La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO XXVII: PETU, KAJ VI RICEVOS

Kvalitoj de la preĝo. Efikeco de la preĝo. Agado de la preĝo. Transsendo de la penso. Kompreneblaj preĝoj. Pri la preĝo por la mortintoj kaj la suferantaj Spiritoj. Instruoj de la Spiritoj: Maniero preĝi. Feliĉo, kiun la preĝo alportas.

Kvalitoj de la preĝo.

1. Kiam vi preĝas, ne estu kiel la hipokrituloj; ĉar ili amas preĝi, starante en la sinagogoj kaj ĉe la anguloj de la stratoj, aŭ montri sin al homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. Sed vi, kiam vi preĝas, eniru en vian ĉambreton, kaj ŝlosinte vian pordon, preĝu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos. Kaj dum via preĝado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; ĉar ili supozas, ke ili estos aŭskultitaj pro sia multvorteco. Ne estu similaj al ili; ĉar via Patro scias, kion vi bezonas, antaŭ ol vi petas de Li. (Mateo, 6:5-8).

2. Kaj kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas ion kontraŭ iu; por ke ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn erarojn. Sed se vi ne pardonos, ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, ne pardonos viajn erarojn. (Marko, 11:25-26).

3. Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn: Du homoj supreniris en la templon, por preĝi: unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. La Fariseo, starante, preĝis kun si jene: Ho Dio, mi vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto. Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵon el ĉio, kion mi akiras. Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi pekulo. Mi diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita. (Luko, 18: 9-14.)

4. La kvalitoj de la preĝo tie estas klare difinitaj de Jesuo: kiam vi preĝas, li diras, ne elmontriĝu publike, sed preĝu en sekreto; ne ŝajnigu, kvazaŭ vi multe preĝas, ĉar ne pro la multeco, sed pro la sincereco de la vortoj, vi estos aŭskultitaj; antaŭ ol preĝi, se vi havas ion kontraŭ iu, pardonu lin, ĉar preĝo ne povas plaĉi al Dio, se ĝi ne venas el koro, purigita de ĉia sento kontraŭ la karito; fine, preĝu humile, kiel la impostisto, kaj ne fiere, kiel la fariseo; ekzamenu viajn kulpojn kaj ne viajn bonajn kvalitojn, kaj se vi komparas vin kun aliaj, serĉu tion malbonan, kio estas en vi. (Ĉ. X, §§ 7 kaj 8).

Efikeco de la preĝo

5. Pro tio mi diras al vi: Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos. (Marko, 11:24).

6. Kelkaj personoj neas la efikecon de la preĝo, sin bazante sur la principo, ke, ĉar Dio konas niajn bezonojn, tial estas superflue ilin prezenti al Li. Tiuj personoj aldonas, ke ĉiujn aferojn en la universo interĉenas eternaj leĝoj kaj, sekve, ke niaj petoj ne povas ŝanĝi la dekretojn de Dio.

Sen ia dubo ekzistas naturaj kaj neŝanĝeblaj leĝoj, kiujn Dio ne povas nuligi laŭ la kaprico de ĉiu homo; sed de tio ĝis la kredo, ke ĉiuj cirkonstancoj de la vivo estas submetitaj al la fatalo, estas granda distanco. Se estus tiel, la homo estus nenio krom ia pasiva instrumento, sen libera volo kaj sen iniciativo. En ĉi tiu hipotezo, restus al li nur klini sian kapon sub la batoj de l' okazaĵoj, ne penante ilin eviti; li ne devus esti serĉinta ian rimedon por deturni la fulmon. Li ne ricevis de Dio prudenton kaj intelekton por ilin ne uzi, volon por ne voli, agemon por sidi neaktive. La homo estas libera agi en unu direkto aŭ en alia, kaj tial liaj agoj havas por li mem kaj por aliaj sekvojn konformajn al tio, kion li faras aŭ ne faras; per lia iniciativo fariĝos do okazoj, kiuj havas nenion komunan kun la fatalo kaj kiuj ne detruas la harmonion de l' universaj leĝoj, same kiel la trorapideco aŭ la malrapideco de montrilo de horloĝo ne nuligas la movadoleĝon, laŭ kiu estas konstruita ties mecanismo. Dio povas do cedi al iaj petoj, ne nuligante la nevariemon de la leĝoj, laŭ kiuj estas regata la tuto, ĉar Lia cedo restas ĉiam subordigita al Lia volo.

7. Estus mallogike konkludi el jena maksimo: "Kion ajn vi petos per la preĝo, tio estos donita al vi", ke sufiĉas peti por ricevi, kaj maljuste estus akuzi la Providencon, se Li ne plenumas ĉian peton, ĉar Li pli ĝuste ol ni scias, kio estas por nia bono. Tiel agas saĝa patro, kiu rifuzas al sia filo ion kontraŭan al ties intereso. Ordinare la homo vidas nur la nunan tempon; nu, se la sufero estas utila al estonta feliĉo de la homo, Dio lasos lin suferi, same kiel la kirurgo lasas pacienton suferi de operacio, kiu rehavigos al tiu la sanon.

Kion Dio donas al la homo, se ĉi tiu turnas sin al Li kun fido, tio estas kuraĝo, pacienco kaj rezignacio. Li konsentas ankaŭ la rimedojn, por ke la homo malimplikiĝu mem el embarasoj per ideoj inspiritaj de la bonaj Spiritoj: tiel, Dio lasas al la homo la meriton de ties propra konduto. Li helpas tiujn, kiuj helpas sin mem, laŭ la maksimo: "Helpu cin, la ĉielo cin helpos", kaj ne tiujn, kiuj ĉion atendas de fremda helpo, ne uzante siajn proprajn kapablojn; sed plej ofte la homo preferus esti helpata per miraklo, farante nenian penon. (Ĉ, XXV, §§ 1 kaj sekvantaj.).

8. Ni prenu ekzemplon. Homo estas perdita en dezerto; li suferas teruran soifon; li svenas kaj falas sur la teron; li petegas Dion pri helpo, kaj atendas; sed neniu anĝelo venas alporti al li ion por trinki. Tamen bona Spirito inspiras al li la penson leviĝi kaj laŭiri unu el la vojetoj antaŭ li; tiam per ia mekanika ekmovo, streĉante ĉiujn siajn fortojn, li stariĝas kaj hazarde marŝas. Alveninte al altaĵo, li ekvidas malproksime rivereton; ĉe tio, li reprenas kuraĝon. Se li havas fidon, li ekkrios: "Dankon, Dio mia, pro la penso, kiun Vi inspiris al mi, kaj pro la forto, kiun Vi donis al mi." Se li ne havas fidon, li diros: "Kian bonan penson mi mem havis! Kian bonan ŝancon mi havis, preninte la dekstran, anstataŭ la maldekstra vojeto: la hazardo ja bonege servas al ni kelkfoje! Kiel feliĉa mi opinias min pro mia braveco kaj pro tio, ke mi ne senkuraĝiĝis!"

Sed, oni diros, kial la bona Spirito ne klare diris al la homo: "Sekvu tiun ĉi vojeton, kaj ĉe ties ekstremo vi trovos, kion vi bezonas?" Kial la Spirito ne montriĝis al li, por lin gvidi kaj subteni en lia senhelpeco? Tiamaniere la Spirito estus konvinkinta lin pri la helpo de la Providenco. Unue, la Spirito tiel kondutis, por instrui al la homo helpi sin mem kaj uzi siajn proprajn fortojn; due, per la necerteco, Dio elprovas la fidon al Li kaj la submetiĝon al Lia volo. Tiu homo estis en la situacio de infano, kiu falis kaj kiu, se ĝi ekvidas iun, krias kaj atendas, ĝis tiu ĝin levos; sed, se ĝi vidas neniun, ĝi klopodas kaj ekstaras mem.

Se la anĝelo, kiu akompanis Tobijan, dirus al li: "Mi estas sendita de Dio, por gvidi cin dum cia vojaĝo kaj por antaŭrigardi cin kontraŭ ĉia danĝero", Tobija havus nenian meriton; fidante nur al sia kunulo, li eĉ ne bezonus pensi; tial la anĝelo malkaŝis sian identecon nur ĉe la reveno.

Agado de la preĝo. Transsendo de la penso.

9. La preĝo estas alvoko; per ĝi la homo ekrilatas, per la penso, kun la estulo, al kiu li sin turnas. Ĝia celo povas esti peto, danko aŭ laŭdo. Oni povas peti por si mem aŭ por alia, por la vivantoj aŭ por la mortintoj. La preĝoj, adresataj al Dio, estas aŭskultataj de la Spiritoj, komisiitaj por plenumi Lian volon; la preĝoj adresataj al la bonaj Spiritoj estas transportataj al Dio. Kiam oni preĝas al estuloj aliaj ol Dio, oni turnas sin al simplaj perantoj aŭ propetantoj, ĉar nenio povas fariĝi sen la volo de Dio.

10. Spiritismo komprenigas la agadon de la preĝo, klarigante la manieron de transsendo de la penso, ĉu la estulo, al kiu ni preĝas, kontentigas nian vokon, ĉu nia penso nur atingas lin. Por kompreni, kio okazas en tiu momento, ni devas prezenti al ni ĉiujn enkarniĝintajn kaj elkarniĝintajn estulojn entenataj en la universa fluidaĵo, kiu plenigas la spacon, same kiel sur la tero nin tute ĉirkaŭas la atmosfero. Tiu fluidaĵo ricevas de la volo ioman impulson; ĝi estas la kondukilo de la penso, same kiel la aero estas konkukilo de la sono, kun tiu diferenco, ke la vibroj de l' aero estas ĉirkaŭlimigitaj, dum la vibroj de l' universa fluidaĵo disetendiĝas senfine. Kiam do la penso estas direktata al iu ajn estulo, sur la tero aŭ en la spaco, de enkarniĝinto al elkarniĝinto, aŭ inverse, de unu al la alia ekestas ia fluidaĵa fluo, kiu transportas la penson, same kiel la aero transigas la sonon*.


* Se la Aŭtoro verkus ĉi tiun libron en nia tempo, eble li komparus tiun transsendon de la penso kun radiofoniaj komunikaĵoj. La afero nun estas multe pli facile komprenebla ol antaŭ 100 jaroj, kiam li skribis ĉi tiun verkon. – La Tradukinto


La energio de la fluo estas proporcia al la energio de la penso kaj de la volo. Tiel la preĝo, direktata al la Spiritoj, estas aŭdata de ĉi tiuj, kie ajn ili troviĝas; tiel la Spiritoj komunikiĝas inter si, ili sendas al ni siajn inspirojn, telepatiaj interrilatoj efektiviĝas inter enkarniĝintoj.

Tiu ĉi klarigo koncernas precipe la homojn, kiuj ne komprenas la utilecon de la preĝo pure mistika; ĝi ne celas materialigi la preĝon, sed komprenigi ties efikon, montrante, ke la preĝo povas rekte kaj efektive agi; tiu agado tamen estas ĉiam subordigita al la volo de Dio, la superega juĝanto, la sola kapabla fari ĝin efika.

11. Per la preĝo, la homo vokas al si la helpon de la bonaj Spiritoj, kiuj venas subteni lin en liaj bonaj decidoj kaj inspiri al li bonajn pensojn; li tiel akiras la moralan forton, kiun li bezonas, por venki la malfacilaĵojn kaj por repreni la rektan vojon, se li dekliniĝis; per ĝi li povas ankaŭ deturni de si la malbonaĵojn, kiujn li altirus al si per sia propra kulpo. Ekzemple: homo vidas sian sanon ruinigita pro ekscesoj, al kiuj li sin fordonis, kaj trenas ĝis la fino de siaj tagoj vivon de suferoj; ĉu li rajtas lamenti, se li ne sukcesas resaniĝi? Ne, ĉar li povus trovi en la preĝo forton kontraŭ la tentoj.

12. Se oni dividos la malbonaĵojn de la vivo en du klasojn, el kiuj la unua konsistos el la malbonaĵojn, kiujn la homo ne povas eviti, kaj la dua el la ĉagrenoj, kies unua kaŭzo estas li mem pro siaj senzorgeco kaj ekscesoj (Ĉap. V, § 4), oni vidos, ke la dua klaso estas multe pli granda ol la unua. Estas do evidente, ke la homo estas la aŭtoro de la plimulto el siaj afliktoj, kaj ke li povus ilin ŝpari al si, agante ĉiam saĝe kaj prudente.

Ne malpli evidente estas, ke tiuj malfeliĉoj estas rezultato de nia malobeo al la leĝoj de Dio, kaj ke se ni severe sekvus tiujn leĝojn, ni estus tute feliĉaj. Se ni ne transpaŝus la limon de la neceseco en la kontentigo de niaj bezonoj, ni ne spertus la malsanojn, kiuj estas sekvoj de la ekscesoj, nek la suferojn, kuntrenatajn de tiuj malsanoj; se ni limigus nian ambicion, ni ne timus la ruinon; se ni ne volus supreniri pli alten, ol kiom ni povas, ni ne timus falon; se ni estus humilaj, ni ne suferus la elreviĝojn de la disbato de nia fiero; se ni praktikadus la leĝon de karito, ni ne estus klaĉemaj, enviemaj, ĵaluzaj, kaj ni evitus disputojn kaj malkonkordojn; se al neniu ni farus malbonon, ni ne timus venĝojn, ktp.

Ni konsentu, ke la homo nenion povas fari kontraŭ la aliklasaj malbonaĵoj; ke ĉiu preĝo estas senefika, por ke li ilin evitu: ĉu li ne estas ja tre feliĉa, ke li liberiĝas de ĉiuj malbonaĵoj naskitaj de lia konduto mem? Nu, pri tiuj ĉi la agado de la preĝo estas facile komprenebla, ĉar ĝi havas kiel efikon voki la edifan inspiron de la bonaj Spiritoj, peti de ili forton por kontraŭstari al la malbonaj pensoj, kies plenumiĝo povas esti al ni pereiga. En ĉi tiu okazo, ilia klopodo ne celas, ĝustadire, deturni de ni la malbonaĵon, sed al ni mem evitigi la penson, kiu povas altiri la malbonaĵon; ili neniel malhelpas la plenumon de la dekretoj de Dio, nek rompas la validecon de la naturaj leĝoj; ili nur detenas nin de malobeo je tiuj leĝoj, gvidante nian liberan volon, sed tion ili faras sen nia scio, en neperceptebla maniero, por ne kateni nian volon. La homo troviĝas tiam en la situacio de iu, kiu petas bonajn konsilojn kaj ilin praktikas, sed kiu estas ĉiam libera sekvi, aŭ ne, la konsilojn; Dio volas, ke tiel estu, por ke la homo havu la respondecon por siaj agoj kaj la meriton de l' elekto inter bono kaj malbono. Jen tio, kion la homo estas ĉiam certa ricevi, se li petas fervore, kaj precipe al kio oni povas apliki jenajn vortojn: "Petu, kaj vi ricevos."

Eĉ se la efikeco de la preĝo estus reduktita ĝis tia grado, ĉu ĝi ne donus grandegan rezultaton? Estis destinite al Spiritismo pruvi al ni la agmanieron de la preĝo, per la malkaŝo de la rilatoj inter la korpa kaj la spirita mondoj. Sed ĝiaj efikoj ne limiĝas nur je tio.

Ĉiuj Spiritoj ĝin rekomendas; malakcepti la preĝon estas ne rekoni la bonecon de Dio; estas rifuzi al si mem la helpon de la Spiritoj, kaj al aliaj la bonon, kiun oni povas fari al ili.

13. Cedante al peto adresita al Li, Dio ofte celas rekompenci la intencon, la sindonemon kaj la fidon de la preĝanto; jen kial la preĝo de virtulo havas pli da merito en la okuloj de Dio kaj ĉiam pli da efikeco, ĉar malvirta kaj malica homo ne povas preĝi kun tiaj fervoro kaj fido, kiajn donas nur la vera pieco. El la koro de egoisto, de iu, kiu preĝas nur el la lipoj, povus eliri nur paroloj, ne la impetoj de karito, kiuj al la preĝo donas ĝian tutan povon. Oni tiel klare komprenas tion, ke, per instinkta movo, oni prefere rekomendas sin al la preĝoj de la personoj, kies konduton oni opinias plaĉa al Dio, ĉar tiuj personoj estas pli volonte aŭskultataj.

14. Ĉar la preĝo plenumas agon kvazaŭ magnetisman, oni povus tial kredi, ke ĝia efikeco dependas de l' emanpotenco; sed ne estas tiel. Per tia magnetisma influo super la homoj, la Spiritoj, kiam necese, helpas la nesufiĉan povon de la preĝanto, aŭ agante rekte en lia nomo, aŭ donante al li momente esceptan forton, kiam ili opinias lin inda je tiu favoro, aŭ kiam la afero povas esti utila.

La homo, kiu ne konsideras sin sufiĉe bona, por havi favoran influon, sin ne detenu preĝi por alia, pro la penso, ke li ne indas aŭskulton. La konscio pri la propra malsupereco estas montro de humileco ĉiam agrabla al Dio, kiu taksas laŭmerite la kariteman intencon, kiu animas la homon. Ties fervoro kaj fido je Dio estas unua paŝo al lia reboniĝo, kiun la bonaj Spiritoj ĝojas stimuli. Forpuŝata estas nur la preĝo de fierulo, kiu fidas sian povon kaj siajn meritojn kaj kiu opinias, ke li povas superforti la volon de l' Eternulo.

15. La povo de la preĝo kuŝas en la penso; paroloj, loko, momento ne gravas. Oni povas do preĝi ie kaj iam ajn, sola aŭ kune kun aliaj. La influo de loko kaj tempo dependas de la cirkonstancoj, kiuj povas favori la enpensiĝon. La preĝo en kuneco plenumas pli povan agadon tiam, kiam ĉiuj preĝantoj elkore ligiĝas al sama penso kaj al sama celo, ĉar fariĝas, kvazaŭ multaj krius samtempe kaj unisone. Sed, kion helpas, ke granda nombro da personoj kolektiĝas por preĝi, se ĉiu agas izole kaj individue? Cent homoj kunigitaj povas preĝi kiel egoistoj, dum du aŭ tri, unuigitaj en komuna aspiro, preĝas kiel veraj fratoj per Dio, kaj ilia preĝo havos pli da povo, ol tiu de la cent aliaj. (Ĉ. XXVIII, §§ 4 kaj 5).

Kompreneblaj preĝoj

16. Se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro. – Ĉar se mi preĝas per lingvo, mia spirito preĝas, sed mia intelekto estas senfrukta. – Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen ĉe via dankesprimo? ĉar li ne scias, kion vi diras. – Ĉar vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas edifata. (Paŭlo, I. Korintanoj, 14:11, 14, l6, l7.)XXX

17. La preĝo havas valoron nur laŭ la penso, kiun oni alligas al ĝi; nu, ne estas eble alligi penson al io, kion oni ne komprenas, ĉar, kion oni ne komprenas, tio ne povas tuŝi la koron. Por la granda plimulto, la preĝoj, en lingvo, kiun la aŭdantaro ne komprenas, estas nur amaso da vortoj, nenion dirantaj al la spirito. Por ke la preĝo tuŝu la koron, ĉiu vorto devas veki ian ideon, sed, se oni ne komprenas la vorton, nenian ideon ĝi povas naski. Oni ĝin diras kiel simplan formulon, kiu estas pli aŭ malpli efika, laŭ la nombro de la ripetoj; multaj preĝas pro devo, kelkaj eĉ pro konformeco al la moro; tial ili kredas sin kvitaj, preĝinte difinitan nombron da fojoj kaj laŭ tia aŭ alia ordo. Dio legas en la fundo de la koroj; Li vidas la penson kaj la sincerecon. Opinii, ke Li estas pli sentema por la formo ol por la fundo, estas malaltigi Lin. (Ĉ. XXVIII, § 2.)

Pri la preĝo por la mortintoj kaj la suferantoj Spiritoj

18. La suferantaj Spiritoj petas preĝon; ĝi estas utila al ili, ĉar, konstatante, ke oni pri ili pensas, ili sentas sin malpli forlasitaj, malpli malfeliĉaj. Sed la preĝo faras sur ilin pli rektan agadon: ĝi relevas ilian kuraĝon, instigas en ili la deziron altiĝi per pento kaj repago, kaj eble ĝi deturnas de la malbono ilian penson; en tiu ĉi senco ĝi povas ne nur mildigi, sed ankaŭ malplidaŭrigi iliajn suferojn. (Vidu en La Ĉielo kaj la Infero, 2an parton: Ekzemplojn.).

19. Iuj personoj ne konsentas pri la preĝo por la mortintoj, ĉar, laŭ ilia kredo, la animo havas unu nuran alternativon, nome, esti savita aŭ kondaminita al eternaj suferoj; en ambaŭ okazoj la preĝo estas do senutila. Ne diskutante la valoron de tia opinio, ni konsentu por momento pri la realeco de l' eternaj suferoj pro nepardonindaj kulpoj kaj ke niaj preĝoj estas senpovaj, por meti finon al tiuj suferoj. Ni demandas, ĉu en tiu hipotezo estas logike, kariteme kaj kristane rifuzi la preĝon por la kondamnitoj? Kiom ajn senpovaj por liberigi ilin, ĉu niaj preĝoj ne estus por tiuj malfeliĉaj Spiritoj montro de kompato, kapabla mildigi iliajn suferojn? Sur la tero, kiam iu estas kondamnita al dumviva punlaboro, eĉ tiam, se ekzistas nenia espero, ke estos konsentita al li pardono, ĉu estas malpermesite al iu karitema persono helpi lin treni siajn katenojn, por ĉi tiujn malplipezigi? Kiam iu estas trafita de nekuracebla malsano, ĉu oni lin forlasu sen ia malakrigo de liaj doloroj, nur tial, ke neniom da espero oni havas por lia resaniĝo? Ĉu oni devas forlasi lin sen ia konsolo? Ekpensu, ke inter la kondaminitoj povas troviĝi persono, kiu estis al vi kara, iu amiko, eble patro, patrino aŭ filo: ĉar, laŭ via opinio, li ne povas esperi pardonon, ĉu tial vi rifuzus al li glason da akvo, por kvietigi lian soifon? ian balzamon, por sekigi liajn vundojn? ĉu vi ne farus por li tion, kion vi farus por dumviva kondamnito? ĉu vi ne donus al li ateston de amo, de konsolo? Sendube, ĉar tiel vi kondutus kies kristano. Kredo, kiu ŝtonigas la koron, ne povas harmonii kun la kredo je iu Dio, kiu lokas en la unua rango de la devoj la amon al la proksimulo.

La neeterneco de la suferoj ne neprigas la malkonfirmon de puno dumtempa, ĉar Dio, per Sia justeco, ne povas intermiksi bonon kaj malbonon; nu, nei en tiu okazo la efikecon de la preĝo estus nei la efikecon de la konsolo, de la kuraĝigoj kaj de la bonaj konsiloj; estus nei la forton, kiun ni ĉerpas el la morala helpo de la homoj, kiuj volas nian bonon.

20. Aliaj sin bazas sur pli verŝajna motivo: la nefleksebleco de la diaj dekretoj. Dio, ili diras, ne povas ŝanĝi Siajn decidojn laŭ peto de Siaj kreitoj; alie, nenio estus fiksa en la mondo. La homo nenion do havus por peti de Dio, sed devus nur submetiĝi kaj adori Lin.

En ĉi tiu rezonado montriĝas falsa apliko de la neŝanĝebleco de la dia leĝo, aŭ pli bone, nescio pri la leĝo koncerne la estontan punon. Tiun leĝon malkaŝas la Spiritoj de la Sinjoro, hodiaŭ, kiam la homo estas matura por kompreni, kio en la kredo estas konforma aŭ kontraŭ al la diaj atributoj.

Laŭ la dogmoj de l' absoluta eterneco de la suferoj, ne estas konsiderataj favore al la kulpulo ties konsciencriproĉoj kaj pento; por li ĉia deziro je pliboniĝo estas senutila: li estas kondamnita restadi por eterne ĉe la malbono. Se li estas kondamnita por difinita tempo, la puno ĉesos tuj, kiam tiu tempo forpasos; sed kiu diras, ke li tiam ekhavos pli bonajn sentojn? Kiu diras, ke laŭ la ekzemplo de multaj kondamnitoj de sur la tero, ĉe ilia eliro el la malliberejo, li ne estos tiel malbona, kiel antaŭe? En la unua okazo, oni konservus en la doloro de la puno homon revenintan al la bono; en la dua okazo, oni pardonus tiun, kiu restas kulpa. La leĝo de Dio estas pli antaŭvidema; ĉiam justa, senpartia kaj favorkora, ĝi fiksas nenian daŭron por la puno, kia ajn ĉi tiu estas; ĝi resume konsistas en la jeno:

21. La homo suferas ĉiam la konsekvencon de siaj kulpoj: nenia malobeo je la leĝo de Dio restas ne punita.

La severeco de la puno estas proporcia al la graveco de la kulpo.

La daŭro de la puno pro ia ajn kulpo estas nedifinita; ĝi dependas de la pento de la kulpulo kaj de ties reveno al bono; la puno daŭras tiel longe kiel la obstinnado en malbono; ĝi estus eterna, se la obstinado estus eterna; ĝi estas mallongedaŭra, se la pento rapidas.

Tuj kiam la kulpulo petas kompaton, Dio aŭdas "kaj sendas al li la esperon. Sed la simpla bedaŭro pro la farita malbono ne sufiĉas: repago estas necesa; tial la kulpulo estas submetata al aliaj provoj, en kiuj li povas, ĉiam per sia volo, fari la bonon, por repagi la malbonon, kiun li kaŭzis.

Tiel la homo estas konstante la arbitracianto de sia propra sorto; koncernas lin mem mallongigi aŭ senlime daŭrigi sian turmenton; lia feliĉo, aŭ malfeliĉo, dependas de lia volo fari bonon.

Tia estas la leĝo, leĝo neŝanĝebla kaj konforma al la boneco kaj la justeco de Dio.

La kulpa kaj malfeliĉa Spirito ĉiam povas do savi sin mem: la leĝo de Dio diras, sub kia kondiĉo li povas tion fari. Kio plej ofte mankas al li, tio estas volo, forto, kuraĝo; se, per niaj preĝoj, ni inspiras al li tiun volon, ni subtenas kaj kuraĝigas lin; se, per niaj konsiloj, ni al li donas la lumon, kiun li bezonas, anstataŭ peti Dion rompi Sian leĝon, ni fariĝas instrumentoj por la plenumo de Lia Leĝo de amo kaj karito, en kiu Li permesas al ni partopreni, por ke ni donu mem pruvon de karito. (Vidu en La Ĉielo kaj la Infero, unuan parton, ĉ. IV, VII, VIII.).

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

Maniero preĝi

22. La unua devo de ĉiu homa kreito, la unua ago, kiu devas signi lian revenon al la aktiva ĉiutaga vivo, estas la preĝo. Preskaŭ ĉiuj vi preĝas, sed kiom malmultaj scias preĝi! Kiom interesas al la Sinjoro la frazoj, kiujn vi sekvigas unujn post aliaj mekanike, pro la kutimo, plenumante devon, kiu pezas sur vi, kiel ĉiu devo?

La preĝo de la kristano, de la Spiritisto, al kiu ajn kulto li apartenas, devas esti farata tuj, de kiam la Spirito reprenis la jugon de la karno; ĝi devas humile leviĝi el la profundo de la koro al la piedoj de la Dia Majesto, en impeto de dankemo pro la bonfaroj ricevitaj ĝis tiu tago, pro la forpasinta nokto, dum kiu estis al vi permesite, kvankam sen via scio, reveni al viaj amikoj, al viaj gvidantoj, por ĉerpi ĉe ilia kontakto pli da forto kaj da persistemo. Ĝi devas humile altiĝi al la piedoj de la Sinjoro, por al Li rekomendi vian malfortecon, peti de Li apogon, indulgon, favorkorecon. Ĝi devas flugi el la profundo de la koro, ĉar via animo devas supreniri al la Kreanto, transfiguriĝi kiel Jesuo sur la monto Tabor, por tien veni blanka kaj radianta de espero kaj amo.

Via preĝo devas enhavi peton de la gracoj, kiujn vi bezonas, sed kiujn vi efektive bezonas. Senutile estus do peti la Sinjoron mallongigi viajn provojn, doni al vi ĝojojn kaj riĉecon; petu de Li konsenti al vi pli altvalorajn bonaĵojn, kiaj estas pacienco, rezignacio kaj fido. Ne diru, kiel kelkaj el vi: "Neniom valoras preĝi, ĉar Dio ne aŭskultas min." Kion vi plej ofte petas de Dio? Ĉu vi iam ekpensis peti de Li vian moralan pliboniĝon: Ho! ne, tre malofte. Vi prefere ekpensas peti de Li la sukceson en viaj surteraj entreprenoj, kaj vi ekkrias: "Dio ne okupiĝas pri ni; se Li atentus nin, ne fariĝus tiom da maljustaĵoj." Malsaĝaj! sendankaj! Se vi irus ĝis la fundo de via konscienco, vi tie preskaŭ ĉiam trovus la elirpunkton de viaj malfeliĉoj, pri kiuj vi plendas; petu do, antaŭ ĉio, vian pliboniĝon, kaj vi vidos, kia torento da gracoj kaj konsoloj verŝiĝos sur vin. (Ĉ. V, § 4.)

Vi devas senĉese preĝadi, ne bezonante por tio retiriĝi en vian preĝoĉambron aŭ surgenuiĝi en la publikaj lokoj. La dumtaga preĝado estas la plenumo de viaj devoj, escepte de neniu, kiaj ajn ili estas. Ĉu ne estas ago de amo al la Sinjoro helpi viajn fratojn en iu bezono, morala aŭ fizika? Ĉu ne estas ago de dankemo levi vian penson al Li, kiam io feliĉa okazas al vi, kiam iu akcidento estas evitita, kiam iu ĉagreno apenaŭ tuŝas vin, se vi diras per la penso: Estu glorata, mia Patro!? Ĉu ne estas ago de pento humiliĝi antaŭ la suverena Juĝanto, kiam vi sentas, ke vi pekis kaj, eĉ nur per rapida penso, vi al Li diras: Pardonu min, Dio mia, ĉar mi pekis (pro fiero, pro egoismo aŭ pro manko de karito); donu al mi forton, pro ne refali, kaj kuraĝon, por kompensi mian eraron?

Tio estas sendenpenda de la kutimaj matenaj kaj vesperaj preĝoj, kiel ankaŭ de la ekleziaj festotagoj; kiel vi vidas, la preĝo povas esti farata en iu ajn momento, trudante nenian interrompon de la laboro; kontraŭe, la preĝo sanktigas ĝin. Estu tute certaj, ke unu sola el tiuj pensoj, elirintaj el la koro, estas pli favore aŭskultata de via ĉiela Patro, ol la longaj preĝoj dirataj pro kutimo, ofte sen ia difinita kaŭzo, kaj al kiuj nur la kutima horo vin maŝine vokas. (V. Monod. Bordeaux, 1862.)

Feliĉo, kiun la preĝo alportas

23. Venu, vi, kiuj volas kredi: la ĉielaj Spiritoj alkuras, por anonci al vi grandajn aferojn; Dio, miaj infanoj, malfermas Siajn trezorojn, por doni al vi bonfarojn. Nekredemaj homoj! se vi scius, kiel la fido bonfaras al la koro kaj kondukas la animon al pento kaj la preĝo! La preĝo! ho! kiel kortuŝaj estas la paroloj el la buŝo en momento de preĝado! La preĝo estas la dia roso, mildiganta la tro fortan varmon de la pasioj; unuenaskita filino de la fido, ĝi gvidas nin sur la vojeton, kiu kondukas al Dio. En via enpensiĝo kaj en soleco, vi estas kun Dio; Li jam ne estas mistero: Li senvualigas Sin al vi. Apostoloj de la pensado, tio por vi estas la vivo, via animo disiĝas de la materio kaj flugas en tiujn mondojn senlimajn kaj eterajn, kiun la kompatindaj homoj ne konas.

Marŝu, marŝu sur la vojo de la preĝo, kaj vi aŭdos la voĉon de l' anĝeloj. Kia harmonio! Tie jam ne estas la konfuza bruo kaj la malagordaj sonoj de la tero; tie estas la liroj de la ĉefanĝeloj; tie estas la dolĉaj kaj mildaj voĉoj de la serafoj, pli delikataj ol la matenaj ventetoj, ludantaj en la foliaroj de viaj grandaj arbaroj. Meze en kiaj ĉarmoj vi marŝos! viaj lingvoj ne povos difini tiun feliĉon, ĉar ĝi eniras tra ĉiuj poroj, ĉar la fonto, el kiu oni trinkas dum preĝado, estas vivdona kaj refreŝiga! Dolĉaj voĉoj, ravaj parfumoj, kiujn la animo aŭdas kaj ĝue gustumas, flugante per la preĝo en tiujn nekonatajn kaj loĝatajn sferojn!

Ne miksite kun karnaj deziroj, ĉiaj aspiroj estas diaj.

Vi ankaŭ preĝu, kiel preĝis la Kristo, portante sian krucon al Golgota aŭ Kalvario: portu vian krucon, kaj vi sentos la dolĉajn emo ciojn, kiuj trapasis lian animon, kvankam ŝarĝita per malhonoriga kruco; li iris al la morto, sed por vivi la ĉielan vivon en la hejmo de sia Patro. (Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1861.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.