La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUDEK DUA ĈAPITRO

La kolonosanktulo malaperas, kaj la sankta dento fariĝas nigra fumo

En sia aŭdaca misio Andreo ne povus imagi pli bonan gvidanton, ol Ramajun. La kolonosanktulo ne troigis, kiam li asertis, ke li konas ĉiujn partojn de la insulo, kiel la proprajn manojn. Kun sia malgrasa staturo, en siaj sunheligitaj ĉifonoj li iris kun Andreo antaŭ la regimento, kaj li gvidis ilin rapide, firme, senerare laŭ la zigzagaj labirintoj de la sovaĝa tereno, laŭ ŝtonoplenaj ravinoj, tra altaj montoj.

Post du taga marŝado ili atingis altebenaĵon ĉirkaŭitan de montoj. En la centro de la altebenaĵo situis la urbo Kandy, la antikva reĝa rezidejo de la praloĝantoj. Proksime al la urbo oni jam bezonis moviĝi pli singarde, ĉar alvenis informo, ke reĝo Mahabi kaj lia tuta armeo nun restadas hejme. Do Andreo unue ordonis ripozadon kaj starigis gardantojn en ĉiuj direktoj de vasta rondo, por ke la malamiko neniel povu surprizi ilin. Poste li sendis esplor-grupon al la urbo, por kiel eble plej frue akiri informojn, kion do intencas fari la reĝo?

La tago de la ripozado forpasis sen menciindaj okazoj. Dank' al la helpo de Ramajun, la regimento tiel kaŝe kaj tiel rapide alvenis, ke reĝo Mahabi ankoraŭ eĉ ne konjektis tion, cetere li neniel povis imagi, ke la armeo de la eŭropanoj povas atingi la ĉefurbon. La esplor-grupo nur la sekvan tagon matene anoncis, ke la reĝo eksciis la alvenon de la fremduloj, kaj li ĝuste preparas sin ataki kun sia armeo havanta dumil armitojn.

– Estas la malpli granda problemo, ke ili estas dudekoble pli multaj, ol ni – meditis Andreo – sed kiajn armilojn ili havas?

Tio ne estis kauzo por maltrankviliĝi. La esplor-grupo rakontis – kaj ankaŭ Ramajun konfirmis iliajn vortojn – ke la armeo de la reĝo havas nur sagojn, pafarkojn, lancojn, ŝildojn aliajn armilojn ne. Do Andreo – kiel ekstreman solvon – povis fidi la eksplod-pafilojn de sia regimento kontraŭ la multobla superforto.

Sed lia intenco ne estis batali per armiloj, ja ĝuste tial li decidis akiri la Sanktan Denton, ke li evitu la sangoverŝadon en sia misio. Do frumatene li venigis la sanktulon kaj kaporalon Jost, kaj ili triope priparolis, kiel fini la aŭdacan mision.

La kolonosanktulo pro sia malpacienco prezentis sin tuj preta konduki Andreon en la preĝejon de Kandy laŭ sekretaj subteraj tuneloj.

– Ni ne prokrastu la aferon feringi! – postulis ekscitite la malgrasa oldulo – Rapide ni devas ataki la ĉefpastron, ĉar li povas forfuĝi kun la Sankta Dento, kaj tiuokaze ĉiu penado restos vana. La Sankta Dento, do ankaŭ la potenco apartenos al li.

Andreo rekonis, ke la rapideco fakte estas konsilinda, sed li deziris zorgi ankaŭ pri la regimento. Antaŭ ol ekiri laŭ la mistera vojo, kiel li evitu la atakon de la reĝo Mahabi? Kiel li haltigu lian grandan armeon, dum li akiros la Sanktan Denton? Ankaŭ tiun problemon oni devis solvi.

– En la proksimo mi vidis taŭgan ravinon. – prezentis sian ideon kaporalo Jost. Ni povos tie kaŝiĝi kaj levi barikadojn. Tie ni povas nin defendi kontraŭ la armeo de la reĝo eĉ dum tuta monato.

La ideo ŝajnis bona, kaj la regimento ankoraŭ en tiu horo komencis okupi la mallarĝan ravinon kun krutaj flankoj. Ĉe la enirejo de la ravino ili konstruis barikadojn el grandaj arbotrunkoj kontraŭ la verŝajna, baldaŭa atako.

– La bazon vi devas abunde provizi per armiloj kaj municio, por ke la armeo de la reĝo eĉ proksimiĝi ne kuraĝu. – komandis Andreo fine al kaporalo Jost. – Oni faru nur kelkajn pafojn al la aero por timigi la malamikon, sed pafi rekte al la armeo oni rajtas nur en ekstrema okazo.

Matene, post kiam li ĉion aranĝis, Andreo ekiris kun dek elektitaj soldatoj laŭ la gvidado de Ramajun por serĉi la sekretan enirejon de la subtera tunelo, kiu laŭ kaŝitaj zigzagoj kondukas al la granda preĝejo. Ili ne bezonis longe serĉadi, ĉar la kolonosanktulo firme, senerare gvidis ilin tra la proksima densa arbaro, kaj post unu horo li haltis ĉe la enirejo de malhela natura groto.

La ĉirkaŭaĵo estis senhoma, silenta, oni verŝajne nur malofte vizitis tiun lokon, kaj se iu hazarde tamen trafis ĝin, li verŝajne ne pasigis ĉi tie longan tempon. Certe ne, ĉar ĉirkaŭ la enirejo de la groto, en la mola tero estis videblaj spuroj de grandegaj bestopiedoj, kaj ĉe la faŭko de la kaverno disĵetitaj brile blankaj ostoj de homoj kaj bestoj frapis la okulojn.

– Ramajun! – haltis konsternite Andreo, kiam li ekvidis la spurojn kaj la ostojn. – Jen estas spuroj de tigro. Kiel la ostoj atestas tion, ĉi tie vivas tigroj. Estus pli konsilinde iri en alia direkto!

Sed Ramajun trankvile enpaŝis la enirejon de la groto, kaj tie rediris al la hezitantaj Andreo kaj soldatoj.

– Venu kuraĝe! Ili estas falsaj. Tiujn spurojn la pastroj premas en la teron per detranĉitaj tigropiedoj. Ili plenigas la groton per ostoj, por ke ĉiu evitu tiun ĉi lokon. – kaj li malaperis en la mallumo.

Do Andreo ne hezitis plu, sed kune kun liaj soldatoj eniris la rokoplenan aperturon de la montodeklivo. Fakte, la groto interne pruviĝis tiel malvasta, ke en ĝi ne povus vivi grandaj sovaĝbestoj. Baldaŭ sekvis interna ŝtonpordo eĉ pli malvasta tiel, ke plenaĝa homo nur malfacile povis traŝovi sin. Malantaŭ ĝi jam faŭkis pli vasta, blinde nigra, resona, ŝtona koridoro.

Ramajun kun hejmeca memfido trapasis la ŝtonpordon, kaj mansvingis el la koridoro, ke la soldatoj bruligu la torĉojn, kaj ŝtele sekvu lin.

La tunelo ŝajnis senfina. Kelo-odora aero plenigis la internon, humidaj aermovoj frapis la vizaĝon de la soldatoj, dum ili paŝadis unu post alia sub la ruĝaj fumoserpentoj de la torĉoj. Ĝi jam ne estis natura groto de la monto. En ĉiu direkto estis videblaj la rezultoj de pena homa laboro. Laŭ la muroj staris monstroj kun malfermita buŝo, teruraj bildfiguroj per minaca rigardo timigis la neinvititajn gastojn.

Ili ekskursis laŭ tiu mistera tunelo en la sufoka aero jam ekde pli ol unu horo. Apenaŭ ili bruis, nur la cincado de la ratoj – kiuj forkuris el sub iliaj piedoj – rompis foje-foje la surdan silenton. Nenio montris ankoraŭ, ke proksimiĝus la fino de la vojo. La kolonosanktulo tamen subite haltis, kaj per levita mano avertis ilin resti silentaj.

Andreo kaj la soldatoj tuj fariĝis senmovaj. Per streĉitaj nervoj ili observis al la malproksimo. Ankaŭ Ramajun faris tiel, sed forpasis iom da tempo, ĝis ili ekaŭdis mallaŭtajn paŝojn el la profundo de la tunelo.

– Oni venas! – flustris la kolonosanktulo al la orelo de Andreo. – Venas la friponoj, kaj ili baldaŭ atingos nin. Tuj estingu la torĉojn, tiru vin al la du flankoj de la koridoro, kaj neniu moviĝu!

La torĉoj estingiĝis, blinda mallumo englutis la malgrandan grupon, kaj kvankam Andreo elektis la plej kuraĝajn soldatojn de la regimento, tamen al ĉiu – ankaŭ al Andreo – forte batadis la koro en tiu prema situacio.

Super ili levas sin roko ĝis mil kaj mil metroj, malantaŭ la dorso estas la malvarma humida rokmuro. Oni povis vidi nenion, ekparoli ne estis konsilinde. Mute, blinde, tiel, ke ili ne vidis eĉ unu la alian, kaj sufokiĝante pro la kelo-odora aero ili devis kontraŭstari la nekonatajn malamikojn, kiuj povis esti kaj homoj kaj sovaĝbestoj, kaj malmultaj kaj multaj.

Andreo aŭskultis kun streĉitaj oreloj, eltiris sian glavon preta por batali, kvankam li eĉ ne povis imagi, kiel li povus uzi ĝin en la mallumo.

La paŝoj de minuto al minuto laŭtiĝis, proksimiĝis.

– Ili estas multope! – flustris Ramajun, dum lia ponardo ekbrilis. – Ili eĉ ne konjektas, kio atendas ilin, do ili nur venu!

Andreo miris, ke tiuj ne rimarkis ilin, tamen Ramajun tiel frue divenis, ke tiuj proksimiĝas. Sed tio estis komprenebla, ĉar la kolonosanktulo pasigis dudek jarojn en la ĝangalo, kaj tiu vivmaniero admirinde akrigis ĉiujn liajn sensorganojn. Li havis tiajn okulojn, tian aŭdokapablon, kiel la arbaraj bestoj. Li ekvidis, ekaŭdis ankaŭ tion, kion alia mortulo ne povus rimarki eĉ per streĉita atento.

Dum Andreo observis la mallumon tiel, ke liaj okuloj jam doloris pro la klopodo, li neatendite eksentis la premon de Ramajun sur sia brako.

– Kio okazis? – li demandis kvazaŭ vekita.

La kolonosanktulo ne respondis, nur pro la premo de lia mano oni povis konjekti, ke li streĉe atentas. En la subtera vojo denove ekestis absoluta silento. Nenia bruo aŭdiĝis plu.

– Ili haltis! – flustris la kolonosanktulo.

Pro sia kolero kaj emocioj li premis la brakon de Andreo, kiel ferokroĉilo. La paŝoj ankoraŭfoje aŭdiĝis, sed jam pli mallaŭte, ĝis fine la bruo forsonis, kaj silento regis la uteron de la monto.

– Ili reiris! Reiris la friponoj! – kriis Ramajun pasie.

– Ĉu ili rimarkis nin? – bruligis Andreo sian torĉon. – Ja ni eĉ ne moviĝis.

– Ili eksentis la odoron de la torĉoj. – ekridis amare la kolonosanktulo. – Ho! Ili havas tre fajnan nazon. Ni postkuru la bandon, kaj nepre kaptu ilin, por ke la fiuloj ne sukcesu eniri la preĝejon, ĉar ili povus informi la aliajn pri nia alveno.

Antaŭe la kolonosanktulo, poste Andreo, poste laŭvice la soldatoj nun jam kurante pasis antaŭen laŭ la koridoro. La torĉoj flagris en iliaj manoj, la ruĝa strio de la fumo ŝvebante sekvis ilin, la glavoj ektintis sur la ŝtonoj de la rokmuro.

Subite pala radio eklumis en la malproksimo. Ili klopodis atingi la lumon per streĉita forto. La lumo rapide heliĝis antaŭ ili, kaj ili neatendite elvenis el la subtera mallumo.

Ili trovis sin en granda preĝejo.

Pilieroj kun elefantkapo, timigaj monstroj, gigantaj ŝtono-idoloj tenis la grandegan mason de la tegmento. Obskura duonlumo regis ĉie, nur el la pli malproksima enirejo penetris lumo en la ŝtono-arbaron de skulptitaj kolonoj kaj dio-monstroj.

Inter la kolonoj kaj idoloj serpentumis koridoroj, kiuj malaperis ĉe la obskura fino de la preĝejo. Aliloke flirtis pompaj kurtenoj trateksitaj per orfadeno, ornamitaj per juvelŝtonoj, kaj ili diafane lasis vidi dikajn figurojn de orumitaj diostatuoj, kiuj estis malantaŭ ili.

Andreo ne havis tempon por ĉirkaŭrigardi. La kolonosanktulo tuj prenis lian brakon, kaj eĉ ne haltante dum la kurado kunportis lin al la mezo de la granda halo. En la ĉirkaŭaĵo ili vidis nenian vivulon. La pastroj jam forfuĝis aŭ eble observis ilin kaŝe, sed Ramajun ne multe okupiĝis pri tio.

Li kuntiris Andreon kun longaj saltoj, senvoĉe, kun larĝaj brakmovoj kuris inter la kolonoj por abrupte halti antaŭ grandioza Budho-statuo.

Sidante sur sia ora trono ĝi gardis keston en la sino. La statuo pompis en ora, emajla brilo en la utero de la preĝejo. Sur la ŝtupoj de la trono kuŝis oraj kaj arĝentaj objektoj en granda amaso. brilaj juveloj kaj juvelŝtonoj kun fajrosimile reflektita lumo, jen la donacoj de la kredantoj.

La kolonosanktulo ne taksis la trezorojn por alrigardi. Li anhelante suprenkuris la ŝtuparon de la trono tiel, ke la juveloj kaj juvelŝtonoj krakante ŝprucis el sub liaj piedoj, poste li grimpis sur la brakon de la trono kaj per abrupta movo ŝirmalfermis la kovrilon de la ora kesto, kiu estis en la sino de la statuo. En tiu kesto ŝajne li malfermadis novajn kaj novajn aliajn kestojn, sed fine li ĵetis nur unu rigardon en la internon de la kestoj, kaj kvazaŭ lin ne trafus surprizo, kvazaŭ li konjektus tie trovi nenion, li tuj grimpis plu anhelante sur la granda, dika, nuda ventro, kaj pli supren sur la brusto de la diostatuo, ĝis li fine atingis la malfermitan buŝon de la granda kapo. Tie li avide enŝovis la manon en la buŝon, dum momento serĉadis ion, kaj pesimisme, amare retiris sian brakon.

– Oni forportis ĝin! Oni forportis la Sanktan Denton! – li siblis kun vizaĝo deformita de la arda malamo.

Dum li reglitis al la ŝtuparo de la trono, li jam ne zorgis eĉ pri Andreo. Li haltis sur la ŝtuparo de la trono kontraŭ la statuo, kaj kvazaŭ li parolus al ĝi, obtuze kriis vortojn.

– Ĉu via preĝejo estas malplena? Ĉu malplena? Ĉu vi deziras kredigi, ke ĉiu forkuris? Ĉu kredigi al la feringi-oj? Sed vi havas aferon ne kun feringi, sed kun mi, Ramajun! Ĉu vi konas Ramajun? Ĉu vi konas la sanktulon de la kolono? Vi ne trompos min, ĉar mi konas la sekreton de la miljara palmo! Mi scias, ke viaj pastroj tie kaŝiĝas! Ili priridas nin! Ĉu ili ridas? Nu bone! Ili nur ridu!

Subite li turniĝis, desaltis de la ŝtuparo de la trono, kaj pro sia sufoka kolero jam ne zorgante pri Andreo li kuris al la elirejo.

Andreo gape observis la okazintaĵojn, kiel la kolonosanktulo kriadis al la budhostatuo, kiel li furioze preterkuris. Li apenaŭ povis liberiĝi de la sugestiva sceno. Li sentis, ke ĉi tie, ĉirkaŭ la terura, ŝtona dio-giganto nun bolas emocioj retenitaj dum dudek jaroj. Emocioj kaj venĝavido, apud kiuj lia aventura ideo akiri la Sanktan Denton estas nur bagatelo.

Dum momento li staris hezite, senmove. Li ne kuraĝis, ne deziris haltigi la kolonosanktulon. Nur tiam li rekonsciiĝis kaj ekiris por sekvi lin, kiam la malgrasa figuro kun siaj flirtantaj ĉifonoj jam preskaŭ malaperis inter la kolonoj.

Ŝajnis, ke Ramajun intencas forlasi la preĝejon, sed tamen ne tio okazis. Li nur ĵetis rigardon al la korto, alrigardis la grandegan palmon antaŭ la elirejo, poste retiriĝis, levis sian ponardon, kaj tiel subite malaperis en iu kaŝita pordo kvazaŭ li neniam estus tie.

Andreo kaj liaj kamaradoj kun senpova ekscito ĉirkaŭrigardis. Kion ili faru? En kiu direkto ili ekiru? Sen la gvido de la kolonosanktulo ili hezite gapis la zigzagajn murojn de la preĝejo, poste ili eliris sub la ĉielon, kaj en grupo haltis sub la grandega palmo.

La maljuna planto, eĉ se ĝi ne estis mil jara, eĉ se ne Budho plantis ĝin, kiel la kolonosanktulo asertis tion, tamen verŝajne havis kelkajn jarcentojn. Ĝian fenditan putran trunkon eĉ tri homoj povus nur malfacile ĉirkaŭbraki. Supre jam ne verdis ĝia frondo, nur kelkaj, flavaj, ventumilformaj folioj svingis sin malgaje.

La grupanoj kun malpacienca, senkonsila atendado rigardis supren al la olda palmogiganto.

Jen supre, tre alte subite aperis flirtanta blanka mantelo, poste dua, poste tria.

– La pastroj! – ekkriis Andreo konsternite – Ramajun trovis la pastrojn!

Fakte, la ĉefpastro kaj liaj helpantoj aperis supre de la palmo. Ramajun konis la sekreton de la palmo, li konis la spiralan ŝtuparon, kiu serpentumis interne, en ĝia trunko, kaj la kaŝejon tie supre, do li kun ponardo en la mano, kun brulanta torĉo eniris la lastan ŝirmejon de la ĉefpastro por puni lin pro la dudek jara kruela ermiteco.

La figuroj en blankaj manteloj povis fuĝi nur supren for de la venĝavida persekutanto. Andreo kaj liaj soldatoj kun premita koro observis la malfeliĉulojn. Baldaŭ aperis ĉe la pinto ankaŭ la ĉifona figuro de la kolonosanktulo, sed en tiu momento nebula fumo vualis ilin ĉiujn, kiuj estis jam pretaj batali. La fumo subite densiĝis kaj nun jam abunde leviĝis el la palmo en grandaj nigraj nuboj, kvazaŭ el giganta kamentubo.

– Brulas la palmo! – kriis la soldatoj, kaj pro la terura vidaĵo ili konsternite gapis supren.

El la supro aŭdiĝis teruraj ve-krioj. Ĉu intence, ĉu senintence okazis, la kolonosanktulo bruligis la palmon per sia torĉo. Inter la nuboj de la fumo por kelkaj momentoj ŝajnis esti videblaj la blankaj figuroj de la pastroj, ekbrilis la ponardo de Ramajun, sed tiam el la interno de la palmo jam ŝprucante, susurante eksplodis vivanta flamo, kaj post kelkaj minutoj estis videbla nenio el ĝi krom cent metrojn alta flagranta fajrokolono.

La supra parto de la trunko krakanta pro la flamoj malrapide kliniĝis kaj komencis fali antaŭen. Andreo kaj liaj kunuloj rapide resaltis sub la enirejon, el tiu loko ili rigardis, ke la giganta maso de la palmo – kiu fariĝis ruĝa ardaĵo – kiel ŝanceliĝas, kiel falas sur la muron de la preĝejo por tie disfali je flamo-pluvego.

La malsupra parto de la palmo pafadis fajrerojn, poste ĝia restaĵo ekhavis pli malhelajn kolorojn, fine tute nigriĝis kaj ĝia lasta fumo flugis for en la facila vento.

La pastroj, la ĉefpastro kaj la venĝavida kolonosanktulo, ĉiuj pereis en la fajro. Kaj ĉu la Sankta Dento? Se ĝi estis ĉe la pastroj, do ankaŭ ĝi forbrulis tie, escepte, se Budho mem savis tiun kultobjekton en la lasta minuto por kunporti ĝin en la paradizon.

* * *

Andreo observis senpove la nigrajn ruinojn de la giganta palmo. Ĉio okazis tiel rapide, tiel urĝe, ke li apenaŭ sukcesis vekiĝi el la konsterniĝo.

Kion fari? Tio, kion li deziris akiri en tiu ĉi danĝera preĝejo, kion celis lia tuta misio, sur kio baziĝis lia tuta espero - do la Sankta Dento - sendube pereis. Tamen, se li ne akiros tiun miraklan povon, kion la praloĝantoj atribuas al la Sankta Dento, do en tiu okazo li devas batali per armiloj kontraŭ la armeo de reĝo Mahabi.

– Se nur ne tiom ekkolerintus la malfeliĉa kolonosanktulo! –pensis amare Andreo – Se li eltenis dudek jarojn sur la kolono, kial li ne povis atendi tion, ke ni laŭregule kaptu la ĉefpastron. Estas plej bone ne kunlabori kun sanktuloj, ĉu ili estas ĉielaj, ĉu surteraj.

Dum li tiel meditis, li ekhavis bonegan ideon. Tie estas la ora kesto, kion ili ĵus vidis en la sino de la budhostatuo – trakuris lin la penso – la kesto vekis la ideon, ke estas tute egale ĉu li havas la Sanktan Denton ĉu ne, nur tio estas grava, ke la praloĝantoj kredu, ke li sukcesis akiri la miraklan relikvon kun mirakla potenco.

– Rapide reen al la idolo! – li komandis, kaj ankaŭ li mem ekiris antaŭen tra la obskuraj koridoroj inter la kolonoj.

Kun rigida ridado, kun sia nude ronda ventro minace levis sin la grandega koloso antaŭ ili. Kiel ankaŭ la kolonosanktulo faris tion pli frue, nun kvar soldatoj grimpis rapide sur la orumitan tronon, de tie en la vastan sinon de la idolo, kaj senprokraste ili alportis la keston kovritan per oraj lamenoj kaj juvelŝtonoj.

Andreo malfermis la kovrilon de la kesto sen la espero trovi ion, tamen kaptis lin surprizita scivolemo, kiam en ĝi li trovis pli kaj pli da ornamitaj kestoj. Ses pluajn kestojn kaŝis la plej granda ora kesto, kiuj estis metitaj unu en alian.

La lasta kesto – abunde kovrita per smeraldoj rubenoj perloj – klarigis la pli fruan trompiĝon de la kolonosanktulo. Andreo trovis en ĝi nenion krom sola lotusfloro teksita el fajna ora fadeno, sed la kaliko kovrita per silko – verŝajne la nesto de la Sankta Dento – estis malplena.

– Egale! – trankviligis Andreo sin mem kaj la soldatojn, kiuj rigardis pesimisme – ĉu ni havas la Sanktan Denton, ĉu ne, la kesto apartenas al ni! Cetere mi fermos ĝian kovrilon!

Li ŝlosis la serurojn de la internaj kestoj unu post alia, fine eltiris la ŝlosilon el la plej granda, pompe ornamita kesto, kaj tiam li ekkomprenis, ke li tute ne konjektas, kie serĉi la enirejon de la subtera tunelo.

Ankaŭ la soldatoj konfuzite rigardis tien kaj reen en la labirinto de la kolono-arbaro. Neniu el ili povus respondi la demandon, el kiu direkto ili atingis la preĝejon. En ĉiu direkto viciĝis nur kolonoj, pilieroj. En la obskura duonlumo pala lumo videblis nur el la direkto de la elirejo.

– Do ni iru tra la urbo! – decidis kuraĝe Andreo – Vidu ĉiuj praloĝantoj, ke ni forportas la Sanktan Denton aŭ almenaŭ ĝian keston!

Kvar soldatoj prenis la keston sur la ŝultron, la ceteraj ĉirkaŭis ilin kun eltirita glavo, kaj ili marŝis inter la kolonoj, trapasis la ardajn pecojn de la giganta palmo, fine la malgranda grupo forlasis la senhoman preĝejon de la Sankta Dento.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.