La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA EVANGELIO
|
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
KRISTANA AMO
PAŬLO
(I. Korintanoj, 13:1 -7)
Se, parolante la lingvojn de l' homoj
kaj de l' anĝeloj, mi veron atestus,
sed sen amsento, mi kvazaŭ metalo
estus sonanta nur vane, aŭ estus
kvazaŭ sensente tintanta cimbalo;Se mi posedus kapablon profeti,
ĉiujn misterojn, sciencojn konpovus,
kaj se mi fidon tielan je Dio
havus, ke montojn per ĝi mi formovus,
tamen sen Amo mi estus nenio.Mian havaĵon donante, se multajn
homojn de mort' per malsato mi savus;
se mi, ke brulu ĝi, eĉ ne hezitus
doni la korpon, sed Amon ne havus,
tio al mi ja neniom profitus.Amo bonfaras sen serĉi profiton,
sin ne ŝeveligas, neniam koleras,
fari malbonon neniam intencas,
ne fanfaronas, sen plendi suferas;
ĝi ne envias, nur bonon pripensas.Amo kondutas laŭ decaj kutimoj,
ĉion konfide eltenas, toleras,
ĉiam la juston kaj veron obeas,
firme ĝi kredas je Di' kaj esperas.
Amo kristana neniam pereas.El la greka originalo parafrazis F. V. Lorenz.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.