La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

NAŬA ĈAPITRO

Andreo deziras reveni al sia profesio, sed la profesio revenas al li

Andreo restis sola en la mezo de la nemezurebla akvodezerto. Li estis tiel sola kvazaŭ ne ekzistus vivulo sur la tero sub la malhela firmamento. Ĉio, kio restis por li el la homa mondo, ne estis pli ol tiu – kelkajn metrojn longa – nigra masto, kiu savis lian vivon.

Jes ja! Dum ili duope rajdis sur la trunko, ĝi kondutis multe pli afable. Ekde kiam Andreo restis sola, la masto tuj renversiĝis, se la ondoj trafis ĝin flanke. Ĉe tiuj akcidentoj ne Andreo rajdis sur la masto, sed fakte ĝi rajdis sur Andreo.

Kiom multe klopodis la kompatinda rajdanto, ĝis li sukcesis regrimpi sur sian ĉevalon. Se la tempesto ne moderiĝus, se la ondoj ne kvietiĝus, Andreo certe malvenkus en tiu senripoza luktado. La tempesto feliĉe jam postlasis sian plejintenson, la vento malfortiĝis, eĉ la masto jam ne tre saltadis.

Andreo kvazaŭ narkotiĝis pro la teruraj eventoj de la lastaj horoj. Nur la senĉesa morta danĝero gardis liajn nervojn por ne tute detruiĝi. Fakte! La vivoforto de la homa organismo kapablas prezenti miraklojn, sed nun jam la fina elĉerpiĝo komencis regi lin.

Li atentis la akvospegulon per ĉiu sensorgano. Liaj trostreĉitaj nervoj de tempo al tempo malice ŝercis kontraŭ li. Foje li konjektis vidi, ke homaj figuroj aperas el la akvo, sed en la sekva momento ili ŝajnis ondopintoj. Poste li supozis aŭdi homajn voĉojn el la malhelaj akvosulkoj, helpkrion aŭ vokon, do li streĉaŭskultadis, sed poste li konvinkiĝis, ke la bruo de la finiĝanta ŝtormo trompis lin.

Post kelka tempo li rimarkis timindan ŝanĝiĝon en si mem. La elĉerpiĝo plenigis lian konscion per ia stranga, ebria sento. Li trovis en si ian konkeran, ŝajne feliĉan sopiron por forlasi la trabon, por transdoni sin al la gravito de la abismo.

Tamen, kiam li rekonis sian malforton, tiu rimarko denove vekis lian vivdeziron. Li rapide malkroĉis sian zonon, kaj fikse ligis siajn gambojn al la masto. Se li falus en la akvon, li ne perdu la objekton, kiu savis lian vivon, kaj li denove rekonsciiĝu.

Dum li faradis tion, li almenaŭ okupis sin, sed ankaŭ tio finiĝis, kaj la senlima soleco denove falis sur lin. Tiam nur-nura, arda, ribela sopiro inundis lin: krepusku jam, venu la mateno! Ju pli longe daŭris la nokto, des pli fervore, senpacience li flegis tiun sopiron.

La unua sunradio ja signifus al li la unuan radion de la espero! Se la suno leviĝos, oni povos rimarki lin el iu ŝipo, kaj savi lin!

Plurfoje li trompis sin supozante, ke la horizonto jam heliĝas iuflanke. Foje li konjektis, ke dekstre krepuskas la ĉielo, alifoje maldekstre li opiniis vidi la matenan lumon. Poste li kredis, imagis, esperis rimarki tion antaŭ - aŭ malantaŭ si. Sed ĝuste tiu dubo pli kaj pli malesperigis lin. La suno ja povas leviĝi nur oriente, sed kiudirekte estas oriento? Kiel li povus ekscii tion?

Kiam li pensis, ke la nokto jam neniam finiĝos, kaj ŝajnis, ke li neniam plu revidos la brilan sunon, la ĉielo komencis apartiĝi de la maro ĝuste antaŭ li. La ĉielo kaj la akvo jam ne solviĝis en unusola nigra koloro. Inter ili aperis akra konturo. Sub tiu limo ĉio restis nigra, sed super ĝi mole hela tono ekradiis laŭ la formo de ventumilo.

Kiom feliĉe Andreo salutis la venontan aŭroron! Li eligis laŭtajn ĝojkriojn, poste li ekploris kun premita koro. Kelkfoje li fermis la okulojn por minutoj, por poste eĉ pli akre vidi la radiojn de la matenkrepusko[7], ol se li senĉese observus la kreskantan lumon.

En tiu ekscito denove forpasis unu horo, certe ne pli longa tempo, Andreo tamen sentis tiel, ke tiu horo konsistas ne el sesdek , sed el sesmil minutoj. Tiam pompa, oranĝkolora brilo inundis jam la horizonton, poste la oranĝa koloro fariĝis purpura, la rando de la nuboj arde ruĝiĝis, kaj perla nuanco kovris la senfinan ebenon de la maro, sur kiu kontraste videblis nur la arĝenta ŝaŭmo de la ondoj.

Poste subite flamantaj ruĝaj fajreroj saltis el la rando de la maro. La giganta sunglobo malrapide, triumfe levis sin, kaj elpafis brilajn orajn sagojn al la ĉielo kaj akvo. Ĉio lumis. Lumis la ĉielo, la akvo kaj la nuboj. Naskiĝis la mateno, naskiĝis la vivo.

Andreo admiris ravita la belegan scenon de la naturo. Ĝis tiam, kiam la suno ankoraŭ ne finis la unuajn paŝojn sur sia vojo, li ne povis la rigardon forturni de la suno. Nur poste trankviliĝis lia koro por ĉirkaŭobservi la horizonton.

Kvazaŭ je magia tuŝo la ondoj kvietiĝis, la tempesto tute ĉesis, belega mateno sekvis la noktan fulmotondron. Tiel trankvila estis la naturo, tia silento envolvis la senfinan spacon, ke tiun tagon Andreo nevole opiniis dimanĉo.

Ho! Kiom multe li oferus en la nuna momento por fora sono de sonorilego!

Ĉar kiom ajn ofte li ĉirkaŭobservis la horizonton, li vidis ĉie nur maron kaj maron, nenie teron aŭ proksimiĝantan ŝipon. Eĉ el la ŝipo de la animo-vendisto restis nur tiu mastopeco, sur kiu li rajdis.

Ĉu la kvieta, senkulpa, ridetanta maro estas tiu sama, kiu antaŭ kelkaj horoj englutis la vivon de cent homoj? – miris Andreo. Kaj tiu varmeta matena vento, ĉu ĝi estas tiu sama, kiu nokte kun tiel terura kolero kuregis super la maro? Kiel akrajn kontrastojn havas la naturo!

Andreo aŭdis flugilfrapadon super sia kapo. Kelkaj Mevoj flugadis ĉirkaŭ li, kelkaj tuŝis la ondoŝaŭmon per flugilopinto. Unu eksidis sur la kontraŭa flanko de la masto.

La bela birdo de la maro ŝajne mirante rigardis la filon de la tero, kvazaŭ ĝi dirus: "Kio alportis vin homo de la tero al nia senfina regiono?"

Tiu silenta kunulo plenigis la koron de Andreo per ĝojo. Feliĉe li rigardis, kiel la marbirdo ordigas sian nigran-blankan plumaron, kelkfoje ĝi alrigardas lin tiel hejmece, kiel kondutas kutime nur la vilaĝaj kolomboj.

Dume la suno grimpis pli kaj pli supren laŭ sia brila vojo. Abunda lumo sin verŝis sur la akvon, kaj tiam, kvazaŭ la mevo alportus bonŝancon, malgranda parto de blanka velo aperis en la malproksimo.

Feliĉa ĝojo kaj prema timo atakis lin samtempe.

Ĝojo: ke vivuloj, homoj estas proksime. Aliflanke timo: Ĉu ili rimarkos lin? Entute: Ĉu la velŝipo proksimiĝos al li, aŭ ĝi baldaŭ malaperos ĉe la horizonto? Lia timo estis eĉ pli grava, ĉar li havis nenion krom ĉifona ĉemizo por altiri la atenton de la ŝipanoj, kvankam li estas apenaŭ videbla, malgranda makulo sur la akvo. Oni povus rimarki lin nur tre malfacile, eĉ se la ŝipo veturus rekte al li.

Sed la freŝa matena vento helpis al Andreo. Ĝi blovis ĝuste el la direkto de la ŝipo rekte al li, kaj la malgranda velo komencis kreski. Do li atendadis kun premita koro, poste demetis la ĉifonan ĉemizon, kaj komencis svingadi ĝin per rekta brako super la kapo. Li ne sciis, kiom longe daŭris tiu luktado por sia vivo, ne sentis, ke lia brako terure laciĝas, li persiste flirtigis la ĉemizon. Eĉ tiam li apenaŭ kuraĝis fini tion, kiam la barko direktis sin precize al li, kaj oni komencis surakvigi la savboaton.

Andreo neniam povus rakonti, kiel alvenis la savboato, kiel la fiŝistoj prenis lin en la savboaton, kiel li grimpis sur la ferdekon de la barko per ŝnuro. Li havis forton nur por atingi la ferdekon per si mem, poste li falis senkonscie inter la bonkoraj fiŝistoj.

Kiam li malfermis la okulojn, li trovis sin kuŝi sur la dorso, en lito kovrita de tolo. Supre li vidis fulgan trabaron. Trankvila duonlumo regis en la ĉambro.

– Kie mi estas? – li demandis senvole, kvankam li vidis neniun ĉirkaŭ si.

Tamen, kiam li ekparolis, bela, afabla vizaĝo kliniĝis super li, kaj du rondaj, brilaj okuloj rigardis la knabon. Afabla, juna knabino alparolis lin per sonora tono en ia, tute fremda lingvo.

Andreo eksidis en la lito, kaj mire ĉirkaŭrigardis. Li estis en malgranda ĉambro, inter simplaj, krudaj mebloj. La postagmeza, blua ĉielo ridetante enrigardis tra la klara vitro de la fenestreto. Kelkaj fiŝretoj pendis sur la trabaro ĉe la angulo. Oni pendigis ilin por sekigi proksime al la liberaj flamoj de la fajrujo.

Andreo eĉ ne povis imagi, kie li estas, kiel li atingis tiun ĉi lokon. Li konjektis, ke li longe dormis, sed tiuj eventoj, kiuj okazis antaŭ la dormado, aperis en lia memoro nur mozaike. Li eĉ ne sciis, ĉu tiuj eventoj fakte okazis, aŭ li nur sonĝis ilin?

Tri personoj estis en la ĉambro krom Andreo. La bela junulino fervoris ĉe la fajrujo en bluzo kun refalditaj manikoj, kaj kun pura antaŭtuko. Du knaboj kun ronda vizaĝo staris antaŭ lia lito, kaj ili atentis ridetante, kiel do li vekiĝas. Ĉiu el la tri parolis al li, ili interrompis unu la alian, sed Andreo komprenis eĉ ne unu vorton.

Multe pli facile li komprenis tion, kiam la blonda junulino vigle iris al la lito, kaj ŝi etendis al li grandan kruĉon da varma lakto. Li avide suĉtrinkis la dolĉe bongustan trinkaĵon, ja li manĝis, trinkis nenion dum longega tempo, por ne paroli pri la sala marakvo, kiu certe ne estas nutra materio.

Guste tiam alvenis la mastro de la dometo, la gastama, bonkora fiŝisto. Li savis Andreon el la maro, kaj li konfidis lin al la zorgado de sia familio. La maljuna fiŝisto elkore ĝojis revidi Andreon en sana stato kun bona apetito.

La mastro premis la dekstran manon de la knabo per sia kruda manplato, kaj germane klarigis al Andreo, ke li trafis la sudan bordon de Anglio. Du tagoj forpasis jam ekde tiam, kiam li svenis sur la ferdeko de la barko, kaj li dormis, kiel marmoto, ĝis nun sen vekiĝi.

Andreo freŝe, vigle ellitiĝis. Li rakontis sian historion, kvankam la raporto estis mozaika, ĉar tio jam okazis dum la vespermanĝo, kaj la bona apetito rompis la fluon de lia parolo. Li rakontis ĉion, kio okazis ekde Vieno ĝis Roterdamo, ekde Roterdamo ĝis la ŝiprompo. Fine li mem konsolis la filineton de la maljuna fiŝisto, ĉar ŝi ekploris aŭdinte tiel multe da mizero.

Andreo pasigis kelkajn tagojn ĉe la bonintenca familio, poste li decidis ne akcepti plu ilian helpon, kvankam tiuj deziris ankoraŭ gastigi lin.

Kiel li ekvojaĝu denove? Sur tiu ĉi parto de la marbordo troviĝis nur kelkaj kabanoj de fiŝistoj, do ĉi tie li ne povus praktiki sian profesion. La najbara urbeto estis najbara nur el tiu vidpunkto, ke ĝi estis la unusola homa loĝloko en dudek kilometra ĉirkaŭaĵo, kaj laŭ la klarigo de la maljuna fiŝisto, ĝi havis tiel malriĉan loĝantaron, ke Andreo ne povis esperi. Fine li decidis, ke li forlasos la vilaĝon de la fiŝistoj per unu el tiuj ŝipoj, kiuj ofte aperis ĉe la bordo, kaj li reveturos al la Eŭropa kontinento, poste rekte, senhalte iros al Parizo.

Do estis bonŝanco, kiam en la sekva tago velŝipo aperis sur la maro. La kabano de la maljuna fiŝisto staris ĉe la piedo de alta, rokplena monto, kiu longe etendiĝis en la maron. Oni povis antaŭvidi, ke la ŝipo nemalproksime preterveturos ĝin.

Andreo elkore adiaŭis la familion de la fiŝisto, poste li iris en la barkon kun la maljunulo, kaj ili ekveturis al la venanta velŝipo.

Apenaŭ la barko pasis iom antaŭen, kiam ili surprizite rimarkis, ke la ŝipo ĵus elĵetis ankron kaj haltis.

Por diri la veron, la nerutinaj okuloj de Andreo povis konstati ankoraŭ nur la konturojn de la ŝipo, kiam la maljuna fiŝisto jam rekonis la situacion, kaj komencis svingi la kapon kun stranga mieno.

– Kio okazis? – demandis Andreo timzorge.

– Oni funebras. – respondis la maljunulo post iom da observado.

Tio ŝajnis malbona antaŭsigno, sed Andreo ne tre alte taksis la superstiĉojn, do la fiŝisto daŭrigis la veturadon silente.

Kiam ili atingis pli proksimen, Andreo povis jam klare vidi, kio okazas sur la ŝipo? Nigra standardo flirtis sur unu el la mastoj, la ŝipanaro enviciĝis ĉe la pli proksima flanko de la ferdeko, kaj du personoj antaŭen portis ian pezan longforman objekton al la rando de la ŝipo. Ĝi estis lignotabulo kudrita en velpecon, sur ĝi kuŝis la mortinto.

La maljuna fiŝisto haltigis la boaton, tiel ili ĝisatendis la finon de la ceremonio. Sur la ferdeko aperis homo kun moroza, malafabla mieno. Videble li estis la kapitano.

– Ĉu la kuglo enestas? – li demandis per kruda, senpacienca voĉo, kaj aldonis tion aŭ similan, ke "Estas domaĝe perdi tiun bonan kanonkuglon, poste mi ĉiam kunportos en la ŝipo ankaŭ ŝtonojn por meti en la sakon de la mortintoj".

Andreo malgaje atentis la rigidan maran ceremonion. La matrosoj deprenis la ĉapon, ankaŭ la maljuna fiŝisto kaj li faris tion, kaj ili preĝis por la animo de la mortinto.

Denove aŭdiĝis la voĉo de la kapitano.

– Levu ĝin!

Du matrosoj prenis la lignotabulon, poste ĝian pli pezan ekstremon, kie estis la kuglo, ili metis sur la randon de la ferdeko.

– Unu, du, tri! – komandis la kapitano.

La maristoj levis la internan flankon de la lignotabulo kaj forlasis ĝin por tio, ke la kuglo subtiru la objekton en la maron. La ĉerko rekte falis, la akvo ekplaŭdis kaj fermiĝis super ĝi.

La kapitano tuj komandis.

– Ek al laboro! Rapidu!

La matrosoj surmetis la ĉapon, kaj ili estis disirontaj, sed la maljuna fiŝisto kriis al la grupo.

– Hola! Homoj! Lasu la ŝnurŝtuparon malsupren!

La matrosojn kortuŝis, ke la maljuna fiŝisto kune funebris la mortintan kamaradon, do ili baldaŭ lasis la ŝnurŝtuparon malsupren kun la permeso de la kapitano.

Andreo ĉirkaŭbrakis la maljunan fiŝiston, kaj per kelkaj movoj atingis la ferdekon.

– Kion vi deziras? – demandis la kapitano konsiderinde lakone.

– Bonvolu kunporti min! – respondis Andreo simile mallonge.

La kapitano malpacience kuntiris la brovojn.

– Mi ne transportas pasaĝerojn.

– Des pli bone! – eksplikis Andreo kun bona humoro – mi ja ne havas monon por pagi la veturadon.

– Hm! – surpriziĝis la maristo vidinte tiom da gaja kuraĝo – kiel leĝere vi parolas sinjoro!

La facilanima bonhumoro moderiĝis en Andreo, do li prezentis sian deziron nun jam pli serioze.

– Dungu min sinjoro kapitano! Mi estas ŝiprompulo, kaj mi sukcesis savi nur sole mian vivon. Se vi kunportos min, mi rekompencos vian komplezon.

– Kio vi estas? – demandis la kapitano.

– Mi estas tajloro, mi kapablas tajli, kudri, sed mi pensas, ke ...

La mieno de la kapitano sereniĝis, kaj li rapide interrompis.

– Nenion vi pensu! Via profesio estas speciale konvena. Ĝuste forpasis nia velo-tajloro. Se vi deziras, okupu lian postenon. Via salajro estos tiom, kiom li ricevis.

– Bone, mi okupos lian postenon – respondis Andreo, kaj li ne interesiĝis, kiom estas la salajro de iu velo-tajloro. Li eĉ ne povis demandi tion, ĉar la kapitano kapjesis kaj abrupte forlasis lin.

La matrosoj levis la ankron kaj la ŝipo ekveturis. Andreo nur nun konsciiĝis, ke li eĉ tion ne scias, kien veturas la ŝipo. Egale. Li ankoraŭfoje kliniĝis super la barilo de la ferdeko, kaj kriis al la fiŝisto atendanta en la barko, ke ĉio estas en ordo, oni akceptis lin.

La maljunulo scivolis, kien veturas do Andreo, sed – ĉar la knabo ne povis respondi – li mem kridemandis iun matroson sur la malproksimiĝanta ŝipo.

– Ni veturas al Suda-Ameriko – respondis tiu.

La ŝipo rapide veturis for, ĝiaj veloj ŝajne malgrandiĝis, ĝis fine tute malaperis ĉe la horizonto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.