La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO DEKOKA

LA SAMAJ, TEORO, LEJO, FILEZIO poste PERIKLO.

ASPAZIO (febre)

Ĉu mi instruis al vi malĉaston? Ĉu pro mi vi estas malpli bonaj? Ĉu el mia buŝo falis en viajn animojn eĉ unu elspiro venena?

LEJO

De kie venas tiuj ĉi demandoj?

TEORO

Kio okazis kun vi?

FILEZIO

Aspazio, vi estas malsana.

ASPAZIO

Malsana? Ne — kondamnita al morto.

TEORO, LEJO, FILEZIO

De kiu?!

ASPAZIO

Ne timu — mi havas nevenkeblan defendanton. (Ŝi prenas el la ŝranko ponardon kaj alpremas ĝin al la brusto.) Nobla bonfaranto de senesperigitaj, venĝanto de senpunaj maljustaĵoj, la plej favora juĝisto por la forlasitaj de homoj kaj de leĝo — vi min savos!

LEJO

Ne tenu nin en terura sencerteco!

ASPAZIO

Ĝi estas la plej kara donaco, kiun mi ricevis de Periklo. Karaj amikinoj, se mi mortos, vi edukos miajn infanojn. (Eniras Periklo, Aspazio kaŝas la ponardon en la tunikon.)

PERIKLO

La afero estos juĝata de ĵurintoj post sep tagoj. Ĝis tiu tempo vi estas libera kaj povas sekrete forlasi Atenojn.

ASPAZIO

Ĉu ni ĉiuj disflugos, kiel kolombaro antaŭ nizo? Ne, Periklo, des pli, ke krom vi garantiis pri mi Sofoklo kaj Protagoro. Sur ilin mi ne povas faligi mian respondecon, kaj mi eĉ ne trompos miajn persekutantojn.

PERIKLO (sidiĝas, kovrante la vizaĝon per la manoj)

ASPAZIO (kisante lin)

Mi forkisos tiujn unuajn larmojn, kiuj eliris el viaj okuloj, sed — mi restos. Periklo, mia edzo, granda filo de Grekujo, ne fleksiĝu, ne rompiĝu... rigardu min, kiel mi estas kvieta.

(La kurteno falas.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.