La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO NAŬA

LA SAMAJ kaj PERIKLO.

ASPAZIO

Vi aŭdis? Fidio estas kulpigata!

PERIKLO

Ĉu mi aŭdis? Ŝajnas al mi, ke subite alflugis vento, forkaptis eĥon de tiu kalumniaĵo kaj portas ĝin tra la tuta tero. Mi rigardis sunon, ĉu ĝi ne fermos sian okulon kaj faligos larmojn, vidante maljustaĵojn kontraŭ la granda homo. Sendube ĝi ne rimarkis ĉi tion. Kiamaniere en malgranda Grekujo povas enlokiĝi tiom da malindaj homoj kaj en iliaj mallarĝaj brustoj tiom da malnoblaĵo.

ASPAZIO

Periklo, mi ankoraŭ nenion scias.

PERIKLO

Menono, lernanto de Fidio, subaĉetita de la aristokratoj, kulpigis lin pro la ŝtelo de parto da oro el la statuo de Ateno kaj pro tio, ke li skulptis mian kaj sian vizaĝon sur ŝia ŝildo. Ree ofendo de la religio punata per malliberigo aŭ morto.

ASPAZIO

La piaj mortigistoj volas nin buĉi por sanktaj tranĉiloj. Oni povas do pruvi la senkulpecon de Fidio.

PERIKLO

Kiel? Oni devus depreni la tutan oron de la statuo kaj pesi ĝin; tion permesos nek la superstiĉa popolo, nek la malamika por ni estraro. Sur la bareliefo de la ŝildo de Ateno estas facile trovi inter multaj figuroj la similecon al mia kaj lia vizaĝo. La aljuĝo tiamaniere apogos sin ekskluzive sur la atestado de Menono; oni ordonis jam malliberigi Fidion.

ASPAZIO

Ne. Vi tion ne permesos!

PERIKLO

Ĉar mi povus la kaptistojn konduki sur liajn postsignojn, mi sendis Sokraton al la haveno por averti Fidion.

PROTAGORO

Ĉi tien kuris ankaŭ Eŭripido.

PERIKLO

Malgraŭ tio mi ne estas sufiĉe certa. Kuru kaj vi, Protagoro, plej malmulte vi elvokos da suspekto kaj plej sprite vi konsilos.

PROTAGORO

Ĉu ne estas tro malfrue? (Li eliras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.