La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

AL LA LEGONTO

Tiu ĉi libro venkis la provon de la Tempo, kiu ĉion banalan detruas kaj nur taŭgajn kreaĵojn konservas. Ties unua eldono aperis en Parizo, en Aprilo de la jaro 1864 kaj la plej novaj, laŭ mia scio, en Rio-de-Ĵanejro: la 31a eldono, en Januaro 1946, 15000 ekzempleroj; la 32a, en Januaro 1947, 15000 ekz.; la 33a, en Februaro 1947, 1000, sur luksa papero; la 34a, nun en Julio 1947, 15000 ekzempleroj.

La eminentan Aŭtoron mi ne bezonas prezenti, ĉar tion jam lerte faris Prof. Porto Carreiro Neto en sia bonega traduko de "La Libro de la Spiritoj", ankaŭ verkita de Allan Kardec. Mi diru nur, ke en Brazilo la plej ŝatata verko de tiu Aŭtoro estas "La Evangelio laŭ Spiritismo", kvankam ĉiuj liaj libroj estas tre estimataj kaj ofte represataj.

Pri la sukceso de liaj libroj en aliaj landoj mi nun ne posedas informojn. Pri l' akcepto de Kardec ĉe spiritistaj esperantistoj, mi nenion devas diri, ĉar vi facile divenos; mi nur menciu el Esperantujo la nespiritistojn, kiuj bonvenigis lin kiel verkiston kaj scienciston. Mi transskribas nur tri respektindajn recenzojn de neŭtraluloj pri "La Libro de la Spiritoj".

Heroldo de Esperanto", de la 1a de Aŭgusto 1946, recenzis:

Prenante ĉi tiun libron en la manon, oni konstatas unuavice ĝian dikecon kaj ĝian bonkvalitecon: la bindo estas fortikega, kvazaŭ destinita por la eterneco, la papero bona, la preso klara kaj agrabla al la okulo. Kaj eklegante, oni tuj estas surprizata ankaŭ de la bonega lingvo. Jen denove nia samideano kaj lingvakomitatano Prof. Porto Carreiro Neto faris laŭdindan laboron.

La libro enhavas "la principojn de la spiritisma doktrino pri la senmorteco de la animo, la naturo de la spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro, laŭ la instruado de la superaj spiritoj pere de pluraj mediumoj". La temo ne estas simpla, ĉar religie-filozofia, kaj por ordinara leganto tia volumego jam pro sia amplekso povas ŝajni nedigestebla kaj teda. Sed, dank’ al la klara aranĝo, kaj precipe dank’ al la divido de la ĉefa parto en (1018!) demandoj kaj respondoj, la legado ne lacigas. Kompreneble oni legos tian verkon ne seninterrompe de la komenco ĝis la fino, kiel emocian amrakonton aŭ kiel streĉan kriminalan romanon, sed ĉapitro post ĉapitro, demando post demando, daŭrigante nur post profunda primedito kaj spirita digesto de la antaŭe legita.

Nenion mi diros pri la spiritualisma filozofio kaj spiritisma doktrino, pri kiuj oni povas same tiom diskuti kaj disputi kiom pri iu alia filozofia aŭ religia sistemo. La komunumo de la spiritistoj estas sufiĉe multnombra en nia tempo; sed pri la esenco kaj veraj celoj de spiritismo regas multloke tre strangaj opinioj kaj miskomprenoj. "La Libro de la Spiritoj" bonege taŭgas por ĝustigi tiujn opiniojn kaj por forigi la miskomprenojn. En tiu senco la libro povas utili al ĉiu, egale ĉu li konsentas aŭ rifuzas la doktrinojn en ĝi pritraktitajn.

M.

Esperanto Internacia", en Septembro 1946, diris:

Allan Kardec estis sciencisto, kiu interesiĝis pri la kuriozaj kaj ŝajne neklarigeblaj fenomenoj, kiuj multloke sin manifestis kaj ofte terurigis la homojn, kiuj nomis ilin supernaturaj.

Al tiu esploro li dediĉis sian analizemon kaj sian kompetenton, kaj ĉi tiu verko estas la rezulto. Ĝi estis la unua vere grava verko pri la temo kaj servis siatempe kiel unuiga faktoro kaj deirpunkto por la posta elvolviĝo de la movado, kiu akceptis ĝin kiel gravan inspiritan verkon. Por milionoj da homoj en ĉiuj mondpartoj ĉi tiu verko ankoraŭ estas akceptata, flanke de la Biblio, kiel morala apogo kaj fonto de inspiro. En tiu rilato ĝi rajtas rekonon kiel grava religia verko kaj ni povas saluti ĝian aperon en Esperanto.

Angla amiko mia, kiu loĝis kelkan tempon en monaĥejo en Tibeto por tie ricevi instruon pri la Budhisma doktrino, miris pri la intereso kaj – kelkrilate – admiro, kiujn la monaĥoj montris pri la Kristanismo kaj oni admonis lin, ke inter religioj ne povas esti konkuro, ĉar ĉiuj vojoj kondukas al la Vero. Mi memoris tion legante ĉi tiun verkon, ĉar en ĝi troviĝas iom de tiu grandanimeco, de tiu toleremo kaj kompreno pri la vasta horizonto de la homa vivo. La aŭtoro ne predikas dogmojn nek ritojn, sed prezentas en formo de dialogo – demandoj kaj respondoj – inter si kaj, laŭ pretendo, estuloj en la spirita mondo, sufiĉe klaran superrigardon super la tutan kampon de la homaj rilatoj kun komentario pri la etikaj valoroj de tiuj rilatoj.

Sekve de miaj antaŭaj recenzoj pri spiritismaj libroj, iu korespondanto, erare kredante ke mi estas spiritisto, skribis por averti min pri tiu "verko de la diablo". Precipe post tralego de ĉi tiu verko, mi devos ŝanĝi mian opinion pri lia Satana Moŝto. Li nepre devas esti stultulo, ĉar obeante la saĝajn admonojn kaj sekvante la alte moralajn principojn de "La Libro de la Spiritoj", oni tute certe ne trafus en la diablan reton!

La demandoj kaj respondoj faras tre stimulan debaton kaj iuj eble miros, ke verko pri spiritismo dediĉas tiom da spaco al aferoj materiaj, teraj, precipe el la fakoj fizika kaj biologia. Interese estas legi, ekzemple, ke en 1857 (la dato de la unua eldono) mediumo en tranco povis respondi, ke la materio konsistas ne el pluraj elementoj, sed "El unu sola primitiva elemento", kaj ke la diversaj proprecoj de la materio "...estas modifoj, kiujn la molekuloj ricevas ĉe sia kuniĝo kaj en difinitaj kondiĉoj". Ankaŭ: "...nenio estas malplena: kion vi kredas malplenaĵo, tio estas okupita de materio, kiun ne atingas viaj sentumoj kaj viaj aparatoj:"!

Kiom da fojoj en la lastaj jardekoj ni aŭdis niajn fizikistojn diri similan!

Kiel okazis ĉe aliaj religioj kaj doktrinoj, simile ĉe la spiritismo; kun la tempo okazis devojiĝoj kaj skismetoj, kaj la studanto rimarkos, ke la doktrino de Kardec estas pli parenca al tiu de Teozofio ol multaj sektoj de spiritistoj nuntempe akceptas. Precipe tio estas vera pri la Brita skolo, kiu ne akceptas la doktrinon pri ripetataj enkorpiĝoj por la perfektiĝado de la animo, sed kredas, ke la animo atingas perfektecon per plenumo de diversaj laboroj en la spirita mondo mem*.


* Mi petas permeson al la Estimata Recenzisto por klarigi, ke, se mi ne eraras, ŝajnoj trompis lin. Religio ja naskiĝas el la buŝo de unu sola Profeto aŭ Fondanto kaj iom post iom dividiĝas en sektojn kaj ekleziojn laŭ la kompreno pli-malpli neperfekta de la kredantoj. Post jarmiloj ekzistas plej malsamaj sektoj el la primitiva religio, naskita en absoluta unueco. Pri tio la Recenzisto pravas; sed ne tia estas la vojo de Spiritismo.

Tute male, Spiritismo naskiĝas ĉie kaj ĉiam, el la buŝoj kaj plumoj de plej diversaj mediumoj, empirie, en plej malsamaj skoletoj kaj sektoj; nur nun iom post iom ĝi paŝas al unueco, simile al scienco, kiu nur post tre longa observado de faktoj atingas unuecon bazitan sur ĝia sperto pri la samaj faktoj ĉie kaj ĉiam.

La Usona-Brita Spiritisma Skolo, kies ĉefa filozofo estis la usonano Andrew Jackson Davis, dum ĝiaj unuaj jardekoj, naskiĝis 5-6 jarojn pli frue, ol la Franca Skolo, kies kodiginto estis Allan Kardec. Davis ne akceptis la doktrinon de reenkarniĝoj kaj ĝis nun lia Skolo malfavoras tiun instruon; sed la plej rimarkindaj mediumoj nun en Anglujo instruas tute klare tiun doktrinon, kaj iom post iom la Brita-Usona kunfandiĝos kun la Franca Skolo de Kardec.

Pli streĉa observado de la faktoj rajtigas konkludi, ke tiuj diversaj sektoj, kvankam tre malrapide, kliniĝas al unueco. Eĉ se mi eraras, kaj tiuj sektoj neniam venos al unueco, almenaŭ tute certe estas, ke tia unueco neniam ekzistis en pasintaj tempoj. La spiritisma movado estas tre nova; ekzistas detalaj dokumentoj, per kiuj oni povas konstati, ke ĝis nun ĝi neniam havis unuecon, tamen, ke ĝi progresadas senĉese.

Mia persona konvinko estas, ke nur post plena disvastigo de iu mondlingvo ĉe la spiritistoj, en la tuta mondo, en malproksima estonteco, la doktrinoj de Spiritismo atingos unuecon, ĉar nur tiam ĉiuj lernantoj ekkonos mondskale ĉiujn faktojn kaj ilin povos konstante komparadi. – La Tradukinto.


Tamen la verko traktas detale pri la senmorteco de la animo, la naturo de la spiritoj, la naturaj leĝoj, la nuntempa vivo kaj la estonta, kaj la estonteco de la homaro, do, iom vasta tereno!

La rimarkigoj, kiujn mi faris en antaŭa recenzo pri la aparte eldonita "Enkonduko" ankaŭ ĉi tie validas*. Mi senhezite diras, ke laŭ vidpunkto pure lingva, ĉi tiu verko estas la plej kontentiga verko, kiun mi ĝis nun legis en Esperanto.


* Li tiam interalie skribis: "pri unu afero mi estas tre kontenta: la lingvo estas modela. Malofte oni povas en la nuna tempo legi Es peranton tiel simplastilan kaj klare kompreneblan. La tro modesta tradukinto meritas ĉian laudon kaj se – kiel sajnas tre verŝajne – oni eldonos la tutan Libron, kondi ĉe ke la stilnivelo restos la sama, gi estos valora kontribuo al la Esperanta literaturo (El "Esperanto Internacia", Majo, 1946). – La Tradukinto.


La stilo estas simpla kaj klare komprenebla, kaj la frazoj portas la stampon de instruiteco kaj ŝato pri la plej ĝusta vorto por atingi la bezonatan nuancon. Mi ne dubas, ke la tradukado postulis kompetenton preter la ordinara, kaj rigoran kontroladon por tiel brile sukcesi. La rezulto estas libro, pri kiu iu ajn literaturo povus esti fiera. Por la Esperanta, ĝia valoro estas netaksebla. La preso kaj papero estas bonaj kaj la tuto faras belan imponan volumon.

MASON STUTTARD

Franca Esperantisto, en Aprilo de 1947:

Jen alia tradukaĵo, kiun mi emas recenzi nur laŭ lingva vidpunkto. Ĉiuj spiritistoj konas la libron, pli ĝuste libregon, ĝi estas kvazaŭ la biblio de la spiritisma doktrino. Ĉiu samideano scivolema pri la transmondo aĉetu ĉi tiun libron, li certe ne bedaŭros tion eĉ se li decide malkonsentos kun la opinioj tie esprimitaj. Sed kiu deziras starigi esperantan bibliotekon konsistantan nur el lingve modelaj, plej pure zamenhofaj verkoj, tiu nepre akiru al si ĉi tiun tradukon pri kiu mi faras senrezervan laŭdon.

La aktivaj brazilaj eldonistoj sciigis, ke tiu teksto estis elektita, sekve de konkurso, el la tri plej bonaj tradukoj prezentitaj, post zorga komparado de ĉiu frazo kun la originalo.

Per kia magio, niaj brazilaj amikoj sukcesis eldonigi je supre menciita malmultekosta prezo, tiom valoran, fakan verkon?

MARCEL DELCOURT

Post tiuj seriozaj opinioj de eminentaj recenzistoj pri l' unua libro de Allan Kardec, aperinta en Esperanto, oni facile komprenos, kial mi tradukis tiun ĉi mondfaman verkon kaj ĝin prezentas nun al miaj samideanoj. Mi rigardas ĝin kiel gravan tutmondan religian verkon, destinitan al granda estonteco ankaŭ en nia lingvo. Eble mi ŝajnas tro kuraĝa pro tia entrepreno, tasko ja ne facila por mi, sed mi havis la paciencan helpadon de du eminentaj samideanoj, kiuj perfekte posedas ambaŭ lingvojn kaj kuraĝigis min, nome S-ro A. Caetano Coutinho kaj Prof. Porto Carreiro Neto. Tiuj kleraj esperantistoj pacience korektis mian tradukon en komparado kun la originala teksto.

Se vi atente legos tiun ĉi libron, espereble vi konsentos kun mi, ke la Esperanta literaturo devas posedi tian verkon.

Rio-de-Ĵanejro, la 14an de Julio 1947.

(60a datreveno de la apero de Esperanto.)

La Tradukinto


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.