La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO SESA

TIUJ SAMAJ kaj la VIRINO.

PROTAGORO (haltante)

Ho, ia bonfara sinjorino. Lerta nimfo, se hodiaŭ estas via nokta deĵoro, vi povas foriri, ĉar Periklo ankoraŭ ne revenis de la milito.

FIDIO (forpuŝante Protagoron)

Kion vi deziras, regnanino?

VIRINO (ekscitita)

Ĉu estas vere, ke la Atena armeo estas disbatita kaj Periklo militkaptita?

FIDIO

Ni nenion scias pri ĉi tio.

PROTAGORO

Jes, li estas kaptita de iu sorĉistino, de kiu vi lin ne rebatos.

VIRINO

Se Periklo estas ankoraŭ ne venkita, de kie havas tiu ĉi junulo kuraĝon ofendi lin en tiu ĉi domo?

PROTAGORO

Konsolo de voluptoj....

FIDIO

Protagoro!

PROTAGORO

Tia estas mia efektiva nomo, sed minaca Fidio, — tio ni estas ankoraŭ la defendo de Atenoj por ke vi havu la rajton ordoni al mi; ne kriu do kaj ne elŝeligu al vi vane per kolero la okulojn el la palpebroj.

ANAKSAGORO (al Protagoro)

Silentu, ĉar vi eraras.

VIRINO (al la embarasita Anaksagoro)

Sed li vivas? Ne kaŝu la plej teruran veron.

PROTAGORO

La majstro timas nokti ĉi tie sola.

ANAKSAGORO (mallaŭte)

Kvietiĝu... li vivas... antaŭ unu horo li sendis al mi leteron.

VIRINO

Nur al vi...

ANAKSAGORO

Kaj al la arĥontoj.

VIRINO

Nur...

ANAKSAGORO

Ne elmetu vin al danĝero... revenu hejmen... li sendube alveturos hodiaŭ.

VIRINO

Hodiaŭ?! Mi ne ekmoviĝos de ĉi tie... Sekve li ne estas kaptita — li vivas? Ah! Kio okazis? Ekkrioj — eble li! (Enpuŝiĝas aro da viroj kaj virinoj, en ĝia fronto Elpiniko; la virino kaŝas sin post la kolonon.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.