La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO SEPA

LA SAMAJ kaj PERIKLO.

ASPAZIO (ĵetas sin sur la kolon de Periklo)

La tutaj Atenoj devas vin tiel ami, kiel mi.

PERIKLO (ironie)

Ha, se vi, mia ĉielarko, povus iafoje ekvidi la tutajn Atenojn! (Al la ĉeestantoj.) Mi vin salutas, amikoj.

ASPAZIO

Vi estas ekscitita...

PERIKLO

Ĉar Atenoj estas ne sole vi, ne nur grandaj mensoj kaj karakteroj, celantaj grandajn idealojn, ne nur la honesta sed ŝanĝebla popolo, Atenoj — estas ankaŭ aristokrataj korvoj kaj diversa socia mortintaĵo, inter kiu putras ankaŭ miaj propraj filoj. La pli aĝa, ebria blasfemis hodiaŭ la preterpasintan patron, lacigitan de la laboro en la popola servado.

ASPAZIO

Tio ĉi vin ne devas jam dolorigi...

PERIKLO

Kaj ne dolorigas tiel, kiel la nova perfido de l’ aristokrataro, kiu subite ekmarŝis al Koronejo, kie sekrete jam de kelkaj tagoj ili dismetis sian tendaron kaj kien la reĝo Plejstonakso rapidas kun la armeo Spartana.

ĈIUJ

Milito!

SOFOKLO

Infekto neniigu eĉ la semon de tiuj ĉi malnoblaj perfiduloj!

FIDIO

Fi! sentaŭguloj! (Bruo de miksitaj voĉoj.)

ASPAZIO (al Periklo)

Ĉu ĝi estas certa sciigo?

PERIKLO

Alvenis rapidkuruloj.

ASPAZIO

Sed vi ne iros, Periklo! Ili volas vin forlogi el Atenoj, por ilin eksposedi per helpo de malkaŝaj kaj kaŝitaj konspiruloj en la urbo.

PERIKLO

Mi interdividos la danĝeron, sed al la aliaj mi ĝin entute ne cedos.

ASPAZIO

Ĉi tie minacas la plej granda! Mi petegas vin, kara edzo, kiun eĉ miaj antaŭsentoj ne trompis...

ĈIUJ

Restu, Periklo!

PERIKLO

Ni ne povas ĉi tie fari konsilantaron, ni iru demandi la popolon, al kiu kaj kie li ordonos batali. (La viroj eliras.)

DIOTIMO

Aspazio, ĉu vi perdis la esperon?

ASPAZIO

Kun la suno subiras por ni la feliĉo de l’ hodiaŭa tago, sed morgaŭ la suno leviĝos kaj kun ĝi reeklumos ankaŭ nia feliĉo.

(La kurteno falas.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.