La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO DEKA

PERIKLO kaj ASPAZIO.

ASPAZIO

Se ne ĉiuj tri, unu devas lin renkonti.

PERIKLO

Ia malbeno vagigus iliajn paŝojn, se ili lin ne trovus.

ASPAZIO

Mi ne supozas.

PERIKLO

Eble Fidio por forigi danĝeron de Anaksagoro elektis flankan vojon.

ASPAZIO

Eble li restis kun li.

PERIKLO

Tio estus la plej bone, ĉar li tuj fornaĝus.

ASPAZIO

Ha! Kial iliaj piedoj ne trakuras tiel rapide la spacon kiel mia penso!

PERIKLO

Ili revenigos lin sendube.

ASPAZIO

Se la nokto volus plirapidiĝi kaj forkaŝi Fidion, blindigante liajn persekutantojn! Malfeliĉe! ĝi ne etendis ankoraŭ siajn unuajn ombrojn. Periklo, li ne forkuros!

PERIKLO

Kial?

ASPAZIO

Miaj nervoj tremas pro timo, kvazaŭ kordoj ŝirataj: ili antaŭsentas malfeliĉon.

PERIKLO

Vi estas ekscitita. Regu vin mem, mia kara; vi vidos: hodiaŭa tago finiĝos bone kaj morgaŭ ni komencos la venĝon.

ASPAZIO

Mi kredas, ke vi venĝos pro niaj amikoj. Tiu ĉi espero kvietigas mian ĉagrenon.

PERIKLO

Mi ordonus ĉarpenti el mi trabon por ponto, se mi ne sukcesus puni la aristokratojn pro tiu ĉi duobla malnoblaĵo. Ke ili min frakasu, — ĉar alie mi ilin forbalaos!

ASPAZIO

Kia terura estas turmento atendi en malkvieto! Mi estas preskaŭ certa, ke Fidio saviĝos, kaj tamen min penetras la sento de ektimigita ĉamo, kiu aŭdas la fajfadon de traflugantaj apud ĝi sagoj. (Eniras Fidio.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.