La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO II: MIA REGNO NE ESTAS EL ĈI TIU MONDO

La estonta vivo. La reĝeco de Jesuo. La vidpunktoj. Instruoj de la Spiritoj: Surtera reĝeco.

1. Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li: "Ĉu vi estas la reĝo de la Judoj? – Jesuo respondis: Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo; se mia regno estus el ĉi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdoniĝu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el ĉi tie.

Pilato demandis lin: Ĉu vi do estas reĝo? Jesuo respondis: Vi diras ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultas mian voĉon. (Johano, 18:33, 36, 37)

La estonta vivo

2. Per ĉi tiuj paroloj, Jesuo klare aludas la estontan vivon, kiun li en ĉiuj cirkonstancoj prezentas kiel la celon, kiun la homaro estas trafonta, kaj kiu devas esti la objekto de la precipaj zorgoj de la homo sur la tero; ĉiuj liaj maksimoj rilatas al tiu granda principo.

Sen la estonta vivo, efektive, la plimulto el liaj instruoj pri moralo havus nenian pravon de ekzisto; tial, kiuj ne kredas je l' estonta vivo kaj opinias, ke li nur parolis pri la nuna vivo, tiuj ne komprenas liajn maksimojn aŭ ilin trovas infanecaj.

Tiu dogmo povas do esti konsiderata kiel la akso de l' instruado de la Kristo; tial ĝi estas lokita kiel unu el la unuaj en la kapon de tiu ĉi verko, ĉar ĝi devas esti la cela punkto de ĉiuj homoj; nur ĝi povas pravigi la anomaliojn de la surtera vivo kaj ilin akordigi kun la justeco de Dio.

3. La Judoj havis nur malprecizajn ideojn koncerne la estontan vivon; ili kredis je l' anĝeloj, kiujn ili rigardis kiel privilegiitajn estulojn en la kreitaro, sed ili ne sciis, ke la homoj povos iam fariĝi anĝeloj kaj partopreni en ties feliĉo. Laŭ la Judoj, la obeado al la leĝoj de Dio estus rekompencata per la bonaĵoj de sur la tero, per la superregado de ilia nacio, per venkoj kontraŭ iliaj malamikoj; la popolaj malfeliĉegoj kaj la malvenkoj estus la puno pro la malobeo al la leĝoj.

Moseo ne povis pri tio diri multe al malklera popolo el paŝtistoj, kiu devis esti tuŝata antaŭ ĉio per la aferoj de tiu ĉi mondo. Poste Jesuo venis revelacii al ili, ke ekzistas alia mondo, kie la justeco de Dio estas plenumata; tiun mondon li promesas al tiuj, kiuj observas la ordonojn de Dio, kaj tie la bonuloj trovos sian rekompencon; tiu mondo estas lia regno; tie li estas en sia tuta gloro, kaj tien li estis revenonta, kiam li forlasos la teron.

Tamen Jesuo, konformigante sian instruadon al la stato de la homoj de sia epoko, ne opiniis sia devo doni al ili plenan lumon, kiu konfuzus, anstataŭ prilumi ilin, ĉar ili ĝin ne komprenus; li limigis sin je tio, ke li iamaniere prezentis la estontan vivon kiel principon, kiel leĝon de la naturo, kiun neniu povas eviti. Ĉiu kristano do nepre kredas je la estonta vivo; sed la ideo, kiun multaj faras pri ĝi, estas malpreciza, nekompleta kaj, tial, falsa pri pluraj punktoj; por multaj, tio estas nur kredo sen absoluta certeco; el tio venas la duboj kaj eĉ la nekredemo.

Spiritismo venis, por kompletigi pri tiu punkto, kiel pri multaj aliaj, la instruadon de la Kristo, nun, kiam la homoj estas maturaj, por kompreni la veron. Kun Spiritismo, la estonta vivo ne plu estas nur kredinda dogmo, hipotezo; ĝi estas materia realaĵo, pruvita per la faktoj, ĉar la vidatestantoj venas priskribi ĝin en ĉiuj ĝiaj fazoj; tiamaniere, ne nur dubo ne plu estas ebla, sed la plej simpla intelekto povas prezenti ĝin al si sub ĝia vera aspekto, kiel oni prezentas al si landon, pri kiu oni legas detalan priskribon; nu, tiu priskribo de l' estonta vivo estas tiel detala, la kondiĉoj de ekzistado feliĉa aŭ malfeliĉa de tiuj, kiuj tie troviĝas, estas tiel raciaj, ke oni estas devigita konfesi, ke ne povas esti alie, kaj tiel evidentiĝas la vera justeco de Dio.

La reĝeco de Jesuo

4. Ke la regno de Jesuo ne estas el tiu ĉi mondo, tion ĉiuj komprenas; sed ĉu li ne havas ian reĝecon ankaŭ sur la tero? La titolo reĝo ne ĉiam kuntrenas la praktikadon de materia povo; ĝi estas donata per unuanima konsento al iu, kies genio lin lokas en la unuan rangon de iu ordo da ideoj, kiu mastras sian jarcenton kaj influas en la progreso de la homaro. En tiu senco oni diras: La reĝo aŭ la princo de la filozofoj, de la artistoj, de la poetoj, de la verkistoj, ktp.

Ĉu reĝeco, naskita de persona merito, rekonata de la posteularo, ofte ne estas pli aŭtoritata, multe pli granda ol la reĝeco de iu, kiu portas diademon? Ĝi estas nepereema, dum ĉi tiu lasta estas ludilo de la sortoŝanĝoj; ĝi estas ĉiam benata de la estontaj generacioj, dum la alia kelkafoje estas malbenata. La surtera reĝeco finiĝas kun la vivo; la morala reĝeco regas ankoraŭ, kaj precipe, post la morto. Ĉu kun tiu titolo Jesuo ne estas reĝo pli pova ol multaj aliaj potenculoj? Li estis do prava, kiam li diris al Pilato: "Mi estas reĝo, sed nun mia regno ne estas el tiu ĉi mondo."

La vidpunktoj

5. La klara kaj preciza ideo, kiun oni faras pri l' estonta vivo, donas neskueblan fidon je l' estonteco, kaj tiu fido havas gravegajn sekvojn por la moraligo de la homoj, tial ke ĝi tute ŝanĝas la vidpunkton, el kiu la homoj rigardas la surteran vivon. Por homo, kiu sin lokas per la penso en la spiritan vivon, kiu estas senfina, la enkorpa vivo estas nur trairo, mallonga restado en sendanka lando. La sortoŝanĝoj kaj la ĉagrenoj de la vivo ne estas pli ol interokazaĵoj, kiujn li akceptas kun pacienco, ĉar li scias, ke ili estas mallongedaŭraj kaj devas esti sekvataj de pli feliĉa stato; la morto jam havas nenion timigan; ĝi jam ne estas la pordo al la neniaĵo, sed la pordo al la liberigo, kiu malfermas al la ekzilito la eniron en restadejon de feliĉo kaj paco. Sciante, ke li staras en provizora kaj ne definitiva loko, li akceptas la zorgojn de la vivo kun pli da indiferenteco, kaj el tio venas al lia Spirito trankvileco, kiu mildigas la amarecon de la vivo.

Pro la simpla dubo pri l' estonta vivo, la homo ligas ĉiujn siajn pensojn al la surtera vivo; necerta pri l' estonteco, li ĉion donas al la nuna tempo; ne vidante bonaĵojn pli valorajn, ol tiuj de sur la tero, li estas kvazaŭ infano, kiu nur volas siajn ludilojn; por akiri tiujn bonaĵojn, li ĉion faras; la perdo de la plej malgranda el tiuj bonaĵoj estas al li tre dolora; elreviĝo, neplenumita espero, nekontentigita ambicio, maljustaĵo ricevita, la fiero aŭ la vantemo vundita, estas turmentoj, kiuj faras la vivon ĉiama angoro, kaj tiel la homo trudas al si mem veran torturadon en ĉiuj momentoj. Ĉar li prenas sian vidpunkton el la surtera vivo, en kies centro li estas lokita, ĉio ricevas ĉirkaŭ li vastajn proporciojn; la malbono, kiu lin atingas, same kiel la bono, kiu apartenas al aliaj, ĉio akiras en liaj okuloj grandan gravecon. Al iu, kiu estas interne de urbo, ĉio ŝajnas granda: ne nur la altranguloj, sed ankaŭ la monumentoj; sed se li suriros monton, homoj kaj aĵoj ŝajnos al li tre malgrandaj.

Tiel okazas al tiu, kiu rigardas la surteran vivon el vidpunkto de l' estonta vivo: la homaro, kiel la steloj sur la ĉiela arkaĵo, perdiĝas en la senlima spaco; li ekrimarkas tiam, ke granduloj kaj malgranduloj estas konfuzitaj kvazaŭ formikoj sur terbulo; ke proletarioj kaj potenculoj estas de sama staturo, kaj li kompatas tiujn unutagulojn, kiuj faras tiom da penoj por akiri lokon, kiu ilin altigas tiel malmute kaj kiun ili konservos tiel mallongan tempon. Tiel, la graveco, alligita al la surteraj havaĵoj, estas kontraŭproporcia al la kredo je l' estonta vivo.

6. Se ĉiuj tiel pensus, oni diros, neniu okupus sin plu pri l' aferoj sur la tero, ĉio tie disfalus. Ne; la homo intuice serĉas sian komfortecon kaj kvankam kun la certeco resti nur mallongan tempon en iu loko, li tamen volas tie esti kiel eble plej bone aŭ malplej malbone; neniu persono, trovinte dornon sub sia mano, ĝin ne fortirus, por ne esti pikita. Nu, la deziro je la komforteco devigas la homon plibonigi ĉiujn aferojn, ĉar li estas puŝata de l' instinkto de la progreso kaj de la memkonservado, entenataj en la leĝoj de la naturo. Li laboras do pro bezono, pro inklino kaj pro devo, kaj per tio li plenumas la planojn de la Providenco, kiu lin metis sur la teron por tiu celo. Nur tiu, kiu zorgas pri l' estonteco, alligas al la nuna tempo nur relativan gravecon kaj facile konsoliĝas pri siaj malsukcesoj, pensante pri la destino, kiu lin atendas.

Dio ne kondamnas do la surterajn ĝuojn, sed la trouzon de tiuj ĝuoj je malprofito por la aferoj de l' animo; kontraŭ tiu trouzo estas avertataj tiuj, kiuj aplikas al si mem la parolon de Jesuo: "Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo".

Tiu, kiu identiĝas kun la estonta vivo, estas simila al riĉa homo, kiu perdas malgrandan sumon kaj ne maltrankviliĝas pro tio; tiu, kiu ligas ĉiujn siajn pensojn nur al la surtera vivo, estas kiel malriĉulo, kiu perdas ĉiujn siajn havaĵojn kaj falas em malesperon.

7. Spiritismo larĝigas la penson kaj malfermas al ĝi novajn horizontojn; anstataŭ tiu limigita kaj bagatelema vidado, kiu koncentrigas la penson sur la nunan vivon, kiu faras el la momento, pasigata sur la tero, la solan kaj malfortan akson de l' eterna estonteco, Spiritismo montras, ke tiu ĉi vivo estas nur ĉenero de la harmonia kaj grandioza tutaĵo de la verko de la Kreanto; ĝi montras la solidarecon, kiu interligas ĉiujn ekzistadojn de la sama estulo, ĉiujn estulojn de la sama mondo kaj la estulojn de ĉiuj mondoj; tiel ĝi donas bazon kaj pravon de ekzisto al la universala frateco, dum la doktrino pri la kreado de l' animo en la momento de naskiĝo de ĉiu korpo faras ĉiujn estulojn fremdaj unuj al aliaj. Tiu solidareco de la partoj de unu sama tuto klarigas tion, kio estas neklarigebla, se oni konsideras unu solan punkton. Tiun tutaĵon en la tempo de la Kristo la homoj ne povus kompreni, kaj tial li difinis tiun instruon por alia tempo.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

Surtera reĝeco

8. Kiu pli bone ol mi povas kompreni la verecon de ĉi tiuj vortoj de Nia Sinjoro: "Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo?" La malhumileco pereigis min sur la tero; kiu do komprenus la neniecon de la regnoj en tiu ĉi mondo, se mi tion ne komprenus? Kion mi kunportis el mia surtera reĝeco? Nenion, absolute nenion; kaj kvazaŭ por fari pli terura la lecionon, ĝi ne sekvis min ĝis la tombo! Reĝino mi estis inter la homoj, kiel reĝino mi esperis eniri en la regnon de la ĉieloj. Kia elreviĝo! kia humiligo, kiam, anstataŭ esti ricevita kiel suverenino, mi vidis pli alte ol mi, ja multe pli alte ol mi, homojn, kiujn mi juĝis tre malgrandaj kaj kiujn mi malŝatis, ĉar ili ne havis nobelan sangon! Ho! tiam mi komprenis la senutilecon de la honoroj kaj de la altaj rangoj, kiujn ni serĉas kun tiom da avideco sur la tero!

Por prepari al si lokon en tiu regno, estas necesaj la abnegacio, la humileco, la karito en sia tuta ĉiela praktikado, la bonvolemo por ĉiuj; oni ne demandas vin, kio vi estis, kian rangon vi okupis, sed pri la bono, kiun vi faris, pri la larmoj, kiujn vi forviŝis.

Ho! Jesuo, ci tion diris, cia regno ne estas el tiu ci mondo, ĉar estas necese suferi por alveni al la ĉielo, al kiu la ŝtupoj de trono kondukas neniun; nur la plej penigaj vojetoj de la vivo tien kondukas; serĉu do la vojon tra la rubusujoj kaj la dornoj, kaj ne inter la floroj.

La homoj kuras post la surterajn bonaĵojn, kvazaŭ ili devus konservi ĉi tiujn por ĉiam; sed tie ĉi ne plu estas iluzio; ili baldaŭ konstatas, ke ili kaptis nur ombron, kaj neglektis la solajn bonaĵojn solidajn kaj daŭrajn, la solajn, kiuj utilas al li en la ĉiela restadejo, la solajn, kiuj povas malfermi la ĉielan enirejon.

Kompatu tiujn, kiuj ne gajnis la regnon de la ĉielo; helpu ilin per viaj preĝoj, ĉar la preĝo alproksimigas la homon al la Plejaltulo; ĝi estas la ligilo inter la ĉielo kaj la tero: ne forgesu tion. (Unu el la Reĝinoj de Francujo. Le Havre, 1863)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.