La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO DEKTRIA

LA SAMAJ kaj SOFOKLO.

SOFOKLO

Ĉu vere estas, ke Anaksagoro forkuris kaj Fidio estas kaptita?

ASPAZIO

Neniu estus kredinta tion hieraŭ, kion ni hodiaŭ devas rigardi.

SOFOKLO

Kio estas? Ĉu en la brusto de Atenoj malfermiĝis ia ulcero, kiun ni ne rimarkis?

ASPAZIO

Nesufiĉe fortranĉita, ĝi renoviĝis tiam, kiam ni pensis, ke la popolo saniĝis de ĝi.

SOKRATO

Aŭ eble, la okazintaĵoj sendepende unu de la alia kunfluis tiel fatale.

SOKRATO

Kaj tian supozon oni ne devas escepti.

ASPAZIO

Tio vin tute ne rimarkigas, ke ili okazis en la tempo de la plej granda potenco de Periklo kaj atingis liajn plej proksimajn amikojn. Ho, ke plej eble rapide ia lumo dispelu tiun teruran mallumon!

SOFOKLO

Periklo alportos ĝin sendube al ni.

ASPAZIO

Unu foriris ekzilejon kaj malesperas pro sia filo, la alia en malliberejon kun senhonoro. Potencon! potencon! Naivaj, ni pensis, ke ĝin anstataŭos la saĝeco, honesteco, meritoj! Pli da homoj genufleksas antaŭ vipo, ol antaŭ genia verko. Se la filon de Anaksagoro devus atingi la sama sorto, tiam estas pli bone, ke li mortis. Ĉu oni lin bruligis jam?

SOFOKLO

Jes.

ASPAZIO

La urnon kun lia cindro ni sendos al la patro — li petis pri tio. Kie estas Teoro kaj Lejo?

SOFOKLO

Ili restis apud la malsana edzino de Anaksagoro.

ASPAZIO

Teoro ne scias pri la aresto de Fidio?

SOFOKLO

Ne.

ASPAZIO

Ŝi kaŝis antaŭ li sian senton. La malfeliĉo eligos el ŝi tiun amon. (Eniras Protagoro.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.