La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEK DUA ĈAPITRO

Andreo fariĝas komence armita matroso, fine sklavo

Komenciĝis la batalo. La Mevo lasis, ke la nigra pirata ŝipo venu pli proksimen, ĉar per sia malgranda kanono ili nur tiel povis esperi sukcesan batalon. Sed antaŭ ol la kanono ekpafis, la pirata ŝipo subite turnis sin orte al ilia direkto kaj per siaj flankaj kanonoj samtempe pafis al ili.

Feliĉe kapitano Florio kalkulis pri tia operacio, ĉar la Mevo ĉiam turnis sian pinton al la direkto de la pirata ŝipo, por prezenti la plej malgrandan celon.

– Ni pereis! – ekkriis Andreo senvole, kiam la pafoserio la unuan fojon superŝutis ilin, kaj li aŭdis krakadi la trabaron de la ŝipo. Li partoprenis la unuan fojon en marbatalo do ne estas mirinde, ke li ektimis por momento pro la kugloj, kiuj falis al ili.

La oficiro zorge celis kaj rigardis al Andreo.

– Tute ni ne pereis! Ne tiel facile okazas tio! Cetere la piratoj traktos milde nian ŝipon, ĉar ili deziras akiri ĝin, do ili ne difektos ĝin tiel grave, ke ĝi enmergiĝu.

Post zorga celado la oficiro ekpafis per la kanono. Andreo denove kaj denove ŝargis ĝin, sed tiu taktiko montriĝis tre malegala, ĉar dum la pafoj de la pirata ŝipo jam preskaŭ puntis la antaŭan parton de la Mevo, kaj ili batis fendojn sur la ferdeko, la kanono de la Mevo apenaŭ sukcesis fari kelkajn truojn sur la pirata ŝipo.

Andreo vidis, ke la oficiro mansvingas al la kapitano, kaj li aŭdis la rapidajn komandojn de la ŝipestro, sed la vortojn li ne komprenis pro la batalobruo. Li vidis nur tion, ke la Mevo subite ekiras antaŭen kaj kuraĝe alproksimiĝas al la pirata ŝipo. Li deziris demandi, kian operacion ili antaŭpreparas, sed la oficiro eĉ ne rigardis al li pro la hasta agado.

– Rapide pulvon! – li kriis, kaj ne zorgis pri la kugloj, sed li ŝargis la kanonon per mitrajlo[15], kaj kiam ili atingis pli proksimen al la pirata ŝipo, li ekpafis.

La ŝpruca mitrajlopafo falĉis strateton sur la tumulta ferdeko de la piratoj. Andreo vidis, ke ok aŭ dek personoj falis kaj li aŭdis la koleran kriadon de la maraj rabistoj.

– Nur tion ili bezonas! Iomete ni purigas la ferdekon. – diris la oficiro. Li ĝustigis la kanonon, kaj denove ŝargis ĝin per mitrajlo helpe de Andreo.

La mitrajlo kaŭzis gravajn perdojn al la piratoj, kaj samtempe entuziasmigis la matrosojn de la Mevo. La pirata ŝipo vane respondis per mitrajlopafo, tio esti vana penado, ĉar sur la ferdeko de la Mevo malmultaj matrosoj pafadis malantaŭ barikadoj. Kapitano Florio eĉ ĝojis pro la mitrajlo, ĉar ĝi ne tiel grave difektis lian ŝipon.

La batalo prezentis novan situacion.

– ŝargu rapide per kuglo! – aŭdis Andreo la komandon de la oficiro, kaj li obeis, kvankam tre miris, kial ili uzas denove la maldiligentan kuglon post la sukcesa mitrajlopafado?

Post kiam li metis la kuglon en la tubon de la kanono, kaj ĉirkaŭrigardis, tuj li komprenis la kaŭzon de la ordono. De malantaŭ la pirata ŝipo aperis boato plena de piratoj kaj ĝi rapide proksimiĝis.

– Ili deziras hokokapti nin. – diris la oficiro, dum li direktis la tubon de la kanono al la boato. – Ili scias, ke ni estas malmultope, kaj se ili povus veni sur nian ŝipon, ili facile povus venki. Sed tio ne estas facila tasko.

La oficiro longe kaj precize celis, sed tio ja havis bonan efikon, ĉar kiam disiĝis la fumo de la pafo, la boato tute malaperis, nur kelkajn trempitajn kapojn oni vidis reveni el la akvo, kaj kelkaj etenditaj manoj provis kapti la ŝnurojn pendantajn sur la pirata ŝipo.

Ĉe la alia flanko eksonis kolera bruo. La malhela grupo skuis kaj tintigis siajn armilojn kun diabla kriado, sed la malgranda grupo de la Mevo des pli feliĉe salutis la malaperon de la boato, eĉ kapitano Florio vivuis je la sukcesa pafo.

Tiam la piratoj decidis pri fina atako. La nigra ŝipo subite turnis sian bekon al la Mevo, por rekte ataki per sia duoble granda korpo kaj disrompi ĝin en terura karambolo, se ili ne sukcesis atingi kapitulacon.

Andreo konsternite observis la timigan manovron, kiel sin levas la beko de la ŝipo kovrita per ferolamenoj, kiel ĝi preparas sin por pereigi la Mevon per morta bato, – la vidaĵo estis fakte korprema.

– Dekstren! Tuj dekstren! – kriis kapitano Florio, kaj li mem saltis al la direktilisto, por persone direkti la ŝipon.

La korpo de la Mevo ektremis pro la abrupta movo de la direktilo, la ŝipo kliniĝis kaj turniĝis dekstren. Andreo retenis la spiron, dum li observis la batalon, kiu jam estis senvoĉa. La Mevo preskaŭ sukcesis forgliti apud la malamika veturilo, sed la pirata ŝipo – kiun la vento pli helpis – atakis tiel rapide, ke ĝi frotiĝis al la poŭpo de la Mevo.

Sovaĝa kriado ekbruis inter la maraj rabistoj. Andreo aŭdis la kriadon de la pirata kapitano, Li vidis la grandajn ferohokojn, kiuj etendiĝis al la Mevo. Post kelkaj minutoj la du ŝipoj jam ŝvebis kune sur la serena akvo. La venĝavidaj piratoj kun minaca kriado transkuris al la kaptita ŝipo.

Kapitano Florio staris ĉe la piedo de la granda masto kun la tuta anaro de la ŝipo, do la malgranda grupo povis kontraŭrigardi la malamikon ĉiuflanke. Ĉe la karambolo ankaŭ Andreo kuris tien, kien ĉiuj aliaj, kaj nun ankaŭ li staris en la malgranda grupo. En lia mano estis la larĝa sabro, kiun li ricevis de la oficiro en la unua momento de la danĝero.

La piratoj tiel blinde atakis la defendantojn de la Mevo, ke ili kvazaŭ memvole falis sur la pinton de la glavoj. Tri aŭ kvar piratoj jam kuŝis trapikitaj, tamen la malgranda grupo ne povis esperi venkon. la superforto estis tiel grandega, la kuratako estis tiel torenta, ke la sindefendo ne povis daŭri pli longe, ol kelkajn minutojn.

Ankaŭ Andreo kalkulis jam pri sia morto. Li apogis sian dorson al la masto, kaj rapide turnadis la sabron. Pro la ĉagreno li sopiris nur tion, ke li donu sian vivon kiel eble plej multekoste. Lia brako komencis laciĝi pro la skermado per la peza sabro, kiam li ekvidis altstaturan malhelvizaĝan figuron inter la atakantoj. Pro ties orumita vestaĵo kaj komandema parolmaniero Andreo konjektis, ke tiu estas la kapitano de la piratoj.

– Ankoraŭ nur tiun! – li admonis sin, kaptis sian pistolon kaj celis al la malhelvizaĝa komandanto.

Sed li jam ne sukcesis uzi sian pafileton. Kruda ŝnuro ĉirkaŭis lian kolon, kaj forta ektiro kuntiris lian gorĝon. La mondo ruĝiĝis antaŭ liaj okuloj. Poste li sentis nur tion, ke li falas sur la plankon, kaj oni rapide tiras lian korpon.

Kiam li rekonsciiĝis iu plurfoje vokis lin laŭ lia nomo.

– Kie ni estas? – flustris Andreo, kaj per la mano deziris viŝi la ŝviton de sur la frunto, sed li ne povis movi siajn manojn. Ĉeno ektintis sur liaj brakoj. Tiam li rimarkis, ke li kuŝas sur la dorso, sur humida planko, kaj liajn manojn oni katenis al longa horizontala ferostango.

Li sidiĝis, kaj kiam li ĉirkaŭrigardis en la duonluma ejo, li ekvidis kapitanon Florio cetere kvar matrosojn de la Mevo. Ilin ĉiujn oni katenis al tiu sama ferostango.

– Ni estas la kaptitoj de la piratoj. – respondis la kapitano.

– Kaj kio okazis al la aliaj?

– Ni restis nur tiomope.

Dum iom da tempo regis silento en la ejo.

– Kaj kial ili ne mortigis nin? – ekparolis denove Andreo.

La kapitano turnis al li sian lacan, malgajan vizaĝon.

– Nia morto ne estus utila al ili. Ankaŭ niajn kamaradojn ili ne mortigis. Tiuj mortfalis dum la batalo.

Andreon ekregis terura konjekto.

– Kaj kiel ili utiligos nian vivon? – li demandis per voĉo tremanta pro la ekscitiĝo.

– Ili gajnas monon el tio. Ĉi tiuj nigraj diabloj estas pli monavidaj, ol venĝemaj. Ili lasis nian vivon ne pro bona koro, sed tial, ĉar ili vendos nin, kaj tio estas pli utila al ili.

Andreon senfine ĉagrenis tiuj vortoj. Post tiom da aventuroj, post tiom da danĝeroj, kiam li estis jam preskaŭ ĉe la limo de sia patrio, oni denove kaptis lin, oni denove forportas lin, oni eĉ ne scias, en kiu direkto. Li nenion demandis plu, sed kaŭriĝis sur la dikan ferostangon kaj lian vizaĝon inundis la larmoj.

La pirata ŝipo veturis du tagojn kaj kuntrenis sian predon la kaptitan Mevon, poste elĵetis ankron en iu afrika haveno. La piratoj malligis la kaptitojn. La malfeliĉuloj jam apenaŭ povis uzi siajn membrojn liberigitajn el la kateno. Ili apogis unu la alian, kaj stumbladis eksteren el la nigra ventro de la ŝipo.

Kiam la malgranda grupo surbordiĝis, tumulta brua mondo sin prezentis antaŭ la okuloj de Andreo. Eĉ unu nubo ne videblis sur la malhele blua firmamento. La ĉielo kaj la maro lumis en la sama lazura koloro. Ĉe la marbordo ardis la taglumo, la flamantaj radioj de la suno rebrilis sur la varma sablo. La tumulta brua mahometana urbo prezentis sin por la alvenintoj per mallarĝaj stratoj, serpentaj stratetoj.

En la centro de la urbo sin levis kelkaj kupoloj super la malaltaj domoj, kaj sveltaj minaretoj subrigardis al la mondo. Ĉie svarmis multkolora amaso, homoj tumultis kaj kriadis en nekomprenebla lingvo. La okulojn frapis vestoj kun akraj koloroj, kaj la aeron plenigis peza, narkota, spica odoro.

– Jen Afriko! – ĉirkaŭrigardis Andreo kaj – ĉar lia scivolemo estis ĉiam pli granda, ol lia malĝojo – li tuj demandis la kapitanon: kiu urbo ĝi povas esti?

– Se mi kalkulas, ke ni veturis dek tagojn, kaj mi konsideras la kutimojn de la piratoj, mi opinias, ke ni povas esti en la haveno de Bona. – respondis la kapitano, kaj li denove rerigardis al la glata akvospegulo de la haveno, kie alte sin levis la nigra korpo de la pirata ŝipo inter la pli malgrandaj turkaj veturiloj. Malantaŭ la pirata ŝipo tie balanciĝis sur la ondoj la kompatinda kaptita Mevo.

Granda placo okupis la centron de la urbo. Ĝi estis la bazaro de la urbo kun tendoj kaj budoj de la vendistoj, kun granda amaso de la aĉetantoj, kun abunde ŝarĝitaj kameloj. Ĉi tie kolektiĝis ĉiu trezoro de la marborda regiono de Afriko: la silkoteksaĵoj de Maroko, mielodolĉaj daktiloj de Alĝerio, la oranĝoj de Tunizio, la leonofeltoj de la montaro Atlaso, la grandegaj plumoj de marabuoj el la regiono de Nilo. Ĉi tie troviĝis la oropulvoro de Kaplando[16], same, kiel la nigraj sklavigitaj loĝantoj de Nubio.

La varia multkolora bildo ravis imagon de la juna Andreo. De paŝo al paŝo li vidis tiom da nekutimaj surprizaj aferoj, ke li preskaŭ forgesis sian mizeran situacion. Li forgesis tion, ke en la nuna momento eĉ li estas nur malgaja vendaĵo de tiu ĉi tumulta bazaro.

Sed tiu forgeso ne povis longe daŭri. La piratoj gvidis siajn kaptitojn al la mezo de la bazaro, kie troviĝis la vastaj budoj kaj terasoj de la sklavokomercistoj. Oni gvidis Andreon kaj ilian kamaradon al unu el tiuj konstruaĵoj. La posedanto de la budo verŝajne havis kontinuan kontakton kun la piratoj, ĉar la predon li tuj transprenis. Marĉando ne okazis. la piratoj forlasis la konstruaĵon sen vorto.

Interne de la budo la komercisto havis veran deponejon kun vivantaj vendaĵoj, sed kiam li ricevis novajn vendaĵojn, li tuj prezentis ilin sur la teraso, por ke la aĉetantoj povu rigardi, kia novaĵo alvenis. La komercisto kun granda barbo tuj sidigis la anojn de la Mevo sur la tapiŝo de la teraso. Fakte, forpasis ne multe da tempo, kiam kolektiĝis tuta grupo de homoj, kiuj fakte ne deziris aĉeti, nur rigardadi. poste el inter la gapantoj elpaŝis viro kun kafobruna vizaĝo, blua kaftano kaj blanka turbano.

– Li povas esti la intendanto de iu loka aristokrato. – opiniis kapitano Florio.

Aliflanke la viro ekzamenis ĝuste la kapitanon, ĉar fakte la kapitano estis la plej bonstatura kaj forta inter la kaptitoj.

La aĉetanto parolis eĉ ne unu vorton, sed palpadis la brakojn kaj muskolojn de la kapitano, dum la komercisto diligente riverencis. Poste la kliento prenis la mentonon de la kapitano kaj rigardis liajn dentojn tiel, kiel oni kutimas tion ĉe la ĉevalido. Fine li kontenta pri la rezulto de la ekzameno faris mallongan demandon al la komercisto.

La komercisto respondis simile mallonge. Evidente li informis pri la prezo de la kapitano.

La viro kun multkoloraj vestoj senvoĉe kuntiris siajn dikajn brovojn kaj montris grandajn okulojn al la komercisto. Post longa silento li diris nur unu vorton, kiu verŝajne signifis, ke multekoste.

Tiam la komercisto kunfrapis la manojn.

– Ĉu multekoste? – li ripetis la saman vorton, kiun la turko diris, kaj li komencis senfinan laŭdan monologon. La monologon li kompletigis per demonstrado. Li refaldis la ĉemizomanikon de la kapitano, li montradis liajn muskolojn poste li starigis la kaptiton kaj promenigis antaŭ la aĉetanto, kelkfoje frapadis la bruston de la kapitano per sia pugno, fine kunplektis la brakojn antaŭ la brusto, kaj kun profundaj riverencoj li asertis, ke li ne povas pli malmultekoste forvendi tiel eminentan bonkvalitan vendaĵon.

Ŝajnas, ke li tamen malaltigis iom la prezon, ĉar la sulkoj malaperis sur la frunto de la aĉetanto, aperis dika monujo el lia poŝo, kaj el ĝi unu post alia flavaj oraj moneroj. do kapitano Florio estas forvendita. La sinjoro kun kaftano pagis la prezon, poste li mansvingis al siaj servistoj, ke ili postgvidu la novan sklavon. Larmoj ekfluis el la okuloj de la kaptitoj, dum ili adiaŭis sian amatan kapitanon per kelkaj vortoj, sed ili povis fari nenion. Ĉia kontraŭstaro, ĉia batalado estus senespera en tiu situacio.

– Ĉion bonan! – adiaŭis kapitano Florio, kaj li kun grava mieno rigardis al la direkto de la haveno, kvazaŭ li dezirus diri, ke en bona okazo li fuĝos el sia mallibero, kaj li proponas tion ankaŭ al la aliaj. Li turnis sin kaj malaperis en la amaso de la bazaro kun la servistoj.

Eĉ ankoraŭ ne alvenis la vespero, kiam ankaŭ Andreon trafis la sama sorto. En la vendejo de la sklavokomercisto aperis iu aristokrata loĝanto de la urbo, maljunulo kun blanka barbo kaj serena vizaĝo. Dum li proksimiĝis tra la bazaro, la popolo ĉie flankentiriĝis laŭ lia vojo, kaj respekteme riverencis antaŭ li, ĉar eĉ tiu povis rimarki, ke li apartenas al la potenculoj de la urbo, kiu ne konis lin persone. Tion oni povis rimarki pri lia kaftano verda, kiu koloro apartenis al la aristokratoj.

La sincera vizaĝo kaj muskola staturo de Andreo videble tuj ekplaĉis al la maljunulo. Li demandis la prezon, kaj li – sen marĉando – tuj pagis al la komercisto, kiu preskaŭ kuŝiĝis sur la ventron pro la humileco. Li diris al Andreo eĉ ne unu vorton, nur mansvingis al li per kvieta movo, ke li aliĝu al lia eskorto. Andreo stariĝis de sur la tapiŝo, rapide adiaŭis, kaj sekvis sian dignoplene paŝantan novan mastron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.