La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO DEKA

PERIKLO kaj ASPAZIO, poste CIMONO.

PERIKLO

Kiel bone estas, ke vi alvenis ĉi tien. Vi ne timis fremdajn virojn?

ASPAZIO

Mi pensis pri nenio krom pri tio, kio okazis kun vi. Cetere estis ĉi tie Anaksagoro, kiu rekonis min laŭ la voĉo kaj kune kun Fidio riproĉis Protagoron pro lia malafabla mokado.

PERIKLO

Protagoro ofendis vin?

ASPAZIO

Li pensis, ke mi estas unu el tiuj, kiuj venas vin... dormigi.

PERIKLO

Mi ĵuras, ke krom mia edzino vi estas la unua...

ASPAZIO

Mi supozis, ke, kiel la doma instruisto, li konas viajn interrilatojn kaj kutimojn.

PERIKLO

Li estas homo ribelema kaj sarkasma, sed kvankam li ne unu fojon pruvis sian bondeziron por mi kaj sendube nur pro eraro kaj petolo ofendis vin, la lastan fojon li hodiaŭ ektuŝis mian manon.

ASPAZIO

Vi diras, ke li estas por vi bondezira kaj eble li estus por vi bezona?

PERIKLO

Jes, sed tio ĉi ne estas grava afero.

ASPAZIO

Kontraŭe. Mi ne dezirus forigi de vi iun ajn, kiu estas kapabla helpi viajn intencojn. Permesu, ke mi mem punu Protagoron. Vi okupu vin pri la malamikoj, kiujn vi havas en granda, tre granda nombro. Kiam mi trapasis la urbon, ĝi bruegis kiel maro kaj en ĝi kvazaŭ arego da minace knarantaj mevoj turniĝis la bando da sinjoraj servuloj kun Elpiniko en la fronto. Mi deziregis tiam, ke vi ekstaru en tiu ĉi maro forta kiel ŝtonego kaj ke tiuj furiozaj ondoj disbatiĝu senforte de via brusto. Ah, kiom da fojoj dum tiuj ĉi kelkaj tagoj mi mortis de timo kaj malespero. Kaj tamen mi neniam estis timema, tia faris min nur la amo.

PERIKLO

Stelo mia, ŝajnas al mi, ke dum nia disiĝo mi estis en mallumo kaj nur nun mi ree ekvidis helecon. Antaŭ mia penso konstante pendis via ĉarma bildo, kiu estis por mi ebriiga. Sur la lipoj mi sentis freŝan dolĉecon de viaj lipoj, en la okuloj penetrantan varmegon de viaj rigardoj, sur la vizaĝo molan ektuŝeton de viaj haroj. Kaj jen ree mi estas apud vi, Aspazio, vi ĉarma rideto de l’ naturo! La patrino gravediĝis per vi sendube en sonĝo, en kiu revigis ŝin ĉiuj belecoj de l’ tero. Se Dio vin rimarkus, li forlasus la ĉielon. La rigardo glitante sur via figuro elvokas en miaj nervoj plezuregajn ektremojn kaj varmigas en la vejnoj la sangon ĝis bolado. Mi malsobriĝas de vi.

ASPAZIO

Kaj tamen vi devas esti sobra... tie amasiĝas la popolo.

PERIKLO

Mi baldaŭ revenos kaj forveturos matene — vi restos ĉe mi — ĉu vere?

ASPAZIO

Kiel — la edzino.

PERIKLO

Edzino?

ASPAZIO

Vi ja eksedziĝis...

PERIKLO

Sed, hodiaŭ...

ASPAZIO (gaje)

Por kelkaj oraj moneroj pastro ne sole el la lito sed ankaŭ el la tombo leviĝos kaj je nia nomo buĉos por la diofero kelkajn grasajn bovidojn, kiujn li poste je dia nomo formanĝos. Mia patrino atendas min antaŭ la domo kaj benos nian edziĝon, viaj amikoj kantos la edziĝan kanton.

PERIKLO

Mi ne estas preparita por ĉi tio... Oni devus antaŭe forigi la malhelpaĵojn... Vi neniam postulis ĉi tion...

ASPAZIO

Ĉar vi ankaŭ ne postulis de mi pruvon de l’ amo, kiun sen perdo de l’ honoro mi ne povus al vi doni. Sed ne pensu, ke oferdonaco, banado en la akvo el la fonto destinita por gefianĉoj, formanĝado de kukaĵoj kaj elaŭskultado de edziĝfestaj kantoj, — ke ĉiuj tiuj ceremonioj edziĝaj faras laŭ mia opinio sankta kaj leĝa la ligon de sin reciproke amantaj koroj. Tute ne, se la mondo ne estus senpensema, se ĝi ne malrespektus homojn liberigitajn de ĝiaj antaŭjuĝoj, se tiuj lastaj ne estus enradikiĝintaj en plej bonajn animojn — mi restus ĉi tie por ĉiam kaj mi eĉ ne dirus al la sklavoj, ke mi estas via edzino. Sed tiu ĉi nia mondo, kiu kreis al si malĉastajn diojn por ilin senpune imiti, dispremus min per malrespekto kaj stampus sur mia frunto la nomon de hetero. Kaj ankaŭ vi Periklo konsentus kun ĝi, ĉar kiam mi ekparolis al vi pri edziĝo, vi forpuŝiĝis mirigita. Viro por konvinki sian amatinon pri la amo havas milojn da rimedoj, sed pri sia estimo nur unu — edziĝon. Por mi via estimo valoras tiom, kiom via amo. Mi povas resti kaj plue tiu Aspazio, antaŭ kiu genuas la plej potenca homo en Atenoj, sed reĝino en lia dormejo kaj malhonorita servulino en lia tuta vivo kaj patrino de liaj forpelitaj el la societo infanoj — mi ne estos! Por tio ĉi mi posedas tro malmulte da bruta voluptemo kaj tro multe da homa fiero!

PERIKLO (konfuzita)

Vi forgesas mia kara, ke vi ne estas regnanino Atena, ke oni ne rekonus en vi mian edzinon, niajn infanojn oni ne enskribus en la leĝan genealogion...

ASPAZIO

Sekve, estas pli bone sen ia kontraŭstaro kondamni ilin al disŝiro de ĉiuj malbonaj sortoj kaj ĵeti en la faŭkon de tiu ĉi raba monstro, kiu sin nomas leĝo regnana! Mi tiun ĉi krimon ne plenumos! Por vi viroj estas gloro batali pro la regado de aristokrataro aŭ demokrataro, pro respubliko aŭ monarĥio, pro privilegioj de areopagoj kaj kunvenoj popolaj, sed levi batalan flagon de maljustaĵoj kontraŭ homo ne posedanta nobeligitajn antaŭulojn — tio estas celo, kiu ne indas vian grandecon. Mi ne estas regnanino, miaj infanoj ne estus enskribitaj en la genealogiaj libroj, sed vi estas ja potenculo! Se vi dezirus, mi ne starus kun miaj infanoj tiel malalte, kiam vi staros alte. Sed vi timas batalon... vi min ne amas kaj eble eĉ ne deziregas!

PERIKLO

Aspazio!... Ĉesu!...

ASPAZIO

Ha, ha, ha, ĉu nervoj viaj ankoraŭ tremas plezure kaj la sango bolas?... Ĝis revido, ĉagrenita amato. (Laŭta parolado post la scenejo.)

PERIKLO

Aŭskultu min... (Al la eniranta sklavo) Kio okazis tie?

SKLAVO

Kelkaj regnanoj alkondukis Cimonon, kiu deziras interparoli kun mia sinjoro.

PERIKLO

Cimono? Petu lin eniri. (Al Aspazio) Mi petegas vin — atendu — eniru en tiun ĉi ĉambron. (Aspazio foriras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.