La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO KVARA

ANAKSAGORO kaj PROTAGORO.

PROTAGORO

Kiel li ekŝprucis! Tamen anstataŭ iri kampon al Tanagro, li preferas interne de la muroj falĉi Spartanajn kapojn.

ANAKSAGORO

Ne ofendu lin, Periklo klare postulis, ke ni restu kaj, se ĝi estos necesa, neniigu la konspiron de aristokratoj.

PROTAGORO

Mirinda afero! Oni povas verki bonegajn tragediojn, skulpti mirindajn statuojn; oni povas esti tiel valora kaj samtempe tiel malsaĝa kiel — perlo. Disputo kun tiaj homoj — egalas malpacon kun vento bruanta en kameno.

ANAKSAGORO

Senbezone vi ilin incitas....

PROTAGORO

Kompreneble — teren antaŭ ĉiu, kiu surrampis patriotajn irilojn!

ANAKSAGORO

Nun ne estas tempo por tiuspecaj malpacoj, kiam la malamiko proksimiĝas.

PROTAGORO

Nature — kiu mem iras batali aŭ elsendas aliajn, tiu ne havas rajton rimarki, ke unu lia orelo estas pli ruĝa ol la alia; sed li povas senpune eĉ al saĝulo forrazi por sia plezuro duonon de la barbo. Sofoklo, Fidio — estas potenculoj, al kiuj Protagoro mizera sofisto devas kiel hundo servi kaj svingi la voston. Ĉu ĝi estas ebla, majstro, ke vi ankaŭ pensas tiel same?

ANAKSAGORO

Dum milito senaktiviĝas ĉiuj leĝoj eĉ la logikaj kaj plej altan forton ricevas nur la instinkto memgarda.

PROTAGORO

Kaj kion vi interkonsiliĝis fari por plenumi ordonojn de tiu ĉi plej alta potenco?

ANAKSAGORO

Tio ĉi ne estas mia afero, sed afero de la arĥontoj kaj homoj konantaj la defendan taktikon. Mi volus esti utila al la patrujo, helpi al Periklo kaj feliĉe direkti la aferojn, sed ŝajnas, ke mi restos nur malaktiva atestanto.

PROTAGORO

Do fine, dirante senkaŝe, la Spartanoj disbatis nin. Efektive, Periklo trafis kvazaŭ neĝo en Afrikon kaj kun la armeo li sendube degelas.

ANAKSAGORO

El la letero oni vidas, ke li estas en granda embaraso.

PROTAGORO

Kaj tute prave, ĉar la Spartanoj, ekposedinte Atenojn, povas redoni al li la malbelan edzinon kaj forpreni la ĉarman amatinon.

ANAKSAGORO

Tre facile vi pesas lin, kaj tamen vi devas lin estimi.

PROTAGORO

Sed mi ja estimas, precipe kiam li eksedziĝis kun la ŝafino, kies ŝafidojn mi havis feliĉon eduki.

ANAKSAGORO

Vi scias pri la eksedziĝo?

PROTAGORO

Plej precize, kvankam oreloj miaj ne estis indaj, por ke li enmetu en ilin tiun ĉi sekreton.

ANAKSAGORO

Kaŝu ĝin tamen ĝis ia tempo.

PROTAGORO

Sed mi ne haltigos ĉiujn babilulajn muelilojn, kiuj ĝin nun muelas. Antaŭ la forveturo Periklo finis kun mi la kalkulojn kaj avertis, ke la edzinon kun la filoj li elsendas dum sia forestado al la parenculoj en Kefision. Dume ŝi alvokis min en sian nunan loĝejon kaj ploregante kvazaŭ iu tondus ŝin per malakraj tondiloj, anoncis, ke Periklo eksedziĝis kun ŝi. Lavinte la vizaĝon en larmtorento, ŝi komencis ĝemi al mi tiel senteme, ke, se mi volus kvietigi ŝian doloron, mi havus jam hodiaŭ grasan edzinon, kiu scias bonege ŝpini, kuiri, divenprovi pri estonteco kaj certe kuŝi sur malmola lito. Mi konsoladis ŝin, ke ŝi vidviniĝas jam la duan fojon kaj tial kun tiu stato ŝi paciĝos facile, sed ŝi senĉese elĵetadis el la brusto: Aspazio, Aspazio! Pro ŝia peto mi venis ja ĉi tien ekscii, kiam revenos Periklo.

ANAKSAGORO

Ĉu vi konas tiun Aspazion?

PROTAGORO

Iomete. Periklo enŝlosis ŝin en la ekstremaĵo de la urbo kun surdmuta sklavino, sed mi aŭdis, ke ŝi estas belega, ke ŝi vendadis sin en Mileto, ke ŝin Fidio alveturigis Atenojn, rekreis ŝin en kelkaj statuoj kaj dum ia festeno grandanime oferis al sia amiko.

ANAKSAGORO

Mensogo!

PROTAGORO

Ho, mi vidas, ke la estimata majstro, kiu ŝajnigis sin nenion sciante, povas doni al mi precizajn klarigojn.

ANAKSAGORO

Vi eraras, mi donos neniajn, mi ĝustigas nur, ke Aspazio ne vendis sin en Mileto, ke ŝi alvenis ĉi tien ne kun Fidio, kiu ŝin neniam vidis, sed kun sia maljuna patrino, komercistino de kombiloj kun kiu ŝi ĝis nun loĝas. Sed kiu do dissemas tiujn abomenajn ĉikanojn tiel dense, ke vi kolektis da ili tian amason?

PROTAGORO

La plej forta blovilo de ĉikanoj, la fratino de Cimono — Elpiniko, kiu estas furioza kontraŭ Periklo pro tio, ke li kaŭzis la ekzilon de ŝia frato kaj kiel certigas aliaj, ke li nenion volis akcepti de ŝi, kvankam ŝi oferis al li ĉion — eĉ sen la mano. Estas sen dubo tio, ke ŝi edziniĝis je maljuna Kalio por kontraŭbatali Periklon per la riĉaĵoj de sia edzo, kiu ilin ie elfosis post la foriro de Persoj. Ŝi estas hodiaŭ estrino de la aristokrata partio, ĉar Tucidido nur nun etendas la manon al la direktilo. Ĉu Aspazio estas vere belega?

ANAKSAGORO

Mi vidis ŝin — verŝajne ankaŭ vi ŝin baldaŭ ekvidos, dume pardonu, mia buŝo ne povas esti la fendo, tra kiu vi povus ekrigardi la sekreton de mia kora amiko. Ia tumulto antaŭ la domo....

PROTAGORO

Estas ja milito — sekve la popolo drinkas kaj krias. Ordinare ĝi plenigas sin je kuraĝo en drinkejoj.

ANAKSAGORO

Jam krepuskiĝas kaj Fidio ne revenas.... Mi devas ion fari.... Periklo petis min paroli antaŭ la popolo.... Kion mi diros? Tian taskon mi ne plenumos.... La tumulto plilaŭtiĝas.... Ah, mi preferus direkti la tutmondon ol tiun ĉi aregon da homoj, kiun oni devas gvidi.... (Alkuras Fidio.) Fine... vi estas do....


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.