La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO KVINA

LA SAMAJ, FIDIO.

FIDIO (enfalante)

Ha, mortintaĵo! Al hienoj mi preparus el ili festenon! Fiere ili brilas per siaj kupraj fruntoj, kvazaŭ ilin nutris ne tiu sama tero! Rigardu la feston de nia aristokrataro! Unu senhontulo kuraĝis demandi min, ĉu ni preparis jam por la Spartanoj saŭcon. Mi ŝprucigis el lia nazo iom da nigraĵo por la spicado! Post unu momento Atenoj elsvarmos sur la fortifikaĵojn. Protagoro, vi estas ankaŭ alvokita plenumi devon regnanan.

PROTAGORO

La devo estas estro de ni ĉiuj, mi obeas ĝin, ne vin.

FIDIO

Vian langon kaŝu en la glavingon — la glavon eltiru.

PROTAGORO

Sub kies komando mi devas esti?

FIDIO

Sub mia.

PROTAGORO

Ho, ho, antaŭ la merito mi havas jam honoron, kiun mi povas cedi al ĉiu por putrinta rabataĵo.

FIDIO (severe)

Plu disputi ni ambaŭ ne havas tempon. Ni iru! (Enŝoviĝas vualita virino.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.