La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ASPAZIO

Aŭtoro: Aleksander Świętochowski

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Akto unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Akto dua
1 2 3 4 5 6 7
Akto tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto kvara
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Akto kvina
1 2 3
Postparolo

AKTO DUA

(En la domo de Periklo)

SCENO UNUA

PERIKLO, ASPAZIO.

PERIKLO

Jes, laŭ mia opinio tio estas penso nepraktika, sed vi povas amuziĝi per ĉi tio.

ASPAZIO

Amuziĝi? Ĉu tiom da jaroj de la kunvivo kaj de l’ sperto konvinkis vin, ke mi amuziĝas kun vivo... Malĝoje...

PERIKLO

Ĉu mi diris ĉi tion? Ĉu mi vin ankoraŭ ne sufiĉe respektas? Ĉu mi ne ŝatas vian prudenton?

ASPAZIO

Kaj tamen iafoje vi parolas kun mi kvazaŭ kun infano, kies pepado estas agrabla sed naiva. Fine mi ĉesu esti por vi favorata papago, kiun vi ne karesas kontraŭ la plumoj kaj al kiu vi permesas petoli. Mi estas homo vere pli bona ol multaj lipharaj sinjoroj...

PERIKLO

Sed mi ne neas tion, tian ja Aspazion mi amas. Kaj se eĉ la tuta gento virina konsistus nur el vi sola, el mia buŝo eliradus nur senĉesa por ĝi adorado.

ASPAZIO

Ordinara bonodorfumaĵo de l’ edzo por lia edzino, en kiu li vidas bukedon de ĉiuspecaj perfektecoj kaj en aliaj virinoj vidas apenaŭ apartajn floretojn.

PERIKLO

Ah, ne blasfemu vin mem! Tiel sola vi estas en Grekujo, kiel sola estas en ĝi mia amo. Vian nomon eble la estonteco enskribos en la historion kaj la nomojn de aliaj grekaj virinoj ĝi apenaŭ enskribas en la urbajn registrolibrojn.

ASPAZIO (fermante al li la buŝon per la mano)

Flatulo. Iru jam al la kunveno popola kaj ne malhelpu nin en la interkonsiliĝo.

PERIKLO

Dume vi aliformigu la mondon ĝis kiam mi revenos.

ASPAZIO

Ne ŝercu, ĉu vi mem ĝin ne ŝanĝos hodiaŭ?

PERIKLO

Jes, hodiaŭ mi bezonas novan bonan stelon. Mi esperas, ke ĝi ankoraŭ lumas super mi. Mi malfortigis Sparton, forprenis de ĝi ĝiajn kunliganojn, plinombrigis la niajn, firmigis por kelkaj jaroj la pacon — ĉu Atenoj por ĉi tio deturnos sin de mi, kiam mi postulos monon por la konstruado de l’ granda nacia sanktejo, en kiu enkorpiĝos ilia gloro kaj en kiu loĝos iliaj dioj?

ASPAZIO

Vi klopodas pri dioj?

PERIKLO

Mi respektas nur la bele skulptitajn kaj nur tiajn mi enkondukos en Partenonon. Mi konstruos ĝin, eĉ se en la vojo al ĝi oni fosus abismojn kaj ŝutus montojn. Hodiaŭ mi ludos la grandan loton de mia vivo!

ASPAZIO

Se vi eĉ malgajnus, mi tamen ne vidus ankoraŭ en tiu ĉi malvenko — malfeliĉon.

PERIKLO

Kara aŭgurino, profetu, ke mi venkos. Mi ne etendas la manon al pendigita alte bagatelaĵo. Ĉu vi supozas, ke mi batalas por tio, ke la urbo havu ornamitan konstruaĵon kaj ĝiaj dioj luksan loĝejon? Tute ne. Mi volas per la artista genio de Atenoj potencigi ilian forton politikan, starigi belegan monumenton de l’ arto, kiu ne sole koncentrigus en si la tutan vivon de l’ popolo, sed ankaŭ allogus kaj ravus ĝiajn amikojn kaj humiligus la malamikojn. Partenono estos plej kara juvelo sur la tero, objekto de admiro en la tuta Hellado, celo de ĝiaj pilgrimadoj — tiun ĉi esperon garantias al mi la genio de Fidio. Cetere...

ASPAZIO

Finu.

PERIKLO

Cetere... mi devas nutri tiujn ĉi malsatajn kaj senpaciencajn amasojn, por kiuj mi akiras la rajtojn kaj al kiuj mi ne donas panon. Oni devas ilin okupigi, liveri al ili laboron, malfermi noblan elfluon al iliaj pasioj, oni devas satigi iliajn stomakojn kaj ravi okulojn. La popolo jam estas sata de honoroj kaj postulas laborenspezojn kaj, se mi nenion donos al ĝi por manĝi, ĝi formanĝos min.

ASPAZIO

Per Partenono vi ĝin vivigos dum kelkaj jaroj — kaj poste?

PERIKLO

Mi pripensos.

ASPAZIO

Vi donos al ĝi novajn rajtojn kaj honorojn? Eble mi eraras, sed ŝajnas al mi, ke vi, kiel ankaŭ ĉiuj aliaj direktantoj de tiuj popolamasoj, feliĉigas ilin per iluzioj. La aristokrataro elŝiris al la popolo dentojn, vi restarigas ilin al ĝi, sed nur por tio, ke ĝi libere povu grinci kun ili. Kaj kion gajnas mizerulo, ricevinte la rajton firmigi leĝojn kaj okupi plej altajn oficojn, se por ĉiuj ĉi senpagaj honoroj li forlasos nek la kampon nek sian laborejon, nek iun ajn okupon, kiu lin nutras. Sur la kontraŭa bordo de l’ rapida kaj larĝa rivero vi dismetis diversajn bonfaraĵojn, al kiuj li devas naĝi sur mallarĝa breteto kaj la aliaj sur vastaj ŝipoj.

PERIKLO (enpensiĝinta)

Doloriga ĝi estas nepreco, sed tamen nepreco.

ASPAZIO (nekuraĝe)

Se vi enkondukus kaj rajtigus la projekton pri la pensioj aŭ la mona rekompenco por la plenumado de oficoj kaj regnanaj devoj... Tiamaniere vi ebligus al la elementoj demokrataj okupadon de ĉiuj postenoj. Malriĉuloj ne estras... nur laboras aŭ almozpetas.

PERIKLO (kiel supre)

Jes, malriĉuloj ne estras... (Li leviĝas subite) La lota enmeto pligrandiĝis. (Kisante Aspazion) Mi dankas vin, vi mia... Konscienco. (Li eliras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.