La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEK TRIA ĈAPITRO

Andreo fariĝas nigra, provizore havas altan pozicion, poste perdas ĝin

La aristokratan maljunulon - kiu aĉetis Andreon - oni nomis Ali Husein.

La somera rezidejo de Ali Husein troviĝis ĉe la bordo de la maro proksime al la orienta bordo de la urbo ĝi estis bonaspekta blankmura konstruaĵo libera por la aermovo. Sur ĝiaj muroj viciĝis vastaj kvadrataj fenestroj. Tiujn fenestrojn – anstataŭ vitrotabulo – kovris blanka lignokrado. Ĉe la korto ĝi havis verandon kun kolonoj. Sur la kolonoj troviĝis ombrodona kurteno el grimpoplantoj. En la proksimo estis laŭroarboj kun dika trunko kaj malhele verda frondo.

La somerdomon ĉirkaŭis belega ĝardeno. En ĝi troviĝis abunde florantaj rozolaŭboj[17] kaj kristalakvaj fontanoj ŝprucadis. Oni ne povus deziri pli taŭgan somerumejon, ol tiu neĝblanka konstruaĵo, tiu malvarmeta bonodora korto.

Andreon tute ravis la silenta beleco de la rozolaŭboj kaj mara venteto susuranta inter la folioj. Li ne povis forgesi sian malgajan sorton, sed li tamen fidis la serenvizaĝan blankbarban maljunulon, kaj tiu pompa ĝardeno kun la bonaspekta blanka konstruaĵo eĉ pliigis lian trankviliĝon. En tiu ĉi silenta pacienca ĉirkaŭaĵo eble li povos kolekti energion, poste certe li trovos solvon por atingi denove la maron.

Tuta amaso da nigraj servistoj salutis la mastron de la domo, kiu ĝuste revenis hejmen. Kun riverencoj ili viciĝis ambaŭflanke antaŭ la verando kaj ili scivole rigardis la novulon, la ĵus aĉetitan sklavon. La maljunulo gestis al negro, kiu povis esti samaĝa kun Andreo. La knabo tuj komprenis la sencon de la gesto: li amike paŝis al Andreo kaj tra iu kaŝita pordeto kondukis sian blankhaŭtan kamaradon al malgranda korto.

Andreo trapasis la pordeton kun scivola atendo. Meze de la malgranda korto regis granda kuvo plena de ia malhela fluido. La nigra knabo tuj kondukis lin rekte al la kuvo, kaj ridetante, kun admonaj gestoj provis komprenigi al li, ke li senvestiĝu rapide, kaj ek al la malhela banakvo.

– Mi komprenas, do ne gestadu tiom! – komencis Andreo tute unuflankan dialogon. – Sed kial mi baniĝu en tiu nigra marmelado?

La nigra knabo ekridetis, kaj – kvazaŭ li perfekte konprenus la kontraŭstaron de Andreo – komencis diligente klarigi. Unue li montradis per la fingro al la konstruaĵo. Verŝajne li deziris aludi pri la mastro de la domo. Poste li montris al la vizaĝo de Andreo, fine li montris sian nigran vizaĝon. Intertempe li eltrovis ion alian. Li prenis la brakon de Andreo kaj tiris ĝin al sia nigra brako, montrante la kontrastan diferencon inter la koloroj, kaj kun ŝerca insultado mallaŭdis la helan koloron de Andreo, kaj laŭdis sian malhelan.

El tio Andreo povis kompreni, kio do estas la celo de la nigra banakvo, kaj – ĉar la baniĝo evidente estis la ordono de lia mastro – la kontraŭstaron li trovis ne konsilinda sinteno. Li senvestiĝis, iris en la bankuvon, kaj mergiĝis en la densa varmeta nigra fluido ĝis la kolo. Dume li eĉ ridetis pri la stranga komedio, kaj je la admono de la negro li diligente baniĝis.

– Hej! Hej! – li ridetis al la nigra knabo, kvankam li tute ne opiniis, ke tiu konprenas lian parolon, tamen li amuzis sin per tiu monologo. – Vidu kamarado! Eĉ mia kompatinda patrino ne povus imagi, ke ŝia filo iam fariĝos nigrulo. Kiel oni kunfrapus la manojn hejme, eĉ sinjoro Ŝovanka gapus, se li nun ekvidus min! Eĉ la maljuna ĉashundo bojadus al mi, kvankam ni kune kreskis.

La nigrulo atenteme aŭskultis la monologon de Andreo, poste por diri ion, li montradis al si mem, kaj ripetadis sian nomon: Zanga, Zanga, Zanga.

– Nu bone Zanga! – ridetis Andreo.

Ankaŭ li ripetis kelkfoje sian nomon, sed Zanga skuis la kapon kaj denove montradis al la somerdomo, kvazaŭ li dezirus klarigi, ke Andreo ankoraŭ atendu pri sia nomo.

La malhele bruna fluido, kiu konsistis el la plej efikaj kolorigiloj, havis konsiderindan rezulton. Kiam Andreo lavis eĉ siajn vizaĝon, orelojn, nukon, kaj elvenis el la bankuvo, lian haŭton tute brunigis la kolorigilo, kaj dum kelkaj minutoj ĝi ekhavis tute malhelan koloron pro la sunradioj. Tiel Andreo nun jam estis apenaŭ pli hela ol lia bonhumora kamarado.

Zanga jubile saltadis ĉirkaŭ Andreo, poste elkuris el la korteto kaj revenis kun multkolora turka pantalono kaj leĝera orientmoda veŝto. Andreo surmetis la novan vestaĵon kaj ili kune iris al la korto de la somerdomo.

La nigraj servistoj akceptis la novan artefaritan kamaradon kun gaja rideto. Eĉ Andreo mem reridetis al ili, sed baldaŭ li perdis la ridemon, kiam li ekvidis sin en la spegulo de iu marmora baseno. Tiel nigra vizaĝo rerigardis al li, ke li preskaŭ falis pro la surprizo.

Feliĉe Zanga ne lasis al li multe da tempo por miri, sed ĉe la brako gvidis lin al verando de la domo, kaj kun profundaj riverencoj paŝis kun li antaŭ la mastron.

En la ĉefa sidloko de la verando sidis Ali Husein kun krucitaj kruroj. Lian altan staturon kovris blanka mantelo, lian neĝblankan barbon filtrigis la milda mara vento. Foje-foje li metis al la buŝo la suĉilon de la elasta tubo de akvopipo por poste ĉirkaŭigi sin per ĝia bonodora fumo.

En la unua momento ŝajnis, ke li eĉ ne rimarkis Andreon. Li rigardis al la malproksimaj nebuloj de la maro, nur post kelkaj minutoj alrigardis sian novan sklavon.

– Abdallah. – li diris post mallonga meditado. Li montris al Andreo denove, kaj ripetis – Abdallah. – li kapjesis kontente.

Andreo pensis pri la averto de Zanga, kiam ili prezentis sin unu al la alia, kaj li tuj komprenis, ke ekde nun li nomiĝas Abdallah, ĉu li deziras tion ĉu ne.

La maljuna mahometano estis kontenta pri la efiko de la koloriga bano. Li gestis, ke Andreo sidiĝu sur la tapiŝo. Li tuj obeis, kaj imitis la modelon de la nigra knabo, krucigis siajn krurojn laŭ orienta maniero.

Tuj, post kiam ili sidiĝis, okazis evento, kiu – almenaŭ komence – favore influis la sorton de Andreo.

Granda, neĝblanka virkato, kiu ĝis nun dormetis en la sino de Ali Husein, nun movis siajn orelojn, oscedis, poste li stariĝis, komforte streĉis siajn artikojn, kaj kun svingata vosto saltis al la tapiŝo. Li observis la silente sidantan Andreon, paŝadis al li senhezite, kaj kun amika, afabla ronrono frotis sin al la genuo de Andreo.

La scivola amikiĝo de la virkato tuj difinis la postenon de Andreo, ĉar la grandkorpa kato estis la favorato de Ali Husein. Ankaŭ la profeto Mahometo plej ŝatis la katon el ĉiuj bestoj, kaj – ĉar Andreo sukcesis gajni la plej altan gracon de la kvarpieda sinjoro – Ali Husein tuj difinis lian postenon en sia plej intima proksimeco. Li fariĝis la oficiala prizorganto de la blanka virkato.

Do la intima rondo de la dommastro konsistis el tri personoj. Antaŭ ĉio el la kata moŝto Gambia kaj el Zanga, kiu estis la inspektoro de la akvopipo, fine el Andreo – pli precize el Abdallah – kiu estis la feliĉa prizorganto de Gambia.

– Dio levis min al alta pozicio! – ridis Andreo, kiam la sekvan tagon Zanga montris al li la ejon de lia posteno.

Profunde en la granda ĝardeno, rekte ĉe la bordo de la maro staris bonaspekta dometo inter la floroj. Se iu rigardis ĝin nur ekstere, tiu povus opinii, ke li vidas alian – malpli grandan – somerdomon, kvankam fakte ĝi estis nur malgranda garbejo. Interne, laŭ la muroj kuŝis sakoj plenaj de tritiko kaj hordeo, kaj meze, sur malalta kvadrata benko videblis ruĝa kuseno ornamita per oraj fadenoj.

Tiu garbejo estis la sidejo de la virkato. Kompreneble la virkato ne nutris sin per tritiko kaj hordeo, sed ja manĝis ĝin tiuj musoj, kiujn la kato ĉasadis. Mil kaj mil musoj svarmis en la garbejo, kaj Gambia povis aranĝi tie vere agrablajn ĉasadojn. Post la amuziĝo ĝi povis kuŝiĝi sur la veluran kusenon kaj ludi per ĝiaj oraj pomponoj, ĝis endormiĝo.

Tamen oni ne pensu, ke la alta posteno de Andreo estis nenifarado. Sinjoro prizorganto devis purigi la meblaron de la garbejo, do la veluran kusenon ĉiutage porti al la sunlumo, batpurigi, brosi kaj aerumi ĝin, poste ĉiutage li devis bruligi odorigilojn en la garbejo, kaj akvumi la florojn en la fenestroj, kvankam Andreo estis certa, ke la bonodoro kaj la floroj interesas nek lian kvarpiedan sinjoron, nek la musojn.

Tamen li havis ankaŭ eĉ pli malfacilan taskon. Ĉiumatene li devis lavi la dikan virkaton, kombi kaj brosi ĝian felon. Tiu tasko jam estis pena laboro, ĉar la virkato ne demetis sian felon por la purigado, sed oni devis aranĝi la aferon rekte sur ĝia korpo. Estas sciinde, ke la eminenta besto firme kontraŭstaris la lavadon kaj ĉiuspecajn higienajn agadojn.

Ĉiumatene, kiam Andreo deziris fari sian devon, Gambia komencis per tio, ke ĝi forkuris, kaj longa tempo forpasis, ĝis li sukcesis kapti ĝin inter la sakoj ie. Se li finfine sukcesis kapti ĝin, la banado la brosado neniam forpasis sen kelkaj skrapvundoj por Andreo.

Fine apartenis al la devoj de Andreo plej zorge observi la sanon de la virkato. Li ricevis severan ordonon, ke li tuj anoncu al la kuracisto de Ali Husein, se li rimarkas ion suspektindan, por ke la kuracisto senprokraste povu fari la necesan kuracagadon. Dank' al dio, Gambia komence havis la plej perfektan sanon, kaj iam pli poste ĝi mortis tiel abrupte, ke Andreo neniam povis agadi en la medicina kampo.

* * *

Oni devas rekoni, ke li – kiel sklavo – havis multe pli bonan sorton, ol li povus esperi, kvankam Gambia havis tre akrajn ungojn kaj li tre malŝatis ankaŭ la nigrigan banakvon, ĉar la baniĝon li devis ripeti ĉiusemajne, por ke lia haŭto ne reheliĝu. Tamen pli agrable forpasis liaj tagoj, ol la sorto de liaj kamaradoj el la ŝipo Mevo.

Li neniam poste estus havinta problemon, se li ĉe la domo de Ali Husein ne renkontus potencan malamikon, kiu ne estis alia, ol la inspektoro de la sklavoj, nomata Jusuf. Iam ankaŭ li mem estis sklavo, ĝis per ruzado kaj flatado li atingis, ke Ali Husein konfidis al li la inspektadon de sia tuta sklavaro kaj mastrumado.

Jusuf estis malica kaj senindulga ĉefo de la sklavoj. Neniam oni vidis lin sen terura skurĝo en la mano, kiu estis farita el la dika ledo de rinocero. Tiun skurĝon ĉiu sklavo konis kaj timegis. Cetere la skurĝo estis nur la pli modera puna rimedo, ĉar malofte forpasis tago, en kiu li ne batis iun sian viktimon per bambuo, aŭ li ne fermis iun en la teruraj subteraj karceroj sen manĝaĵo kaj trinkaĵo.

Por Andreo ne povus okazi pli fatala situacio, ol tio, ke la senindulga inspektoro fariĝis lia malamiko. Kial li fariĝis la malamiko de Andreo? Eĉ Andreo ne povus respondi tiun demandon. Eble pro kaprico, eble tial ĉar – pro sia posteno – Andreo havis pli bonan sorton, ol la aliaj sklavoj, sed precipe tial, ĉar – ankaŭ pro sia posteno – Andreo ne estis submetita al li.

Sufiĉas tiom, ke dum Andreo faris sian taskon ĉe la virkato, Jusuf firme decidis, ke la novan sklavon li faligos en kaptilon, kaj metos lin sub sian potencon. Por realigi sian intencon li elpensis diablan ideon.

Iun postagmezon ekblovis forta siroko.

Kiam siroko proksimiĝas, ruĝe brunaj nuboj plenigas la horizonton, poste ĉio sur la tero kovriĝas per tiu varma nebulo. Baldaŭ alvenas la dezerta blovo mem. La vento ne mildigas eĉ intensigas la sufokan varmon.

La tuta naturo ŝanĝiĝas, la folioj de la arboj kliniĝas, la floroj velkas, la herboj flaviĝas, la bestoj konfuzite serĉas ŝirmejon. La leono ne muĝas, la lupo ne atakas la ŝafon kaj la ŝafo ne timas la lupon, eĉ la griloj ne ĉirpas.

Se blovas la siroko, la tuta naturo svenas. La korpo kaj la animo senfortiĝas, la volkapablo perdiĝas, senfina peza senpovo premas la korpon, la muskoloj perdas sian elaston, la sentoj kaj la pensado ĉesas, ĉiu falas en profundan narkozon.

Jusuf elektis tian postagmezon dum siroko por realigi sian planon. En la domo, en la verando, en la ĝardeno oni ne vidis vivulon. Ali Husein mem fermis sin en la plej interna ĉambro de sia somerdomo.

En tia tempo – eĉ se estas luma tago – oni povas fari ian ajn krimon pli sekure, ol en la malluma nokto, kondiĉe, ke lia korpo povas kontraŭstari la narkotan forton de la siroko. La korpo de Jusuf povis ĝin kontraŭstari.

Do, tiupostagmeze, kiam ĝuste estis la plejintenso de tiu vento, Jusuf trankvile elpaŝis el sia ĉambro, post kiam li prenis fortan ŝnuron kaj li faris maŝon sur ĝi, li iris al la ĝardeno kaj el branĉoj de rozoarbo li tranĉis du akrajn pikilojn.

Kiam li estis preta, ŝtele rapidis laŭ la marbordo rekte al la sidejo de Gambia. La garbejo ne havis pordon, nur kurteno kovris la enirejon. Jusuf facile eniris la internan ejon kaj tie kontente ĉirkaŭrigardis.

Andreo - Abdallah kuŝis tie sur kelkaj sakoj. La siroko estis precipe nekutima por lia naturo. Li svene sternis sin sur la sakoj, liaj manoj pugniĝis. Foje-foje li grincis per la dentoj, kaj tiel malfacile spiradis, kvazaŭ li tuj sufokiĝus.

Jusuf ridante observis la turmentiĝon de la knabo. Per ludemaj manoj li svingis la maŝon ĉirkaŭ la kapo de Andreo, ŝajne ĝuante la situacion, ke li povus strangoli la malamatan sklavon, se li volus fari tion.

Sed ne tion li volis. Li deziris pli malfacilan sorton al Andreo.

Per senbruaj paŝoj li iris al la velura kuseno, sur kiu dormis Gambia. La granda virkato dismetis siajn kvar piedojn. ĝia leonsimila kapo pendis kvazaŭ senvive ĉe la rando de la kuseno.

Jusuf eĉ minuton ne prokrastis. Rapide li metis la maŝon ĉirkaŭ la kolon de Gambia, kaj ektiris ĝin tiel forte, ke la kompatinda besto tuj sufokiĝis. Poste la inspektoro trankvile metis la ŝnuron en la poŝon, li prenis kurban tranĉilon, kaj per rutinaj manoj senhaŭtigis la blankan katon. La kadavron li lasis sur la velura kuseno, sed la felon li streĉis per la du pikiloj el rozobranĉoj, kaj kunportis ĝin.

Post kelkaj minutoj la streĉita katofelo pendis sur la tegmentorando de la verando. La finiĝanta siroko per siaj lastaj spiroj malgaje svingis la pendantan felon kaj longan voston de la eminenta besto.

En la domo en la korto neniu kaj nenio moviĝis.

Andreo ankoraŭ dormis kaj aŭ eĉ ne sonĝis ion pri la terura atenco. Jusuf rapide malaperis en sia loĝejo kaj kuŝiĝis, por ke li vekiĝu la lasta el la loĝantoj de la ĝardeno.

* * *

Vespere kaj la homoj kaj la bestoj forlasis sian ŝirmejon kun turniĝanta kapo.

Ankaŭ Ali Husein paŝis al la verando por refreŝigi sian varman frunton per la friska mara vento, por pipfumi kaj trinkadi fridan fruktosukon.

Tiam, ĝuste kiam li deziris ĉirkaŭrigardi en la ĝardeno, liajn okulojn frapis la blanka felo de la virkato. En la unua momento li ne volis kredi al siaj propraj okuloj, kaj li pensis, ke la siroko faras al li vizion, sed kiam li paŝis pli proksimen kaj eĉ palpadis la felon, li rekonis, ke la terura murdo estas realo. La deprenita felo de la kato estis ankoraŭ mola kaj fleksebla. Ali Husein tuj komprenis ankaŭ tion, ke la atenco ĵus okazis.

La maljunulo kvazaŭ ŝtoniĝis. Lia vizaĝo fariĝis morte pala, lia blanka barbo ondis, kiel la maro en la uragano, kaj eksplodis el li la nebridebla kolerego. Per sia unua movo li kaptis la akvopipon, kiu estis sur la tapiŝo, svingis ĝin ĉe ĝia tubo, kaj rekte ĵetis ĝin al la kapo de la senkulpa Zanga. La knabo ĝuste preparis la ardan braĝon kaj la flavan turkan tabakon por sia mastro.

– Kiu faris tion? – kriis furioze Ali Husein. – Portu al mi tiun Abdallah! Morton kaj inferon al la pagana hundo!

Pro la kriado kolektiĝis la sklavaro kaj ili kuris al la garbejo.

Andreo ĝuste observis la kadavron de Gambia senkomprene kaj ĉagrenite. En la unua narkota momento eĉ tiu penso venis en lian kapon, ke eble la musoj venĝis kaj senhaŭtigis la virkaton priuzante la sirokon.

Poste ankaŭ li mem rekonis, ke la musoj certe ne povus fari tion. Sed tamen! Kiu faris tion?

Vane li pensadis terurigite, li ne povis imagi, kiu malamis tiel profunde la katon. Li eĉ ne pensis pri tio, ke la murdo okazis pro malamo ne kontraŭ la kato sed kontraŭ li.

Ĝuste tiam inundis lin la brua sklavaro.

Kelkaj kaptis Andreon, aliaj en granda teruriĝo prenis la veluran kusenon kun la kadavro. Tiel ili iris al Ali Husein. Kelkaj interrompis unu la alian dum rakontis al sia mastro, ke ili trovis la knabon Abdallah antaŭ la kadavro de Gambia, ĝuste kiam li ĝoje observis ĝin.

Tiu falsa aserto fatale difinis la sorton de Andreo. Certe li estas la murdinto de Gambia neniu alia. Cetere, se alia estus la murdinto, li devis gardi la ŝatatan beston de la mastro, ĝuste tial li ricevis la altan pozicion.

– Silentu pagano! – kriis Ali Husein, kiam li deziris ekparoli. Oni ĵetu lin en la plej profundan karceron. Mi difinos lian taŭgan punon.

Andreo eĉ ne povis rekonsciiĝi, li jam estis fermita en profunda fosaĵo simila al puto. Dum du tagoj li suferis en la malluma karcero sen trinki kaj manĝi. La malsato kaj la soifo detruis lian tutan korpan kaj animan forton.

– Ĉu oni punas min per malsatmorto? – li pensis terurigite, kaj lia timo ŝajnis realbaza, ĉar jam alvenis la vespero de la dua tago, kaj ankoraŭ neniu vizitis lin.

Sed en la vespero de la dua tago, dum li sopirante rigardis kelkajn stelojn de la ĉielo, foje malaperis la steloj, mallumiĝis la supra aperturo de la karcero, kaj objektoj faladis al li.

Palpante li rekonis la dolĉan frukton de daktilo. Avide li komencis manĝi ĝin kaj atendis la novan kaj novan almozon.

Poste iu pli granda objekto malleviĝis per ŝnuro. Ĝi estis kruĉo da akvo. Andreo senpacience kaptis ĝin kaj tuj eltrinkis la akvon ĝis la fundo.

La supra aperturo ankoraŭ estis kovrita.

– Iu ajn vi estas – kriis Andreo – mi dankas vian helpon!

– Manĝu trinku! – flustris voĉo, kaj Andreo tuj rekonis sian kamaradon Zanga. – Mi ne povas restadi tre longe ĉi tie. – daŭrigis la knabo. – Se oni rimarkus, ke mi vizitis vin, ankaŭ mi sekvus vin en via sorto. Nia mastro severe ordonis, ke vi devas malsati, ĝis oni enterigos la katon Gambia.

– Kiam oni enterigos tiun malfeliĉan virkaton? – eksplodis la ĉagreno el Andreo.

– Morgaŭ ĉe la sunsubiro... Grandiozaj antaŭpreparoj okazas. – rakontis Zanga kun subite vekita parolemo. – Ni ĉiuj surhavos funebran veston, tiel ni marŝos al la enterigo. Sed la mastro daŭre furiozas, li ĵuris je la barbo de la profeto, ke li dece punos vin.

Andreo – se por momento pensis sian kulpon bagatelaĵo – eĉ pli dolore rekonsciiĝis, ekkomprenis sian malfeliĉan situacion.

– Sed mi estas senkulpa!

– La sinjoro diras, ke vi estis la prizorganto de Gambia, vi devas respondi pri la morto de la kato.

– Kredu al mi – komencis Andreo ekskuzi sin – tio okazis nur pro la efiko de la siroko. Tiun teruran venton mi renkontis la unuan fojon en mia vivo.

– Tute egale! La mastro estas nerepacigebla. Mi opinias, ke li deziras vin mortigi ĉe la tombo de Gambia.

Andreo perdis sian voĉon. Ĉu li devas morti pro bagatela kato? Tio ne povas esti. Tio estas absurdaĵo.

– Kompatinda Abdallah – aŭdiĝis denove la sincera kaj komprenema voĉo de Zanga – kiel volonte mi farus ion por vi!

Andreo ĝuste deziris rapide konvinki la knabon, ke li pendigu ŝnuron en la fostruon, sed tiam supre aŭdiĝis la vekrio de la knabo, poste kruda voĉo, riproĉo kaj susurantaj klakaj skurĝobatoj. Fine denove fariĝis silento, tia silento, kvazaŭ Zanga neniam vizitus tiun ĉi lokon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.