La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO KVARA

LA SAMAJ kaj FIDIO.

FIDIO

La venko!

ASPAZIO

Ripetu!

FIDIO

El miloj da brustoj tondras himno pro gloro de Periklo! La popolo rajtigis la konstruadon de Partenono kaj al mi ĝin konfidis. Ho belegaj fantomoj, malsupreniru al mi el la nuboj, inter kiuj mi serĉis vin ĝis nun sopirante. Kunfluu en miajn okulojn ĉiuj gutoj de l’ roso de l’ hodiaŭa mateno, por ke mi povu per ili elplori mian ĝojon! En la marmora kuŝejo de Pentelikono ripozas de centjaroj la diino Ateno, kiun mi eligos el tie per skulptilo kaj starigos sur Partenono.

ASPAZIO (etendante al li la manon)

Estu do tiel genia kiel mi estas nun feliĉa. Anaksagoro, vi ektimigis min senbezone.

ANAKSAGORO

Kiamaniere mi povis diveni, ke Periklo kvietigos tiun furiozan ventegon, kiu lin komencis jam forporti, ke sovaĝaj kriegoj ŝanĝiĝos en ekkriojn de triumfo!

FIDIO (al Aspazio)

Ne miru, ke Anaksagoro ekdubis, se li forlasis la kunvenon tiam, kiam post la parolo de Tucidido lia aristokrata bando penis forpuŝi Periklon de la parolejo. Sed la popolo, dum momento forlogita de trompaĵoj, tuj rekonsciiĝis kaj rebatis la malnoblan atencon kontraŭ ĝia tribuno, kiun oni kulpigis, ke li volas riĉiĝi ĉe la konstruado de Partenono.

ASPAZIO

La kalumnio sendisiĝe fluas post la granda homo, kiel ŝarko post ŝipo, ĉiam flarante akiron.

FIDIO

Li ekpikis tiun ĉi ŝarkon mortige. Se vi estus vidinta, kiel li frakasadis siajn kontraŭulojn per argumentoj, kiel li dispremadis ilin per malrespekto, kiel li vipis per spritaĵoj, vi estus pro li ankoraŭ pli fiera, se vi nur povas esti pli fiera.

ASPAZIO

Kie estas tiu ĉi titano mia?...

FIDIO

Li restis, kaj min li elsendis por vin tuj sciigi...

ASPAZIO

Kion li faros tie ankoraŭ plu? Ĉu... Ne!...

DIOTIMO

Ĉu Kalio parolis?

FIDIO

Fi! Kalio estas maljuna mulo. Li alportis al la bazaro tion, per kio ŝarĝis lin lia edzinaĉo kaj li pensis ĝin bone vendi. Li elŝutis plej diversajn sensencaĵojn kontraŭ Periklo, fine li anoncis, ke sur lia loko li konstruus Partenonon propramane. Sed kiam Periklo diris: mi cedas la lokon al Kalio — kaptita en propran banton, la riĉulo komencis eltiradi el ĝi sian kapon. Subite, oni ne scias de kie, aperas apud li tri katoj...

DIOTIMO

Nur tri!...

FIDIO

Eŭripido rimarkinte ilin, ekkriis: Kalio ne povas konstrui Partenonon, ĉar li havas ja tiujn ĉi infanojn! Ektondris uragano da rido kaj forbalais la hontigitan Kalion, kiun Periklo finbatis per vortoj: regnanoj, li volis esti serioza!

DIOTIMO

Kiu diros nun, ke mi ne helpis al la konstruado de Partenono?

ASPAZIO

Kredeble...

FIDIO

Per kio?

DIOTIMO

La katoj apartenis al mi.

ASPAZIO

Ni festu tamen tiun ĉi meriton nur inter ni.

DIOTIMO

Kontraŭe mi ĝin mem ĉirkaŭfamigos tra la tutaj Atenoj.

ASPAZIO

Senbezone kaj sencele.

FILEZIO

Ne elvoku venĝon.

TEORO

Des pli, ke Elpiniko serĉas nur pretekstojn al ĉi tio.

LEJO

Ŝi alligos sin kiel klakilo al la kolo de sia mulo kaj diskonigos la maljustaĵon kontraŭ li kaj vian malnoblaĵon.

FIDIO

Kaj malutilos la gajnitan aferon.

DIOTIMO

La ridindecon timas eĉ dioj, kaj vi ne volas ĝin uzi kontraŭ homoj? Vi elĵetas el viaj sagujoj la plej akran sagon. Pli bone estus, se vi elĵetus saĝecon, honestecon, kuraĝecon, ĉar ili en batalo trompas pli ofte! Senplumigita de vi je delogaj ŝajnaĵoj malsaĝulo, fripono aŭ senkuraĝulo ree plumkovriĝos, se vi ellasos lin el la manoj sangekovritan kaj ne ridindan. Ĉiuj makuloj bone forlaviĝas aŭ orumiĝas: riĉa infanmortiginto povas fariĝi zorganto de orfoj, sed neniu trinkus publike pokalon da mielo kun Homero, kolorigita blue. La propra edzino ne permesos hodiaŭ al Kalio displekti ŝiajn harojn kaj morgaŭ eble perfidos lin. Miaj katoj efikis tion, kion neniam efikus la elokventeco de Periklo.

ASPAZIO

Mi kredos eĉ tion, kondiĉe, ke vi tiun okazintaĵon tenu en sekreto.

DIOTIMO

Mi eĉ ne pensas plenumi ĉi tion.

ASPAZIO

Vi blovas sur varmegan cindron, kiu sendube surŝutos kaj bruligos viajn okulojn. Vi ne estas atena regnanino; kiam Elpiniko ekmovos siajn influojn kaj interrilatojn, oni malhonoros vin kaj elpelos kiel malutilan mustelon; ne lasu vin vane forlogi per la forto de l’ demokrataro, kiu ĝis nun agas ankoraŭ ekster la regularoj. Ĉi tie al la fremdulinoj permesite estas apenaŭ tiom, kiom al pintuberoj, kiujn la vento faligis de arbo: kuntiriĝi dum pluvo kaj larĝiĝi dum bonvetero kaj ĉiam atendi, ke ies piedo transpaŝos sur ili.

DIOTIMO

Vi mem ja diris, ke ni vivas en la tempo de l’ virina regado.

ASPAZIO

Sed de l’ virinoj singardaj kaj prudentaj. Al la kuraĝaj oni certigis privilegiojn kaj liberecon, sed kondiĉe, ke ili estu malĉastulinoj.

DIOTIMO

Vanaj timoj! Ĉu mi alvenis Atenojn por esti ĉi tie strigo prudenta kaj evitanta la tagan lumon? Mi deziras profiti la vivon rapide, sensobre, gaje, ĉar ĝia fadeno baldaŭ disŝiriĝos.

ASPAZIO (malgaje)

Mi perdas en vi amikinon, helpantinon... Ha, vi ne volas iri kun mi, sekve flugu kun la vento.

DIOTIMO

Ne forpelu min, mi jam mallevas la flugilojn.

ASPAZIO (kisante ŝin)

Estas feliĉo, ke vi estas bona. Anaksagoro, ni oferis al vi tre respektindan postenon.

ANAKSAGORO

Kian?

ASPAZIO

La postenon de zorganto en la rifuĝejo por sklavaj knabinoj. Ni intencas elaĉetadi tiujn ĉi virajn bongustaĵojn.

ANAKSAGORO

La plej malbona elekto! Lasu trankvila la mallertulon, kiu apenaŭ povas zorgi sin mem kaj sian propran infanon.

ASPAZIO

Ni postulas nur, ke vi antaŭ la areopago kovru nin per via persono kaj neniam neu, ke tiu ĉi instituto apartenas al vi.

ANAKSAGORO

Tio ĉi ne superas miajn kapablojn. Mi eĉ pli multe penos efiki: mi petos Tucididon, kiu nun estras la aristokrataron ne sole en la politiko, sed ankaŭ en la ĝuado de tiuj bongustaĵoj, ke li subtenu nian entreprenon. Li fieras ja, ke li havas la plej belajn sklavinojn en Atenoj. Li eĉ donacis al mia fileto belkreskan nutristinon. (Eniras Sofoklo kaj Eŭripido.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.