La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO DEKDUA

ASPAZIO sola, poste SOKRATO.

SOKRATO (proksimiĝante al la enpensiĝinta Aspazio)

Mi salutas vin, Aspazio.

ASPAZIO

Fidio estas arestita.

SOKRATO (ektimigita)

Li veturis ja kun Alcibiado.

ASPAZIO

Oni kaptis lin en nia domo.

SOKRATO

Kies do forta mano tiel ekstermas genion kaj virton? De multaj jaroj ni alkutimiĝis kredi, ke nenio en Atenoj fariĝas sen volo de Periklo kaj jen subite oni faras ĉason kontraŭ liaj amikoj.

ASPAZIO

Sokrato, neu, ke vi havis rilatojn kun ni, ĉar vi povas enfali en tiun saman reton.

SOKRATO

Ĉu mi meritis tian konsilon? Ho, Aspazio, eble vi pli timas variolon, ol mi la morton. Mi ne volus nur morti pro tio, kion mi ne faris. Anaksagoron mi tial ne domaĝas, ĉar li suferas pro sia scienco. Pli malfeliĉa estas Fidio.

ASPAZIO

Jes. La historio sendube pro honto eksilentos pri lia puno.

SOKRATO

Ĝi havos por rakontado tiom da krimoj, ke dezirante ilin forkaŝi, ĝi devus tute eksilenti pri la homara vivo. Tamen ni ne elparolu la lastan vorton antaŭ ol la proceso de Fidio estos finita. Kulpigo de li estas laboro de malsaĝuloj, kaj senkulpigo estas devo de saĝuloj.

ASPAZIO

Pri malbonuloj vi forgesas.

SOKRATO

Ili nur estas malsaĝaj. Se homo scius precize valoron kaj sekvojn de siaj agoj, li nenian plenumus malnoblaĵojn.

ASPAZIO

Mi aŭdis de vi tian teorion jam multfoje, sed nun plej malmulte mi povas konsenti kun ĝi. Ekzistas homoj malbonaj sed prudentaj, kreitaj de la naturo por pereigi la aliajn — tiuj malutilas nin, tiuj kulpigas nin antaŭ la opinio kaj juĝejoj. Cetere, mi ne esploras, kiu de ni trompiĝas, ĉar nun mi scias nur tion bone, ke mia koro doloras kaj mi havas unu deziron — havi potencan kaj nelimigitan forton. Mi permesus forpreni de mia vivo tiom da tagoj, por kiom da tagoj oni donus al mi tiun ĉi forton. Kaj mi ekuzus tiun glavon juste. Ĝis nun mi havis diversajn dezirojn: mi volis esti bela, prudenta, instruita, mi deziris bone ludi, kanti, pentri, nun mi redonus ĉion, kion mi akiris, por regi eĉ mallonge la homojn. Ĉiu homo havas tian momenton, en kiu li ne nur deziras, sed devas esti potenculo.

SOKRATO

Li estus tiam tre danĝera.

ASPAZIO

Ne provu min konvinki, Sokrato, ĉar viaj vortoj restos senefikaj. Mi sentas en mi hodiaŭ tian justecon, ke mi povus regi la teron kaj la ĉielon. (Eniras Sofoklo.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.