La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO DEKDUA

ELPINIKO kaj TUCIDIDO.

TUCIDIDO

Apud Koronejo ni konvinkiĝis, ke disbati en polvon ajlajn regnanojn por ni ne estas malfacile. La subaĉetebla Plejstonakso estas elpelita el Sparto kaj lia posteulo ne havas gluiĝajn manojn. Sekve, se niaj sortoj dependas de batalo — la venko estas certa. Sed ĝi sola ne donos al ni firman superecon. Apud Koronejo restis ja de la vicoj demokrataj nur kaĉo kaj tamen sur tiu ĉi kaĉo Periklo ne ĉesis kreski. Tio estas okazo mirinda, ĝis nun nekonata en la historio, ke la popolo plej klera, sentema al la plej malgranda limigo de siaj rajtoj, elpelanta suspekte siajn bonfarantojn kaj heroojn, por ke ili per tro grandaj meritoj ne ektuŝu la egalecon respublikanan — tiu ĉi popolo subiĝas humile al la volo de homo privata, kiu okupas neniun oficon, kies sola regna indeco estas regnaneco Atena kaj sola potenco — elokventeco. — Pro tiu kaŭzo ni ne povas eĉ lin kontraŭstari, forigi de la posteno — ni povas lin nur mortigi.

ELPINIKO

Se tian oferon postulas la patrujo...

TUCIDIDO

Tro precize vi komprenis miajn vortojn — mi pensas pri lia mortigo morala. Kaj nur, se tio ne efikus... La dioj ja por celoj altaj liberigas homojn de la devo ŝati fremdan vivon.

ELPINIKO

Jam de longe mi kolektas pruvojn de krimagoj de Periklo. Inter la aliaj mi posedas skriban ateston de Ksantipo, kulpiganta la patron pro venenado de la filo; krom tio la sklavo...

TUCIDIDO

Ne Elpiniko, tiuj rimedoj estas bonaj nur tiam, kiam estas necese finbati vunditon. Sed Periklo staras ĝis nun ne vundita profunde, sed apenaŭ gratetita. En ĉiuj homaj bataloj la plej certa, ĉiam mortiga, estas tiu bato, kiu trafas la koron. Periklon oni devas trafi en la koron.

ELPINIKO

Kiamaniere?

TUCIDIDO

Perei devas tiuj, kiujn li amas. Li amas Fidion, Anaksagoron, kaj plej kore, ĝis religia adorado, ĝis idolkulto li amas Aspazion, kiu estas vere ĉarma kaj prudenta. Sen ŝi li jam ne povus ekzisti.

ELPINIKO

Ĉu vi ŝin ne trotaksas?

TUCIDIDO

Ne Elpiniko, ŝi estas Ateno de l’ infero, ŝi estas malbona spirito, naturdotita per genio kaj plej ĉarmaj belecoj de korpo. Ŝi instruas al seriozaj filozofoj saĝecon kaj ravas maljunulojn. Plej severa viro ne ektuŝus ŝin eĉ per cigna lanugo, se li havus esperon, ke ŝi ektuŝos lin per la buŝo.

ELPINIKO

Malfeliĉe, ŝi jam kisis duonon da ĉiuj viroj en Atenoj kaj nun ŝi feliĉigas la reĝon Persan.

TUCIDIDO

Mi dubas, sed tiu ĉi suspekto povas esti por ni tre utila.

ELPINIKO

Ĉu tamen la blindigita popolo kredos la okulvideblajn argumentojn?

TUCIDIDO

Vi ne konas la popolon, Elpiniko. Ĝi estas ordinara ĉevalo, kiu humile portas kaj trenas plej grandajn ŝarĝojn, sed ektiklita per iu en incitebla loko ĝi piedfrapas kaj mortigas sian mastron, kvankam tiu ĉi ĝin nutris kaj ne batis. Kaj tia incitebla loko estas ĉe popolo la religio, kiun Periklo kaj Aspazio kun ilia sekvantaro senpiigis sufiĉe. La plej ĉefa eraro de nia ĝisnuna taktiko estis — la starigado de aristokratoj kontraŭ demokratoj, de riĉuloj kontraŭ malriĉuloj, de politiko kontraŭ politiko, kiam ni devis starigi diojn kontraŭ malbonaj homoj, religion — kontraŭ senpieco. Nur tiamaniere ni liberigos Atenojn de la tiraneco de konspirestroj demokrataj kaj restarigos la tronon, sur kiu eksidos...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.