La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA EVANGELIO
|
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Kiu ne malamas sian patron kaj sian patrinon. Forlasi sian patron, sian patrinon kaj siajn infanojn. Lasu al la mortintoj la zorgon enterigi siajn mortintojn. Mi ne venis alporti la pacon, sed la disigon.
1. Kaj grandaj homamasoj iris kun li, kaj li sin turnis, kaj diris al ili: Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj eĉ ankaŭ sian vivon, li ne povas esti mia disĉiplo. Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia disĉiplo. Kiu do el vi ne forlasos ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne povas esti mia disĉiplo. (Luko, 14: 25-27 kaj 33)
2. Kiu amas patron aŭ patrinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi; kaj kiu amas filon aŭ filinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi. (Mateo, 10: 37).
3. Iuj vortoj, cetere tre maloftaj, atribuataj al la Kristo, tiel strange kontrastas lian kutiman parolmanieron, ke oni instinkte forpuŝas ilian laŭliteran sencon, sed pro tio la superbeleco de lia doktrino neniom perdas. Liaj vortoj estis skribitaj post lia morto, ĉar, efektive, neniu el la Evengelioj estis redaktita dum la vivo de la Kristo; oni pravas do kredante, ke en tiaj okazoj, kia ĉi tiu, la fundo de lia penso ne estas tute ĝuste esprimita, aŭ, kio ne estas malpli probabla, ke la origina senco suferis ian ŝanĝon, pasante de unu lingvo en alian. Sufiĉis, ke iu eraro estis farita unu fojon, por tio, ke ĝi estis ripetata de la kopiintoj, kiel ofte okazas al la historiaj faktoj.
La vorto malamas, en jena frazo de Sankta Luko: Se iu venas al mi kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon, troviĝas en tia okazo; neniu ekpensus atribui ĝin al Jesuo; estus do superflue ĝin diskuti, kaj des malpli peni pravigi ĝin. Unue estus necese scii, ĉu li eldiris ĝin, kaj, se jes, scii, ĉu en la lingvo, en kiu li esprimis sin, tiu vorto havis la saman valoron, kian ĝi havas en la nia. En la jena peco de l' Evangelio laŭ Sankta Johano: "Kiu malamas sian vivon en tiu ĉi mondo, tiu konservos ĝin por la eterna vivo", estas certe, ke la diskutata vorto ne esprimas la saman ideon, kian ni alligas al ĝi.
La hebrea lingvo ne estis riĉa kaj havis multajn vortojn plursencajn. Tia, ekzemple, la vorto, uzita en Genezo, kiu esprimas la fazojn de la mondkreado: ĝi estis uzata, ne nur por iu ajn periodo da tempo, sed ankaŭ por la ĝustadira taga rondiro de la tero: tial, poste, ĝi estis tradukita per la vorto tago, kaj naskiĝis la kredo, ke la mondo estas farita en sesoble dudek kvar horoj. Tia ankaŭ la vorto, kiun oni uzadis por esprimi kamelo kaj kablo, ĉar la kabloj estis farataj el haroj de kamelo, kaj kiu estis tradukita per kamelo en la alegorio pri la trueto de kudrilo. (Ĉap. XVI, § 2. )*
* Non odit en la latina lingvo, kaï aŭ miseï en greka, ne signifas malami, sed malpli ami. Kion esprimas la greka verbo miseï, tion la hebrea verbo, kiun Jesuo certe uzis, diras ankoraŭ pli bone; ĝi signifas ne nur malami, sed ankaŭ malpli ami, ne ami same, ne ami iun tiel kiel alian. En la siria dialekto, kiun laŭdire Jesuo uzadis plej ofte, tiu signifo estas pli rimarkebla. Ĝuste em ĉi tiu senco estas dirite em "Genezo" (29:30-31):
"Kaj Jakob envenis ankaŭ al Raĥel, kaj li amis Raĥelon, pli ol Lean, kaj li servis ĉe li ankoraŭ aliajn sep jarojn. – Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata... " Estas evidente, ke la vera senco estas malpli amata; kaj tiel oni devas traduki. En pluraj aliaj tekstoj hebreaj, kaj precipe siriaj, tiu sama verbo estas uzata em la senco de ne ami iun tiel, kiel alian; estus do sensenĉaĵo traduki ĝin per malami, kiu havas alian bone difinitan sencon. La teksto de Sankta Mateo, cetere, tute solvas la malfacilaĵon. (Rimarko de Pezzani.)
Cetere oni devas konsideri la kutimojn kaj la karakteron
de la popoloj, kiuj influas la propran spiriton de iliaj lingvoj; sen tiu kono la vera senco de iuj vortoj perdiĝas; pasante de unu lingvo en alian, la sama vorto ricevas pli aŭ malpli da energio; ĝi povas esti insulto aŭ blasfemo en unu lingvo, kaj sensignifa en alia, laŭ la ideo, kiun ĝi vekas; en la sama lingvo iuj vortoj perdas sian valoron post kelkaj jarcentoj; tial iu traduko severe laŭvorta ne ĉiam esprimas perfekte la penson, kaj, por esti preciza, oni devas kelkafoje uzi, ne la ĝuste respondajn, sed egalvalorajn vortojn, aŭ ĉirkaŭfrazojn.
Tiuj ĉi rimarkoj trovas sian apartan aplikon en la interpretado de la Sanktaj Skriboj kaj precipe de l' Evangelioj. Se ni ne konsideras la medion, kie Jesuo vivadis, ni povas erari pri la valoro de iuj esprimoj kaj de iuj faktoj, pro la kutimo, kiun ni havas, identigi la aliajn personojn kun ni mem. Ĉiamaniere, ni devas do eviti la modernan sencon, atribuatan al la vorto malami, ĉar tiu senco estas kontraŭa al la spirito de l' instruado de Jesuo. (Vidu ankaŭ en la ĉapitro XIV, §§ 5 kaj sekvantajn.)
4. Kaj ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon. (Mateo, 19: 29)
5. Kaj Petro diris: Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin. Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio, kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan. ( Luko, 18: 28-30)
6. Kaj ankoraŭ alia diris: mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiaŭi tiujn, kiuj estas en mia domo. Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio. (Luko, 9: 61-62)
Ne diskutante pri vortoj, tie ĉi oni devas serĉi la penson, kiu evidente estis jena: "La interesoj de l' estonta vivo pli gravas, ol ĉiaj interesoj kaj ĉiaj konsideroj de la homoj", ĉar tiu ĉi penso estas konsenta kun la esenco de la doktrino de Jesuo, dum la ideo de forlaso de sia familio estus malkonfeso de tiu doktrino.
Cetere, ĉu ni ne havas, sub la okuloj, ekzemplon de aplikado de tiuj maksimoj en la ofero de l' interesoj kaj de la familiaj ligiloj por la patrujo? Ĉu oni riproĉas iun, ke li forlasas sian patron, sian patrinon, siajn fratojn, sian edzinon, siajn infanojn, por marŝi defende de sia lando? Kontraŭe, ĉu oni ne kalkulas kiel meriton, ke li sin forŝiras de la hejma dolĉa komforto, de l' amikaj ĉirkaŭprenoj, por plenumi devon? Ekzistas do iuj devoj, kiuj superas aliajn devojn. Ĉu la leĝo ne trudas al junulino la devon forlasi siajn gepatrojn, por sekvi sian edzon? En la mondo svarmas okazoj, kiam la plej doloraj disiĝoj estas necesaj; sed la amo ne rompiĝas pro tiu; aparteco ne malgrandigas la respekton, nek la prizorgadon, kiujn ŝuldas filo al siaj gepatroj, kaj ankaŭ ne la koralligitecon de gepatroj al siaj filoj. Oni vidas do, ke, eĉ se akceptitaj laŭvorte, escepte de la vorto malami, tiuj vortoj ne estas la neigo de l' instruo, kiu ordonas honori sian patron kaj sian patrinon, nek de la sento de patra amo, kaj des pli prave, se oni prenas ilin laŭ la spirito. Tiuj vortoj celis per hiperbolo montri, kiel grava estas por la homo zorgi pri sia estonta vivo. Cetere ili certe estis malpli tranĉaj ĉe popolo kaj en epoko, kiam, pro la kutimoj, la ligiloj de familio estis malpli fortikaj, ol ĉe civilizacio morale pli progresinta; tiuj ligiloj, pli malfortaj ĉe primitivaj popoloj, streĉiĝas laŭ la elvolviĝo de la sentokapablo kaj de la morala sento. La disiĝo mem estas necesa ankaŭ al la progreso; la familioj estas kiel la rasoj; ili degeneras, se ili kunmiksiĝas, se ili ne estas engreftataj unuj en aliajn; tiu estas natura leĝo en la intereso, tiel de la morala, kiel de la materiala progreso.
La aferoj estas rigardataj tie ĉi nur el surtera vidpunkto; Spiritismo igas nin vidi de pli alte, montrante, ke la veraj ligiloj de amo estas tiuj de la spirito, kaj ne tiuj de la korpo; ke la spiritaj ligiloj ne rompiĝas, ĉu per la disiĝo, ĉu per la morto mem de la korpo; ke ili plifortiĝas en la spirita vivo per la puriĝo de la Spirito: konsola vero, el kiu la homo ĉerpas grandan forton, por elteni la alternaĵojn de la vivo. (Ĉ. IV, § 18; ĉ. XIV, § 8. ).
7. Kaj li diris al alia: Sekvu min. Sed li diris: Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron. Sed li diris al li: Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio. (Luko, 9: 59-60).
8. Kion povas signifi ĉi tiuj vortoj: "Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn?" La antaŭaj konsideroj montras unue, ke ili ne povas, en la cirkonstancoj, kiam ili estis eldiritaj, esprimi riproĉon al tiu, kiu rigardis kiel devon de fila amo iri enterigi sian patron; sed ili enhavas profundan sencon, kiun nur pli plena konado de la spirita vivo povis komprenigi.
Efektive, la spirita vivo estas la vera vivo; ĝi estas la normala vivo de la Spirito; lia ekzistado sur la tero estas nur provizora kaj pasema; ĝi estas kvazaŭa morto, se komparata kun la brilo kaj aktiveco de la spirita vivo. La korpo esta nenio krom maldelikata vesto, provizore teganta la Spiriton, vera kateno, alkroĉanta lin al la tera servutejo, el kiu li sentas sin feliĉa liberiĝante. La respekto al la mortintoj ne koncernas propre la materion, sed, pro memoro, la forestantan Spiriton; tiu respekto estas simila al tiu, kiun oni havas por la objektoj apartenintaj al li, kiujn li tuŝis kaj kiujn konservas, kiel relikvojn, la personoj koralligitaj al la mortinto. Tiu homo ne povis tion kompreni per si mem; Jesuo instruas al li, dirante: Ne maltrankviliĝu pro la korpo, sed preferinde zorgu la Spiriton; iru instrui la homojn pri la regno de Dio; iru diri al la homoj, ke ilia patrujo estas ne la tero, sed la ĉielo, ĉar nur en la ĉielo estas la vera vivo.
9. Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon. Ĉar mi venis, por kontraŭmeti viron kontraŭ lian patron, kaj filinon kontraŭ ŝian patrinon, kaj bofilinon kontraŭ ŝian bopatrinon; kaj la domanoj de homo estos liaj malamikoj. (Mateo, 10: 34-36).
10. Mi alvenis, por ĵeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam ĝi ekbrulis? Sed mi havas bapton, per kiu esti baptita; kaj kiel mi premiĝas, ĝis ĝi estos plenumita! Ĉu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi: Ne, sed pli vere disigon, ĉar de nun estos kvin el unu domo disigitaj, tri kontraŭ du, kaj du kontraŭ tri. Estos disigitaj patro kontraŭ filo, kaj filo kontraŭ patro; patrino kontraŭ filino, kaj filino kontraŭ patrino; bopatrino kontraŭ bofilino, kaj bofilino kontraŭ bopatrino. (Luko, 12: 49-53).
11. Ĉu vere Jesuo mem, la personigo de la dolĉeco kaj de la boneco, li, kiu ne ĉesis prekidi amon al la proksimulo, ja diris: "Mi venis por enkonduki ne pacon, sed glavon; mi venis por kontraŭmeti viron kontraŭ lian patron, edzon kontraŭ lian edzinon; mi venis por ĵeti fajron sur la teron, kaj mi premiĝas ĝis la tero ekbrulos"? Ĉu tiuj ĉi vortoj ne kontraŭas evidente al liaj instruoj? Ĉu ne estas blasfemo atribui al li la parolon de konkeranto sangavida kaj detruema? Ne, ne estas blasfemo nek kontraŭdiro en tiuj vortoj, ĉar efektive li ilin eldiris, kaj ili atestas lian altan saĝecon; nur la formo iel dubasenca ne precize esprimas lian penson, kaj tial ilia vera senco ne estas ĝuste kaptita. Prenite laŭlitere, tiuj vortoj inklinus ŝanĝi lian ekskluzive pacan mision en mision de konfuzo kaj malkonsento, absurda konsekvenco, kiun la komuna saĝo forpuŝas, ĉar Jesuo ne povus kontraŭdiri sin mem. (Ĉ. XIV, § 6. )
12. Ĉia nova ideo nepre renkontas kontraŭstaron, kaj neniu el ili stariĝas sen bataloj; nu, en tia okazo, la kontraŭstaro estas ĉiam proporcia al la graveco de l' antaŭviditaj rezultatoj, ĉar, ju pli granda ĝi estas, des pli da interesoj ĝi ofendas. Se ĝi estas evidente falsa, se oni ĝin juĝas senkonsekvenca, neniu ekscitiĝas; oni lasas ĝin pasi, ĉar oni scias, ke al ĝi mankas vivipovo. Sed se ĝi estas vera, se ĝi ripozas sur solida bazo, se oni ekvidas por ĝi estontecon, ia sekreta antaŭsento avertas la antagonistojn, ke ĝi estas danĝero por ili kaj por la stato de aferoj, kies konservado interesas ilin; tial ili atakas ĝin kaj ĝiajn partianojn.
La mezuro de la graveco kaj de la rezultatoj de iu nova ideo troviĝas do en la ekscitado, kiun ĝi kaŭzas ĉe sia apero, en la forto de la kontraŭstaro, kiun ĝi naskas, kaj en la grado kaj persistemo de la kolero de ĝiaj kontraŭuloj.
13. Jesuo venis proklami doktrinon, kiu subfosis je la bazo la ekspluatadon, per kiu vivis la Fariseoj, la Skribistoj kaj la pastroj de lia tempo; tial ili mortigis lin, kredante, ke ili mortigos la ideon per la mortigo de la homo; sed la ideo postvivis, ĉar ĝi estis vera; ĝi kreskis, ĉar ĝi estis en la planoj de Dio, kaj, ŝprucinte en nekonata urbeto de Judujo, ĝi iris fiksi sian flagon en la ĉefurbo mem de l' idolana mondo, antaŭ siaj plej kruelaj malamikoj; antaŭ tiuj, kiuj havis plej grandan intereson ĝin kontraŭbatali, ĉar ĝi renversis iliajn centjarajn kredojn, al kiuj multaj el ili estis ligitaj multe pli pro intereso, ol pro konvinko. Tial la plej teruraj luktoj atendis tie la apostolojn; la viktimoj estis nekalkuleblaj, sed la ideo ĉiam grandiĝis kaj fine venkis, ĉar, kiel vero, ĝi estis supera ol ĉiuj antaŭaj veroj.
14. Estas rimarkinde, ke la Kristanismo naskiĝis, kiam la idolanismo agoniis, baraktante kontraŭ la lumo de la racio. La idolanismo estis ankoraŭ praktikata nur pro nura formalaĵo, sed la kredo estis jam malaperinta, nur persona intereso subtenis ĝin. Nu, la intereso estas obstina; ĝi neniam cedas antaŭ la evidenteco; ĝi koleriĝas des pli forte, ju pli nediskuteblaj kaj pli klare pruvantaj ĝian eraron estas la argumentoj, kiujn oni kontraŭmetas al ĝi; ĝi ja scias, ke ĝi eraras, sed tio ĝin ne ŝancelas, ĉar la vera fido ne troviĝas en ĝia animo; kion ĝi plej timas, tio estas lumo, kiu malfermas la okulojn al blinduloj; kaj tial ĝi alkroĉiĝas al la eraro kaj ĉi tiun defendas.
Ĉu ankaŭ Sokrato ne instruadis doktrinon iamaniere analogan al tiu de la Kristo? Kial do lia doktrino ne sukcesis en tiu epoko, ĉe unu el la plej inteligentaj popoloj de la tero? Tial, ke la tempo ne estis alveninta; li semis sur teron ne plugitan; la idolanismo ankoraŭ ne estis eluzita. La Kristo ricevis sian providencan mision en la oportuna tempo. Estas vere, ke multo mankis al la tiutempaj homoj, por ke ili staru sur la alta nivelo de la kristanaj ideoj; sed estis ĉe ili pli ĝenerala kapablo asimili tiujn ideojn; ĉar oni jam eksentis la malplenon, kiun la vulgaraj kredoj lasis en la animo. Sokrato kaj Platono malfermis la vojon kaj antaŭinklinigis la spiritojn. (Vidu, en la Enkonduko, paragrafon IV, Sokrato kaj Platono, pioniroj de la kristana ideo kaj de Spiritismo.)
15. Bedaŭrinde la adeptoj de la nova doktrino ne interkonsentis pri l' interpretado de la paroloj de la Majstro, plej ofte vualitaj sub alegorioj kaj figuroj; el tio naskiĝis, jam de la komenco, la multenombraj sektoj, el kiuj ĉiu arogis al si la ekskluzivan posedon de la vero, kaj kiuj dum dek ok jarcentoj ankoraŭ ne povis akordiĝi. Forgesinte la plej gravan el la diaj ordonoj, tiun, el kiu Jesuo faris la bazangulan ŝtonon de sia konstruaĵo kaj la nepran kondiĉon de savo: la kariton, la fratecon kaj la amon al la proksimulo, tiuj sektoj sin reciproke anatemis kaj furiozis unuj kontraŭ aliaj; la pli fortaj frakasis la pli malfortajn kaj ĉi tiujn sufokis en sango, en torturoj, en la flamoj de la punbrulejoj. Venkinte la idolanismon, la kristanoj anstataŭ persekutatoj fariĝis persekutantoj; kun fajro kaj glavo ili marŝis, por starigi la krucon de la Senmakula Ŝafido en la du mondoj. Konstatita estas la fakto, ke religiaj militoj estis la plej kruelaj, ke ili faris pli da viktimoj, ol la politikaj militoj, kaj en neniu alia estas faritaj tiom da kruelaĵoj kaj barbaraĵoj.
Ĉu kulpa estas la doktrino de la Kristo? Certe ne, ĉar ĝi formale kondamnas ĉian perforton. Cŭ li iam diris al siaj disĉiploj: Iru, mortigu, amase buĉadu, bruligu tiujn, kiuj ne same kredas kiel vi? Ne; li diris al ili la kontraŭon: Ĉiuj homoj estas fratoj, kaj Dio estas suverene favorkora; amu vian proksimulon; amu viajn malamikojn; faru la bonon al viaj persekutantoj. Li diris plu: Kiu mortigos per glavo, tiu pereos per glavo. La respondeco ne estas do de la doktrino de Jesuo, sed de tiuj, kiuj ĝin false interpretis kaj faris el ĝi instrumenton por kontentigo de pasioj; de tiuj, kiuj miskomprenis jenan parolon: "Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo."
En sia profunda saĝeco, Jesuo antaŭvidis, kio okazos; sed tiuj okazoj estis neeviteblaj, ĉar ili estis esence propraj al la malsupereco de la homa naturo, kiu ne povus subite transformiĝi. La Kristianismo devis ja travivi tiun longan kaj kruelan provadon de dek ok jarcentoj, por montri sian tutan potencon; ĉar, malgraŭ la tuta malbono farita en ĝia nomo, ĝi alvenis pura; neniam oni kulpigis ĝin; la mallaŭdoj falis ĉiam sur tiujn, kiuj misuzis ĝin; ĉe ĉiu ago de netoleremo, oni ĉiam diris: Se la Kristianismo estus pli bone komprenata kaj pli bone praktikata, tio ne okazus.
16. Kiam Jesuo diris: "Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon, sed glavon", lia penso estis tiu ĉi:
"Ne supozu, ke nia doktrino stariĝos pace; ĝi kondukos al multmortaj bataloj, havantaj kiel pretekston mian nomon, ĉar la homoj min ne komprenos, aŭ ne volos kompreni; la fratoj, disigitaj per siaj kredoj, eltiros la glavon unu kontraŭ alia, kaj malkonkordo regos inter la membroj de unu sama familio, ne havantaj la saman kredon. Mi venis ĵeti fajron sur la teron por elsarki el ĝi erarojn kaj antaŭjuĝojn, same kiel oni bruligas kampon, por detrui ĝiajn malutilajn herbojn, kaj urĝas al mi, ke ĝi brulu, por ke la purigo fariĝu plej frue, ĉar el tiu konflikto la vero elvenos kiel triumfinto; post la milito venos la paco; post malamo de la partioj sekvos la universala frateco; post mallumo de la fanatikeco, la lumo de la klarvida kredo. Kiam la kampo estos preparita, tiam mi sendos al vi la Konsolanton, la Spiriton de Vero, kiu venos restarigi ĉiujn aferojn, tio estas, kiu komprenigante la veran sencon de miaj paroloj, kiujn tiam la plej sagacaj homoj povos kompreni, metos finon al la fratmortiga lukto, disiganta la filojn de Dio. Fine, lacaj de sencela batalado, kiu kuntrenas nur aflikton kaj portas konfuzon en la sinon de la familioj, la homoj vidos, kie estas iliaj veraj interesoj en tiu ĉi mondo kaj en la alia; ili vidos, sur kiu flanko troviĝas la amikoj kaj la malamikoj de ilia trankvileco. Tiam ĉiuj kolektiĝos sub la sama standardo: la standardo de la karito, kaj la aferoj estos restarigitaj sur la tero laŭ la vero kaj la principoj, kiujn mi instruis al vi. "
17. Spiritismo venas plenumi en la antaŭvidita tempo la promesojn de la Kristo; tamen, ĝi ne povas fari tion, ne detruante la ekscesojn; same kiel Jesuo, ĝi renkontas ĉe siaj paŝoj fieron, egoismon, ambicion, avidecon, blindan fanatikecon, kiuj ĉirkaŭitaj en siaj lastaj reduktoj, provas bari al ĝi la vojon kaj estigas al ĝi malhelpojn kaj persekutojn; ankaŭ ĝi devas do batali; sed la tempo de la luktoj kaj de la sangavidaj persekutoj forpasis; la luktoj, kiujn ĝi devos suferi, estas nur moralaj, kaj ilia fino estas proksima; la unuaj daŭradis jarcentojn: la nunaj daŭros nur kelkajn jarojn, ĉar la lumo, anstataŭ eliri el unu sola fokuso, ŝprucas el ĉiuj punktoj de la globo kaj pli rapide malfermos la okulojn al la blinduloj.
18. Tiujn vortojn de Jesuo oni devas do kompreni rilate al la koleroj, pri kiuj li antaŭvidis, ke lia doktrino ilin kaŭzos, al la nedaŭraj konfliktoj, kiujn ĝi naskos, al la luktoj, kiujn la doktrino tenos antaŭ ol solidiĝi, kiel okazis al la Hebreoj, antaŭ ol ili eniris en la Promesitan Landon, kaj ne kiel ian planon, kiun li faris, por dissemi konfuzon kaj malkonkordon. La malbono venos de la homoj, ne de li. Li similis kuraciston, kiu venas por kuraci, sed kies medikamentoj okazigas sanigan krizon, atakante la infektajn fluidaĵojn de la paciento.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.