La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO TRIA

ASPAZIO kaj ANAKSAGORO.

ASPAZIO (proksimiĝante al Anaksagoro)

Anaksagoro paciĝu kun la nepreco.

ANAKSAGORO

Al kiu kaj al kio estis bezona tiu nepreco? Neniu prudenta kaj sentanta estaĵo plenumus tian krimon; nur la senanima naturo povis esti tiel kruela. Se ĝi havus konscion pri sia ago, ĝi haltigus terurigita la tutan movon, estingus la lumojn sur arkaĵo ĉiela kaj kovrus sian monstran vizaĝon per la morttuko de eterna nokto. Kio ĝi estas? Min ĉirkaŭas senmezura mallumo, kaj en ĝi lumas... li!

ASPAZIO

Kara majstro, fortigu vin iomete per la propra filozofio. Vi ja mem instruis, ke ni estas nur ŝanĝemaj formoj de la esto, malaperemaj ondoj sur la oceano de materioj.

ANAKSAGORO

Forŝiru de mi tiun malplenan kranion, el kiu forflugis la saĝeco kaj frakasu ĝin kiel malnovan paton, en kiu nenio jam rostiĝos. Jes, mi malgrandiĝis, kuntiriĝis, restis de mi apenaŭ tiom, kiom estas necesa por enteni la doloron. Kaj tamen ŝajnas al mi, ke tiu doloro plenigas la tulan spacon. Ordinare homo ekscias aŭ ekmemoras pri iu ajn sia organo nur tiam, kiam ĝi ekdoloras. Kaj mi sentas nur nun, ke mi havis tro grandan koron. En tiu koro malfermiĝis senfunda abismo, en kiu la tutmondo malaperas tiel, kiel hajlero en profundegaĵo de vulkano. Sur rando de kratero staras pala spirito de mia filo. Sekve, ne mi, sed la flamoj de enteriga ŝtiparo ĉirkaŭprenos kaj kisos lian karan korpeton? (Li ekstaras, volante foriri.) Mi ne permesos!

ASPAZIO (haltigante lin)

Estu almenaŭ viro, se vi ne povas jam esti filozofo.

ANAKSAGORO

Pardonu min...

ASPAZIO

Vi mem estas malbona via lernanto. En la unua pli dolora provo disŝiriĝis via scienco kiel aranea reto. Kial do vi kovris per ĝi la mensojn al la aliaj kaj al vi mem?

ANAKSAGORO

En la juneco mi ne disdonadis pecetojn da mia koro al koketulinoj: forigita de l’ mondo mi ŝparis grandan provizon da sentoj, kies parteton forprenis la edzino kaj el la resto konstruiĝis granda amo por tiu infano. Mi pli facile imagis al mi mian estadon sen unu mezuro, ol sen li. Mi almozus sur vojoj, dum varmegoj kaj frostoj, mi ne kovrus la piedojn kaj la vizaĝon eĉ per folieto krataga, dum ventego mi ne rifuĝus eĉ sub kampan papavon — se li nur povus vivi. Li mortis. Neniu tie — super la steloj — aŭskultas homajn dezirojn, ĉar alie neniu rifuzus mian peton.

ASPAZIO

La voĉo de homaj deziroj estas la plej mallaŭta inter ĉiuj, kiuj sonas en la naturo, ĉar ĝi alflugas apenaŭ ĝis la oreloj de proksime starantaj amikoj. Ekster ili ĝi silentiĝas aŭ resonas ne pli laŭte ol la bruo de cedraj pingloj. Nek la unua kaj nek la lasta vi estas neaŭskultita; miloj da malfeliĉuloj trairas la vivon, kiu sekigas al ili la salivon kaj domaĝas guteton da pluvo por la sekiĝinta buŝo. Leviĝu majstro, montru, ke la tondro, kiu disŝiris vian koron, ne frakasis al vi la kapon. Ĉu vi estus kapabla genufleksiĝi kaj klini la frunton antaŭ ĝia abomena potenco? Ne, Anaksagoro, por tiu humiliĝo vi estas tro granda. La neelpetebla nepreco mortigis vian filon, sed per tuta sia potenco ĝi ne efikos, ke vi ĝin ne esploru, ne nomu blinda, kruela kaj senprudenta.

ANAKSAGORO

Efektive, mi devas reĵeti tiun ŝtonegon, kiu falis sur min. Li konsilus al mi tion saman. Hodiaŭ ankoraŭ li demandis min: ĉu vi finis jam vian verkon pri la naturo? Pro kio oni vin alvokas al la juĝejo, ĉu pro tio, ke vi pensis? Kisu min — li diris — kaj etendis siajn malgrasajn manojn. Konstante rigardas min tiuj larĝigitaj pupiloj... Eble ilin ne kovris ankoraŭ la palpebroj? Eble li ne mortis? Fileto mia! (Li ploras.)

ASPAZIO (kortuŝita)

Ploru!... (Eniras Periklo kun Fidio.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.