La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO TRIA

LA SAMAJ, ASPAZIO, PERIKLO, SOFOKLO, SOKRATO kaj KSANTIPO.

ARĤONTO

Juĝatino, alproksimiĝu. La nomo de via patro?

ASPAZIO

Aksioĥo.

ARĤONTO

Libera aŭ sklavo?

ASPAZIO

Regnano de Mileto.

ARĤONTO

Per kio vi okupis vin antaŭ la alveno Atenojn?

ASPAZIO

Mi legis verkojn de saĝuloj kaj poetoj.

ARĤONTO

Kaj ekster tio ĉi?

ASPAZIO

Mi kantis kaj ludis.

ARĤONTO

Kia estas via nuntempa okupo?

ASPAZIO

Mi edukas la infanojn de mia edzo, helpas malriĉulojn kaj diskutas kun filozofoj.

DIOFITO (al Hermipo)

Bonege!

ARĤONTO

Pri kio?

ASPAZIO

Pri ĉio, kio estas objekto de l’ homa scienco.

ARĤONTO

Ĉu vi jesigas la kulpojn, kiujn oni al vi riproĉas en la kulpigo?

ASPAZIO

La olivetojn el la arbareto de Ateno mi ne deŝiradis, ĉar mi ilin havis en mia ĝardeno.

ARĤONTO

Kiu vin defendos antaŭ la juĝo?

PERIKLO

Mi, ŝia edzo.

ARĤONTO

La kulpiganto Hermipo havas la parolon. (Hermipo supreniras la parolejon, Periklo — la kontraŭstarantan duan.)

HERMIPO

Estimataj regnanoj! Tiun ĉi virinon mi ne konas, ŝi faris al mi nenion malbonan, tiu ĉi cirkonstanco forigas el mia kulpigo motivojn privatajn, se iu dezirus ilin al mi subŝovi. Al tiu ĉi paŝo instigis min nur la zorgemeco pri la bono de l’ religio kaj morala sano de la societo. En la sonĝoj aperis antaŭ mi kelkfoje la diino Ateno, zorgantino de nia urbo, kaj ordonis al mi defendi la piedbatitan religion; en la paroloj, en la rigardoj, en la malĝojoj de la ĉirkaŭantaro mi legis tiun saman peton — obeante do tiujn ĉi alvokojn, mi havas konvinkon, ke mi agas je la nomo de homoj kaj dioj. Mi antaŭvidas ĉi tie la demandon: ĉu mi ne pekis per la troa severeco? ĉu mi ne trograndigis la danĝeron? ĉu ne estis pli ĝuste admoni tiun ci virinon, ol ŝin starigi antaŭ la juĝantaro? Mi povus al tio ĉi respondi: kial donis al mi la kreinto animon tiel profunde sentantan, tiel adorantan la bonecon kaj malamantan la malbonecon? kial tiel senlime mi estas ligita kun mia nacio, ke mi devas deziri ĝian feliĉon? Mi preterlasas tamen mian privatan personon kaj revenas al la objekto de l’ afero. Kulpigita estas virino, sed ne virino simpla, kvietema, sindona al la hejma fajrujo, eraranta nur pro nesciado; ne, ĝi estas virino belega, kapabla, alte instruita, al kiu la ĉielo sendis multajn plej karajn donacojn kaj kiu ĉirkaŭis sin per areto da plej eminentaj mensoj nur por ilin malpiigi kaj per ilia helpo disvastigi sian mortigan influon sur la tutan urbon aŭ eĉ sur la tutan Grekujon. Se Mileto havus ian jarlongan koleron kontraŭ ni, se ĝi volus nin pereigi, mi pensus, ke ĝi alsendis ŝin al Atenoj kiel venĝantinon. Ĉirkaŭrigardu nur la terurajn sekvojn de ŝia agado! Unue, kion ŝi faris kun sia edzo, kun la homo, rilate kiun la patrujo havis tiom da belaj esperoj? De la momento de ilia edziĝo, Periklo, la posteulo de l’ glora gento, trempas siajn simpatiojn en la plej profundaj kaj plej malbonaj elementoj de l’ societo, malfermas al ili larĝajn enfluejojn, subruinigas per ili la antikvajn kaj respektindajn instituciojn; el la regna kaso li nutras mallaboremulojn kaj senfortigas ĉiujn fundamentojn, sur kiuj apogis sin la vivo de l’ popolo, sur kiuj leviĝis ĝia grandeco. Dank’ al tiuj elementoj la regnano egala al ni ĉiuj regis en Atenoj kiel aŭtokrata sinjoro. Li faris militojn, subskribis interpacojn, konstruis novajn konstruaĵojn, detruis la malnovajn, mastrumis la monon publikan tiel laŭvole, ke kiam oni postulis de li kalkulon pri la elspezoj por la militiro kontraŭ la Spartanoj, li respondis nur, ke ian sumon li elspezis por «necesaj bezonoj», kio devis signifi, ke per ĝi li subaĉetis la reĝon Plejstonakson. La konstruado de la Partenono ankaŭ fariĝis sen kontrolo. Mi ne esploros ĉi tie la tre disvastigitajn sciigojn, ke li komercis en la tendaro per knabinoj, kvankam ĝin jesigis multaj seriozaj personoj; mi ne haltos sur la morto de la pli juna filo de Periklo, venenita de la patro, kiel atestas tion ĉi la skriba konfeso de lia pli maljuna filo Ksantipo, kion mi metas antaŭ la juĝantaro...

ARĤONTO

Mi rimarkigas al vi, ke kulpigita estas ne Periklo, sed Aspazio, pri ŝi do vi devas paroli.

HERMIPO

Tiujn ĉi faktojn mi citis kiel pruvon, kiom da malutilaĵoj kaŭzis al la societo Aspazio per sia edzo, kiu en ĉiuj pli gravaj entreprenoj konsiliĝis kun ŝi, aŭ, kiel ekzemple en la milito kun Samoso, eĉ kontentigis ŝiajn dezirojn. Tiun saman negativan influon ni rimarkas en ŝia ĉirkaŭantaro: Anaksagoro nur per forkuro elglitiĝis el la manoj de l’ justeco, Fidio mortis en malliberejo, Eŭripido, forpelinte du honestajn edzinojn, konsumiĝas en malĉasto, la muzo de Sofoklo silentas jam la tutan jaron. Protagoro kaj Sokrato eniris tiun vojon de filozofio, kiu iam starigos ilin ankaŭ antaŭ la juĝo. Tio ĉi ne povis esti alie. La tri lastaj rakontu al vi mem, en kiaj diskutadoj ili pasigis la tempon kun Aspazio. Dank’ al la projekto de Diofito, vi starigis la leĝon, kiu celas subpremi ribelojn de malrespekta penso kaj malpermesas komentariadon de ĉielaj korpoj kontraŭan al la mitologio. Tio estis brideto necesa por haltigadi tiel nomatajn filozofojn de l’ naturo, kiuj neis la partoprenon de dioj en la kreado de l’ mondo kaj anstataŭ ili starigis fortojn naturajn kaj interŝanĝon de materioj. Kaj jen, la malpermeson, al kiu subiĝis viroj, kuraĝis malatenti nun virino, fremdlandulino, sendanka por la ricevita gastameco. Ŝi volis forpeli ĉiujn diojn el Olimpo kaj fermi ĝin, kvazaŭ malnovan vinejon kun trua tegmento, kiun jam neniu vizitas. Neniam ŝia buŝo elparolis preĝon, neniam ŝiaj piedoj ektuŝis sojlon de sanktejo, nur ŝiaj manoj, kiel atestos al vi la sklavo Trakso — deŝiris fruktojn el la arbareto de Ateno. Kun tiu ĉi senpieco devis kuniĝi ĝia dunaskita fratino — malĉasteco. Aspazio fondis rifuĝejon por junaj sklavinoj, kiu efektive estis domo de malpuraj plezuroj. Anaksagoro, kiun mi volonte alvokus kiel atestanton, kaj kiu kaŝis tiun ĉi rifuĝejon antaŭ la estraro, malfermis ĝian sekreton al Tucidido. Tiu sama moraleco regis en la loĝejo de Aspazio, kiu servis kiel loko de intervidiĝoj por ŝiaj amikoj kaj amikinoj. Unu el ili, Diotimo, jam mortis, ŝi permesis al si tiajn senbridajn hontindaĵojn, ke eĉ Fidio plendis pri ŝi antaŭ Diofito. Ekzistas en Atenoj multaj viroj, kiuj fieras, ke ili sukcesis ĝui la favorojn de Aspazio mem. Mi ne esploras, kiu havas rajton al tiu nerespektinda sinlaŭdado, mi rimarkos nur, ke la majstrino sendube superis siajn instruitinojn.

Regnanoj! Pro tiuj agoj la leĝo kondamnas la kulpulojn al morto. Ĝi estas severa puno kaj oni devas ĝin singarde uzi. Sed ĉu estas eble sin reteni de ĝi, kiam dioj kaj homoj ĝin postulas! Ĉu estas eble per senpuneco plikuraĝigi la krimulojn ekzistantajn kaj elvoki novajn? Mi ne eraras, supozante, ke en via konscienco pli gravan signifon havos la bonstato de l’ patrujo, ol unu glata sed krimema kapo. Elparolu: ŝi estas kulpa, ĉar tiu ĉi kondamno, jam longe decidita en la ĉielo, atendas nur sian efektiviĝon sur la tero.

ARĤONTO

Ni elaŭskultu la atestantojn. Ĉu Sofoklo ĉeestas?

SOFOKLO

Mi estas.

ARĤONTO

Vi vizitadis Aspazion?

SOFOKLO

Tre ofte, precipe dum kunvenoj scienco-artistaj.

ARĤONTO

Pri kio oni ordinare parolis?

SOFOKLO

Ĉu mi povas ĉion citi? Pri diversaj aferoj politikaj, pri demandoj sciencaj kaj artistaj.

ARĤONTO

Ĉu laŭ maniero libera, malĉasta?

SOFOKLO

Libera, sed tiel ne malĉasta, ke mi tien kondukus mian filinon, se ŝi povus kompreni sciencajn diskutadojn.

ARĤONTO

Sekve, regnano, vi nenion rimarkis, kio povus rompi la moralecon.

SOFOKLO

Nenion.

ARĤONTO

Mi rememorigas al vi tamen, ke vi estas alvokita ne por defendi la krimon, sed por konfesi la veron.

SOFOKLO

Mi miras, ke tiu ĉi vero renkontas tiel malmulte da kredo. Hermipo perdis ne sole la honestecon sed ankaŭ la prudenton, se li supozis, ke mi povas ĉi tie konfesi ion alian krom adoro kaj simpatio por la senpeke kulpigita virino.

ARĤONTO

Nun donos al ni sian atestaĵon Sokrato. (Sokrato eniras.)

SOKRATO

La domo de Aspazio estis plej alta en Atenoj lernejo de filozofio kaj mi ĝia lernanto kaj adepto. Ĉiu estas malbona nur pro nesciado; mi pensas do, ke kiel la kulpiganto, tiel ankaŭ vi juĝistoj postulas, ke mi klarigu, kiu estas tiu ĉi glora virino kaj ke mi ne permesu plenumon de maljustaĵo. Mi bedaŭras, ke vi min ne demandis pri tio en alia loko, sur strato, en ies ajn loĝejo aŭ dum promenado en agrabla arbareto, sed tie ĉi antaŭ la juĝistaro, kiu per la akcepto mem de la kulpigo rekonas la krimon antaŭ la esploro. Kion vi dirus pri homo, kiu eksidus sur ĉevalon antaŭ ol oni ĝin alkondukus al li, manĝus griaĵon antaŭ ol oni ĝin donus al li, aŭ senplumigus anseron antaŭ ol li ĝin kaptis?

ARĤONTO

Al la afero, Sokrato, al la afero.

SOKRATO

Mi ne povas paroli pri la afero ĝis mi ne turnos supren la interrilaton de ambaŭ flankoj kaj ne klarigos al vi, ke efektive la juĝanto estas ĉi tie Aspazio, kaj Hermipo estas kulpigita de ŝi je malsaĝeco kaj vi — je konspiro kun li.

ARĤONTO

Sufiĉe!

SOKRATO

Sufiĉe? Ĉu vi jam scias ĉion pri tiu ĉi nia majstrino kaj povas jam dekreti? Vi estas tre komprenema, arĥonto.

ARĤONTO

Protagoro! (Protagoro eliras.) Ĉu Aspazio en la interparoloj pekadis kontraŭ la religio kaj la moraleco?

PROTAGORO

Laŭ mia opinio?

ARĤONTO

Laŭ la ĝenerala mezurilo por homaj agoj.

PROTAGORO

Mi tian ĝeneralan mezurilon ne posedas en mi, ĉar mi estas estaĵo unuobla kaj ne kolektiva.

ARĤONTO

Ĉi tie ne estas loko, Protagoro, por sofistaj paradoksoj.

PROTAGORO

Sed tie ĉi estas loko por precizaj difinoj. La juĝantaro ne devas elvoki dusencaĵojn, se ili efektive deziras esplori la aferon dece. Kapro nomas brasikon bongusta kaj melon — abomena. Similaj diferencoj ekzistas ankaŭ inter homoj. Tiu sama virino en unu elvokas amon, en la alia antipation; tiu sama ago unujn ravas, aliajn fortimigas. Tial antaŭ ĉio mi bezonas scii, ĉu mi devas prijuĝi la agojn de Aspazio laŭ mia vidpunkto?

ARĤONTO

Ni supozu.

PROTAGORO

En tiu okazo ŝi estis la plej honesta kaj plej saĝa virino en Atenoj.

ARĤONTO

Mi ne permesos ofendi estimindajn regnaninojn Atenajn!

PROTAGORO

Mi ilin tute ne ofendas, kontraŭe, mi eĉ supozas, ke ili ĉiuj kune egalus per sia valoro Aspazion, kvankam la duono de tiuj ĉi regnaninoj skribas leterojn neortografiajn kaj la ceteraj nur amajn.

HERMIPO

Mi atentigas al la juĝistoj la vortojn de tiu ĉi atestanto, kiuj estas eĥo de la opinioj de lia majstrino.

PROTAGORO (al Hermipo)

Ne atentigu tion, estimata regnano, ĉar la juĝistoj povos rimarki, ke via buŝo sonas per eĥo de tio, kion via majstrino enmetis ne en vian kapon, sed — en la poŝon.

ARĤONTO

Mi petas ĉesigi tiun ĉi disputon! Sekve, vi rifuzas, Protagoro, sinceran konfeson en la afero de Aspazio?

PROTAGORO

Tian, kian vi bezonas — mi rifuzas.

ARĤONTO

Persone mi bezonas nenian, mi serĉas nur veron. Mi demandas ankoraŭ unu fojon: ĉu Aspazio blasfemis la diojn?

PROTAGORO

Ne, ĉar, se ŝi konfesis ilian estadon, ŝi devis ilin respekti, se, kontraŭe, ŝi ne konfesis, ŝi ne havis kiun blasfemi.

ARĤONTO

Ĉu ŝi pasigis vivon malĉastan?

PROTAGORO

Ne.

ARĤONTO

Ĉu ŝi instigis junajn knabinojn al senmoraleco?

PROTAGORO

Ne, tio ĉi estas okupo de viroj, ne de virinoj.

ARĤONTO

Vi neas ĝin absolute?

PROTAGORO

Mi petas pardonon de la juĝistaro, se mi per tio ĉi kaŭzas al ili malagrablaĵojn, sed — mi neas. (Li foriras.)

ARĤONTO

Tucidido!

TUCIDIDO

Miaj gustoj kaj principoj tenis min malproksime de la kulpigitino kaj de la rondeto, en kiu ŝi vivis; la gloro tamen — dirante delikate — de ŝiaj agoj estis tiel granda, ke ĝi atingis eĉ min. Mi ne ripetos antaŭ vi ĉiujn fametojn, mi ne atestigos eĉ homojn por mi tute kredindajn, sed por la kontraŭa flanko kredeble ne tute honestajn; mi ripetos nur tion, kion mi aŭdis de l’ homo speciale respektata en la domo de Periklo — Anaksagoro, kun kiu min iam ligis amikeco antaŭ ol ĝin disŝiris la motivoj cititaj en mia kulpigo; li plendis antaŭ mi, ke Aspazio malbonuzis lian nomon, ke en la rifuĝejo, kiu estis nur ŝajne sub lia zorgo kaj kiu devis doni rifuĝon al malgrandaj sklavinoj, oni aranĝis orgiojn kun plenaĝuloj kaj ke ĉiujn tiujn, dirante delikate, senhontaĵojn prezidis Aspazio kaj partoprenis en ili precipe ŝia tiel nomata edzo.

UNU EL LA JUĜISTOJ

Klarigu al ni, regnano, strangan enigmon: Aspazio estis bela, Periklo ankaŭ; ŝi amis lin kaj li ŝin ankaŭ; kiamaniere do oni povas konsentigi kun ĉi tio ilian reciprokan malseverecon kaj eĉ kunhelpon en flankaj ametaĵoj.

TUCIDIDO

Tio estus stranga en nia sfero, pli alta, kie la sentoj estas puraj kaj la edzeco fortigita de la religio kaj la leĝo. Sed en tiu ĉi mondeto de absoluta — dirante afable — egaleco kaj libereco, al kiu apartenas la kulpigitino, daŭraj interrilatoj ne ekzistas kaj la moralecon diktas al ĉiu voluptemaj instinktoj. (Li foriras.)

ARĤONTO

Kion estas dironta al ni Diofito?

DIOFITO

Simile al Tucidido mi forigas sciigojn kaj opiniojn de homoj, kies objektiveco povus esti diskutata kaj mi ripetos nur tion, kion diris al mi Fidio. Jen li, malgraŭ sia blinda adoro por Aspazio, multfoje plendis je ŝia mokado de l’ religio. Tiel ekzemple, li rakontis al mi, ke ofte ŝi analizis, elvokante nehaltigeblan ridon de ĉeestantoj, ĉu Zeŭso havas kataron kaj tuson. Ĉar tio ĉi ne estas serioza demando filozofia, sekve ĝi montras nur emon al senpripensa blasfemado. Kaj tiuspecaj diskutadoj estis ŝia plej amata temo.

ARĤONTO

Kaj kion vi diras rilate al ŝia moraleco?

DIOFITO

Mi aŭdis rakontojn tiel terurajn, ke antaŭ ili fermiĝis miaj oreloj.

ARĤONTO

Nome?

DIOFITO

Kvankam justeco postulas de mi ateston kompletan kaj sinceran, mia lango ne kutimigita al vortoj malpuraj, rifuzas al mi obeemon. Mi petas, ke oni min plu ne demandu, ĉar mi devas silenti. (Li foriras.)

HERMIPO

Mi postulas elaŭskultadon de Ksantipo, la filo de Periklo.

ARĤONTO

Ksantipo!

KSANTIPO (ebria, puŝata de Elpiniko kaj poste de Tucidido)

Okulo kontraŭ okulo... ne... Mi preferas skribi...

ARĤONTO (al Hermipo)

Kion li devas atesti?

HERMIPO

Ke Aspazio instigis lian edzinon al nehonesta metio.

ARĤONTO (al Ksantipo)

Ĉu vere?

KSANTIPO (fiksinte la rigardon sur Periklo)

Patro... mi ne... patro... Elpiniko... ili promesis riĉecon... Patro... permesu kisi vian manon... (Li proksimiĝas al Periklo.)

PERIKLO (retirante la manon)

Foriru!

KSANTIPO

Tuj... patro... mi ne... (Li forkuras.)

HERMIPO

Ksantipo!

KSANTIPO (inter popolamaso)

Mi estos ĉe Hekatono.

ARĤONTO (al Hermipo)

Ĉu vi deziras ankoraŭ esplori la sklavon Trakson?

HERMIPO

Jes.

ARĤONTO

Ĉu li estas alkondukita?

TRAKSO (alproksimiĝas kaj salutas)

Mi estas preta al servoj.

PERIKLO

Sklavojn alvokitajn al atestado la leĝo permesas submeti al turmentoj. Mi rezervas por mi tiun ĉi rimedon, se estos necese.

ARĤONTO

Ĉu ci vidis, kiel cia sinjorino, ĉeestanta ĉi tie Aspazio, deŝiradis olivetojn en la arbareto de Ateno?

TRAKSO (tremante)

Revenante el la arbareto, ŝi portis unufoje kelkajn olivetojn.

ARĤONTO

Sed, ĉu ci vidis, kiel ŝi deŝiris ilin?

TRAKSO

De malproksime.

PERIKLO

Kaj kiom oni pagis al vi, por ke vi vidu?

TRAKSO

Neniom, sinjoro.

PERIKLO

Mi petas, ke oni lin submetu al turmentoj.

TRAKSO (genuante)

Kompaton, sinjoroj, estimataj juĝistoj, mi ne vidis... la sanktan arbareton malnobla sklavo ne povas profani... mi rigardis de malproksime... Estimataj regnanoj, oni diris, ke ŝi deŝiris olivetojn, mi kredis, ĉar kial mi kuraĝus dubi?

PERIKLO

Mi rezignas la turmentojn.

TRAKSO

Mi nenion scias, mizera bruto. (Li malaperas.)

ARĤONTO (al Hermipo)

Ĉu vi havas ankoraŭ aliajn atestantojn?

HERMIPO

Mi alvokis multajn, sed ili ne venis. Cetere mi opinias, ke la ĝisnunaj, vole aŭ nevole, sufiĉe subtenis mian kulpigon.

ARĤONTO

La defendanto de la juĝatino, Periklo, havas la parolon.

PERIKLO

Ekstaris antaŭ mi grandega monto da ofendoj kaj mensogoj, kiun rapideme kaj diligente konstruis langoj de furioziĝinta malico kaj kiu devas dispremi mian amatan edzinon. Ĉu mi povas tutan tiun ĉi monton disĵeti, pesi en ĝi antaŭ vi ĉiun ŝtonon de kondamno, ĉiun bulon da kalumnia koto, ĉiun plenmanon da sablo ĵetita sur viajn okulojn, por ke vi ne rimarku la veron? Se eĉ permesus al mi tion ĉi la doloro, ĝin ne permesas la abomeno. Ĉiu el vi sendube trovis sin iam antaŭ kontraŭulo, kiun li estus renversinta per unu piedekbato kaj tamen ne volis lin eĉ piedekbati; ĉiu renkontiĝis kun kulpigado, kiun li senpene estus repuŝinta, sed, haltigita de abomeno, li ne repuŝis. La plej mizera homo havas konvinkon, ke lia karaktero nur ĝis ia grado povas esti duba kaj atingebla de suspektoj; sur ŝtupoj pli malaltaj li estas garantiita kontraŭ ili; se mi, regnanoj, kulpigus iun ajn el vi, je turmentado de sklavoj, la aliaj akceptus tion ĉi kiel eblan; sed, se mi kulpigus lin je formanĝado de sklavoj, neniu kredus al mi sen videblaj argumentoj. Ĉar egale ĉiu homo portas en si mezurilon de versimileco de homaj agoj, kun kies helpo li de la unua fojo taksas la honestecon de ĉiuj riproĉoj. Mi supozas, ke vi ankaŭ ĝin posedas en via konscienco, ke vi ankaŭ rimarkis mem la tutan monstrecon de la kulpigo, antaŭ ol mi sukcesis ĝin montri al vi. Efektive, kio laŭ Hermipo kaj liaj kompanianoj, aŭ ordondonantoj, estas Aspazio? Malĉasta hetero, delogantino de senpekaj knabinoj, mastrino de ametaĵoj de sia edzo, difektantino de sanktaj arbaretoj, senpensema kaj aroganta insultantino de dioj. Per multenombraj riveretoj ŝi disfluigas moralan putron sur la tero, kaj ĉar ŝi ne povas atingi kaj infekti la ĉielon, ŝi superĵetas ĝin per blasfemaĵoj. Tiu ĉi venenantino morala disvastigas ĉirkaŭ si tiel mortigan influon, ke de ĝi pereas plej geniaj mensoj kaj plej potencaj karakteroj. Konfesu, ke tiom da teruraĵoj oni povus dividi inter kelkaj virinoj kaj eĉ tiam ĉiu estus malofta siaspeca ekzemplero. Monstron kunigantan en si ĉiujn tiujn ĉi abomenindaĵojn la naturo ne kreis, naski ĝin povas nur fantazio de malnobleco. Jes, ĝi estas spirita frukto de Hermipo, jesigita, kiel efektiva, de neniu. Mi jam ne parolas pri la atestaĵoj de Sofoklo, Sokrato, Protagoro, al kiuj oni penis ŝteli el la buŝo ian dusencan vorton kaj malnoble ekuzi; sed kion pruvis aliaj atestantoj? La sklavo Trakso, videble subaĉetita, reprenis pro timo siajn vortojn; Tucidido kaj Diofito apogis sin sur miaj plej koraj forestantaj amikoj, kiuj ne povas ekstari ĉi tie kaj per neado de imputitaj al ili mensogoj ree enŝtopi ilin en la gorĝojn de la kalumniuloj. Se Aspazio tiel senkaŝe kaj ĉie dissemadis infekton moralan, kial do oni ne alkondukis ĉi tien la aregon da ŝiaj amatoj kaj oferoj; kiel oni ne kolektis la multenombran sekvantaron de tiuj morale faligitaj de ŝi knabinoj, sed oni preferis falsi la plendojn de la ekzilito kaj de la mortinto? Furioza malamo, timigita nek de majesteco de la malbonsorto, nek de l’ morto, malnoble perfortis ilin ambaŭ. La koroj de miaj amikoj estis konstante malfermitaj por mi kaj mi nenion vidis en ili krom malŝato aŭ malrespekto por tiuj, kiuj nomas sin iliaj konfidenciuloj. Tucidido, kiu alvokis al juĝo Anaksagoron, estis sentaŭga, sed Tucidido, kiu malhonoras la senhejmulon, estas malnobla; Menono, kiu malgloris Fidion vivan, estis bazilisko, sed Diofito, kiu malgloras la mortinton, estas hieno. En tiu ĉi malnobla afero partoprenis, bedaŭrinde, ankoraŭ unu homo. Mi preferus vidi antaŭ mi fantomon de patromortiginto; sed, ĉar tiu ĉi homo jam ekstaris, li atestu kontraŭ siaj gepatroj adoptintoj. Vi scias, ke de mia unua edzino mi disiĝis. Ŝi petis, ke mi lasu ĉe ŝi miajn du filojn; mi konsentis, ĉar ŝi amis ilin, mi tamen ne ĉesis atenti ilian edukadon. Malsanema, la pli juna mortis frue; la pli maljuna dume maturiĝante komencis aperigi malbonajn emojn kaj malvirtajn kutimojn, kies embrion mi ne rimarkis en lia infaneco: li drinkadis kun la riĉa junularo Atena, partoprenis en plej malĉastaj diboĉadoj. Admonojn li akceptadis de mi komence indiferente, poste arogante, ĝis fine li tute rifuzis al mi la obeon kaj respekton. Longe mi ne povis trovi la fonton, el kiu li ĉerpis la rimedojn por tia vivo; fine mi trovis, ke ilin liveras al li kelkaj aristokratoj, kaj precipe la edzino de ia riĉulo — kun kiu celo, vi divenas el la prezentita al vi skribaĵo kaj el la intencita ĉi tie malhonorado de la patro kaj de la patrino per la atestaĵo de la filo. Mi ne analizos tiun ĉi hontindaĵon, mi eligis ĝin nur, por ke sur ĝia fono respeguliĝu pli klare la malico de la kulpigantoj, por lumigi al vi unu detalon, antaŭ kiu eĉ la ebria kaj zorge en kalumniado ekzercita Ksantipo ektremis. Li edziĝis kun virino, meritanta pli bonan sorton, kiun li malzorgis kaj kune kun la infanoj ĵetis en mizeron. Eksciinte ĉi tion, Aspazio donis al la malfeliĉa virino konstantan monhelpon, kiun ŝi ofte pagis dufoje, kiam la malŝparemulo fordrinkis ĝin, kaj pri tiu ĉi Aspazio li atestis, ke ŝi instigis al senhonesta metio lian edzinon, kiun ŝi cetere tute ne konis! Vere, la homa lango estas kapabla plenumi ankoraŭ pli grandajn krimojn, ol la mano! Tiu ĉi ekzemplo vin instruu, kiel en la laboro de niaj kulpigantoj ŝanĝiĝis la vero. Kaj kiacele oni plenumis tiun ĉi senhontan falsadon? Aspazio belega, prudenta, libera de antaŭjuĝoj, kuraĝa, agema, glora, ĉirkaŭata de filozofoj kaj de ili admirata, sendube vekis enviojn kaj malamojn; sed la fina celo de l’ atako ĉi tie estas mi. Ne per simpla okazo pereis ĉiuj, kiuj staris al mi plej proksime. Unua falis Efialto, poste Anaksagoro kaj Fidio, nun venis la tempo por Aspazio. Ĉar oni ne sukcesis min dispremi, oni penis almenaŭ soligi kaj senesperigi min. La nuna ekbato, se ĝi ne maltrafos, efikos tiun tiel longe atendatan rezultaton. La kalkulo estas simpla kaj — mi konfesas — bona, ĉar Aspazio ne foriros el tiu ĉi mondo sola, sed kun Periklo, kiu ŝin amas kaj adoras, kiu sen ŝi ne povus vivi. Ĉu tia espero ne allogas! Ĉu por ĝi ne estas inde plenumi eĉ malnoblecon? Tiom da fojoj oni vane alvokis min antaŭ la juĝon de l’ popolo, tiom da fojoj oni penis dispremi min per Spartana milito, tiom da kaptiloj mi evitis, tiom da ekbatoj mi rebatis kaj tiom da doloroj mi eltenis, — kaj jen ĉi tie sen ia batalo, sen kontraŭstaro mi cedos, en tombon aŭ en ekzilejon, kien vi sendos mian plej karan amikinon, al kiu mi ŝuldas la plej bonajn inspirojn kaj la plej feliĉajn ideojn! Eble mi estas cetere por vi, por la regno — baraĵo kaj ŝarĝo, kiel maljuna sklavo, kiu fininte sian servadon, perdis la fortojn kaj estas al laboro nekapabla kaj tamen vivas obstine. Se vi serĉis okazon liberiĝi de mi, kaptu ĉi tiun — facilan kaj oportunan. Mi atendas nur ordonon, kien mi devas forporti mian kapon. Sed vi, regnanoj, ne restu kun la konvinko, ke mi foriros dispremita de malĉastaj agoj de tiu ĉi virino, se vi ŝin kondamnos. Mi foriros fiera je ŝi, kvankam ŝi pekis antaŭ la leĝo. Sur la vangoj de l’ kulpigantoj trakuris, kiel mi vidas, ĝoja rideto. Jes, ŝi pekis, ĉar ŝi pensis — profunde kaj laŭte. La tradicio kaj niaj regularoj vidas en ĉi tio pli grandan pekon, ol en subĵetado de l’ infanoj. La tuta saĝeco de niaj virinaj idealoj enfermiĝas en divenado, ekscitado kaj satigado de viraj voluptoj. Se iu varmigus ŝtonan statuon kaj instruus ĝin moviĝi, sendube ĝi trovus amanton. Plej bongusta frandaĵo por postulemaj moralistoj estas belega, odora korpo de malsaĝa virino. La prudento laŭ ilia opinio estas nur maldolĉaĵo en tiu ĉi plej dolĉa frukto sur la tero. Se la antikva kaj ĝis nun ne forigita leĝo punas per cent drakmoj virinon, kiu eliris sen vizaĝkovrilo; se estas al ŝi malpermesite aŭskulti en la teatro komediojn; se unu greka verkisto gloras tion, ke neniu en Atenoj manĝas kun fremda edzino: se la konata aristokratino fieris antaŭ mi, ke ŝiaj filinoj ne legis eĉ unu verson de Homero, tiam efektive pekis Aspazio, kiu malkovradis sian vizaĝon sur la strato, komunikiĝadis kun scienculoj, legis verkojn de poetoj kaj filozofoj, diskutadis pri plej altaj demandoj sciencaj. Tio ĉi ja signifas, ke ŝi pasigis vivon malindan! Mi aŭdas ridon kaj aplaŭdojn por Hermipo en ĉiuj rifuĝejoj de malĉasto. Ĉar li ne kuraĝis starigi antaŭ vi plej forpuŝindan malĉastulinon kaj kulpigi ŝin, ĉar ŝi dirus al vi: tia estas mia okupo — kaj vi devus ŝin liberigi. Sed ĉu virino, pensanta libere povas diri al juĝistaro: tia estas mia okupo? Neniel. Ĉar malĉasteco estas metio leĝigita, filozofio — ne. Hetero kiu ruinigus la tutan grekan junularon — mokus ĉiujn juĝojn, dum filozofinon meditantan pri la deveno de steloj oni havas rajton kaj oni devas puni per morto laŭ postulo de iu ajn. En Atenoj estas pli sendanĝere dissemi infekton ol sciencon. Kvankam ne nur en Atenoj... Ĉiu popolo pistas la grandajn homojn, kiel nuksojn, por eligi el ili kernojn, per kiuj ĝi nutriĝas. Ne unu jam lumradio ekpafis el arestejaj mallumejoj, ne unu granda ideo estis oleita per martira sango. Kiam genio ekparolas al homaro, ĝi komence respondas per insulto kaj nur poste per beno. Malsaĝeco vagas tra vojoj jam pretaj kaj bone gardataj, la saĝeco trahakas al si vojon tra densa kaj maljuna arbaro, en kiu ĝin surfalas venenaj rampaĵoj kaj rabaj bestoj. La socio estas kreita por pigmeoj, grandeguloj vundas al si la fruntojn per ĝiaj malaltaj kunplektaĵoj. Por ke ili tamen ne difektu kaj ne disbatu tiun ĉi konstruaĵon, estas necese ilin faligi kaj senliberigi aŭ fortranĉi al ili la kapojn. Vi volas tion ĉi fari kun Aspazio. Ekkreskis en Atenoj virino — grandegulo, kiu ne enlokiĝas en tradiciaj ĉeletoj, kiu ilin dispuŝas kaj rompas, kiu super la nigra amaso leviĝas kiel palmo super arbetaĵo; dishaku ĝin aŭ fortranĉu al ĝi la pinton, se tion ĉi postulas Hermipo kaj permesas la leĝo. Sed ne pensu, ke via hakilo estas sankta, ĝi estas nur multepeza kaj akra. Se ĝin estus tenintaj generacioj, kiuj vivis antaŭ mil jaroj, ili faligus ĝin sendube sur viajn kolojn, ĉar vi estus por ili senpiaj kaj nemoralaj; se ĝin ekvidos en viaj manoj generacioj, kiuj vivos mil jarojn poste, ili nomos vin mortigantoj. La netuŝeblajn kredojn de niaj praavoj ni mokas hodiaŭ kaj niajn netuŝeblajn verojn la pranepoj ankaŭ ne indulgos. Ĉar apud niaj limaj kolonoj la mondo ne haltos en sia evolucio, sed ilin renversos, iros antaŭen kaj starigos al si novajn. Ĉu vi povas esti certaj, ke post vi finiĝas la progreso de l’ homa ideo, ke tiuj principoj, pro kiuj vi kondamnas Aspazion, ne estos konfesataj de ĉiuj? Se via rigardo atingas la lastajn ekstremojn de l’ monda ekzistado kaj antaŭvidas, ke via scienco, via kredo travivos ĉiujn ventegojn kaj ĉiujn kataklismojn en eterna senŝanĝemeco, forprenu al la edzo la edzinon, al la infanoj — la patrinon, kaj dediĉu ŝin kiel oferon al la dioj. Sed, se en vian konsciencon enŝteliĝis eĉ plej malgranda dubo, elaŭskultu ĝian averton, por ke la mantelo de l’ justeco ne kovru la krimon. La honesta koro donu al vi bonan inspiron, la hela prudento donu al vi saĝan konsilon, via verdikto estu voĉo de l’ leĝo. (Li malsupreniras de la parolejo, alproksimiĝas al Aspazio kaj kisas ŝin) Kara edzino! Kalumniado nin disigis, sed la verdikto kunigos kaj falos sur nin ambaŭ.

ARĤONTO

La juĝa diskutado estas finita. La ĵurintoj metos senkulpigajn blankajn globetojn en la dekstran urnon kaj la kondamnajn — nigrajn — en la maldekstran. (La ĵurintoj en granda plimulto plenigas la dekstran urnon, — kelkaj la maldekstran.)

METRONOMO

La voĉdonado estas finita.

ARĤONTO (enrigardinte en ambaŭ urnojn)

La kalkulado de globetoj estas superflua. Per la verdikto de l’ juĝo la kulpigita Aspazio estas senkulpa.

PERIKLO

Tio estas voĉo de tiu sama popolo, kiun mi servis! (Sofoklo, Sokrato kaj Protagoro kortuŝitaj ĉirkaŭas Aspazion, al kies piedoj sin ĵetas kaj kisas ŝiajn genuojn areto da junaj sklavinoj.)

KELKAJ REGNANOJ (kaptinte Hermipon)

Al juĝo la kalumniulon!

ASPAZIO (eltiras la ponardon kaj ĵetas al Hermipo)

Mi ĝin jam ne bezonas, sed eble al li ĝi utilos.

PROTAGORO

Por tranĉado de pano akirita per malhonoro.

(La kurteno falas.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.