La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO DEKSESA

LA SAMAJ kaj METRONOMO.

PERIKLO

Kun kio vi tiel sen demando enfalas, estimata sinjoro?

METRONOMO

Kun tiu letero de la areopago. (Li legas.) Pro la plendo de la ĝuanta la tutecon da rajtoj — la regnano Hermipo, la areopago sciigas la regnanon Periklon, ke akceptita de li, kiel edzino, la fremdlandulino Aspazio el Mileto estas kulpigita: 1-e, je sendieco, aperigita de ŝi per la neirado en la sanktejojn, per la deŝirado de olivetoj en la arbareto de Ateno, per la blasfema citado de mitoj kaj interparolado senreligia pri la materio de ĉielaj korpoj; 2-e, je malĉasto kaj disvastigado de senmoraleco inter junaj knabinoj, liberaj kaj sklavaj, al kiuj ŝi instruis arton de senĝena amo. Tiuj krimoj estas punataj per morto kaj postulas tujan malliberigon de la kulpuloj. La areopago tamen, havante specialan konfidon al la meritplena por la lando viro, permesas al Aspazio resti libera ĝis la aljuĝo, se Periklo kune kun du regnanoj garantios ŝian aperon antaŭ tiu ĉi plej alta tribunalo de Atenoj kaj donos dek talantojn dum dudek kvar horoj kiel garantion. (Momento de komuna silento.)

PERIKLO

Oni volas mortigi ĉirkaŭ mi ĉiujn, kiujn mi amas?... Kaj ŝin? (Flamiĝante.) Kaj ŝin? Aspazion! (Al Metronomo.) Areopago, tiu ĉi enfalinta en la teron budo por ŝimantaj briletaĵoj, tiu ĉi rifuĝejo por kadukuloj, la areopago, kiu nur al mia grandanimeco ŝuldas sian ekzistadon, kuraĝas mian edzinon altiri en sian juĝejon, apogante sin sur la kalumnio. Diru al ĝi, ke ĝi tute ne estas la plej alta tribunalo de Atenoj, sed la gardanto de moroj, ke ĝi ne havas rajton juĝi iun ajn, ĉar mi forprenis de ĝi tiun rajton kaj redonis ĝin al la popolo, — ke tiun malnoblan aferon solvos la ĵurintoj.

METRONOMO

Al mia estraro mi tion ripeti ne povas, kaj mi havas ordonon de ĝi teni la gardistaron antaŭ via domo ĝis la garantio kaj la mono estos donitaj.

PERIKLO

Sekve mi mem sciigos tion al la areopago kaj donos la postulatan garantiaĵon. Vi, regnano, revenu dume al via gardistaro. (Metronomo eliras.) Mi forĵetos de mi la maljunecon, rejuniĝos en la kolero kaj montros al tiuj kadavroj, ke mia tombo ne estas ankoraŭ malfermita. (Al Protagoro kaj Sofoklo.) Vi subskribos kun mi la garantion?

SOFOKLO

Plej volonte.

PROTAGORO

Kun preteco.

PERIKLO

Ni eniros intervoje nur al mia administranto preni la monon. Specialan konfidon ili havas al mi kaj postulas dek talantojn — friponoj! Sokrato — vi restu ĉi tie... kara Aspazio, piede dispremu tiun abomenaĵon, ne falu sub ĝi. (Li kisas ŝin.)

ASPAZIO

Iru. (Periklo, Sofoklo, Protagoro eliras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.