La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

SCENO OKA

LA SAMAJ kaj PROTAGORO.

PROTAGORO

Mi ne trovas ĉe vi Fidion?

ASPAZIO

Ne.

PROTAGORO

Kie mi povas lin trovi?

ASPAZIO

Li baldaŭ alvenos ĉi tien.

PROTAGORO

De kie?

ASPAZIO

Li mem diros al vi.

PROTAGORO (kun akcentado)

Kaj tamen vi devas ĝin klarigi al mi — kaj kiel eble plej baldaŭ.

ASPAZIO

Ĉu io minacas al li?

PROTAGORO

Kie li estas?

ASPAZIO

Li forkondukis Anaksagoron al la haveno.

PROTAGORO

Mi dankas. (Li foriras.)

ASPAZIO (haltigante lin)

Protagoro, kial vi serĉas lin?

PROTAGORO

Lia statuo de l’ diino Ateno ekŝanceliĝis sur Partenono.

ASPAZIO

Mensogo!

PROTAGORO

Mi havas pli da tempo por perdi ol li, mi restos do unu momenton por vin kvietigi. Sed vi, Eŭripido, kuru al la haveno, kaj, se vi renkontos Fidion, konsilu al li eksidi unuan forirantan ŝipon, ĉar li estas kulpigita.

ASPAZIO

Kulpigita? Pro kio?

EŬRIPIDO

Mi iras. (Li eliras.)

PROTAGORO (kiu murmuretis kelkajn vortojn al Eŭripido)

Pro tio, ke li malbone starigis la statuon.

ASPAZIO

Kaj pro tio li devas forkuri? Ne trompu min per malveraĵoj. Vi ne amis Fidion, sekve, se vi lin avertas, sendube minacas al li grandega danĝero.

PROTAGORO

Ĉu azeno, tirante veturilon kun peĉo haltos antaŭ saĝulo trapasanta ĝian vojon? Ne, ĝi renversos lin kaj trairos. Oni devas esti singarda. Kontraŭ danĝeroj ne baros nin fera krado sed junka digeto. Kankro perdiĝinta sur granda, ofte traveturata vojo ne estas malpli certa pri sia vivo, ol plej glora homo gardata de ĉiuj leĝoj. Sekve kaj Fidio...

ASPAZIO

Sufiĉe. Tro longe vi pretigas min al la sciigo, kiu devas esti monstra, se vi tiel malrapide senvualigas ĝin. Mi preferas ekaŭdi ĝin per unu fojo. (Ŝi vestiĝas por foriri.)

PROTAGORO

Kien vi iras? Atendu, — mi diros al vi. (Post momento de ŝanceliĝo.) Fidion mi iam ne amis, hodiaŭ mi deziras nur savi lin. (Eniras Periklo.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.