La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO TRIA

LA SAMAJ kaj ANAKSAGORO.

ANAKSAGORO

Mi forkuras de tiu ĉi tumulto.

ASPAZIO

De kie vi venas?

ANAKSAGORO

De la kunveno popola.

ASPAZIO

Kion oni decidis?

ANAKSAGORO

Oni decidis piedbati, krii, blasfemi, la prudenton nomi malsaĝeco kaj la malsaĝecon prudento... Mi envias vin Aspazio, ke vi povas vin apartigi de tiu bazaro de ĉiuspecaj pasioj kaj kviete filozofi pri ili.

ASPAZIO

Kvieta mi ne estas. Ĉu la projekto de Periklo estas akceptita?

ANAKSAGORO

Ekstaru super la kota trafluo de homaj aferoj, ke ĝi apenaŭ surŝprucu viajn piedojn, mia amikino. (Al la aliaj virinoj.) Mi ne salutis vin ankoraŭ — kaj unu el vi mi ne konas.

DIOTIMO (salutante)

Diotimo. Ĉu Kalio parolis?

ANAKSAGORO

Kriis ĉiuj eĉ la raŭkiĝintaj. (Al Aspazio) Elementoj bonfaraj kaj belaj kuniĝante kreas iafoje ligojn malutilajn kaj monstrajn. Nebuloj, kiuj malvarmigas al ni la fajron de l’ suno, renkontinte unu la alian, eligas el si tondron.

DIOTIMO (mallaŭte al Lejo)

Kion li rezonas?

ASPAZIO (penante kaŝi sian ekscitiĝon)

Sekve Periklo falis kun sia projekto?

ANAKSAGORO (al la ĉagrenita Aspazio)

Por liaj amikoj tio estus doloriga, por filozofoj ĝi devas esti indiferenta. Ekzistas nur materio kaj ĝia eco — la spirito, kiu kunigas ĝiajn erojn en diversaj interrilatoj. Tiuj samaj ili estas en Periklo kiel en Kalio, tiuj samaj en genio kiel en malsaĝulo, tiuj samaj en virto kiel en krimo — nur diversmaniere kunmetitaj. En la spaco restas ĉiam neŝanĝebla kvanto kaj kvalito de atomoj, semoj de l’ tutmondo, kaj sekve, ĉu Periklo venkos aŭ estos venkita, la materio ne transformiĝas, nur akceptos alian eksteraĵon.

DIOTIMO (mallaŭte al Teoro)

Ĉu vi lin komprenas?

ANAKSAGORO (al Diotimo)

Sendube vi demandas pri mi, regnanino. Pardonu, ke mi forgesis min prezenti al vi: mi estas Anaksagoro, mizera filozofo, ne taŭga por ia ajn praktika uzado, rigardanta senfine ĉielon kaj iranta kun kurbigitaj piedoj sur la tero, devigata sin okupi per la politiko kaj ne povanta pacigi blindulon kun akrevidulo. Mi havas fileton, kiun mi amas kaj ami ne volas. Kiom da fojoj li ekmalsaniĝas, mi sidiĝas ĉe lia liteto kaj rezonas: li estas ja nur kungluaĵo de materiaj atomoj, kiuj post lia morto restos en la spaco. Ĉu li estas vere mia filo deŝirita de la naturo? Ne, li estas nur ĝia fragmento, kaj ĝi ne pereigos eĉ unu atomon: de unu korpo ĝi forprenas, al la alia ĝi donas. La filozofio sanigas dolorojn. Se la koro ne estus necesa por la nutrado de l’ sango, oni devus ĝin eltranĉi. (Al Aspazio) Jes, Periklo, mia filo estas — nur konturoj momentaj malaperemaj...

DIOTIMO (mallaŭte al Filezio)

Eble vi lin komprenas...

ASPAZIO (revigliĝante)

Mi lin komprenas. (Al Anaksagoro) Diru al mi senpere: la popolo forĵetis liajn postulojn...

ANAKSAGORO (embarasita)

Mi ne atendis la finon. Ekscitita mi forlasis la kunvenon en la momento, kiam Periklo inter muĝado kaj blasfemado ekkriis: la direktilo ne alkreskis al mia mano, mi lasas do ĝin kaj cedas al la pli indaj; inter vi ili eliru!...

ASPAZIO

De tia alteco... en abismon... (Fiere) Kaj kiu estas tie pli inda ol li? (Eniras Fidio.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.