La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO OKA

LA SAMAJ kaj PERIKLO.

PERIKLO

Kia kunkuro? Viroj kun bastonoj — virinoj — Elpiniko?

ELPINIKO (ironie)

Ni venis gratuli pri la venko.

ANAKSAGORO

Nia armeo estas disbatita — la Spartanoj iras Atenojn — kaj vi forkuras de ili — ĉu tio estas vera?

PERIKLO

Kiu mensogis?

FIDIO

Tiu ĉi furiulino kaj ŝia kanajlaro, kiu volis detrui kaj forbruligi vian domon.

PERIKLO

Gardistoj! (Eniras du soldatoj.) Konduku tiun ĉi virinon en la loĝejon de Cimono kaj diru, ke mi alsendas al li la fratinon, por ke ŝi al sia lacigita frato purigu la piedojn de polvo, alportu akvon por la lavado kaj preparu vespermanĝon.

ELPINIKO

Dank’ al vi mia frato estas en ekzilejo.

PERIKLO

Dank’ al mi li estas en Atenoj. (Elpiniko eliras kun la soldatoj) Kaj vi, kiuj deziras bruligi, ekbruligu la torĉojn antaŭ la parolejo sur la popola placo. Mi tuj alvenos tien.

ARO

Vivu Periklo! (Eliras.)


<<  |  <  |  >


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl. Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.