La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO TRIA

LA SAMAJ kaj KAPRO, poste HERMIPO.

KAPRO

Mi vendis jam Eginon por du minoj.

ELPINIKO

Kiu aĉetis tiel rapide?

KAPRO

Polignoto.

ELPINIKO

Polignoto!

KAPRO

Tiu ĉi pentristo, kiu vin vizitas. Li renkontis nin antaŭ la domo...

ELPINIKO

Ha, ci brasika kapo, ci porka buŝego, kion ci faris! Dioj, kiajn mi havas servistojn! La tutan haregaron mi elŝiros al ci el tiu ĉi sencerba kranio!...

KAPRO

Kompatema sinjorino, pardonu al la plej mizera, kiu ne scias, kion li kulpis.

ELPINIKO (al si mem)

Ĉu mi povis supozi! (Al Kapro.) Ĉu li prenis ŝin kun si?

KAPRO

Li liberigis ŝin.

ELPINIKO

Kion ci babilas?

KAPRO (ektimigita)

Kiam Polignoto pagis al mi, alvenis la regnanino Aspazio...

ELPINIKO

Neregnanino, porkulo!

KAPRO

Alvenis Aspazio, la edzino de Periklo...

ELPINIKO

Ne la edzino! Hetero! Ripetu: hetero!

KAPRO

Hetero Aspazio, kiu komencis lin riproĉi kaj fine peti, ke li revendu al ŝi la sklavinon. Por la bela Aspazio mi ŝin eĉ liberigos — respondis Polignoto kaj...

ELPINIKO

Sufiĉe! Sufiĉe! (Al si) Korthundo, kaj li kuros post ŝi. Ho! mi fine ŝin enpelos en budon! Zeŭso, helpu min, vi estas ĉiopova. (Ŝi iras en la poston de la scenejo al la aŭlo kaj stariĝas antaŭ la altaro.)

KAPRO

Kio ŝin tiel ekmordis?

NORO

Pst!

KAPRO

Mi eĉ ne divenas...

NORO (murmuretante)

Bovido, tiu ĉi Polignoto videble ripozas en ŝia koro...

KAPRO

Ĉu tiel juna, belega knabo volus eniri en la koron de l’ maljuna kaj abomena virinaĉo!

NORO

Silentu... ne elparolu ĉi tion, por ke vi ĝin ne elbabilu en sonĝo. Ŝi disŝirus vin en pecojn.

KAPRO

Li pentris ŝin, sed de malantaŭe, ŝi skribis al li leterojn, sed li malofte vizitis ŝin. Eble unu fojon li ekkuraĝis... Pri kio ŝi petas dion? Iu ekkrakigis la pordon. (Li elkuras.)

KAPRO (post la scenejo)

Estas! (Eniras Hermipo.)

HERMIPO

Kie estas cia sinjorino?

NORO (salutas, montrante Elpinikon kaj eliras.)

ELPINIKO (ekrimarkinte Hermipon, alproksimiĝas)

Bonan tagon!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.