La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO SEPA

ASPAZIO kaj EŬRIPIDO.

ASPAZIO

Kio do fariĝis?

EŬRIPIDO

La tutaj Atenoj rigidiĝis en tomba silento, kiun trakuras nur subpremataj murmuretoj de malĝojo aŭ kolero.

ASPAZIO

Ĉu kaŭze la proceson de Anaksagoro?

EŬRIPIDO

Inter aroj de la regnanoj, disĵetitaj en la urbo, kuras duonvortetoj, antaŭsciigantaj pli grandan ventegon.

ASPAZIO

Periklo ĝin dispelos.

EŬRIPIDO

Kie estas Anaksagoro?

ASPAZIO

En sendanĝero. Li forkuras Afrikon.

EŬRIPIDO

Dankon al vi. De unu horo mi la unuan fojon ekspiris pli libero. Homoj elfalis el mia koro, ne multaj restis en ĝi kaj antaŭ ĉiuj li — mia estiminda instruisto. Atenoj jam trosatigis min per enuo kaj abomeno, mi ne povas kun ili ŝimi kaj putri. Ĝis nun mi kontraŭstaris la intencon ilin forlasi, hodiaŭ la persekutado de Anaksagoro forigas min el tiu ĉi urbo. Mi forveturos kaj haltos nur tie, kie estos pli bone aŭ almenaŭ alie.

ASPAZIO

Leviĝu do ni ĉiuj kvazaŭ aro da koturnoj kaj forflugu en landojn pli varmajn. Ne, Eŭripido, tio estus tro birda.

EŬRIPIDO

Enkreski oni povas nur en la teron, varmigitan de suno de amo, sed ne malvarmigatan de frostoj de perfido. Min ekamis nenia estaĵo kaj ĉiuj perfidis.

ASPAZIO

Kaj Diotimo? Ŝi eĉ ne promesis al vi, ke ŝi vivos.

EŬRIPIDO

Sed ŝi jam ne ekzistas kaj mi ree estas solulo. Neniam diru, ke Eŭripido estas malforta, kaprica, timema kaj Periklo forta, kuraĝa kaj persistema, ĉar Eŭripido ne havis apud si tian virinon, kian Periklo havas en vi. Homo nur tiam batalas, kuraĝe sur la kampo publika, kiam hejme sentema koro rekompencas al li ĉiun perdon de fortoj. Se min amus Aspazio... mi nur demandus ĉiam, kio estas en la mondo por akiri kaj mi akirus.

ASPAZIO

Malsukcesoj vin tre disbatis: forveturu do kaj revenu hardita. Via granda spirito ne devas krevi sub ekbatoj de l’ vivo.

EŬRIPIDO

Restu sana Aspazio, sola virino, kiun mi ne malbenis. (Eniras Protagoro.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.