La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

AKTO TRIA

(En la domo de Kalio.)

SCENO UNUA

ELPINIKO, EGINO kaj KAPRO.

ELPINIKO (kiun Egino finas vesti)

Strange, ŝajnas al mi, ke la haroj estas tro alte plektitaj. (La sklavino korektas.) Strange, donu al mi ankoraŭ blankigilon. (Ŝi viŝas la vizaĝon.) Mi ne povas kompreni: Polignoto estis antaŭ nia domo kaj ne eniris?

EGINO

Eble li timis renkonti la sinjoron...

ELPINIKO

Kaj ci de kie scias, ke li timas la sinjoron?

EGINO

Vi ordonis al mi nur tiam lin enlasi, kiam...

ELPINIKO

Mi ordonis, sed ci silentu — eĉ antaŭ mi, eĉ antaŭ ci mem. Se okuloj ciaj perfidos ion eĉ per unu ekpalpebrumo, mi ordonos verŝi sur ilin fanditan rezinon. Ĉu li parolis kun ci?

EGINO

Jes.

ELPINIKO

Kial do ci tuj ne diris al mi ĉi tion, malsaĝa balaaĵulino! Pri kio li demandis? (La sklavino silentas.) Pri kio li demandis?

EGINO (konfuziĝinta)

Ĉu mi ne permesos al li min... pentri.

ELPINIKO

Pentri — cin — mian sklavinon! Ha teruro! Sub vergoj ci elŝprucigos por li, malnobla raŭpo, ruĝan kolorigilon!

EGINO (genuas)

Kompaton, sinjorino, kion mi kulpas — mi ja ne volis.

ELPINIKO

Ci sciis pri tio, ke li min pentris.

EGINO

Mi klarigis al li, sed li ekridis kaj respondis, ke...

ELPINIKO

Kion? Diru!

EGINO

Ke vin li pentris de malantaŭe kaj min li volas pentri de antaŭe.

ELPINIKO

Ci mensogas! Ha, ci amindumis lin — sed mi malkutimigos cin de tiuj flirtaĵoj. For! Porkejojn ci balaos, ne min vestos. Aŭ ne! Kapro!

KAPRO

Mi estas.

ELPINIKO

Vi vendos ŝin hodiaŭ por io ajn kaj al iu ajn... Sed antaŭ ol eligi ŝin al la vendejo, donu al ŝi bonan memoraĵon, por ke ŝi longe min memoru. Vipu ŝin de antaŭe! Ĉu Trakso ne venis ankoraŭ?

KAPRO

Li venos baldaŭ.

ELPINIKO

Tuj sciigu min pri ĉi tio. (Ŝi montras la sklavinon.) Anstataŭ ŝi mi bezonas la alian — kiu estas lerta inter ili?

KAPRO

Eble la numeron duan?

ELPINIKO

Ne.

KAPRO

Eble la kvinan?

ELPINIKO

Ne — kaj tiu antaŭ nelonge aĉetita el Noro?

KAPRO

Lerta, sed malbela.

ELPINIKO

Bone — tio estas... nenio malhelpas. Alvoku ŝin ĉi tien — ŝia nomo estos Noro.

KAPRO

Al viaj servoj. (Li eliras kun Egino.)

ELPINIKO (sola)

Ha! kial mi jam estas nejuna! (Eniras Noro.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.