La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO SESA

ELPINIKO kaj TRAKSO.

ELPINIKO

Ci diris al Kapro, ke ci volas esti por ni utila.

TRAKSO

Mi rigardis nur tra fendoj, sed mi vidis multe, mi portis leterojn sigelitajn, sed mi elflaris ilian enhavon.

ELPINIKO

Ĉu per ci sendis Periklo leterojn al Plejstonakso, la reĝo de Sparto, kiam tiu ĉi lasta iris kun armeo al Koronejo?

TRAKSO

Kaj de Kleandrido, lia konsilanto.

ELPINIKO

Ĉu estis en ili mono?

TRAKSO

Ĉu iu konfidus al mi, mizera sklavo, tiel grandajn sumojn? Iu alia ilin forveturigis.

ELPINIKO

Kiu?

TRAKSO

Mi ne scias.

ELPINIKO

De l’ reĝo persa ĉu ne alvenadis al Aspazio elsenditoj kun donacoj?

TRAKSO

Ne.

ELPINIKO

Ekrememoru, tio ĉi estas por ni necesa.

TRAKSO

Se ĝi estas necesa... mi rememoros.

ELPINIKO

Ĉu Aspazio pasigas vivon malĉastan kaj entrenas en ĝin siajn amikinojn?

TRAKSO

Sendube.

ELPINIKO

Ĉu ci vidis, kiel ŝi deŝiradis olivetojn de la arboj oferitaj al Ateno?

TRAKSO

Mi ne memoras.

ELPINIKO

Ĉu ŝi mokis la diojn?

TRAKSO

Ŝajnas al mi, ke jes.

ELPINIKO

Tio signifas, ke ci aŭ nenion scias, aŭ forkaŝas. Kion ci povas atesti?

TRAKSO

Kie?

ELPINIKO

Antaŭ la juĝantaro.

TRAKSO

Malfacila tasko. Tie sklavojn alvokitajn al atesto oni turmentegas.

ELPINIKO

Se ci diros, kion mi postulis, mi cin malavare rekompencos kaj faciligos al ci la forkuron en Azion for de Periklo, sur la ŝipo de mia edzo. (Ŝi donas al li saketon kun mono.) Du drakmoj kiel antaŭdono.

TRAKSO

Mi dankas, kaj kiom mi ankoraŭ ricevos por la Persaj elsenditoj, por la sanktaj olivetoj, por la ametaĵoj de Periklo kaj Aspazio, por la diskrevinta haŭto dum la juĝa esplorado?

ELPINIKO

Kvin minojn.

TRAKSO

Tro malmulte.

ELPINIKO

Ne marĉandu, se ci meritos, mi duobligos.

TRAKSO

Ĉu la antaŭdono estos alkalkulita al tiu ĉi favoro?

ELPINIKO

Ne, ne, sed estu jam kontenta.

TRAKSO

Kiel dankon por tio ĉi, mi senpage malkaŝos al vi gravan sekreton. Diotimo, la amikino de Aspazio, kiu mortis hodiaŭ, instigis siajn amatojn, por ke tiujn katojn...

ELPINIKO

Idioto ci estas. Pri tio ĉi jam griloj ĉesis sibli. (Oni aŭdas kantadon post la scenejo.) Kaŝu cin kaj malaperu nerimarkita. Dekstren! (Trakso elkuras — enfalas Ksantipo.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.