La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO DEKUNUA

CIMONO kaj PERIKLO.

CIMONO

Vi certigis min apud Tanagro, ke mi povas sendanĝere reveni Atenojn kaj ke vi elpetos por mi la revokon el la eksilejo. Ĝis nun mi ne scias, ĝis kia grado mi povas konfidi al viaj vortoj. Apenaŭ mi aperis sur la strato, oni ekkaptis min kiel forkurinton kaj, kiam mi defendis min per via nomo, oni min alkondukis ĉi tien. Se mi eĉ estus meritinta punon, tamen mi ne meritis mokturmentadon de tiu ĝi kanajlaro. Bonvolu ja publikigi al tiuj nudpiedaj regnanoj, kiuj atendas tie, al kiu mi apartenas nun.

PERIKLO (alproksimiĝinte al la enirejo)

Cimono estas mia gasto kaj baldaŭ estos la via.

CIMONO

Mi ilia gasto? Fulmotondro! ne insultu min! Mi malestimis nigran popolamason, kiam mi ordonis al ĝi, kaj mi malestimas ĝin ankoraŭ pli, kiam ĝi ordonas al mi.

PERIKLO

Kaj kun tiu ĉi sento vi volis partopreni en la batalo apud Tanagro, kiam ia bandito el via partio, kaŝita en niaj vicoj, perfide mortigis la dormintan Efialton?

CIMONO

Mi estis nur estro de la soldatoj, sed ne de la banditoj: la raporton pri tiu ĉi krimo sekve mi ne intencas doni al vi, kiel mi ne postulas ĝin de vi pri la morto de miaj cent amikoj, kiuj partoprenis en la batalo kaj ĉiuj mortfalis por vin konvinki, ke ni ne scias perfidi.

PERIKLO

Mi ne dubis pri vi.

CIMONO

Sekve kiu?

PERIKLO

La armeo ekscitita per la mortigo de Efialto postulis, ke oni vin retenu.

CIMONO

La armeo Atena, kun kiu mi atingis tiom da venkoj, min kulpigis je krimo... je perfido. Grekujo — mi, kiu estis via fiero, ĉu en la fino de l’ vivo mi devas esti via honto? Dioj justaj, ĉu tio estas vero? Ne, Periklo, tian malhonoron ne postulis por mi la armeo, sed drinkuloj, diboĉuloj, ĉifonuloj, la tuta tiu ĉi via Atena popolo, kiun vi kunpelis al Tanagro, esperante, ke vi infektos per ĝi la aeron, kaj la Spartanoj, ŝtopinte la nazojn forkuros.

PERIKLO

Se tiu ĉi popolo estas tia, kulpa estas via nesatigebla avideco, via premado, via arbitreco, via fiereco, viaj perfortoj, ĉiuj deflankiĝoj de via egoismo. Vi forŝtelis de ĝi ĝiajn rajtojn kaj rekompensis ĝin per malrespekto. Vi faris ĝin malklera, malriĉa kaj koruptita kaj nun vi volas forigi de vi ĝian bildon. Sed ĝi forskuos de si la piedojn, kiuj ĝin batas, leviĝos el la humileco kaj moralfalo, reatingos siajn rajtojn. Ĝi forpelas jam Cimonojn kaj baldaŭ komencos detrui iliajn rifuĝejojn. Mi helpos ĝin en ĉi tio!

CIMONO

Vi revas... vi revas! Vi deziras suprenruli sur monton senaniman korpegon, kiu eĉ sur plej alta pinto restas malviva kaj putra. Eĉ, se vi kiel eble plej longe lavus kaj premus argilon, noblan metalon vi ne faros el ĝi. Dio konstruis la mondon kaj al la homoj li ordonis nur diveni liajn planojn. Al unuj li donis kapablecon sarki legomojn al aliaj regi; li firmigas en posteuloj la talentojn de antaŭuloj. Vane vi batalus kun la volo de l’ ĉielo.

PERIKLO

Pri agoj prudentaj kaj noblaj vi laŭdas vin mem, la malsaĝajn kaj malnoblajn vi alskribas al la dioj. Bone konata taktiko! Dume tiuj ĉi viaj kapabloj, firmigataj herede, se ili ne estas hirudoj ruinigantaj la popolon — ili estas en plej bona okazo — fortoj uzantaj liberecon. La supozata supereco do la aristokrataro estas nur ĝia privilegio. Cervon kun ligitaj piedoj facile antaŭkuros libera azeno. Trakribru ĉiujn aristokratojn tra mizero kaj sklaveco, kaj iliaj filoj forgesos, ke la patroj sciis manĝi granatojn kaj meti en elektan urnon globetojn. La popolo Atena eksilentis, sed ĝia dormetanta genio vekiĝas. Tio ne estas jam Atenoj, kiujn vi forlasis, Cimono; tio ne estas jam oportuna kuŝejo de l’ aristokrata pigmeo, sed lulilo de l’ juna grandegulo. Mi ĝin edukos, amasigos ĉirkaŭ ĝi kaj kunigos ĉiujn regnojn de Grekujo, mi turnos ĝin kune kun ili kontraŭ la kaverno de barbareco kaj perforto — kontraŭ Sparto.

CIMONO

Per kio mi povas esti al vi utila en la edukado de tiu ĉi grandegulo?

PERIKLO

Por ni estus sufiĉe da loko en Atenoj, por niaj partioj tro malmulte. Kiel la plej granda militestro en Atenoj — servu vian patrujon, sed kiel gvidanto de l’ aristokrata partio vi devas cedi. Ĉu vi volas veturi Egiptujon kaj forigi de tie la Persojn?

CIMONO

Kaj poste?

PERIKLO

Ĉu ni jam estos en sendanĝero? Por la tuta vivo sufiĉos al vi da milito.

CIMONO

Sekve, mi jam neniam revenos ĉi tien?

PERIKLO

Neniam!

CIMONO

Terura verdikto! Esti eterna vagulo... ne ekvidi eĉ antaŭ la morto la patrujon, kiun mi tiel adoris — senkompata destino!

PERIKLO

Ĝi devas esti plenumita.

CIMONO

Mi veturos!

FIDIO (eniras)

La popolo kolektiĝis kaj atendas.

PERIKLO (al Cimono)

Ni rapidu.

ASPAZIO (alkurante el la ĉambro)

Mi estas ĉi tie.

PERIKLO (al Cimono)

Cimono jen mia... edzino.

CIMONO

La dua. Ĉu mi povas scii, kies filino?

PERIKLO

De Arioĥo el Mileto.

CIMONO

Ne regnanino atena? (Ili eliras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.