La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

POSTPAROLO

«Aspazio» esperantigita aperas en momento fortune elektita. Ĝi aperas tuj post la kvara kongreso esperantista, en kiu tiel elokvente estis proklamita kaj triumfis en la koroj de diversnaciaj kongresanoj idealo de internaciismo. Ĝi aperas samtempe en momento de kvardekjara jubileo de Svientoĥovski, kiam en Varsovio okazas kunveturo de liaj adorantoj.

Ĉar la aŭtoro de l’ «Aspazio» dum sia longa mirege fruktodona laborado estis apostolo de vera internaciismo, tio signifas — de l’ ama alproksimiĝo de ĉiuj nacioj, celanta kunigi plej sanktajn inspirojn de diversnaciaj genioj en unu komunan sunon, en unu belegan harmonion, en kiu perdiĝos nenia tono originala kaj valora.

Ĉar duaflanke, liaj polaj adorantoj, nun alportantaj al li festajn signojn de grandestimo kaj danko, per ĉi tio protestas kontraŭ mallarĝa kaj malnobla kalumnio, dum longaj jaroj persekutinte lin kvazaŭ malvarman kosmopoliton kaj egoiston, — lin, poeton-filozofon, kiu sciis kunigi varmegan amon al la progreso de l’ patrujo kun varmega amo al la progreso de l’ homaro.

Kaj se publiko okcidenta povas malpli interesiĝi pri Svientoĥovski, talentoplena publicisto, potenca batalanto kaj estro de l’ pola progreso dum kvardek jaroj, mi tamen nun ne vidas en pola literaturo verkiston, kiu per sia komune-homa penso kaj tutmondaj idealoj meritus pli esti prezentita al la diversnacia esperantistaro, ol la aŭtoro de l’ «Aspazio».

Por ni, Poloj, dezirantaj al nia lando lumon kaj varmon de progresanta tagiĝo, Svientoĥovski estas antaŭ ĉio tiu homo, kiu montris al ni eblecon kaj necesecon de nova evolucio sur vojo de interna disvolviĝo anima post la nacia katastrofo en la jaro 1864, kiam unuj tute perdis esperon pri estonteco kaj plorante sidiĝis sur la tomboj historiaj, aliaj tute perdis penson publikan kaj interesiĝis memame nur pri sia privata bono. Pro tio ni havas apartajn kaŭzojn por dankemo al la patro de nia progreso en la lasta epoko.

Sed ŝajnas al ni, ke la aŭtoro de «Aspazio» kaj de multaj aliaj dramoj («Animoj senmortaj», «Spiritoj», k. t. p.) povas elveki miron kaj amon ankaŭ en la koroj de aliaj nacioj, kiel pensulo profunda, poeto nobla kaj bonega stilisto. Tial mi pensas, ke la tradukinto de l’ «Aspazio» havis bonan ideon, prezentante al la esperantistaro la belan verkon de Svientoĥovski.

En la dramon «Aspazio» la kreinto enmetis tutan sian animon — ĉiujn sonĝojn de idealo, ĉiujn batalojn de eterne revolucia spirito, tutan sian amon al beleco kaj malamon al malnobleco. Vi trovos en la figuro de Periklo sonĝon de Svientoĥovski pri homo, kiu regas animojn ne per privilegia posteno, ne per demagoga flatado de instinktoj de amaso, sed per pura potenco de persona genio — bela sonĝo, momente enkorpigita en Hellado, tiel kara al Svientoĥovski! Vi trovos en Aspazio idealon de virino — belan saĝecon kaj saĝan belecon. Vi trovos ĉi tie rondon de elektitaj spiritoj de Hellado kaj malkovros en Fidio, Sofoklo, Eŭripido — aŭtoran amon al arto ĉiuspeca, en Anaksagoro, Sokrato — lian amon al filozofio, en Protagoro — lian senkomparan talenton dialektikan — kaj en tuta dramo perlojn de malvarma penso filozofa kaj rubenojn de varma kredo je venko de grandaj koroj kaj animoj geniaj.

Unu el riproĉoj, farataj de kritiko al dramaŭtoro Svientoĥovski, ke ĉiuj liaj personoj parolas tiel bele kaj sprite, sperte kaj riĉe, kiel la aŭtoro mem, perdas sian forton en «Aspazio», kie la aŭtoro prezentas spiritojn elektitajn, havantajn rajton al lingvo elektita; krom tio la aŭtoro en ĉi tiu dramo diversigis sian lingvon, donis aliajn akcentojn al la juna Sokrato, al la doloranta patro Anaksagoro, kaj trafe malriĉigis la lingvon de la rondeto da humilaj animoj en la societo de Elpiniko.

Ni tute ne certigas, ke la dramo de Svientoĥovski estas verko sendifekta. Ni trovas nur, ke ĝi estas grandvalora kaj eminenta.

Laŭ nia opinio, difektoj teknikaj de tiu ĉi dramo: troeco de elemento rakonta kompare kun elemento agada, multparoleco de herooj, troa kapableco ilia por kreado de aforismoj anstataŭ akcentoj de vera pasio en momentoj de gravaj okazintaĵoj, k. t. p. — ĉio ĉi ne ludas seriozan rolon apud la beleco de l’ stilo kaj forto de la esprimitaj en ĝi ideo.

Kaj ni ne havas ankaŭ intencon persekuti ĉiujn laŭvolajn kaj nevolajn deflankiĝojn de la historia vero, kontraŭbatali modernismojn kaj anakronismojn, ĉar sur ĉiu paŝo en tiu ĉi granda dramo pli forte nin kaptas io pli grava — internaj intencoj de la aŭtoro, potenca pentraĵo de l’ batalo, kiun malhumila kaj memama intrigo flamigas en malluma amaso kontraŭ altaj spiritoj. La forumo de Atenoj fariĝas por ni pli proksima, kiam ni renkontas «hieraŭ» hodiaŭajn batalojn, nuntempajn dolorojn kaj sonĝojn de l’ homaro. Io eterna, eterne nobla kaj eterne malnobla en konstanta batalo — jen kio estas grava en tiu ĉi belega dramo, kreita de spirito de unu el la filoj de Prometeo!

Leo Belmont


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.