La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

AKTO UNUA

(En la domo de Periklo)

SCENO UNUA

SOFOKLO, PROTAGORO, poste FIDIO.

SOFOKLO (scivole)

Kion li diris?

PROTAGORO

Li nur siblis, krakis, ronkis, eligis plej diversajn sonojn kvazaŭ li havus la gorĝon ŝtopitan per spongo. Oni devas eltranĉi al li buŝon en alia loko, ĉar per tiu ĉi buŝo li jam neniam ekparolos.

SOFOKLO

Ĉu vi lin demandis?

PROTAGORO

Kompreneble, sed li alkuris tiel spireganta, ke liaj pulmoj siblis kvazaŭ truhavaj blovsakoj; la sangiĝintaj okuloj staris en la vizaĝo senmove kvazaŭ rubenoj sur ŝildo kaj la lipoj estis nigraj de varmego. Li eltiris nur la leteron de Periklo kaj donis ĝin al Anaksagoro, kiu tuj fermis sin kun Fidio en la najbara ĉambro, kie ili ĝis nun interkonsiliĝas, aŭ pli certe — silentas, enbatinte kvar kubutojn en la tablon kaj premante per kvar manplatoj la krevantajn kapojn. Kelkfoje mi jam provis ion eltiri de la sklavo: li ĉiam ekleviĝis, rigardis min malsaĝe kaj spiregis.

SOFOKLO

Sed kion vi pensas laŭ lia mieno — ĉu li alportis bonajn sciigojn?

PROTAGORO

Ha! kredu al mi, Sofoklo, ke mi volonte dividus kun vi eĉ guteton da sciigo, se mi ĝin estus elpreminta el li. Mi ripetas, ke li eĉ unu vorton ne ekparolis kaj lia mieno esprimis tiom, kiom la vido de ŝaŭmanta ĉevalo: oni povas diveni, ke li rapide kuris, sed ne — kion li alportis.

SOFOKLO

Kvazaŭ serpentoj ĉirkaŭvolvas kaj mordas mian koron malbonaj antaŭsentoj. — Bataloj en genta familio estas ĉiam kvazaŭ interbataloj de du manoj. Se mi estus ĉiopova dio, mi ŝtonigus per malbeno tiujn kontraŭ si levitajn fratmortigajn manojn, por ke ili servu al la posteuloj kiel videbla averto.

PROTAGORO

Sed ĉar vi estas nur poeto, vi povas puni kulpulojn nur per tragedio, se, kompreneble, la fratoj Spartanoj, venkinte nin apud Tanagro, ne antaŭvenos tiun ĉi severan venĝon, destininte al via liro esti ŝovelilo por elverŝado de akvo el boatoj.

SOFOKLO

Tio ne tuŝas min, kiun ĉiu burdo povas senpune ekmordi kaj des pli sofisto malatenti. Sed ĉu efektive estus por vi amuza, se la Spartanoj disbatus nian armeon kaj ekposedus Atenojn?

PROTAGORO

Tute ne, ĉar ili estas sovaĝuloj, kiuj ne sentas respekton por filozofoj kaj al kiuj ŝajnas, ke homaj ripoj nur por tio estas kunkreskintaj kaj apartigitaj per membranoj, ke ili havu la lokon, por enpuŝi siajn glavojn en fremdajn brustojn.

SOFOKLO (frapetante en la flankan pordon)

Ĉu oni povas eniri? (Post momento) Se Atenaj testudoj volonte manĝataj de la Spartanoj scias pri la batalo apud Tanagro, ili sentas sendube la saman timon kiel vi. En tiel juna aĝo tiom da egoismo — hontu Protagoro!

PROTAGORO

Sed pro kio? La tuta homa raso konsistas el egoistoj sinceraj, hipokritaj aŭ naivaj. Tiuj ĉi lastaj, kiam iu ludas al ili melodion saltigan kaj poste malgajan, ne pensas, ke iliaj oreloj aŭdas sonojn de du kontraŭaj flutoj, sed nur de unu. Sed, se iu zorgas pri si mem, aŭ klopodas pri aliaj, ili pensas, ke unu fojon li blovas en instrumenton de egoismo, la duan — de l’ amo al proksimulo, dum li efektive blovas en unu instrumenton — de la propra kontenteco.

SOFOKLO

Vi tamen sur via propra fluto neniam ludas la amon al proksimulo.

PROTAGORO

Tio ĉi dependas de la gusto. La kato formanĝanta najtingalon ne levas fiere siajn lipharojn por insulti pegon, kiu elkavigas insektojn el la arbo, la homo tamen, enmetinte en sian buŝon vinberon, tuj malestime rigardas la alian, kiu maĉas pizon. Cetere, pri kio ni disputas? La estroj de la Spartanoj ankaŭ ekatakis nin ne por la propra profito, sed por la afero de la proksimuloj — siaj kunlandanoj.

SOFOKLO

La Spartanoj estas malnoblaj. Ili alrampis sub nian domon kiel ŝtelistoj, al kiuj perfida Atena potencularo malfermas la pordon kaj sofistoj preparas al sia tordema filozofio forĝitajn serurhoketojn. Mia sango bolas, kiam mi pensas pri ĉi tio kaj la vortoj ŝaŭmas, kiam mi parolas pri ĝi.

PROTAGORO

Ho, majstro. Vi estas tro granda por ke mi volu salti sur viajn ŝultrojn kaj ŝajnigi min pli granda ol vi, sed mi devas konfesi, ke barĉo bolanta en poto nenion elbalbutus pli sensencan, ol tiuj ĉi viaj vortoj facilanimaj kaj vere ŝaŭmantaj. Kie kaj kiajn serurhoketojn preparas sofistoj? Mi komprenas vian sinceran koleron, ĉar la Spartanoj venkinte nin, malrespektus la hodiaŭ regantajn Atenojn, kaj sendube estas pli bone kaj honore esti krono sur la kapo de Grekujo ol kuveto por lavi ĝiajn piedojn, sed mi vidas nenion mirindan aŭ nehumanan en tio, ke tiuj ĉi piedoj deziras el nia krono fari al si piedkuveton. La Spartanoj, kiel ĉiuj aliaj homoj, celas la samon — profiton, potencon kaj regadon.

SOFOKLO (kiu dum la lastaj vortoj ree frapetas en la pordon)

Sed per kia vojo?

PROTAGORO

Per vojo homa. Se mi mortigus vin, Sofoklo, por vi estus ja tute egale, ĉu mi enŝtopus en vian nazon tiom da floroj, por ke vi sufokiĝu de ilia odoro, aŭ ĉu mi enverŝus en vian buŝon tiom da cikuto, ke vi veneniĝus de ĝi. Al la genia poeto ne decas imiti drinkejestrojn de moraleco, kiuj ebriigas la popolamason per malutilaj deliraĵoj. Mirinda vere estas la homo: en la filozofio li ĵetas sin kiel infano en akvon — li iras kuraĝe antaŭen dum la akvo estas malprofunda, sed antaŭ la pli profunda, li retiras sin pro la timo, ke iu droninto lin ne entrenu en abismon. Tiu ĉi droninto estas ĉiam la logiko.

SOFOKLO

Kaj apud Tanagro?

PROTAGORO

Ne alie. Se mi ekatakos kaŝite kaj mortigos unu dormantan friponon — tio estas puninda krimo. Sed, se dum milito miloj da ni atakas kaj buĉas kelkajn milojn da dormantaj soldatoj de alia armeo — tio estas nobla merito. Aŭ alie, se la Spartanoj sciigus la Atenanojn pri sia intenco mortpiki ilin apud Tanagro — tio estus tute honesta, sed ĉar ili tion ne faris, ili agis malnoble. Ĉu ne vere? Mi preferus forpeladi muŝojn for de la sankta bovo en Egiptujo kaj grati, kie ĝin jukos ol konfesadi tian moralecon.

SOFOKLO

Ke vespoj metu en miaj oreloj siajn nestojn kaj surdigu min per sia zumado, por ke mi ne aŭdu vian filozofion. Kompatinda Grekujo, mia trezoro, sur via ĝis nun belega kaj sana vizaĝo aperas hodiaŭ bluaj makuloj de morala putrado. Eble vi estas saĝa, Protagoro, Periklo ja konfidis al vi la edukadon de siaj infanoj, vi fondis la laŭdatan lernejon de elparolado kaj leĝoscienco, Anaksagoro diras, ke vi travidas fundon de ĉiu afero, sed mi en aferoj malfacilaj alkutimiĝis konsiliĝi orakolon, kiu min neniam trompis kaj en tiu ĉi momento avertas min, ke vi turnas moralecon ambaŭflanken kiel sakon. La malfeliĉo unuigas homojn honestajn kaj instigas malbonajn kontraŭ la bonaj. La Spartanoj...

PROTAGORO

La Spartanoj estas sendube malbonaj, ĉar... ni...

SOFOKLO

Ĉar ni atingas la potencon per laborado tage kaj ili per ŝtelado nokte. De la tempo de l’ persaj militoj post la terura superakvo de azia barbareco, kiun ni rebatis apud Maratono kaj Salamino, anstataŭ fratiĝi kun ni per la sento de komuna defendo, ili komencis nin malami — kaj kial? Pro la radioj de l’ gloro, kiuj brilas el la frunto de Atenoj, pro nia genio, scienco, kuraĝo, supereco, al kiuj propravole subiĝis aliaj grekaj gentoj. Kaj per kio ni pagis al ili por tiu envio? Per fidela amikeco. Kiam la ribelintaj sklavoj ĉirkaŭis ilin kvazaŭ luparon en arbaro, malgraŭ prudenta kontraŭstaro de Periklo, ni akceptis la konsilon de la senpripensema Cimono, kiu nun pentas ĝin en la ekzilejo, ni sendis al ili rebathelpon, kiun ili suspekte resendis. Kie ajn gento ligita kun ni implikiĝas en najbaran malpacon, ili tuj alkuras al ĝia malamiko kun helpo. Kiam ili ne kuraĝas ataki malkaŝe, ili alrampas kaŝe kaj disŝiras aŭ implikas per intrigoj la ligfadenojn, per kiuj grekaj regnoj unuiĝis kun ni. Kaj nun en vulpaj feloj ili alvenis hipokrite defendi la Parnasanojn batalantajn kun Focejanoj, kaj ili ribeligis kontraŭ ni niajn kunliganojn, revenigis la superregecon de Teboj kaj stariĝis impertinente apud la limoj de Attiko, logante al si niajn aristokratojn, kiuj rekrias al ili perfide; ili estas pretaj alvenigi al Atenoj subfosade eĉ la maron, se ĝi nur volus nin dronigi kaj ilin suprenlevi sur siaj ondoj. Kaj ĉi ĉio laŭ via opinio estas honesta?

PROTAGORO

Laŭ mia opinio la naturo donas neniajn titolojn moralajn nek al homoj, nek al iliaj agoj. Ĝi naskas nur kreitaĵojn kaj aperaĵojn kaj la homo donas al ili nomojn. Kiel ĝi ne nomis la lunon luno, tiel ĝi ne nomis atakon de unu regno kontraŭ la alia — krimo aŭ virto.

SOFOKLO

Sed vi ne estas naturo, sed homo, sekve...

PROTAGORO

Kiel Atenano mi nomus tiun ĉi malican agon — krimo, kiel Spartano — virto.

SOFOKLO

Sed ĉar vi estas Atenano...

PROTAGORO

Nur laŭ la nuna stato, ĉar kiel filozofo mi apartenigas min al la regnanoj de la tuta civilizita mondo, sed ne al ĝia eta, kvankam plej bona peceto.

SOFOKLO

A!

PROTAGORO

Anstataŭ miri — komprenu, kion mi ripetas: la naturo ne nomas siajn idojn, sed naskas kaj zorgas ilin sennome, kaj, se ĝi donas iafoje preferon al unu el ili, tiam nur al la pli forta kontraŭ la malpli forta. Apud Tanagro ŝajnas al mi, ĝi favoras la Spartanojn — kaj vera filozofo devas subiĝi al ĝia volo.

FIDIO (kiu eliris el la ĉambro, al Protagoro ironie)

Vi antaŭflaras, frateto, Spartanan manon sur nia gorĝo, kaj tial vi longigas vian langon per rezonado por leketi tiun ĉi manon. Fi! (Al Sofoklo) Nur antaŭ momento mi rekonis vian voĉon.

SOFOKLO

Kio do okazis?

FIDIO

Mi tuj rakontos al vi, antaŭe ni respondu al Periklo. Atendu! (Li foriras.)

PROTAGORO

Se mi kredus mitologion, mi supozus, ke Apollo enkraĉis en homan kranion kaj kreis la cerbon de Fidio, kies saĝeco estas fi..!

SOFOKLO

Li ne malgrandiĝos, eĉ se vi lin ekpikos per via malico.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.