La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

AKTO KVARA

(En la domo de Periklo.)

SCENO UNUA

LEJO, ASPAZIO kaj TEORO.

LEJO

Mi sciis apenaŭ pri tio, ke Periklo fine disbatis Samosanojn.

ASPAZIO

Kial do oni tenis vin tiel longe en malliberejo?

LEJO

Ili estis konvinkitaj, ke mi estas Aspazio kaj la ŝajnaĵoj fortigis ilin en tiu ĉi opinio. Ĉar kion signifis tio, ke mi alveturigis Mileton kaj donis al ĝia konsilantaro la oferitan de Diotimo monon por knabinlernejo — tion saman ja vi povis fari, des pli, ke tio estas via naska urbo kaj mi alvenis kun Periklo.

TEORO (al Aspazio)

Ĝis nun ĉirkaŭflugas Atenojn la famo, diskonigata verŝajne de Elpiniko, ke vi inklinigis Periklon al la milito kun Samoso por defendi Mileton.

ASPAZIO

Ne estas eble kalkuli, kiom da pinĉskaraboj falis sur min el kalumniaj buŝoj. Estas ja homoj, kiuj serioze diras, ke li ĉion faras sub mia inspiro. Vere, kian imagon havas la Atenanoj pri tiu granda homo, supozante, ke mi levas lin supren kvazaŭ infanon, por ke li estu pli alta ol la aliaj. Estas ja pli facile pardoni la naivecon al la Samosanoj, kiuj tenante vin, kredis, ke ili forŝtelis la edzinon al Periklo kaj ke li ŝin ne serĉas.

LEJO

Ĝis la fino ili kredis ĉi tion. Trompinte la viglecon de nia mara gardistaro kaj forkondukinte min el Mileto, ili estis tiel ĝojigitaj de tiu ĉi akiro, ke ili dancis antaŭ mi; kaj kiam ree nia eskadro alnaĝis Samoson, ili kaŝis min en profunda subteraĵo, en kiu mi trasidis du monatojn. De sklavo mi eksciis, ke la urbo estis almilitita, la antaŭa estraro forigita...

ASPAZIO

Periklo promesis malavaran rekompencon al tiu, kiu montros la lokon de via estado.

LEJO

Tio sendube ankoraŭ pli certigis ilin, ke mi estas Aspazio.

TEORO

Mi miras, ke oni vin ne mortigis.

LEJO

Eble ili esperis ricevi grandan liberigmonon kaj verŝajne nur, kiam iu eligis ilin el la eraro, ili enigis min en ŝipon kaj forveturigis Sirion, por ke mi tie pereu kaj ne rakontu al vi pri mia malliberigo. Dume — ili trompiĝis.

ASPAZIO

Mia malfeliĉulino — kiel la sorto ĵetadis vin!

LEJO

Tamen, kiam mi pripensis, ke vi deziris plenumi la volon de Diotimo, ke vin povis forporti tiu ventego — mi estis sincere danka al la sorto. Ĉar vere, kio mi estas? Senforta kaneto en torento, kiun pli forta ĝia fluo povas elŝiri kaj forporti, kaj en la loko, kie ĝi staris, akvo kunfluos, ne lasinte eĉ postsignon.

ASPAZIO

Vi ofendas min kaj vin, ĉar mi vin amas kaj vi malatentas vin. Nebona vi estas.

LEJO

Nu, ni ne alverŝu al ni la amon, ĉar koroj niaj estas plenaj de ĝi. Kion de novaĵo? Periklo honoris la mortintojn per brilega parolo, rekomendita al lernantoj por legado en la lernejoj.

ASPAZIO

Efektive, li neniam estis pli elokventa. Kiam li malsupreniris de la tribuno, kortuŝitaj viroj ĉirkaŭprenis lin kaj virinoj kronis per floroj kaj rubandoj kiel venkinton en ludoj olimpiaj. La patroj, kiuj perdis en tiu milito siajn filojn, tiel varmege de li gloritajn, ĵetis sin sur lian kolon, ploregante kaj iliaj larmoj brilis per radioj de ĝojo. La komuna entuziasmo el plej malĝojaj koroj forŝiris la funebron. En lia ĉeesto niaj malamikoj havis apenaŭ kuraĝon silenti.

LEJO

Tio estas bona. Kaj Elpiniko? — Ĉu ŝi subfosas vin ankoraŭ ĝis nun?

ASPAZIO

Ŝi svenis en ĉirkaŭpreno de Hermipo, kiu skribis ian komedion kontraŭ mi kaj volis prezenti ĝin sur la scenejo, sed oni rifuzis al li. Ha! mi forgesis pri ia interesa okazintaĵo: nia administranto aĉetis en la foiro junan sklavinon, kiu, kiel poste klariĝis, estas knabina filino de Elpiniko.

LEJO

Kaj de kiu?

ASPAZIO

Polignoto neas la patrecon, sed jesigas la patrinecon. La maljuna sklavino, kiu nun servas Teoron kaj iam servis Cimonon, diras certige, ke li kun la fratino Elpiniko estas gepatroj de tiu ĉi knabino — sed tio ŝajnas al mi jam tro neinda por lia karaktero.

TEORO

Kaj gusto.

LEJO

Ha! miaj karaj, kiu penetris la misteron, kio ne estas versimila kaj inda por tiu mondo de puraj diroj kaj malpuraj agoj!

ASPAZIO

Kiel revenĝo por tio, ke Elpiniko malnobligas la filon de Periklo, mi feliĉigos ŝian filinon: mi sendis ŝin al la patrino por postuli de ŝi almenaŭ la parton de ŝia regnaneco, ĉar alie ni zorgos pri ĉi tio.

LEJO

Sed tiu furiulino freneziĝos de furio. Ŝi sendube estas dispremita, se vi permesas al vi tiel dolorige ŝin inciti.

ASPAZIO

Sendube. Periklo regas en Atenoj ĉiopove, kiel nur genio povas regi. La popolo respektas kaj adoras lin, ĝi estras sin mem, ĝuante ĉiujn bonaĵojn de la firma paco. Atenoj estas jam ne la plej altkreska branĉo de Grekujo — sed ĝia ĉefa trunko, el kiu kreskas plej sanaj branĉoj, ĝi estas centro de l’ politika vivo, plej ĉefa sanktejo de l’ scienco kaj arto. La diino de l’ saĝeco, skulptita de Fidio, videbla el malproksimo, brilanta per oro, marmoro, elefantosto, havas rajton rigardi fiere el Panteono, ĉar ŝi estas simbolo de l’ grandeco de la plej glora inter ĉiuj urboj, kiuj iam ajn ekzistis sur la terbrusto.

LEJO

Ĉu la areopago, la arĥontoj, ĉu diversaj aristokrataj putretaĵoj mortas trankvile en publikaj ruinaĵoj kaj ne intencas repreni sian antaŭan potencon?

ASPAZIO

Ne, ligitaj ili reviĝas per la rememoroj pri la estinteco, sed la estantecon ili cedis al ni.

TEORO

Tamen Tucidido, ilia estro, revenis el la ekzilejo.

ASPAZIO

Tiu bruema tabano kun sia mallonga pikilo por ni ne povas esti danĝera. Tia vekilo estas eĉ utila por la energio de demokratoj, por ke ĝi ne ekdormu.

LEJO

Kien rapidis tiel Periklo, ke li min apenaŭ salutis traflugante.

ASPAZIO

Al Anaksagoro, kies la plej amata filo estas malsana kaj kiu en malespero perdas momente la konscion.

LEJO

Li, indiferenta filozofo kun glaciigitaj sentoj...

ASPAZIO

La doloro disŝiris al li la tutan filozofion.

LEJO

Ĉu Eŭripido priploras ankoraŭ Diotimon?

ASPAZIO

Li edziĝis kaj ree eksedziĝis, ĉar lin perfidis kaj la dua edzino.

LEJO

Ha, ha, ha. (Eniras Periklo, enkondukante Anaksagoron.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.