La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIDEK DUA ĈAPITRO

La serpento efektive mordas

La kanibalo remis per streĉita forto, sed estis klare videble, ke li jam laciĝis. La movoj de liaj brakoj atestis, ke lin elĉerpis la senĉesa laboro. Li ankoraŭ ne rimarkis la boaton kun kvar remiloj, kiu proksimiĝis malantaŭ lia dorso, do eble tial por kelkaj minutoj li lasis ekregi la elĉerpiĝon de liaj muskoloj, sed dum liaj brakoj ripozis, foje li ĵetis rigardon malantaŭ sian dorson. Tiel sovaĝa kaj kolera krio eksplodis el lia gorĝo, ke la eĉ la grupo de Andreo ekaŭdis ĝin.

Komenciĝis konkurso je vivo aŭ morto.

La kanibalo freneze provis forfuĝi, per fortaj movoj puŝis antaŭen la facilan boaton, sed tio jam ne savis lin. Ok brakoj konkursis kontraŭ du, la distanco inter la boatoj videble malkreskis, kaj ili baldaŭ tiom proksimiĝis al la malamiko, ke liaj baraktaj movoj fariĝis klare videblaj, kvankam li provis kontraŭstari la laciĝon.

Baldaŭ elĉerpiĝos lia energio! – kriis ĝoje Ŝokumo kaj daŭrigis la remadon eĉ pli diligente.

Andreo antaŭpreparis la armilojn kaj taksadis la distancon inter la du boatoj – ĉu lia voĉo estus jam aŭdebla por la fuĝanto? Li ne volis tuj ataki per armiloj, sed deziris antaŭe averti la fuĝanton por kapitulaco.

Sed tiam okazis io, kio absolute malebligis la pacan intencon de Andreo. La kanibalo eĉ mem sentis, ke li jam ne povas rapidigi la veturon. Do li subite haltigis sian boaton kaj kvazaŭ li intencus pace kapitulaci, atendis ŝajne indiferente. Sed tuj, kiam la pli granda boato sufiĉe alproksimiĝis, li neatendite levis sin, en lia mano streĉiĝis la ŝnuro de la pafarko, kaj sago flugis al la persekutanta boato.

Aŭdiĝis dolora ve-krio.

La atako okazis tiel fulmorapide, ke Andreo por momento eĉ ne komprenis la situacion. Li mem ĝuste levis sin ĉe la beko de la boato por averti la kanibalon pri kapitulaco, kiam la sago preterflugis. Li aŭdis ĝin sibli, kaj kiam li returnis sin pro la krio, li vidis terurita, ke Kvanga falas antaŭen.

Kvanga, la mildrigarda, kara, bonkora Kvanga ellasis la remilon, ŝian vizaĝon inundis morte pala koloro, el ŝia brusto sango fluis malrapide en ruĝaj strioj, kaj ŝi jam kuŝis kun perdita konscio inter la singardaj brakoj de Gondoro.

Andreo kaj Ŝokumo en dolora silento genuis apud la sveninta knabino. Andreo provis eltiri la sagon el la vundo, sed tiam alia sago falis inter ilin, kaj kun laŭta klako haltis tremante en la korpo de la boato.

– Ni mortigu tiun friponon! – kriis Andreo.

Ili singarde kuŝigis Kvangan en la boato, Andreo kaj Ŝokumo prenis sian pafarkon, por venĝi al la perfidulo. Sed kiam ili turnis sin al la boato de Karako, iliaj manoj haltis sur la ŝnuroj de la pafarkoj pro la surprizo, ĉar ili vidis la boaton tute malplena.

– Certe li kuŝas sur la fundo de la boato. – prenis Andreo unu el la remiloj, – Ek! Ni ataku!

Post kelkaj energiaj movoj ili atingis pli proksimen al la malgranda boato, kaj ili jam preparis sin por la batalo, sed la kanibalo malaperis.

– Kio estas tio? – ili rigardis unu al alia surprizite, kaj nenion sciante pri la nova danĝero, kiu – oni ne povas scii, el kia direkto – atakos ilin.

– Ĉu – ĉu eble li saltis en la maron? – demandis Ŝokumo, kaj li zorge observis la akvosurfacon.

– Naĝante li ne povas forfuĝi, tio estas neebla! – opiniis Andreo, sed ankaŭ li ekzamenis la akvosurfacon, kiel Ŝokumo.

Ĉu li eble naĝas sub la akvo?

Tio ne povas esti, ja pli ol duonminuton eĉ la perloĉasistoj ne povas resti sub la akvo.

Aŭ ĉu li perdis la esperon, kaj memvole mortigis sin en la maron?

Ankaŭ tion ili ne povas supozi, ja anstataŭ kapitulaco, pli frue li atakis ilin.

Unu minuton daŭris tiu senkonsila hezitado, ĝis Gondoro per unu puŝo atingis la malgrandan boaton, klinis sin super la akvon kaj prenis la bekon de la malplena boato.

En tiu momento okazis la lasta interatako.

Kiam Gondoro kaptis la bekon de la malgranda boato, en la akvo abrupte aperis la malice brilaj okuloj de la kanibalo, li per lanco vundis la brakon de Gondoro, – sed en la sama momento ekvibris la pafarko de Ŝokumo, kaj la obstina malamiko mergiĝis en la maro, inter la ondoj por ĉiam.

Gondoro havis nur negravan vundon, do li tute ne okupiĝis pri ĝi, eĉ entreperenis remi. La alian remilon prenis Ŝokumo. La boato returnis sin sur la silenta, onda akvo kaj ekveturis hejmen al la duafoje savita regiono de la insulo Espero.

Andreo ne remis. Li genuis apud la sveninta Kvanga, kaj flegis ŝin per teneraj manoj. Unue li singarde eltiris la sagon el la vundo de la junulino, poste per la kunportita freŝa fontakvo li lavis la vundon, kaj bandaĝis per ĉifono ŝirita el sia ĉemizo. Kvanga baldaŭ malfermis la okulojn brilajn kaj lacajn pro la febro.

– Kvanga... kompatinda Kvanga... – alparolis ŝin Andreo. – Ĉu vi fartas pli bone?

– Ho, blanka fremdulo... – nur tiom povis flustri la knabino, poste refalis senkonscia.

La arda globo de la suno jam tuŝis la randon de la senlima akvo. Ĉio brilis en rava, arda, purpurkolora lumo, kvazaŭ brulus la maro kaj la ĉielo. Kaj en tiu fabela brilo la junulino kuŝis senmova en la fundo de la boato. Ŝian vizaĝon farbis per ruĝa koloro la lasta lumo de la subiranta suno, sed tiu ruĝo apartenis jam ne al la vivo.

Andreo prenis la trian remilon. La viroj remis senvorte, energie, laŭ monotona ritmo. Ilian koron plenigis peza malĝojo. Kvanga estis tiom kara por ili ĉiuj, kaj jen ŝi kuŝis antaŭ ili senkonscia, kaj ili ĉiuj vidis, sciis – ke ŝia vundo estas morta.

La suno jam malaperis, subite fariĝis nokto.

Sur la malhela maro – kiu nun ŝajnis fakte senfina – kun ritmaj plaŭdoj glitis la granda boato kaj ĝi kuntiris la malpli grandan. Ili devis remi atenteme, por neniel perdi la direkton, sed feliĉe la vetero ankaŭ nokte restis trankvila, kaj ili ne timzorgis, ke la ondoj povus ilin misdirekti.

La maro ŝajnis preskaŭ dormi, ĝia milda ondado mallaŭte frapadis la korpon de la boatoj. La pli malvarmeta, nokta venteto agrable refreŝigis la korpon de la lacaj viroj, sed necesis ŝirmi la junulinon kontraŭ la malvarmo, do Andreo demetis sian ĉifonan ĉemizon kaj per ĝi singarde kovris la vunditon.

Delonge ili veturis. Povis esti jam noktomezo, ĉiuj komencis maltrankviliĝi, sed kelkan tempon neniu el ili kuraĝis paroli pri sia timo.

– Ni jam devus esti hejme – diris fine Gondoro mallaŭte.

– Ĉu eble ni maltrafis la insulon? – demandis Ŝokumo.

Andreo senvole delasis la remilon, kaj rigardis al siaj meditemaj kunuloj.

– Nun la plej bagatela eraro povas kaŭzi tian danĝeron – li ekparolis maltrankvile – ke ni perdos nian insulon por ĉiam... Ĉu ne povas esti, ke ĝi estas tute proksime, kaj ni preterveturos ĝin?

Veturi plu en la sama direkto ne estis konsilinde, ĉar ili povus atingi la liberan maron, kaj tiel ili eĉ en taglumo neniam retrovos la insulon.

Ili streĉe observadis en la nokta mallumo, sed ili povis rimarki nenion, kio atestus, ke la insulo estas proksime. Fine Ŝokumo levis sin kaj memfide montris flanken.

– Ni estas hejme. ĝuste kontraŭ la golfo! – li diris kaj prenis la remilon.

Ne forpasis duonhoro, kiam ili kun pli facila koro glitis en la golfon de la insulo. Ŝokumo kaj Gondoro zorge kaŝis la boatojn, Andreo levis la senkonscian Kvangan en siaj brakoj, kaj per singardaj paŝoj portis ŝin al la kabano.

Ili maldormis la tutan nokton. La elĉerpiĝo ligis iliajn membrojn per peza forto, tamen ili sentis nenion krom senlima malĝojo. Ĉiuj sidis en la mallumo kaj silentis. Nur la eterna fajro ardis flagre ĉe la angulo de la kabano. Kvanga jam apenaŭ spiris sur sia mato. Ŝiaj lipoj neniam plu ekparolis, ŝian mildan rigardon ŝi neniam plu ĵetis al ili, kiel tio okazis ofte dum iliaj problemoj, zorgoj, interkonsiliĝoj.

Kiam krepuskis la aŭroro, Kvanga jam forestis por ĉiam.

Ŝia forpaso estis facila, kiel tiu de la birdeto. La mildaj radioj de la aŭroro prenis ŝian lastan spiron. Sur la vizaĝo de la tri viroj ruliĝis larmogutoj, kaj ili adiaŭis la frue finitan junan vivon, kvazaŭ ili triope estus fratoj.

Sekvis malgajaj tagoj por la loĝantoj de la malgranda insulo.

La tombo de Kvanga leviĝis ĉe la angulo de la golfo, kie iam ŝi tiel kuraĝe batalis kune kun ili. Super la tombo mallaŭte susuris la arbustoj, balanciĝis la palmoj, kvazaŭ ili rakontus unu al la alia la malgajan sorton de la kompatinda junulino.

Andreo pasigis la tagojn en senvorta melankolio, kaj la malsano de lia animo atakis ankaŭ lian korpon. Li sentis sin malforta, laca. La fantaziaj bildoj pri liaj proksimuloj, la memoro de la lastaj tagoj aperis antaŭ liaj okuloj tage kaj nokte. Li ne povis liberiĝi de la doloraj pensoj, nur la sopiro kreskis en li, por ŝanĝi fine sian malgajan situacion.

Sed kion li povus fari?! Kion ili povus fari eĉ triope izolitaj de la senfina maro?!

En tiuj tagoj li pasigis la tempon plej ofte sur la alta roko en lia pli frua kaŝrigardejo, kaj li avide, per lacaj okuloj observis, traserĉis la horizonton. Ho, se nur aperus ŝipo, se nur aperus en la malproksimo... Ne povas esti, ke li devas tiel vivi sian tutan vivon, tiel senlabore, tiel senpove, ja li naskiĝis por laboro, por aktiveco!

Ŝokumo kaj Gondoro ofte grimpis apud lin al la alta roko, kaj ili faris ĉion eblan por veki en li pli bonan humoron. Gondoro foje eĉ prezentis al li praan dancon, sed vane. Andreo bonkore ridetis, ja li fakte amis ilin, ĉar ili ĉiuj profunde interamikiĝis, kaj fariĝis veraj milit-kamaradoj, sed la koro, la agemo tamen tiris lin en alia direkto.

Poste, se Ŝokumo kaj Gondoro aperis sur la roko, kaj silente sidiĝis apud li, Andreo volonte, pli kaj pli ofte rakontis al ili pri la ekstera mondo, pri lia pasinta vivo, kaj plej multe li rakontis pri sia forlasita hejmo en Batavio. Kelkfoje Andreo dum longaj tagoj klarigis la multegajn sciindaĵojn de la vivo en grandurbo, kaj li respondis al la multaj admiraj, nekredemaj demandoj de la praloĝantoj.

En iu tago li alparolis la fratojn Ŝokumo kaj Gondoro.

– Ĉu vi scias, kion mi pensas? Se foje tamen rimarkus nin ŝipo, se ĝi forportus nin al mia urbo, ĉu vi venus kun mi?

Ŝokumo kaj Gondoro surprizite alrigardis lin, fine ili rigardis unu la alian en senkonsila silento.

– Blanka fremdulo, – ekparolis fine Ŝokumo – kio okazus tie al ni? Se mi bone komprenis, en via urbo oni povas nek ĉasi, nek fiŝkapti..., kaj cetere mi pensas, ke tie oni priridus nin.

– Jes – konfirmis rapide ankaŭ Gondoro, – oni certe priridus nin!

Andreo levis sian manon.

– Vi estas kuraĝaj, bravaj, kaj lertaj homoj. Pli kuraĝaj kaj lertaj, ol multaj en mia mondo! Mia domo fariĝos via hejmo, vi laboros honeste, kaj vi nur lasu al mi la aferon, se iu kuraĝas priridi vin!

La vortoj de Andreo donis esperon al la hezitemaj fratoj. En ili vekiĝis la sopiro de la junaĝo por ekvidi, ekkoni la mondon. Ekde tiam ili jam triope observis, rigardis la maron, kaj ili atendadis jen kun espero, jen sen espero, sed ĉiam persiste.

La tagoj, la semajnoj, la tempo ne diferencis por ili. La matenoj, la tagmezoj, kaj la vesperoj sekvis unu alian en senfina monotoneco, kaj restis nenio grava por ili krom observi la senfinan maron, kaj krom atendadi kvankam senrezulte.

Foje tamen venis la tago, kiam ili atendis ne vane. Kvazaŭ ili sonĝus, ĉe la horizonto aperis ŝipo, kaj proksimiĝis kun levitaj veloj, ĉar ĝia vojo videble kondukis preter la insulo.

Andreo ekscitite – kvazaŭ en febro – bruligis la sekajn branĉojn jam delonge antaŭpreparitajn, li ĵetis al ili ankaŭ freŝajn frondojn por pli densa fumo. Kaj Ŝokumo fiksis grandajn palmobranĉojn sur longan stangon, kaj li kun Gondoro alterne svingis ĝin, tiel, ke jam doloris iliaj brakoj.

La maristoj rimarkis la signojn, ili surakvigis boaton, sed tiam Andreo kaj liaj kunuloj jam veturis per sia propra boato al la ŝipo, kiu intertempe ĵetis ankron. Jes, ankaŭ Ŝokumo kaj Gondoro estis en la boato por akompani lin ien ajn, kien la sorto direktas la blankan fremdulon, ilian fidelan milit-kamaradon.

Poste jen, ŝnur-ŝtuparo ĉe la flanko de la ŝipo, matrosoj sur la ferdeko, la demandoj de la kapitano... Tiuj minutoj pasis por Andreo, kiel sonĝo.

La ŝipo venis el Ĉinio, kaj veturis ĝuste al Batavio.

Por Andreo multe helpis, ke li parolis la ĉinan lingvon precipe al tio li povis danki, ke la ĉina kapitano kun harplektaĵo senhezite akceptis la tri virojn en la ŝipo, kaj ili povis adiaŭi la malgrandan, freŝe verdan insulon kun ĝia rokoplena bordo, kiu ĝis tiam (eĉ ili mem ne sciis, kiom longe) estis ilia hejmo kaj patrio.

La rapidkura malgranda velŝipo daŭrigis sian veturadon. Favora vento pelis la velojn, la ŝipo facile tranĉis la ondojn, kaj la insulo Espero baldaŭ postrestis en la senfina malproksimo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.