La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO TRIA

LA SAMAJ, ANAKSAGORO, FIDIO, SKLAVO.

FIDIO (plaŭdante per la manoj al la sklavo)

Ĉu ci estas sana?

SKLAVO

Tute sana.

FIDIO

Flugu sage kaj donu tiun ĉi skribaĵon al Periklo kaj, se Spartanoj cin kaptos, englutu ĝin.

SKLAVO

Mi estas preta al servoj. (Eliras.)

ANAKSAGORO

Mi vin salutas, Sofoklo.

SOFOKLO

Malgajan sciigon mi legas sur via vizaĝo.

ANAKSAGORO

La Tesalanoj perfidis kaj transiris al la Spartanoj.

SOFOKLO

Ha, rampaĵoj!

ANAKSAGORO

Nia nobla Efialto pereis.

SOFOKLO

Tiun ĉi sagon nenio eltiros el mia koro!

FIDIO

Kaj kio estas pli malgaja, li falis ne sur la kampo de batalo, sed sub mortiga mano de iu nekonata krimulo. Oni lin trovis matene en la tendo kun trahakita vizaĝo; en nia tendaro estas tro multe da aristokratoj por trovi tiun, kiu plenumis tiel malnoblan venĝon.

SOFOKLO

Ke li en la tuta naturo, en sonĝo kaj maldorme vidu nenion alian krom la sangigita ombro de Efialto kaj nenion aŭdu krom lia lasta ekspiro.

ANAKSAGORO

En la fronto de la demokrataro Atena restis nur sola Periklo.

SOFOKLO

Se li ankaŭ ne pereis.

FIDIO

La batalo ne estas ankoraŭ finita — nun oni faris interrompon.

ANAKSAGORO

Antaŭvenante tamen malbonan okazon de reatako, Periklo konsilas en la aparta letero al la arĥontoj fortikigi la urbon kaj armigi ĉiujn militkapablajn.

SOFOKLO

Ni estos devigitaj rebati eksteran atakon kaj interne sufoki la perfidon, ĉar niaj aristokratoj kvazaŭ ratoj rampas el la urbo al la Spartanoj kaj reveninte, akrigas kontraŭ ni la dentojn.

PROTAGORO

Alie dirante, tiu ĉi tuta aventuro estis superflua.

FIDIO

Kia?

PROTAGORO

Tiu — apud Tanagro.

FIDIO

Precipe por vi, ĉar, oni diras, ke la Spartanoj al tro ruzaj kaj babilemaj advokatoj ŝtopas en la buŝon rapon.

PROTAGORO

Via devo estas — bele skulpti per ĉizilo, sed ne per lango prudente paroli, kaj tial mi pardonas al vi tiun ĉi malsaĝaĵon.

FIDIO

Vi povas ne pardoni kondiĉe nur, ke vi silentu, ĉar mi ĵuras je ĉio, kio min nun dolorigas, ke mi plu ne toleros tiun ĉi ofendan babiladon.

ANAKSAGORO

Fidio, ne atentu...

FIDIO

Ke tiu ĉi arogantulo levu fiere sian kapon, ĉar alie li ne ekrigardus en niajn okulojn, sed li ne pensu, ke ĉi tie iu rampas sub lian nazon. Vere indigna estas la baraktado en Atena marĉo de tiuj sofistaj gobioj, kiuj nur scias glitiĝadi el la manoj. Fi! Restu ĉi tie Anaksagoro, ĉar povas alkuri nova alsendito. Mi iros kun Sofoklo averti la regnanojn pri la danĝero kaj prepari rebaton, se la Spartanoj intencos rampi sur niajn murojn kaj per la falantaj kranioj mezuri ilian altecon. (Eliras kun Sofoklo.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.