La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO NAŬA

PROTAGORO kaj ELPINIKO.

Konfesu Protagoro, ke mi grandanime malamas Periklon, subtenante lian filon.

PROTAGORO

La justuloj scias, kiel ŝati tion.

ELPINIKO

Se vi estas justa, konfesu ankaŭ, ke senbezone vi tenis vin ĝis nun malproksime de nia rondo, al kiu vi apartenas laŭ la gento, la kutimoj kaj la konvinkoj.

PROTAGORO

Ho, jes.

ELPINIKO

Mi ripetas: kaj laŭ la konvinkoj, ĉar malgraŭ intimaj ligoj kun la demokratoj, kiel mi aŭdis, vi ne flatis iliajn petolaĵojn, sed laŭdis la meritojn kaj la prudentan politikon de la aristokrataro.

PROTAGORO

Seninterrompe.

ELPINIKO

Oni diris al mi, ke dum la batalo apud Tanagro vi estis sur nia flanko.

PROTAGORO

Mi tiam estis en Atenoj.

ELPINIKO

Sed vi deziris venkon al ni kaj al la Spartanoj. Mi konjektas, ke la malvenko de la demokratoj apud Koronejo plenigis vin per kaŝita ĝojo kaj la malnobla reiro de l’ subaĉetita Plejstonakso — per malĝojo. Kuraĝe, Protagoro, forblovu de via aristokrata animo ĝian demokratan surtavolaĵon, rompu la falsan honton kaj diru: jes.

PROTAGORO

Jes.

ELPINIKO

Ho, en vi pulsas la nobla sango de l’ antaŭuloj.

PROTAGORO

La ruĝa!

ELPINIKO

Nun, kiam tute okaze kaj rapide ni komprenis unu la alian, mi esperas, ke vi ne rifuzos al ni vian helpon. Ĉar mia frato Cimono estis malnoble elsendita Egiptujon, kie li mortis, kaj, kiel mi supozas, li estis mortigita, la partio aristokrata en Atenoj ne havas sian gvidanton, kiu egalus kaj venkus Periklon. Tucidido havas nur fieron, Kalio nur riĉecon kaj abomenon al vivo publika, la resto — estas birdetaro taŭga nur por fari grandan bruon. Vi, Protagoro, estas plej glora, leĝisto, perfekta parolisto...

PROTAGORO

Jes, mi estas.

ELPINIKO

Mi esperas, ke nia partio irus kun vi batali.

PROTAGORO

Mi ankaŭ pensas tiel kaj krom tio mi vidas, ke oni devas naivulojn ne malhelpi, ili mem ridindiĝos.

ELPINIKO

Kian taktikon laŭ via opinio oni devus uzi en tiu ĉi batalo?

PROTAGORO

Vi volas, regnanino, ricevi de mi konsilon por vi?

ELPINIKO

Jes.

PROTAGORO

Laŭ mia opinio vi tute ne devas enmiksi vin en la politikon, sed kontentiĝi de la poezio... de Hermipo.

ELPINIKO

Min mirigas la subita malĝentileco, al kiu vi sendube alkutimiĝis en la societo de Aspazio.

PROTAGORO

Mi aŭskultis, regnanino, pacience viajn rimarkojn pri mia sango kaj destino, mi donis al vi konsilon, kiun vi postulis de mi; se mi estas por vi ne sufiĉe ĝentila, sekve videble vi kutimiĝis al tro grandaj postuloj en la societo — de Polignoto.

ELPINIKO

Protagoro!... en mia domo estas pordo, tra kiu oni povas eliri, sed ankaŭ esti elĵetita!

PROTAGORO

Aŭ sekrete enkondukita — mi scias ĉi tion, sed mi ne profitos. (Eniras Kalio.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.