar li sciis, ke la kompanio de la serĝento tie jam certe ne sekvos lin. Li estis trankvila eĉ tiam, kiam la gardistoj de la urboenirejo zorge ekzamenis liajn dokumentojn, detale demandis lin pri la patrio, profesio, familio, nur poste ili lasis lin eniri.

Tre fervoraj sinjoroj ili estas, pensis Andreo kaj ridetis. Tiel li atingis la ĉefstraton de la malgranda ĉefurbo. Se li scius, ke li estas en pli danĝera situacio, ol pli frue, li certe ne ridetus tiel bonhumore.

Tagmeze li sidis ĉe la tablo en trankvila restoracio, kaj komencis manĝi kun bonega apetito, kiam iu brue enpuŝis la pordon de la ejo, kaj per bastono frapis sur la planko. Andreo ĝuste tranĉis rostitan viandon, kaj ĝi multe pli interesis lin, ol la fremdulo, kiu alvenis. La knabo nur per unu rigardo konstatis, ke li estas maldika persono kun malafabla vizaĝo.

La fremdulo iris preter la tabloj per monotonaj paŝoj. Liaj movoj kaj vestoj, lia bastono kun ora butono, atestus lian altan rangon, eĉ se la kelnero ne ekstarus kaj klinus sin antaŭ la "sinjoro ĉefdetektivo".

La ĉefdetektivo resalutis per kapmovo, kaj senvorte iris al la tablo de Andreo. Kiam li atingis la tablon, li simple pikis la dorson de la knabo per la arĝenta butono de la bastono.

– Vi estas Andreo Jelky! – li ekparolis per tirita voĉo tra la nazo.

Andreo konsterniĝis, kaj alrigardis lin.

– Jes. Tio estas mia nomo. – li respondis post mallonga paŭzo, kaj li ne montris sian koleron.

– Vi venis el Hungario! – daŭrigis la fremdulo, fakte ne por demandi, sed por konstati.

Andreo flankenpuŝis la teleron, kaj turnis sin al la sinjoro. Li ne deziris perdi la trankvilon, tamen lia vizaĝo estis ruĝa.

Jes! Mi venis el Hungario! Sed kial tio interesas vian sinjoran moŝton?

La fremdulo ignoris la frapan voĉon de Andreo. Per seka tono li diris:

– Do ek! Antaŭen!

Andreo nun jam senpove rigardis lin. El la situacio li komprenis, ke temas pri loka potenculo, kaj sola, simpla homo ne havas ŝancon kontraŭstari.

Kion deziras de li la stranga sinjoro, kaj kial insultas lin? Andreo ribelis kontraŭ la perforto, kaj respondis per firma voĉo.

– Mi ne moviĝos ĝis vi diros al mi: laŭ kia rajto vi komandas min? Mi ne estas via servisto, mi ne konas vian moŝton!

– Sed mi ja konas vin! – respondis la sinjoro, kaj kunfrapis la manplatojn kun ironia rideto.

La pordo tuj malfermiĝis, kaj tri armitaj soldatoj venis inter la tablojn.

– En la nomo de la grafo de Hessen vi estas mia kaptito! – laŭtigis sian voĉon la ĉefdetektivo.

La tri soldatoj ĉirkaŭis Andreon, kiu stariĝis pro la surprizo, kaj ili komencis puŝadi lin eksteren. La ĉefdetektivo digne paŝadis post ilin.

Dum tio okazis, neniu kuraĝis moviĝi en la ĉambro. Kelkaj gastoj ŝtoniĝinte observis la scenon, aliaj rigardis nur al la telero, kvazaŭ nenio ekzistus en la mondo krom la manĝaĵo. Kiam Andreo ekiris eksteren, li aŭdis, ke iu flustras unu vorton:

– Ameriko!...

Sed la junulo ne komprenis, kiel koncernas lin tiu vorto.

Sur la strato la ĉefdetektivo iris antaŭe, Andreo sekvis lin inter du soldatoj, la tria iris malantaŭ li por foje-foje ekpuŝi lin per la pafilo.

La homoj rapide evitis la grupon, kaj ankaŭ ili diris la vorton "Ameriko", sed Andreo ne rimarkis tion, ĉar li klinis la kapon pro la honto kaj kolero.

Ili iris nelonge. La grupo post kelkaj minutoj atingis grandan grizan domon. La pordego malfermiĝis, malantaŭ ĝi aperis granda ruĝa nazo kun densaj lipharoj. Ili apartenis al malbonhumora pordisto.

Andreo ankoraŭfoje provis kontraŭstari la krudan perforton. Ĉe la pordego li fiksis la piedojn, kaj kolere kriis al la ĉefdetektivo:

– Mi ne eniros ĝis ...!

Li ne povis fini, ĉar la soldato malantaŭe tiel ekpuŝis lin per la pafilo, ke li falis tra la pordego, kaj ĝi tuj fermiĝis.

Kvazaŭ la tombo fermiĝus malantaŭ viva homo, tiel fartis Andreo. Li rezignis pri sia sorto, klinis la kapon, kaj iris tra la dezerta korto antaŭ la soldatoj.

Ili trairis dikan pordon, poste longan koridoron. En la koridoro mistere resonis la bruo de iliaj paŝoj. Fine ili denove atingis pordon. Unu el la soldatoj malfermis ĝin, la aliaj puŝis lin en malluman, humidan ejon.

Andreo ŝancele, kun obskuraj okuloj staris. Malespero, malbonhumoro inundis lin, liaj pensoj ondis en la kapo, kvazaŭ li estus ebria.

Kion malbonan li faris? Kial oni kaptis lin? Kio estos lia sorto en tiu terura loko?

Abrupte krudaj manoj prenis liajn ŝultrojn, malafabla voĉo vekis lin el la revado.

He! Kial vi ŝanceliĝas meze? Se vi estas ebria, kuŝiĝu kaj dormu, ĉar vespere ni ekiros!

Grandkorpa gardisto diris tion. Kiam li vidis, ke la nova ulo ne estas surda aŭ freneza, li grumble forlasis la ejon, kaj ekstere ŝlosis la pordon.

Kvankam la voĉo de la gardisto estis brutala, tamen ĝi refreŝigis Andreon. Lia malbona farto ĉesis. La juna, sana korpo venkis la malesperon. Pli vigle li ĉirkaŭrigardis en la longa ejo.

– Mi ekvidos, kio okazos, – li kuraĝigis sin, – poste mi elpensos ion!

En la kruda ĉambro estis ĉirkaŭ kvindek junaj viroj. Ili ŝajnis esti same muskolaj, fortaj. Nur iliaj vestoj diferencis. Kelkaj havis elegantajn vestojn, aliaj nur simplajn aŭ ĉifonajn. La vestoj ĉi tie tute ne estis gravaj.

Proksime al mallarĝa fenestro, kiu havis densan kradon, maldika, alta junulo sidis sur kaduka, malnova benko. Li plektis la brakojn sur la brusto, kaj trankvile observis la aliajn. Andreo verŝajne estis simpatia por la junulo, ĉar li vokis lin per la okuloj. Ankaŭ Andreon interesis la trankvila fremda knabo, do li eksidis sur la benko, kaj baldaŭ ili interamikiĝis.

Andreo prezentis sin, kaj rakontis pri la vojaĝo. Ankaŭ la junulo klarigis, ke li estas Petro Portius. Liaj gepatroj loĝas en la urbo Bonn, kaj li mem lernas filozofion en la universitato de la urbo Gottingen. Oni kaptis lin same, kiel Andreon.

– Kial oni kaptis nin? Kio okazos al ni? – ekkriis Andreo senpacience.

– Tio estas tre simpla afero, – respondis Petro Portius kun flegma trankvilo. – Vidu sinjoro samsortano! La grafo de Hessen bezonas multe da mono. Per honesta maniero li ne povas akiri sufiĉe, do li kaptas la junulojn, kiuj venas al lia teritorio, kaj li vendas ilin al la angla reĝo.

– Kio? Ĉu li vendas ilin? – kriis Andreo kolere.

– Jes ja, sinjoro samsortano. Ni kostas po kvardek talerojn. La grafo jam kaptis plurcent homojn. Oni portis ilin ĉiujn al Amerikaj kolonioj per ŝipo. Nia sorto estas la sama. Tie ni devos haki ĝangalojn, batali kontraŭ indianoj, ĝis ni finos nian karieron en tiu ĉi mondo. Tio jam ne interesas la grafon.

En la unuaj momentoj Andreo aŭskultis la vortojn de Petro Portius kvazaŭ hororan fabelon. Nur poste li komprenis, ke tio estas la reala klarigo de la situacio.

Antaŭ kelkaj tagoj oni volis fari soldaton el li. Povas esti, ke ankaŭ tiam oni deziris porti lin al Ameriko.

– Kaj.. kaj.. – Andreo ne sciis, kion li demandu, – kiam ni revenos el Ameriko?

– Neniu revenos. Ne ekzistas rimedo.

– Ĉu tien oni volas porti nin?

– Oni portos nin tien.

Li tiel ekmiris pri la trankvilo de la nova amiko, ke li forgesis sian propran maltrankvilon.

– Ĉu vi povas trankvile paroli pri tio?

– Ho! – rigardis la junulo al Andreo per kvietaj okuloj. – Mi lernis filozofion. Zeno, la plej eminenta greka filozofo pruvis, ke neniam oni devas timi... Ĉar vidu, sinjoro samsortano! La problemojn oni povas transvivi, aŭ ne. Do se oni povas transvivi, ne estas kaŭzo por timi. Se oni ne povas transvivi, do ĉesos la problemo.

Petro Portius fiere atendis la efikon de siaj vortoj, sed Andreo ne tre respektis la geniajn teoriojn de la antikva filozofio.

– Mi opinias – li respondis post momento, – ke estus pli logika afero pensadi pri tio, kiel ni savu nin?

– "Helpu vin mem, kaj ankaŭ Dio helpos" diras la proverbo. – notis Petro Portius, – do mi inklinas ekzameni ankaŭ tiun ideon.

– La sola demando estas: kiel ni povus fuĝi?

Andreo provis ŝanĝi la temon de la konversacio, sed lia klopodo ne estis sukcesa.

– Fuĝi? – demandis la filozofo. La turka filozofio pruvis, ke neniu povas fuĝi for de sia sorto.

Andreo perdis la paciencon.

– La turka filozofio estas por la turkoj. Ni ne estas turkoj!

– Vi pravas. – konsentis Petro Portius post kelkaj momentoj. Li pensadis, kiel li povus denove apliki la filozofion.

– Ni fuĝos tuj, kiam ni havos eblon. – diris firme Andreo, kaj atendis, ke lia amiko akceptu la decidon.

Ili ne povis daŭrigi la konversacion. La pordo brue malfermiĝis, kaj aperis la ĉefdetektivo kun oficiro, gardistoj kaj soldatoj. La ĉefdetektivo prenis liston el sia poŝo, kaj laŭte legis la nomojn de la kaptitoj. Ĉiu anoncis sin. Li turnis sin al la oficiro.

– Jen estas sesdek personoj! Sinjoro! Mi transdonas al vi la liston. Ekde nun vi respondos pri la afero.

– Bone! – la oficiro aranĝis siajn vestojn, kaj kriis al la homoj. – Ekstaru laŭ vico! Sekvu min!

La kaptitoj silente ekstaris. Multaj eĉ ne sciis, kien ili iros, sed neniu demandis la soldatojn, ĉar ili certe ne respondus.

– Antaŭen! – kriis la oficiro, kaj ekiris el la ejo. La grupo kaj la soldatoj sekvis lin.

Ambaŭflanke staris kordono el soldatoj en la longa koridoro. Eksonis tamburo, kaj la malgaja kompanio marŝis al la kruda korto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.