La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO DEKUNUA

LA SAMAJ kaj FIDIO, poste TRAKSO.

ASPAZIO

Fidio?! Forkuru!

PERIKLO

De kie tiel rapide? Vi ne renkontis Sokraton, Eŭripidon, Protagoron?

FIDIO

Ne, sed mi renkontis la amindan knabon Alcibiadon, kiu nin veturigis al la haveno, kaj, kiam mi estis lokinta Anaksagoron sur la ŝipon li reveturigis min ĉi tien.

PERIKLO

Vi ne povas jam aperi en la urbo, vi estas kulpigita, persekutata, vi devas kaŝi vin en nia domo.

TRAKSO (eniras)

Alvenis la juĝeja gardantaro kaj petas, ke eliru al ĝi la regnano Fidio.

PERIKLO

Kiu diris al ĝi, ke li estas ĉi tie? Ci, lupido!

TRAKSO

Ne mi. (Li foriras.)

ASPAZIO (al si)

Ili jam havas lin en siaj ungegoj kaj ne ellasos.

FIDIO

Kiu min kulpigis?

PERIKLO

Menono, pro la proprigo de parto da oro el la statuo de Ateno kaj pro la elĉizo de niaj vizaĝoj sur ŝia ŝildo.

FIDIO

Menono — mia lernanto! Mi — ŝtelisto? Mi prirabis mian propran verkon? Periklo, mi petegas vin en la nomo de nia longa amikeco, prenu martelon, supreniru Partenonon, disbatu la diinon, kolektu la oron kaj ĵetu al la kalumniuloj, ke ili pesu ĝin kaj vidu, ĉu mankas en ĝi eĉ unu ero. Ateno, ĉu mi kreis vin por mia malhonoro!

PERIKLO

Mi iros kun vi, eble oni permesos al vi senkulpiĝi en libereco sub garantio aŭ kaŭcio.

ASPAZIO (etendante la manon al Fidio)

Kaj tuj revenu al ni.

FIDIO

Aspazio, vi aŭdas, mi — ŝtelisto! (Li eliras kun Periklo.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.