La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO DUA

ELPINIKO kaj NORO.

ELPINIKO

Ĉu ci havas purajn manojn?

NORO

Purajn.

ELPINIKO

Plibonigu al mi ŝnuraĵon sur la ŝueto. (Noro kliniĝas al ŝiaj piedoj.) De hodiaŭ vi servos ekskluzive por mi. Ci neniun vidos ĉi tie, neniun aŭdos ekster miaj ordonoj. Ci silentos, kiel fiŝo eĉ tiam, kiam la sinjoro pri io ajn demandos. Ĉiujn personojn, kiuj vizitas min, ci devas koni kaj ŝajnigi, ke ci konas neniun. Ĉu ci komprenas?

NORO

Perfekte. (Leviĝante.) Nun la piedo estas jam belega.

ELPINIKO

Belega? Ci ŝajnas estis inteligenta. Ĉirkaŭrigardu min bone — ĉu la vesto estas en ordo?

NORO

Kiel sur statuo.

ELPINIKO

Kaj la kapo?

NORO

Nenia statuo havas egalan.

ELPINIKO

Efektive? Sekve mi plaĉas al ci?

NORO

Ha! vi estas tiel bonodora, tiel belkreska, tiel... bela.

ELPINIKO

Kiom da jaroj laŭ cia opinio mi havas?

NORO

Ho, ne multe.

ELPINIKO

Pli ol kvardek?

NORO

Eble kune kun via patrino.

ELPINIKO

Ci trodolĉigis jam la flataĵon. Sed mi ekamis cin. (Eniras Kapro.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.