La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO DEKUNUA

LA SAMAJ kaj TUCIDIDO.

TUCIDIDO

Al la filoj de Periklo oni aljuĝis rajtojn regnanajn.

ELPINIKO

Ke de hodiaŭ la nobeleco atena estu malhonoro por ĉiu honesta homo!

KALIO

Ĝi ne estas ja ankoraŭ la fino de l’ mondo.

ELPINIKO

Kion vi atendas pli? Ĉu tion, ke Periklo destinu vian haŭton por sandaloj por siaj bastardoj?

TUCIDIDO

Oni devas agi energie, ĉar li hodiaŭ ĝuas senliman amon de l’ popolo. En tiu ĉi momento li disvolvas sur la parolejo planon de granda magazeno konstruota ĉe la haveno, kiu ĉiujare estos plenigota per egipta greno, dividota senpage inter la plej malriĉaj regnanoj dum malbona rikolto. Kompreneble fervore akceptas tiun ĉi projekton malsataj leĝdonantoj, kiuj kolektiĝas amase en la kunvenoj popolaj de l’ tempo, kiam ili por ĉiu partopreno ricevas po unu obolo kaj povas al si aĉeti ajlon. Kia furioza eksplodo de pasioj estis tie!

ELPINIKO

Ĉu ni devas perei en tiu ĉi eksplodo?

TUCIDIDO

Periklo faros ĉion, kion li ekintencos; sen helpo ekstera ni lin ne venkos. Ree ni devas peti helpon de la Spartanoj, kun kiuj mi komencis jam intertraktadon. La tempo estas oportuna, ĉar Periklo intencas altiri Atenojn al la helpo por Mileto kontraŭ la insulo Samoso.

KALIO

Jen vi vidas, mi devas tuj veturi al la fabriko kaj gardi, ke la armilaro mendita de la Spartanoj estu preta al la templimo. Restu sanaj... (Forirante) Kiu elpensis tiun ĉi politikon!...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.